Azia malfermbekulo

La Azia anastomoAzia malfermbekulo (Anastomus oscitans) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Tiu distinga cikonio troviĝas ĉefe en kaj ĉirkaŭ la Hinda subkontinento. Ĝi estas ĉefe grizecblanka kun brilnigraj flugiloj kaj vosto kaj plenkreskuloj havas bekon kun mallarĝa vakutruo formata de arkeca supra makzelo kaj kurveca malsupra makzelo. Junuloj naskiĝas sen tiu bekotruo kaj oni supozas, ke tiu strukturo estas adaptaĵo kiu helpas kapti ties ĉefan predon nome helikoj. Kvankam temas pri specio de ĉefe loĝantaj birdoj en sia teritorio, ili faras longdistancajn movojn reage al vetero kaj al manĝodisponeblo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia anastomo

Azia anastomo, ĉe Bueng Boraphet en Tajlando
Azia anastomo, ĉe Bueng Boraphet en Tajlando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Anastomus
Specio: A. oscitans
Anastomus oscitans
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
ilustraĵo fare de Ŝejĥo Zainuddin de 1781
 
Dumfluga plenkreskulo en Raĝastano, Barato.

La Azia anastomo estas ĉefe blankeca kun brilnigraj flugiloj kaj vosto kiuj havas verdecan aŭ purpuran nuancon. La komuna nomo devenas el distinga bekotruo formata de arkeca supra makzelo kaj kurveca malsupra makzelo de beko ĉe plenkreskuloj. Junuloj ne havas tiun bekotruon. La tranĉaj bordoj de la makzeloj havas fajnan bruŝon kiel strukturo kiu ŝajne permesas plej taŭgan kapteblon de la konkoj de helikoj.[1] La supra dorso estas blankeca, dum la suba estas nigra kaj la beko estas korno-griza. Eldistance, ili povas aperi iome kiel Blanka cikonioBlankorienta cikonio. La mallongaj kruroj estas rozkolorecaj al grizaj, ruĝecaj antaŭ ekreproduktado. Nereproduktaj birdoj havas fumogrizan dorson anstataŭ blanka. Junuloj estas brunec-grizaj kaj havas brunecajn dorsojn.

Kiel ĉe aliaj cikonioj, ankaŭ la Azia malfermbekulo estas larĝaflugila ŝveba birdo, kiu fidas por moviĝi inter termikoj de varma aero por eltena flugo. Ili kutime troviĝas en aroj sed solaj birdoj ne estas nekomunaj. Kiel ĉe ĉiuj cikonioj, ankaŭ tiu ĉi flugas havante kolon foretende. Ĝi estas relative malgranda inter cikonioj kaj estas 68 cm alta (81 cm longa).[2][3][4]

Habitato kaj distribuado redakti

 
Junuloj ĉeneste (Uppalapadu, Barato)

La kutimaj manĝejaj habitatoj estas internaj humidejoj kaj ili estas vidataj nur rare laŭlonge de riverbordoj kaj tajdaj kotejoj. Tiuj birdoj povas amplekse moviĝi kiel reago al habitataj kondiĉoj. Ankaŭ juuloj amplekse disiĝas post elnestiĝo. Individuoj ringitaj ĉe Bharatpur en Barato estis rekuperataj je 800 km oriente kaj birdo ringita en Tajlando estis rekuperata je 1,500 km okcidente nome en Bangladeŝo.[2][5] Cikonioj estas regule disorientitaj fare de lumturoj laŭlonge de sudorienta marbordo de Barato dum nubaj noktoj inter aŭgusto kaj septembro.[2] Tiu specio estas tre rara en la regionoj Sind kaj Panĝab de Pakistano, sed disvastigata kaj komuna en Barato, Srilanko, Birmo kaj Tajlando.[6]

Manĝo redakti

 
Nestokolonio (Uppalapadu, Barato)

La Azia anastomo, kiel multaj aliaj cikonioj, manĝas ĉe humidejoj, atinginte ilin danke al flugado per flugilfrapado interuzata kun glitado. Dum la plej varma parto de la tago, ili ŝvebas super termikoj kaj havas kutimon descendi rapide al manĝareoj. Grupoj povas manĝi kune tre proksime en neprofunda akvo aŭ marĉa grundo kie ili povas piediri montrante majestan kaj malrapidan sintenon.

La Azia anastomo manĝas ĉefe grandajn moluskojn, ĉefe speciojn de la genro Pila, kaj ili separas la konkon el la korpo de la heliko uzante la bekopinton. La pinto de la suba makzelo de la beko estas ofte returnata dekstren. Tiu pinto estas enmetita en la truo de la heliko kaj ties korpo estas elprenita kiam la beko estas ankoraŭ sukakve. Jerdon notis, ke tiuj birdoj kapablas kapti helikojn eĉ se oni kaŝis iliajn okulojn (do, blindaj). Ĉar la preciza ago estis malfacile videbla, tio kondukis al konsiderinda spekulado pri la uzita metodo. Siro Julian Huxley ekzaminis pruvojn el specimenoj kaj literaturo kaj venis al konkludo ke tiu bekotruo estas uzata kiel nuksorompilo. Li konsideris la ĉerpitajn bordojn de la beko kiel rezulto de rompo kaj disŝiro.[7] Sekvaj studoj disforigis tiun ideon kaj nun oni supozas, ke la ĉerpitaj bordoj de la beko estus adaptaĵo por helpi manipuli malmolajn kaj glitajn konkojn.[1][8] Ili manĝas predojn tenante siajn bekopintojn iome aparte kaj farante rapidajn vertikalajn frapojn en neprofunda akvo, kun kapo kaj kolo ofte parte subakve. La bekotruo ne estas uzata por manipuli la helikokonkojn kaj formiĝas nur dum aĝo. Junuloj ne havas tiun bekotruon sed povas manĝi helikojn. Oni sugestis, ke tiu bekotruo permesas pli grandan angulon kiu pligrandigas la forton per kiu la bekopinto povas premi la helikojn. Pli malgrandaj helikoj povas esti englutitaj senrompe aŭ dispremitaj.[8] Ili manĝas ankaŭ akvajn serpentojn, ranojn kaj grandajn insektojn, kiel multaj aliaj cikonioj.[9]

Reproduktado redakti

La reprodukta sezono estas post pluvsezono, el julio al septembro en norda Barato kaj el novembro al marto en suda Barato kaj Srilanko. Ili povas ĉesi reproduktadon en sekegaj jaroj. La Azia malfermbekulo reproduktiĝas kolonie, kaj konstruas neprilaboritan platformon el bastonetoj ofte sur duonsubakvaj arboj (ofte de specioj de genroj Barringtonia, Avicennia kaj Acacia), kie la ino tipe demetas 2-4 ovojn. La nestarboj estas kunhavataj kun ardeoj, kormoranoj kaj aliaj vadbirdoj. Nestokolonioj estas foje en tre ĝenataj areoj kiaj ene de vilaĝoj.[10] La nestoj estas tro proksimaj kio kondukas al konsiderinda kunpremado inter najbaroj. Ambaŭ gepatroj partoprenas siavice en kovado, kaj eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 25 tagoj. La cikoniidoj havas dekomence kremokoloran lanugon kiu estas nuancata de la izole foretendaj kaj pendemaj flugiloj de unu el la gepatroj.[2] Kiel ĉe aliaj cikonioj, ili estas silentaj escepte pro bekofrapado produktata de la frapado de la maskla beko kontraŭ tiu de la ino dum kopulacio. Ili produktas ankaŭ mallaŭtajn hupajn notojn akompane de supren kaj suben movoj de la beko dum salutado al partnero alvenanta al la nesto.[6][11][12] Maskloj povas foje formi poliginiajn asociojn, tipe kun du inoj kiuj povas ovodemeti en la sama nesto.[13]

Rilatoj kun aliaj organismoj redakti

Junuloj ĉeneste estas foje predataj de la Imperia, la Stepa kaj de la Granda kriaglo.[14] Chaunocephalus ferox, intesta parazito, estas trematoda vermo troviĝanta en ĉirkaŭ 80% de naturaj populacioj en Tajlando[15] dum alia specio Echinoparyphium oscitansi estis priskribata el Aziaj malfermbekuloj de Tajlando.[16] Aliaj helmintaj parazitoj kiaj Thapariella anastomusa, T. oesophagiala kaj T. udaipurensis estis priskribataj el ezofago de cikonioj.[17][18]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gosner, KL (1993). “Scopate tomia: an adaptation for handling hard-shelled prey?”, Wilson Bulletin 105 (2), p. 316–324.  Arkivigite je 2012-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-24. Alirita 2012-08-27.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ali, S & SD Ripley. (1978) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 1, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 95–98.
  3. Baker, ECS. (1929) The Fauna of British India. Birds. Volume 6, 2‑a eldono, Taylor and Francis, p. 333–334.
  4. Blanford WT. (1898) The Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, p. 377–378.
  5. Ali, Salim (1959). “Local movements of resident waterbirds”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 56 (2), p. 346–347. 
  6. 6,0 6,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  7. Hŭley, J (1960). “The openbill's open bill: a teleonomic enquiry”, Zoologische Jahrbücher. Abteilung für Systematik, Ökologie und Geographie der Tiere 88, p. 9–30. 
  8. 8,0 8,1 Kahl MP (1971). “Food and feeding behavior of Openbill Storks”, Journal of Ornithology 112 (1), p. 21–35. doi:10.1007/BF01644077. 
  9. Mukherjee, Ajit Kumar (1974). “Food-habits of water-birds of the Sundarban, 24 Parganas District, West Bengal, India-IV. Stork, Teal, Moorhen and Coot”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 71 (2), p. 188–200. 
  10. Datta T; BC Pal (1993). “The effect of human interference on the nesting of the openbill stork Anastomus oscitans at the raiganj wildlife sanctuary, India”, Biological Conservation 64 (2), p. 149–154. doi:10.1016/0006-3207(93)90651-G. 
  11. Kahl, M Philip (1970). “Observations on the breeding of Storks in India and Ceylon”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 67 (3), p. 453–461. 
  12. Mukhopadhyay, Anand (1980). “Some observations on the biology of the Openbill Stork, Anastomus oscitans (Boddaert), in southern Bengal”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 77 (1), p. 133–137. 
  13. Datta T & BC Pal (1995). “Polygyny in the Asian Openbill (Anastomus oscitans)”, The Auk 112 (1), p. 257–260.  Arkivigite je 2011-06-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-13. Alirita 2012-08-27.
  14. Naoroji, Rishad (1990). “Predation by Aquila Eagles on nestling Storks and Herons in Keoladeo National Park, Bharatpur”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 87 (1), p. 37–46. 
  15. Poonswad, P; P Chatikavanij and W Thamavit (1992). “Chaunocephalosis in a wild population of Asian open-billed storks in Thailand”, J. Wildlife Diseases 28 (3), p. 460–466. 
  16. Poonswad P; P Chatikavanij (1989). “Echinoparyphium oscitansi n. sp. (Trematoda: Echinostomatidae): Natural infection in Asian Open-billed Storks (Anastomus oscitans; Aves; Ciconiidae) in Thailand”, J. Sci. Soc. Thailand 15 (4), p. 293–299. doi:10.2306/scienceasia1513-1874.1989.15.293. 
  17. Gupta AN; Sharma PN (1970). “Histological and histochemical studies of a new species of Thapariella (Trematoda: Digenea)”, Rivista di Parassitologia 31 (3), p. 169–174. 
  18. Ramanaiah BV; Agarwal SM (1970). “Thapariella oesophagiala sp. novo. (Trematoda: Thapariellidae)”, Indian Journal of Helminthology 21 (2), p. 115–118. 

Eksteraj ligiloj redakti