Saluton!
Jen mia Diskutpaĝo, vi estas libera por skribi al mi.
Vi povas fari demandojn kaj lasi viajn komentojn aŭ konsilojn.

Mia Bonveno redakti

    Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, EsperantoNica!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon  .

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi . Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:30, 31 Jul. 2012 (UTC)

Ankaŭ mi emas bonvenigi vin. Se vi havas teknikajn demandojn, vi povos demandi min aŭ alian spertan uzanton aŭ eble eĉ unu el la administrantoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:56, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Utilaj konsiloj redakti

RE: Dankon Ĉiuĵaŭde redakti

Ne dankinde. La bonvena mesaĝo utilas pro tio. Amike, Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:45, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton redakti

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Oftaj_gramatikaj_eraroj#Geografiaj_nomoj, Narvalo (diskuto) 06:44, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

Curiosity redakti

Mi korektis vian artikolon. Ankaŭ, temas pri surmarsiĝo sur Marso. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:41, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Uzado de HTML en artikoloj redakti

  • Saluton kaj bonvenon en Vikipedio kaj dankon pro via artikolo Curiosity! Estonte bonvolu atenti pri uzado de HTML en artikoloj, vikia sintakso tion ebligas sed plejofte tio ne necesas. Ekz. por fari novan linion plejofte sufiĉas du foje klaki Eniro-klavon, ne uzi <br />. En listoj (kiel en Eksteraj ligiloj) oni entute ne bezonas tion fari, vidu ekzemplon:
  • Unua listero (fine neniu <br /> )
  • Dua listero.

Amike   --KuboF (diskuto) 14:34, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo redakti

Saluton. Vi foje uzas la vorton centjaro markita en PIV kiel arkaismo. En Vikipedio kutime oni uzas la plej ĝustan jarcento ĉar ĉefa radiko estu la lasta. Krome vi foje dubas pri akuzativo: foje forgesas sed foje malforgesas. Bonvolu trarigardi la korektojn. Amike. --kani (diskuto) 09:01, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Miaj subpaĝoj redakti

Skribu al mi ĉi tie redakti

Saluton, EsperantoNica. Dankon pro la nova artikolo Bilwi. Mi ĵus ŝanĝis la informkeston en la artikolo, tiel ke nun la koordinatoj ne plu estas difinitaj dufoje. Por tio mi ŝanĝis al la du parametroj latitudo kaj longitudo kaj aldonis la parametron regiono-ISO (ĉikaze kun la valoro NI, por Nikaragvo). Detaloj pri tio troviĝas en la dokumentado de la ŝablono. Se vi ankoraŭ havas demandon pri tio, vi povas demandi min. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 5 Mar. 2014 (UTC)

Dosiero:Brazuca 2014.png redakti

Saluton, EsperantoNica. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 05:51, 4 Apr. 2014 (UTC)

Tertremo en Guerrero en 2014 redakti

Saluton, EsperantoNica. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Tertremo en Guerrero en 2014 laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q16438366, ĉar alia ulo aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 21 Apr. 2014 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso redakti

Saluton EsperantoNica!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:50, 28 Nov. 2015 (UTC)

kategoria problemo cxe via subpagxo redakti

Saluton Uriel, kun granda plezuro mi legas pri viaj agadoj ankaux en vikipedio! Bonvoru atenti pri via subpagxo https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:EsperantoNica/provejo/Testo4 kiu ial aperas sub la Kategorio:UEA, prefere forigu la kategorion de gxi!  JabieroKubo (diskuto) 17:41, 6 aŭg. 2019 (UTC) @JabieroKubo: Dankon pro la sciigo, mi forigis la Kategorion. EsperantoNica (diskuto) 22:03, 9 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, EsperantoNica, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply