Gruoformaj
(Alidirektita el Gruoformaj birdoj)
Ene de la biologia klaso de birdoj, la ordo de Gruoformaj (aŭ ralformaj) birdoj (Gruiformes) estas subdividita je pli ol 20 familioj, el kiuj la duono estas konata nur el fosilioj, ĉar ili jam formortiĝis. Temas pri malsimilaj birdoj laŭ grando el la grandaj gruoj, ĝis la malgrandaj raledoj; sed ĉiuj estas birdoj de simila strukturo kaj skeleto, kiuj vivas en marĉaj medioj, ĉefe dum reproduktado, kaj timidaj. Tamen ties voĉoj estas laŭtegaj kaj tre eksterordinaraj kaj utilas por identigi ilin eĉ sen vido.
![]() | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Balearica regulorum gibbericeps
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
5-10 familioj kun vivantaj membroj; vidu artikolon. | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Ili estas diversgrandaj birdoj, kiuj paŝadas, kuras aŭ naĝas. Ili estas fruaj nestoforlasantoj.
Taksonomio
redaktiORDO GRUOFORMAJ (GRUIFORMES)
- Subordo Raloj (Ralli)
- Familio Raledoj Rallidae
- Familio Heliornitedoj Heliornithidae
- Subordo Gruoj (Grui)
- Familioj incertae sedis kaj dubindaj (iamaj) gruoformaj
- Familio †Parvigruidae (fosilia)
- Familio †Songziidae (fosilia)
- Familio †Gastornithidae (fosilia)
- Familio †Messelornithidae
- Familio †Salmilidae (fosilia)
- Familio †Geranoididae (fosilia)
- Familio Kariamedoj Cariamidae, transigita al propra familio
- Familio Otidedoj Otididae, transigita al propra familio
- Familio Eŭripigedoj Eurypygidae, transigita al propra familio
Bildaro
redakti-
Psophia crepitans