i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Televido!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi DidiWeidmann 21:26, 7. Sep 2009 (UTC)

Tagaloga lingvo redakti

Saluton, Televido. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis tekstojn al Tagaloga lingvo. Sed ne estas en ordo simple kopii enhavojn el eksteraj paĝoj kiel ekz. http://purl.oclc.org/net/filipino. Do kutime nun estas du eblecoj:

  • malfari la aldonon kaj reskribi la tuton per propraj vortoj
  • demandi la posedanton de la ekstera paĝaro, ĉu vikipedio rajtas uzi la tieajn tekstojn.

Do bonvolu ĉesi la aldonon, ĝis la problemo estas solvata. Kore --Tlustulimu 16:33, 30. Okt 2009 (UTC)

Se vi ne ĉesas la supre menciitan aldonon, mi devos malebligi tion. Kore --Tlustulimu 16:45, 30. Okt 2009 (UTC)

Viaj bildoj redakti

Saluton, Televido. Mi ĵus vidis, ke viaj alŝutitaj bildoj ne enhavas informojn pri la licenco kaj fonto. Temas pri:

Se vi ne povas aldoni la mankantajn informojn, vi ja povas peti helpon ĉe pli spertasj vikipediisto aŭ legi la jenon: Vikipedio:Kopirajto. Kore --Tlustulimu 17:40, 30. Okt 2009 (UTC)

Via vikipediista paĝeto redakti

Saluton, Televido. Mi ĵus korektis vian vikipediistan paĝeton, ĉar vi ja ne estas administranto. Krome vi certe ankoraŭ faris maltro da redaktoj por povi fariĝi tio. Kore --Tlustulimu 20:15, 10. Nov 2009 (UTC)

Antaŭrigardo redakti

--Tlustulimu 22:34, 10. Nov 2009 (UTC)

Mi aliĝas al Tlustulimu por fari saman atentigon. AL @ 09:27, 13. Nov 2009 (UTC)

Arno Lagrange @ 21:03, 2. Dec 2009 (UTC)

Kara, vi kreis koncepton Vikimagiisto ŝablonon {{Uzanto Vikimagiisto}} kaj kategorion Vikimagiistoj. Bonvolu precizigi pri kio temas, eventuale provizi ligilojn kun alilingvaj tiurilataj paĝoj. Dankas AL @ 11:46, 13. Nov 2009 (UTC)

Koloraj strioj redakti

Saluton Televido,

Bonvolu atenti, ke la ĝenerala aspekto de vikipediaj artikoloj konformu al ununura regulo. Vi do ne povas dekoracii viajn artikolojn per variaj koloraj strioj. Dankon pro via kompreno kaj pro via laboro, Thomas Guibal 04:37, 6. Jan 2010 (UTC)

forigo de via artikolo Xoqolat redakti

Saluton Televido, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, ArnoLagrange (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Xoqolat".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Via artikolo ne plenumas minimumajn postulojn por vikipedia artikolo. Ĝi aperas kiel reklamilo al ekstera ligilo ne -esperantlingva. Bonvolu plu redakti la artikolon aŭ ĝi estos forigita. Arno Lagrange @ 08:46, 12. Okt 2010 (UTC)

bonvolu ne forigi la forigpeton sed pluredakti kaj ampleksigi ĝis enciklopedia nivelo kaj eventuale doni argumentojn en paĝo pri Forigendaj_artikoloj AL @ 08:50, 12. Okt 2010 (UTC)

Por plivastigi la artikolon Xoqolat (kaj por ke ĝi ne estu forigita), traduku la entenon de la anglalingva ligilo, kiun vi metis.--FiorixF1 15:02, 12. Okt 2010 (UTC)

Dankon redakti

  Bonvenon en Vikipedio.
Mi dankas vin por viaj kontribuoj ĉar, danke al via utila partopreno, vi plibonigis kaj pliuzebligis Vikipedion.
Se vi volas, vi povas aliĝi senkoste kaj rekonebliĝi per uzantnomo.
Dankon kaj bonan daŭron en Vikipedio!

Ĉiuĵŭd Astroscienco 14:02, 15 Jan. 2012 (UTC)

Noto: Ĉu vi scias ke mi loĝas (kaj naskiĝis) en Kanado tiel vi ?

Krei PDF redakti

Saluton, ĉu vi scias kiel ni kreu senpage PDF-on ? Dankon frue. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 20:27, 9 Jun. 2012 (UTC)

Viktor: Mi uzas la programaron OpenOffice, elŝuteblan senpage de la reto. Ĝi estas tre efika kaj bona.

Dankegon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:24, 9 Jun. 2012 (UTC)

Mi instalis OpenOffice kaj mi povis krei mian unuan PDF-on. Jen: Dosiero:Guten morgen.pdf. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 15:18, 10 Jun. 2012 (UTC)

Viktor: A, ĝi estas bona! Gratulon!

Personaj dosieroj redakti

Kara Viktor. Mi konstatis ke vi alŝutis multajn dosierojn en la Vikipedia sistemo kiu ne rilatas al Vikipedio. Verŝajne ili estas personaj dokumentoj sen enciklopedia uzo. Kvankam la dokumentoj estas interesaj, pli taŭgaj lokoj ol Vikipedio ekzistas por personaj dosieroj en la Interreto. Ekzemple, vi povas akiri senpagan paĝaron de Google - http://sites.google.com . La alŝutujo de Vikipedio nur estas por Vikipedio mem. Do, ĉi tiel mi proponis forigon ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Personaj dosieroj de Viktor Medrano, kaj mi bonvenus vian respondon tie. Kore salutas Yekrats (diskuto) 15:26, 29 Jun. 2012 (UTC)

Viktoro: Kara Yekrats, mi konstatas, ke la dosieroj havas enciklopedian valoron. Temas pri lingvistiko, antropologio, kaj tiel plu. Mi preferas, ke Vikipedio gardu ilin. Bonan tagon.

Saluton, vi montras viajn laborojn, mi kredas ke tio estas insulto por vi forigadi viajn dosierojn kiujn temas pri via grandega laboro kaj viaj horoj uzitaj por tio. Mi forte kuraĝiĝas vin pro viaj laboroj. Eble ke viaj pdf-oj havos utilon en la kreontaj artikoloj pri viaj verkoj. Mi konsentas kun vi, ke viaj dosieroj havas enciklopedian valoron. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 11:06, 30 Jun. 2012 (UTC)
Viktoro: Dankon, Ĉiuĵaude, pro via subtenado, apogado. Ni Esperantistoj bezone helpu inter ni.

Viktor, konstatis mi pliajn personajn dokumentojn pri viaj dolorprojektoj. Dosieroj nur taŭgas se ili rekte subtenas enciklopedian artikolon en Vikipedio. Mi opinias ke aliaj lokoj ol Vikipedio estas pli taŭgaj por viaj projektoj, kaj mi ĝoje helpos vin starigi retejon ĉi tiel, kaj transigi/konservi viajn dokumentojn. Mi ne volus ĉiame forviŝi ion ajn. Kore salutas Yekrats (diskuto) 15:45, 6 Aŭg. 2012 (UTC).

Kara Viktor, mi vidas ke vi daŭre alŝutas novajn (versiojn de) dosieroj, kiuj jam estas proponitaj por forigo. Tamen, Vikipedio vere ne estas taŭga loko por multaj personaj dosieroj. Iu el la kialoj estas ke vi mem nur malfacile povas prilabori tiajn dosierojn, ekz. alinomigi aŭ forigi. Kaj ĉar opinio de la komunumo ne estas tre klara vi minacas ankaŭ perdon de tiuj dosieroj (kio jam ekz. okazis pri Tatoeba.pdf). Mi rekomendas kaj kuraĝigas vin alŝuti la adsierojn al pli sekura loko - Yerkats jam menciis Google-retejon, bonas ankaŭ ipernity.com (mi persone uzas kaj rekomendas) aŭ uij uzas archive.org. Da tiaj stokejoj estas multe kaj tio estus por vi pli sekura solvo. Ĉu vi povus plu diskuti ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Personaj_dosieroj_de_Viktor_Medrano? --KuboF (diskuto) 12:23, 3 Mar. 2013 (UTC)

Viktoro, post pli ol duonjaro da stagnado kaj neniu reago de via flanko mi fine forigis plejparton de la menciitaj dosieroj. Vi estas bonvena kontribuadi al Vikipedio ankaŭ per dosieroj, tamen Vikipedio ne servas por gardi ies personajn dosierojn kaj preferas tekston rekte en artikoloj. Se vi tamen opinias viaj dosieroj taŭgaj por Vikipedio bonvolu ilin alŝuti al Komunejo kiu estas centra loko por liberaj dosieroj.

Antaŭ forigo mi konservis ĉiujn menciitajn dosierojn en mia komputilo, ankaŭ (kaze de konsento) eblus restarigi la forigitajn dosierojn do vi neniel perdas ilin tiel. --KuboF (diskuto) 11:06, 25 Mar. 2013 (UTC)

Dosiero:Tatoeba.pdf redakti

Saluton Televido, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, ArnoLagrange (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Tatoeba.pdf".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Evidente ĉi tiu dokumento ne estu en la Esperanta Vikipedio, kiu ne estas konservejo por personaj dokumentoj en ajnaj lingvoj. La Esperanta Vikipedio estas enciklopedia projekto en la lingvo Esperanto. --Arno Lagrange @ 15:58, 29 Sep. 2012 (UTC)

Interlingvaa Vikipedio redakti

Kun via alta nivelo de Interlingvao, mi proponas al vi Vikipedion en Interlingvao. Se vi iras ĉi tien, eble korekti artikolon ia:Parco national de Abisko, kiun mi kreis. Dankon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 03:09, 13 Jul. 2012 (UTC)

Viktoro: Dankon, Ĉiuĵaŭde; mi pripensas tion. Mi ŝatas ambaŭ Esperanton kaj Interlingvaon.

Ses dosieroj pri Loĵbano redakti

Saluton Viktor. Diskutiĝas kion fari per la ses kompletaj tekstoj en Loĵbano kiujn vi iam alŝutis al la esperantlingva vikipedio sed kiuj probable ne havas sencon tie. Mi proponus aŭ realŝuton al la loĵbana vikipedio aŭ transporton al la vikimedia komunejo. Sed mi volas diskuti tion antaŭ faro, ĉar domaĝus se eble ili tie rapide forpreniĝas kaj poste komplete malaperis. Sed certe en la komunejo eblas neŭtrale diskuti ĉu la dokumentoj havas bonan lokon tie. Ĉu vi emus unuope alŝuti la tekstojn al la loĵbanlingva vikipedio, aŭ mem plenumi la transporton al la vikimedia komunejo (ekzemple per la ilo "commonshelper")? ThomasPusch (diskuto) 15:27, 29 jan. 2017 (UTC)Reply

Viktor Medrano (diskuto) 16:07, 29 jan. 2017 (UTC)Reply

Kategorio en subpaĝo de uzanto-paĝo redakti

Saluton Televido! Parenteze, mi vidis ke vi kreis Mondezo, kaj do mi povas preni la oportuno por diri ke estas bona kaj interesa Esperantido, laŭmemore. Mi kredas ke alia interesa projekto, [mundezo.com Mundezo] pruntis la affikson por lingvoj, cetere.

Ĉiuokaze, mi vidis ke via uzanto-subpaĝo Uzanto:Televido/Xoqolat aperas en la kategorio Planlinvoj. Laŭ kion mi scias, evitindas havi uzanto-paĝojn en kategorioj, do mi petas vin forigi la vicon kun tiu vorto de la uzanto-paĝo. Antaŭdankojn, flinga (diskuto) 23:59, 14 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro la atentigo. Mi forigis tiun vicon de la uzanto-paĝo. — Viktor Medrano (diskuto) 01:55, 15 aŭg. 2021 (UTC)Reply
Bone, dankojn! Mi cetere pardonpetas se mia mesaĝo ŝajnis komandanta – mi nur pensis ke laŭ mia sciu tiu-maniera trakto de la kategorioj ĝustas. Kaj mi ne volis ŝanĝi uzant-paĝon de alia uzanto. : ) Amike, flinga (diskuto) 14:38, 15 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:23, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Mi eble vizitos tiujn artikolojn. Dankon pro la atentigo, Kani! — Viktor Medrano (diskuto) 12:46, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply