La Eta botaŭro (Ixobrychus exilis) estas malgranda vadbirdo de la ardea familio de Ardeedoj. Nome ĝi estas la plej malgranda ardeo troviĝabta en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eta botaŭro
Eta botaŭro
Eta botaŭro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Specio: I. exilis
Ixobrychus exilis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flave, someraj reproduktejoj; verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Flave, someraj reproduktejoj;
verde, la tutan jaron;
blue, nur vintrejoj
Flave, someraj reproduktejoj;
verde, la tutan jaron;
blue, nur vintrejoj
subspecioj
  • I. e. exilis (sinonimo I. e. hesperis)
  • I. e. pullus
  • I. e. erythromelas
  • I. e. bogotensis
  • I. e. peruvianus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eta botaŭro en Florido.

Aspekto redakti

Tiu estas unu el plej malgrandaj ardeoj de la mondo, kun eble nur la Nana botaŭro kaj la Nigradorsa botaŭro averaĝe iom pli malgrandaj laŭ longo.[1] Tiu fajna botaŭro povas esti 28 al 36 cm longa, kun enverguro de 41 al 46 cm. La pezo estas de 51 al 102 g, kun plej birdoj inter 73 kaj 95 g, kio faras tiun eble la plej malpeza el ĉiuj ardeoj.[2] La subaj partoj kaj gorĝo de tiu birdospecio estas blankecaj kun helbruna strieco. Ties vizaĝo kaj kolflankoj estas helbrunaj; ĝi havas flavecajn irisojn kaj flavan bekon. Maskla plenkreskulo estas brile verdecnigra en dorso kaj krono; ina plenkreskulo estas brile bruna en tiuj partoj. Ili montras helbrunajn partojn en flugiloj dumfluge.

Kutimaro redakti

Tiu Eta botaŭro estas ofte kaŝema birdo. Ili pasas multan tempon rajdante kareksojn. Kaze de alarmo, la Eta botaŭro frostoŝtoniĝas surloke kun beko indikante supren kaj fronto kaj ambaŭ okuloj al la fonto de alarmo, kaj foje balanciĝas por ŝajniĝi ventomovata marĉa vegetaĵaro. Tio estas eble predantevita kutimo, ĉar ties malgrando faras tiun botaŭron atakebla de multaj eventualaj predantoj. Danke al sia kutimo ripozi inter kareksoj, la Eta botaŭro povas manĝi el la akvosurfaco kio estus tro profunda por la vadbirda strategio de aliaj ardeoj. La Eta botaŭro kaj la multe pli granda kaj diferencaspekta Nordamerika botaŭro ofte okupas la samajn humidejojn, sed povas havi relative malmultan interagadon pro diferencoj en manĝokutimaro, preferataj predoj, kaj tempo de reproduktaj cikloj. La Eta botaŭro alvenas al siaj reproduktejoj ĉirkaŭ unu monaton post la Nordamerika botaŭro, kaj eliras unu aŭ du monatojn pli frue. John James Audubon notis, ke juna kaptiva Eta botaŭro kapablis piediri facile inter du libroj starantaj 4 cm aparte. Mortinta, la birda korpo estis 5.7 cm larĝa, indike ke ĝi povis premi sian larĝon eksterordinarege.

Ekologio redakti

Tiuj birdoj nestumas en grandaj marĉoj kun densa vegetaĵaro el suda Kanado al norda Argentino. La nesto estas bone kaŝita platformo konstruita el tifaoj kaj alia marĉa vegetaĵaro. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn, malplej ofte eĉ el 2 al 7. La ovoj estas hele bluaj aŭ verdecaj. Ambaŭ gepatroj nutras la idojn per regurgitado de manĝo. Ofte oni produktas duan ovodemetadon en la reprodukta sezono.

Tiuj birdoj migras el la nordaj partoj de siaj teritorioj vintre al la plej sudaj marbordoj de Usono kaj areoj pli sude, veturante nokte.

Ili manĝas ĉefe fiŝojn kaj insektojn, kiujn ili kaptas per rapidaj lanĉoj de siaj bekoj dum grimpado tra la marĉa plantaro.

La nombroj de tiu birdospecio malpliiĝis en kelkaj areoj pro habitatoperdo. Ili estas sufiĉe komunaj, sed estas pli ofte aŭdataj ol vidataj. Ili preferas plie forfuĝi perpiede kaj kaŝiĝi ol ekflugi. Tiuj birdoj produktas kverajn kaj klukajn sonojn, kutime frumatene aŭ ĉe krepusko.

Taksonomio kaj nomenklaturo redakti

La Eta botaŭro estis origine priskribita en 1789 de J. F. Gmelin baze sur specimenoj el Jamajko.[3]

La Eta botaŭro formas superspecion kun la Malgranda botaŭro kaj kun la Ĉina botaŭro.[3]

Estas kvin agnoskitaj subspecioj.[3][4]

Birdoj el Ekvadoro estas foje atribuitaj al sesa subspecio, limoncochae:[3] Nordamerikaj birdoj estis iam dividataj en du subspecioj, orienta exilis kaj okcidenta hesperis, sed tio ne estas plu konsiderata valida distingo.[4][5]

Eta botaŭro de Cory redakti

Malhela ruĝecbruna morfo, "neoxenus", termine "Botaŭro de Cory" aŭ "Malgranda botaŭro de Cory" estis origine priskribita de Cory kiel separata specio en 1885, el specimeno kolektita en aŭ ĉe la rivero Kalusahaĉi, ĉe la Lago Okiĉobi, en sudokcidenta Florido; Cory asertis, ke la specimeno estis "sendube perfekte distinga el ĉiu ajn alia konata specio".[6][7] Pliaj specimenoj sekvis la venontaj jardekoj, el Florido,[8][9][10][11] Miĉigano,[12][13] Ilinoiso,[14][15] Viskonsino,[16] Ohio[17] kaj Ontario.[18][19][20][21][22]

Dekomence la Eta botaŭro de Cory estis akceptata kiel valida specio, kaj Elliott Coues kaj Richard Bowdler Sharpe inkludis ĝin en publikitaj specilistoj.[15] Tamen, jam en 1892, stariĝis duboj pri la valideco de la Eta botaŭro de Cory kiel separata specio.[9] Tamen, en 1896, Frank Chapman verkis detalan artikolon subtenante ties retenon kiel valida specio.[23] Outram Bangs poste asertis en 1915, ke tio estas malprava, kaj proponis, ke la birdo de Cory estu frua sinonimo de la Eta botaŭro.[24] Tiu vidpunkto eventuale venkis, kaj la American Ornithologists' Union formovis la iaman specion el sia listo de nordamerikaj birdoj en 1923,[25] Kvaknam aliaj plu malkonsentis ĝis almenaŭ 1928.[26]

La Eta botaŭro de Cory estis iam sufiĉe komuna, sed ĝi estas nune escepte rara, kun nur kvin vidaĵoj ekde 1950.[27] Pli ol 50 % el la historiaj vidaĵoj estas el la Toronta regiono de Ontario.[4] Dekomence konata nur el nordamerika subspecio exilis, ĝi estis unuafoje registrita ankaŭ en la sudamerika subspecio erthyromelas en 1967.[28]

Protektostatuso redakti

La Eta botaŭro estas protektita laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[1] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. del Hoyo, et al., Handbook of the Birds of the World. Volume 1: Ostrich to Ducks. Lynx Edicons (1992), ISBN 978-84-87334-10-8
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-27. Alirita 2012-09-10.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 A. Martínez-Vilalta & A. Motis, Least Bittern species account in del Hoyo, Josep, Andrew Elliott kaj Jordi Sargatal (1992) Handbook of the Birds of the World volumo 1, paĝo 425
  4. 4,0 4,1 4,2 Pittaway, Ron kaj Peter Burke (1996) Recognizable forms: Cory's Least Bittern Ontario Birds Vol 14 No 1, pages 26-40
  5. Gibbs, J.P., FA. Reid, kaj S.M. Melvin. 1992. Least Bittern. In A. Poole, P. Stettenheim kaj F. Gill (editors). The Birds of North America, No. 17. The Academy of Natural Sciences, Philadelphia; and American Ornithologists' Union, Washington, D.e.
  6. Cory, Charles B. (1886) Description of a New North American Species of Ardetta Arkivigite je 2012-09-10 per la retarkivo Wayback Machine The Auk Vol. 3, No. 2 (Aprilo 1886), paĝo 262
  7. Cory, Charles B. (1886) More News of Ardetta neoxena[rompita ligilo] The Auk Vol. 3, No. 3 (Julio 1886), paĝo 408
  8. Scott, W. E. D. (1889) A Second Specimen of Cory's Bittern (Botaurus neoxenus)[rompita ligilo] The Auk, Vol. 6, No. 4 (Oktobro 1889), paĝoj 317-318
  9. 9,0 9,1 Scott, W. E. D. (1892) A Description of the Adult Male of Botaurus neoxenus (Cory), with Additional Notes on the Species[rompita ligilo] The Auk Vol. 9, No. 2 (April 1892), paĝoj 141-142
  10. Cory, Charles B. (1891) Capture of a fourth specimen of Ardetta neoxena[rompita ligilo] The Auk, Vol. 8, No. 3 (Julio 1891), paĝo 309
  11. Scott, W. E. D. (1891) Notes on the Nest and Habits of Cory's Bittern[rompita ligilo] The Auk, Vol. 8, No. 3 (Julio 1891), paĝoj 309-10
  12. Watkins, L. Whitney (1895) Cory's Least Bittern in Michigan[rompita ligilo] The Auk, Vol. 12, No. 1 (Januaro 1895), paĝo 77
  13. Taverner, P. A. (1905) Description of Second Michigan Specimen of Cory's Least Bittern[rompita ligilo] The Auk, Vol. 22, No. 1 (Januaro 1905), paĝoj 77-78
  14. Eifrig, C. W. G. (1915) Cory's Least Bittern in Illinois[rompita ligilo] The Auk, Vol. 32, No. 1 (Januaro 1915), paĝoj 98-99
  15. 15,0 15,1 Charles Knapp Carpenter (1948) An Early Illinois Record of "Cory's Least Bittern"[rompita ligilo], The Auk, Vol. 65, No. 1 (Januaro 1948), paĝoj 80-85
  16. Cherrie, George K. (1896) Ardetta neoxena from Wisconsin[rompita ligilo] The Auk, Vol. 13, No. 1 (Januaro 1896), paĝo 79
  17. Ruthven, Alexander G. (1907) Another specimen of Cory's Bittern[rompita ligilo] The Auk, Vol. 24, No. 3 (Julio 1907), paĝo 338
  18. Cross, W. (1892) A new Species for Ontario Proceeding. of the Ornithological Subsection of the Canadian Institute for 1890-91, page 41
  19. Brown, Hubert H. kaj William Brewster (1893) Capture of Another Ardetta neoxena at Toronto, Ontario[rompita ligilo] The Auk, Vol. 10, No. 4 (Oktobro 1893), paĝoj 363-364
  20. Fleming, J. H. (1902) Cory's Bittern[rompita ligilo] The Auk, Vol. 19, No. 1 (Januaro 1902), paĝoj 77-78
  21. Ames, J. H. (1894) Third Specimen of Ardetta neoxena taken at Toronto The Biological Review of Ontario 1:52
  22. Pickering, Charles kaj William Brodie (1894) Fourth Specimen of Ardetta neoxena at Toronto. The Biological Review of Ontario 1:54
  23. Chapman, Frank M. (1896) The Standing of Ardetta neoxena[rompita ligilo] The Auk, Vol. 13, No. 1 (Januaro 1896), paĝoj 11-19
  24. Bangs, Outram (1915) Notes on Dichromatic Herons and Hawks[rompita ligilo] The Auk, Vol. 32, No. 4 (Oktobro 1915), paĝoj 481-484
  25. Stone, Witmer, Harry C. Oberholser, Jonathan Dwight, T. S. Palmer, kaj Charles W. Richmond (1923) Eighteenth Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds[rompita ligilo] The Auk Vol. 40, No. 3 (Julio 1923), paĝoj 513-525
  26. Taverner, P. A. (1928) Cory's Least Bittern Arkivigite je 2012-09-10 per la retarkivo Wayback Machine The Auk Vol. 45, No. 2 (Aprilo 1928), paĝoj 204-205
  27. The mysterious dark Least Bittern, David Sibley, 23a Julio 2011
  28. Martins Teixeira, Dante kaj Herculano M. F. Alvarenga (1985) The First Recorded Cory's Bittern (lxobrychus "neoxenus") from South America[rompita ligilo] The Auk, volume 102 no 2 paĝo 413

Eksteraj ligiloj redakti

Eta botaŭro de Cory redakti