Ŝajntremola poplo

(Alidirektita el Populus tremuloides)

La ŝajntremola poplo (Populus tremuloides) aŭ amerika ŝajntremola poblo estas decidua arbo indiĝena en la pli malvarmetaj areoj de Nordameriko, unu el pluraj specioj kiuj angle estas nomataj aspen, tremolecaj poploj [1][2][3] kun multaj diferencaj lokaj nomoj kiuj ofte referencas al iliaj folioj kiuj flugetas en la brizo. La arboj havas altajn trunkojn, ĝis 25 metrojn, kun glata pala ŝelo, nigre cikatrigita. La brilaj verdaj folioj, nebrilaj malsupre, iĝas oraj al flavaj, malofte ruĝaj, en aŭtuno. La specio ofte disvastiĝas per siaj radikoj por konstitui grandajn arbarerojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝajntremola poplo
Arbarero de ŝajntremola poplo
Arbarero de ŝajntremola poplo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Poploj Populus
Sekcio: Populus
Populus tremuloides
Micĥ.
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ŝajntremola poplo estas la plej vaste disvastiĝita arbo en Nordameriko, trovebla ekde Kanado al Meksiko[4]. Ĝi estas la nomdonanta specio de la biomo "ŝajntremol-popla duonarbaro" (aspen parkland) en la Prerio-Provincoj de Kanado.

Nomo redakti

La tremetado aŭ vibrado de la folioj kiu estas reflektita en la lokaj nomoj (quaking aspen, trembling aspen, trembling poplar k.t.p.) estas kaŭzita de la flekseblaj platigitaj petioloj. La specia epiteto tremuloides signifas "simila al tremolo (Populus tremula)". Aliaj poplospecioj havas petiolojn kiuj estas parte platigitaj, dum la tremolecaj poploj havas petiolojn kiuj estas flanke platpremitaj laŭ la tuta longo de la petiolo.

Priskribo redakti

 
Ŝajntremolaj poploj ĉe la bazo de Marun-Montoj, Elk-Montaro, Koloradio.

Ĝi estas rapide kreskanta arbo, kiu kutime altas 20-25 metrojn ĉe matureco, kaj havas trunkodiametron de 20-80 centimetroj. La arboŝelo estas relative glata kaj verdete blanka al grizo kaj estas markita per dikaj nigraj horizontalaj cikatroj kaj elstaraj nigraj nodoj. La folioj ĉe maturaj arboj estas preskaŭ rondaj, diametras 4-8 centimetrojn kaj havas malgrandajn rondetajn dentojn. La petiolo longas 3-7 centimetrojn kaj estas platigita. Junaj arboj (inkluzive de draĵoj) havas multe pli grandajn - 10-20 centimetrojn - preskaŭ triangulajn foliojn.

La floroj estas amentoj kiuj longas 4-6 centimetrojn, produktitaj fruprintempe antaŭ la folioj; ili estas dioikaj, kun masklaj kaj femalaj amentoj sur malsamaj arboj. La frukto longas 10 centimetrojn kaj konstituas pendantan ŝnuron de kapsuloj (de 6 mm), ĉiu kapsulo enhavanta proksimume 10 da etaj semoj kiuj troviĝas en vateca-lanuga teksaĵo, kiu helpas ventdisvastiĝon de la semoj kiam ili somerkomence estas maturaj.

Disvastiĝo redakti

 
Ŝajntremola poplo ĉe sunsubiro.

La norda limo de tiu nearktisa specio estas limigita per ĝia maltoleremo de permafrosto. Ĝi troviĝas en tuta Kanado en ĉiuj provincoj kaj teritorioj, kun ebla escepto de tiu de Nunavuto. En Usono, ĝi povas esti trovata tiel for norde kiel la sudaj deklivoj de Bruks-Montaro en Alasko, kaj ĝi okazas ĉe malaltaj altitudoj tiel for sude kiel norda Nebrasko kaj centra Indiano. En okcidenta Usono, tiu arbo malofte postvivas ĉe altecoj sub la nivelo de 460 m pro la mildaj vintroj travivitaj sub tiu altitudo, kaj estas ĝenerale trovitaj ĉe 1 500-3 700 m. Ĝi vegetas ĉe altaj altitudoj tiel for sude kiel Gvanaĥŭato, Meksiko.

Arbed-similaj nanoklonoj ekzistas en marĝenaj medioj tro malvarmaj kaj sekaj por esti gastemaj por plenmezuraj arboj, ekzemple ĉe la supraj altitudoj de Blanka Montaro, Kalifornio.

La ŝajntremola poplo troviĝas interalie en jenaj ekoregionoj : la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la arizonaj montarbaroj, la grand-basenaj montarbaroj, la kaskad-montaraj leaj arbaroj, la koloradiaj rokmontaraj arbaroj, la nord-kordileraj arbaroj kaj la novanglaj-akadiaj arbaroj.

Ekologio redakti

 
Aŭtune individu-klonaj kolonioj estas distingeblaj, kiel viditaj sur tiu montoflanko en Matanuska-Valo, Alasko.

Ĝi primare reproduktiĝas per draĵoj, kaj vastaj klonaj kolonioj estas komunaj. Ĉiu kolonio estas sia klono, kaj ĉiuj arboj en la klono havas identajn karakterizojn kaj samhavas ununuran radikostrukturon. Klono aŭtune povas koloriĝi pli frue aŭ pli malfrue ol siaj najbaraj ŝajntremol-poplaj klonoj. La aŭtunokoloroj estas kutime brilaj tonoj de flavo; en kelkaj areoj, ruĝaj koloroj povas esti foje viditaj. Ĉar ĉiuj arboj en antaŭe fiksita klona kolonio estas konsiderita parto de la sama organismo, unuklona kolonio, nomita "Pando", estas konsiderita la plej peza [5] kaj la plej maljuna [1] vivanta organismo kun ses milionoj da kilogramoj kaj ĉirkaŭ 80 000 da jaroj.

Ŝajntremola poplo produktas semojn, sed malofte estiĝas de ili. Polenado estas inhibiciita per la fakto ke la arboj estas aŭ masklajfemalaj, kaj grandaj arbareroj kutime konsistas el klonoj de la sama sekso. Eĉ post polenado, la malgrandaj semoj (je funto po tri milionoj), la plantidoj postvivas nur mallongtempe ĉar al ili mankas stokitan nutraĵfonton aŭ protektan tegaĵon [6].

La folioj de la ŝajntremola poplo kaj de alioj specioj en la genro poplo servas kiel nutraĵon por la raŭpoj de diversaj papilioj.

Mortiĝado redakti

En la komenco de 1996, individuaj nordamerikaj sciencistoj rimarkis pliiĝon de mortiĝado de ŝajntremola poplo. Ĉar tiu akcelis en 2004, la fenomeno estis pridiskutita kaj debato pri la kialoj komenciĝis. Neniu insekto, malsano, aŭ medicirkonstanco ankoraŭ estas specife identigitaj kiel komuna kaŭzo. Arboj najbaraj al alia ofte estas trafitaj aŭ ne. En aliaj kazoj tutaj arbareroj mortis.

 
Tipa arboŝelo de ŝajntremola poplo.

Multaj areoj de okcidenta Usono travivis pliigitajn mortiĝadojn kiuj ofte estas atribuitaj al hufula paŝtado kaj arbarofajrosubpremado. Ĉe altaj altitudoj kie gresoj povas esti maloftaj, hufuloj povas foliumi junajn ŝajntremol-poplajn ĝermojn kaj malhelpi tiujn arbidojn de atingi la maturecon. Kiel rezulto, kelkaj ŝajntremol-poplaj arbareroj submetitaj al brutaro aŭ aliaj herbovoruloj, kiel ekzemple cervojalko, havas tre malmultajn junajn arbojn kaj povas esti invaditaj de koniferoj, kiuj ne estas tipe foliumitaj. Alia ebla malhelpo al ŝajntremol-popla regenerado estas ĝeneraligita arbarofajrosubpremado. Ŝajntremolaj poploj facile povas vegetative reproduktiĝi kaj eĉ se la supertera parto de la organismo povas morti en arbara incendio, la radikoj, kiuj ofte estas protektitaj de mortigaj temperaturoj dum la incendio, burĝoniĝos al novaj arboj baldaŭ post fajro. Perturboj kiel ekzemple incendioj ŝajnas esti necesa ekologia okazaĵo por la ŝajntremola poplo por konkuri kontraŭ la koniferoj kiuj emas anstataŭigi ilin en la malĉeesto de longdaŭraj senperturbaj periodoj. La nuna mortiĝado en la amerika Okcidento povas esti kaŭzita de la strikta fajrosubpremadopolitiko en Usono.

Pro la vegetativa regeneradometodo utiligita de la ŝajntremola poplo, kie tuta grupo de arboj estas esence klonoj, ekzistas eblecon ke io kio frapas unu arbon poste mortigos ĉiujn, supozante ke ili samhavas la saman vundeblecon. Konferenco estis aranĝita en Utaho en septembro 2006 por interkonsiliĝi kaj pripensi enketeman metodaron [7].

Uzado redakti

 
Aŭtunaj folioj.

La ŝelo de ŝajntremola poplo enhavas substancon kiu estis ekstraktita fare de indianoj kaj de pioniroj de la nordamerika Okcidento kiel kinino-anstataŭaĵo [6]. Kiel la aliaj poploj, ŝajntremola poplo produktas maltaŭgan brullignon, ĉar la ligno malrapide sekiĝas, rapide putriĝas, kaj ne liveras multe da varmo. Tamen ĝi estas ankoraŭ vaste uzata en kampadejoj ĉar ĝi estas malmultekosta kaj abunda kaj ne ĝenerale uzata por konstruligno. Pioniroj en la nordamerika Okcidento uzis ĝin por konstrui blokhaŭsojn kaj kavodometojn, kvankam ĝi ne estis la preferata specio.

En Kanado, ĝi estas uzita plejparte por fibroligno [8] -produktoj kiel ekzemple libroj, gazetoj, kaj bona printadopapero. Ŝantremola poplo estas aparte bona por paneloproduktoj kiel ekzemple OSB-aglomerplatoj (aglomerplatoj de grandaj orientitaj ligneroj). Ĝia ligno estas malpeza kaj estas uzitaj por meblaro, lignaj skatoloj, centra parto en tavolligno, kaj muropaneloj.

Kaŭze de nedaŭrebla arbarekspluatado por brulligno, konstruado, kaj fibroligno, kaj de senarbarigo por agrikulturo, la arealo de la specio draste malpligrandiĝis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 angle Quaking Aspen by the Bryce Canyon National Park Service
  2. angle USDA GRIN taxonomy.
  3. angle technology transfer fact sheet: Populus spp.. Forest Products Laboratory: R&D USDA. United States Department of Agriculture Forest Service, Center for Wood Anatomy Research. Alirita 20 September 2010.
  4. angle Aspen, Quaking (Populus tremuloides). Arbor Day Foundation.
  5. angle Genetic Variation and the Natural History of Quaking Aspen, Jeffry B. Mitton; Michael C. Grant, BioScience, Vol. 46, No. 1. (Jan., 1996), pp. 25-31.
  6. 6,0 6,1 angle Ewing, Susan 1996 : The Great Alaska Nature Factbook, Alaska Northwest Books, Portland.
  7. angle Kelley, Katie, "Emblem of the West Is Dying, and No One Can Figure Out Why", The New York Times, 2006-09-26.
  8. Lexicon Silvestre 2009, nocio 977

Literaturo redakti

  • angle Farrar, John Laird 1995 : Trees In Canada. Fitzhenry and Whiteside.

Eksteraj ligiloj redakti