Makula ardeo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Makula ardeo
Makula ardeo
Makula ardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. picata
Ardea picata
(Gould, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Makula ardeo (Ardea picata), konata ankaŭ kiel Makula egretardeo[1] estas birdo troviĝanta en marbordaj kaj ĉemarbordaj areoj de musona norda Aŭstralio same kiel ĉe kelkaj partoj de Wallacea kaj Novgvineo.

TaksonomioRedakti

La specio estis origine priskribita de la ornitologo John Gould en 1845. Kelkaj taksonomiistoj metis tiun specion en la genron Egretta. Ne estas agnoskataj subspecioj.[2]

PriskriboRedakti

Ĝi estas malgranda ardeo, 43–55 cm longa, kun malhelaj ardezgrizaj flugiloj, korpo kaj kresta kapo, kun tre blankaj kontrastaj gorĝo kaj kolo. Estas helflavaj irisoj, beko kaj kruroj. La aspekto estas simila al tiu de la Pacifika ardeo.[1] Maskloj estas (247–280 g) pli pezaj ol inoj (225–242 g), sed ambaŭ estas similaj laŭ aspekto.[3]

Nematuruloj ne havas kreston kaj same pri la malhela koloro en la kapo kaj povas aspekti kiel malgranda versio de la Pacifika ardeo. Junuloj estis iam klasitaj kiel separata specio.[3]

Distribuado kaj habitatoRedakti

Ties habitato ĉefe enhavas gamon de humidejoj kaj malsekaj herbejoj.

KutimaroRedakti

AlvokoRedakti

La alvoko de la Makula ardeo estas laŭta 'aŭk' aŭ 'ohrk' dumfluge.[1] Milda kverado estas elsendata ĉe la nesto.[3] Malmulte estas konata pri pliaj voĉoj.[3]

ReproduktadoRedakti

Reproduktado okazas el februaro al majo.[1] Ili nestumas en arboj super akvo, inklude mangrovojn, ofte kolonie kun aliaj specioj de ardeoj. La ino demetas 1–2 bluverdecajn ovojn en neprofunda platformo el bastonetoj.[1]

ManĝoRedakti

Ili manĝas insektojn, ranojn, krabojn, fiŝojn kaj aliajn malgrandajn akvobestetojn. Insektoj estas la plej grava manĝofonto.[3] Ili povas manĝi sole aŭ laŭ grupoj de ĝis milo da individuoj.[3]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Pizzey, Graham; Knight, Frank. (1997) Field Guide to the Birds of Australia. Sydney, Australia: HarperCollinsPublishers. ISBN 0-207-18013-X.
  2. Pied Heron, Egretta picata, Taxonomy. Alirita 25a Februaro 2010.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Kushlan, James Anthony; Hancock, James, Thelwell, David. (2005) The Herons. Oxford University Press, p. 433. ISBN 0-19-854981-4.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti