Sundevala ardeo

(Alidirektita el Lafardeo)

La Sundevala ardeo (Butorides sundevalli), konata ankaŭ kiel Galapaga ardeoPlumbogriza ardeo, estas specio de ardeo endemia de Galapagoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sundevala ardeo
Sundevala ardeo
Sundevala ardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Butorides
Specio: B. sundevalli
Butorides sundevalli
(Reichenow, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskulo estas ardezgriza, kio helpas ĝin kamufli en la malmola medio el lafo, pro kio ĝi estas nomata ankaŭ Lafardeo. La dorsaj plumoj tipe havas arĝentecan nuancon kaj ĝi havas mallongan kreston sur sia kapo. Dum la reprodukta sezono, tiu ardeo havas nigran bekon kaj brilajn oranĝajn krurojn, sed tiuj nuanciĝas al griza post la reprodukta sezono. La irisoj esras rimarkinde flavaj kontraste en tiom malhela plumaro. La Lafardeoj estas tipe vidataj ĝibece kaj havas akran alarmalvokon. Tiuj tre teritoriemaj birdoj troviĝas en intertajdaj zonoj kaj mangrovejoj en ĉiuj el la Galapagoj.

La Sundevala ardeo gvatas malgrandajn krabojn kaj fiŝojn malrapide antaŭ rapide harpuni kaj manĝi ilin. Oni scias ke ili manĝas muŝojn kiuj ariĝas ĉe kaktoj. Malkiel ĉe plej ardeoj, tiuj birdoj nestumas en solecaj paroj ĉu ĉe malaltaj branĉoj de mangrovoj aŭ sub lafaj rokoj. Ili povas reproduktiĝi la tutan jaron, kvankam tipe el septembro al marto, kaj povas pariĝi ĝis trifoje jare. Tiuj birdoj ne havas timon al homoj.

Tiu adeo estas konsiderata subspecio (aŭ eĉ ĝuste kolormorfo) de la Striardeo B. striata fare de kelkaj fakuloj (inklude la AOU kaj BirdLife International), kaj estis iam kunigita kun tiu specio kaj kun la Verda ardeo B. virescens kiel Verdadorsa ardeo B. striatus.

Referencoj redakti