Japana noktardeo
La Japana noktardeo, Gorsachius goisagi, estas birdospecio de noktardeo troviĝanta en Orienta Azio.
Japana noktardeo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gorsachius goisagi (Temminck, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Flave reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron.
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo redakti
Ĝi reproduktiĝas en Japanio ĝis Jokohamo norde dum vagantoj atingas plej nordon, kaj vintrumas en Filipinoj, Tajvano, insuloj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj kelkaj lokoj de plej sudorienta Ĉinio kaj Indonezio (norda Borneo). Ĝi vidiĝas printempe kaj somere ankaŭ en Koreio kaj en plej sudorienta Siberio. En plej suda Japanio koincidas la vintraj kaj someraj teritorioj. Foriras al vintrejoj oktobre kaj revenas marte al maje. Migrado povas esti de ĝis 3,000 km.
Aspekto redakti
Tiu ĉi noktardeo (49 cm longa kaj pezo de 500-550 gr) estas bruna en supraj partoj (malhelbruna krono) kun flaveca ĉirkaŭokula areo (krom flavaj irisoj), hela gorĝareo kaj flavaj kruroj. La beko estas mallonga kompare kun aliaj ardeoj kaj kun bruna supra makzelo dum flava suba makzelo.
Kutimaro redakti
La Japana noktardeo preferas densajn, humidajn arbarojn, kaj kiel reproduktejo kaj kiel vintrejo. Ili reproduktiĝas en tre arbaraj areoj, inklude koniferajn, larĝafoliajn kaj degraditajn arbarojn, sur montetoj uax pli malaltaj deklivoj de montoj (ĝis 1,500 m super marnivelo), kie estas akvejoj aŭ akvorezervejaj areoj. Ili vintrumas en malhelaj, tre ombraj arbaroj ĉe akvo ĝis 2,400 m. Ili manĝas ĉefe en arbaroj, sed ankaŭ ĉe marĉoj, rizkampoj kaj farmoj kaj ili estas ĉefe krepuskuloj. Ili manĝas ĉefe eble tervermojn, sed ankaŭ helikojn, cikadojn, krabojn, kaj skarabojn.
Oni scias malmulte pri ties reproduktado. La ino adoptas botaŭran sintenon kaze de danĝero. Reprodukta sezono estas ĉirkaŭ majo, sed oni trovis funkciantajn nestojn multe poste, kio supozigas, ke tiu specio faras aŭ povas fari du kovadojn jare. Ili reproduktiĝas izole, sed en favoraj kondiĉoj proksime kun nur unu registrita kolonieto de ses enstoj ĉe la rivero Fuĵi. Por nesto ili uzas koniferojn, cedrojn, cipresojn aŭ eĉ kverkojn. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn, kiuj estas blankaj, longecaj kaj ĉirkaŭ 48 mm por 37. Kovado daŭras ĉirkaŭ 17 al 20 tagoj. La idoj ekflugas post 35 al 37 tagoj.
Statuso redakti
Komuna ĝis la 1970-aj jaroj, tiu specio estas minacata pro senarbarigo (ĉefe pro lignoproduktado kaj agrikulturo) en ties kaj someraj kaj vintraj teritorioj. Aliaj dokumentataj minacoj estas enmeto de siberia mustelo (Mustela sibirica) en ties reproduktaj teritorioj. Ankaŭ korvedoj predas ilin. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli ol 1,000 maturaj individuoj, sed eble estas pliaj ĝis dumil.
Literaturo redakti
- BirdLife International (2008). Gorsachius goisagi. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a Februaro 2009.
- Oiseaux En la franca
Eksteraj ligiloj redakti
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine