La Azia koracio (Coracias benghalensis), estis iam surloke nomita Blua garolo. Ĝi estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika suda Azio el Irako al Tajlando. Ĝi ne estas migranta, sed entreprenas kelkajn sezonajn movojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia koracio
Azia koracio el Nacia Parko Penĉo, Barato
Azia koracio el Nacia Parko Penĉo, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Koraciedoj Coraciidae
Genro: Coracias
Specio: C. benghalensis
Coracias benghalensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ĉe Baratpuro, Raĝasthano, Barato.
 
Ĉe Hodal en Faridabad, Distrikto Harjano, Barato.
 

La Azia koracio estas fortika birdo, granda kiel monedo, 30–34 cm longa kun enverguro de 65 ĝis 74 cm. Ĝi havas tre brunan dorson, lilajn bruston kaj vizaĝon, kaj bluajn kronon, flugilojn, voston kaj ventron. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskuloj. La sudorientazia raso C. b. affinis havas verdan dorson kaj purpuran subajn partojn, kaj estas foje konsiderata kiel separata specio. Diference de aliaj koracioj, kvankam la fortika beko ja estas nigreca, la traokula zono ne estas nigra, sed bruna, kiel la ĉirkaŭokula ringo. Tie kaj en la vizaĝo kontrastaj helaj etaj plumoj kiuj eksplodas ekde la bekobazo.

La Azia koracio estas rimarkinda pro sia forta rekta flugo, kun la brilaj bluoj de la flugiloj kontraste kun la bruna dorso. Fakte dumfluge videblas plej klara diferencilo rilate aliajn koraciojn kiel la Eŭropa koracio, tio estas unue ĝenerala pli malhelblua koloro anstataŭ helblua, kiel ĉe aliaj koracioj. Krome estas brilegaj helbluaj markoj kiel horizontala strio meze de la vosto (kruce kun bruna vertikala strio) kaj ĉirkaŭ kubutoj kaj antaŭ la nigrecaj flugilpintoj.

Subspecioj redakti

  • Coracias benghalensis benghalensis
  • Coracias benghalensis indicus
  • Coracias benghalensis affinis

Kutimoj redakti

Tiu ĉi estas komuna birdo de varma malferma kamparo kun kelkaj arboj. Tiuj koracioj ofte ripozas videblege sur arboj, fostoj aŭ kabloj, kiel gigantaj lanioj, dum gvatas la grandajn insektojn, lacertojn kaj ranojn, kiujn ili manĝas. Ilil povas sekvi traktorojn por kapti ĝenitajn kaj movitajn senvertebrulojn, kaj kuraĝas merĝi en la fumon de arbarincendio por simila klopodo. Ili estas sentimaj kaj kuraĝas ataki homojn aŭ aliajn entrudulojn. Ili manĝas ĉefe ranojn kiam tiuj abundas kaj grandajn insektojn kiel akridoj, grilojtineoj.

La ceremonia flugo de tiu birdo estas kvazaŭ de vanelo, kun multaj turniĝoj. Ili nestumas en kovrita truo de arbo aŭ konstruaĵo, kie la ino demetas 3-5 blankajn ovojn. La sama loko utilas por sinsekvaj jaroj. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn.

La voĉo de la Azia koracio estas akra korveca ĉak. Ili faras ankaŭ varion de aliaj sonojn inkludante metalajn alvokojn boink. Ili estas speciale voĉemaj dum la reprodukta sezono.

La Azia koracio, ankaŭ nomita Hindia aŭ Barata koracio ricevis la statuson de ŝtata birdo el la barataj ŝtatoj de Karnatako, Orissa kaj Andra-Pradeŝo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Bildaro redakti