La Rifegreto (Egretta sacra), konata ankaŭ kiel Pacifika rifegretoOrienta rifegreto, estas birdospecio de la familio de Ardeedoj. Ili troviĝas en multaj areoj de Azio inklude la oceanajn regionojn de Barato, Sudorienta Azio, Koreio, Japanio, Ĉinio, Polinezio, Mikronezio, Novgvineo, Nov-Kaledonio kaj en Aŭstralio, Tasmanio kaj Novzelando. Kutima habitato estas marbordoj, manglejoj, estuaroj ĉu en saletaj aŭ salakvaj areoj. Ili povas kunvivi en grupoj aŭ resti solece kun la partnero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rifegreto
Blanka morfo
Blanka morfo
Malhela morfo
Malhela morfo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. sacra
Egretta sacra
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ambaŭ kolormorfoj kune, Ko Tao, Tajlando.
 
Ambaŭ kolormorfoj kune.

Rifegretoj estas mezgrandaj ardeoj, kiuj estas 57 al 66 cm longaj. Ili havas enverguron de 90 al 110 cm kaj atingas averaĝe pezon de 400 g.

La specio montras ne kutiman, ne-seksan dimorfismon, ĉar kelkaj membroj havas tute blankan plumaron kaj aliaj (plejaj) estas karbo-grizaj. Tialo por la kolorvario aŭ "morfo," estas nekonata, kvankam oni supozas rilaton al kamuflado. La procento de ĉiu morfo varias geografie. Blankaj morfoj loĝas nur en areoj kun koralaj rifoj.[1]

Rifegretoj havas tre mallongajn, flavajn krurojn, kaj gorĝoj kaj mentonoj de la griza varianto estas markataj de mallarĝa, blanka stribendo. Ili havas brunajn bekojn, orflavajn okulojn kaj la ĉirkaŭaj areoj de ties vizaĝoj estas normale kun verdecaj al flavaj nuancoj.

Kutimaro redakti

 
Junula de malhela morfo, Coral Bay, Okcidenta Aŭstralio.

Ties manĝo formiĝas hegemonie el varioj de ocean-bazaj fiŝoj, krustuloj kaj moluskoj.

Tiu specio reproduktiĝas la tutan jaron en kolonioj en ĝangalo, inter palmoj kaj mangrovoj aŭ en kavaĵoj de malnovaj konstruaĵoj. La ino demetas 2 al 3 helverdecbluajn ovojn en nestoj konstruitaj el branĉoj kaj floroj en arboj aŭ arbustoj. Maskloj kaj inoj kunrespondecas pri kovado. Ili normale havas kovoperiodon de 28 tagoj. Post eloviĝo la gepatroj havigas proksimume 5 semajnojn de subtenon.

Mooloolabah, Aŭstralio

Subspecioj redakti

Oni konas du subspeciojn de Egretta sacra:[2]


Referencoj redakti

  1. (1991) “Geographical Variation of the Plumage Polymorphism in the Eastern Reef Heron (Egretta sacra)”, The Condor 93 (2), p. 383–389.  Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-05. Alirita 2012-10-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-05. Alirita 2012-10-19.
  2. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio