Ŝejĥo Zainuddin
Ŝejĥo Zainuddin aŭ Ŝejĥo Zain-al-Din (fl. 1777–1782) estis artisto en la periodo de la rego de la brita orienthinda kompanio en Hindio. Li translokiĝis de Patnao al Kolkato kaj altiĝis al eminenteco sub eŭropa mecenateco en brita Raĵo. [1] Liaj pentraĵoj miksas mogolan kaj okcidentajn pentroteknikojn apartenantan al la kompania stilo de pentrarto. [2]
Ŝejĥo Zainuddin | |
---|---|
Ruĝkola gruo | |
Persona informo | |
Loĝloko | Patnao |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Kariero redakti
En la malfrua 18-a jarcento, li laboris sub Mary Impey, la edzino de Sir Elijah Impey, ĉefĵuĝisto de Supera Tribunalo de Kolkato. Inter la tri artistoj kiujn ŝi alportis de Patnao por fari realismajn skizojn de birdoj kaj bestoj de sia privata menaĝerio, Zainuddin estis la plej eminenta. Zainuddin kombinis anglan botanikan ilustraĵon kun Mogola Patnaa Qalam-stilo. En liaj pentraĵoj, modernaj kritikistoj aprezas laŭ la manieron "brila, simpla fono kompensas la fervore prilaboritajn detalojn de plantoj kaj bestoj".
Bildaro redakti
-
Oranĝakapa turdo kaj tineo Acherontia sur florplanto Bauhinia
-
Malabara sturno sur specio de Clerodendrum sp.
-
Ino de Ruĝkapa trogono sur melastomo
-
Brunkapa barbulo ĉe Polyalthia
-
Azia malfermbekulo kun heliko
Referencoj redakti
- ↑ Nazma Khan Majlis (2012). "Zainuddin, Sheikh". En Islam, Sirajul; Miah, Sajahan; Khanam, Mahfuza; Ahmed, Sabbir (eds.). Banglapedia: the National Encyclopedia of Bangladesh (reta eld.). Dhaka, Bangladesh: Banglapedia Trust, Asiatic Society of Bangladesh. ISBN 984-32-0576-6. OCLC 52727562. Alirita la 21an de Januaro 2023.
- ↑ Verma, Rahul. "Rediscovering India's Forgotten Masterpieces". BBC. Reprenita la 11-an de februaro 2020.
Eksteraj ligiloj redakti
- Sheikh Zainuddin ĉe Banglapedia