Daŭripova disvolviĝo

(Alidirektita el Daŭrebla disvolviĝo)

La daŭripova disvolviĝo, ankaŭ nomata daŭrigebla disvolvo laŭ NPIV (en: sustainable development, fr: développement durable), estas koncepto de publika intereso, aplikata al la ekonomia kresko rekonsiderata je monda skalo por preni en kalkulon la ĝeneralajn mediajn aspektojn de la tuta terglobo.

Skema prezento pri aspektoj de daŭripova evoluo ĉe la kruciĝo de tri konsiderpunktoj: ekologia, ekonomia kaj sociala.

Laŭ difino proponita en 1987 de la Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvo (en: World Commission on Environment and Development; fr: Commission mondiale sur l’environnement et le développement) en la raporto Brundtland[1], la daŭriva disvolviĝo estas:

« disvolviĝo, kiu respondas al la bezonoj de la nunaj generacioj sen malutili al la kapablo de la estontaj generacioj, respondi al siaj. Du konceptoj apartenas al tiu nocio:
  • la koncepto de « bezonoj », kaj pli aparte la fundamentaj bezonoj de la plejsenprovizuloj, al kiuj necesas konsenti la plej altan prioritaton.
  • la ideo de la limigoj, kiujn la stato de niaj teknikoj kaj de nia socia organizado trudas super la kapablo de la medio respondi al la nunaj kaj estontaj bezonoj »

Fronte al la urĝeco de la ekologia kaj sociala krizo, kiu manifestiĝas de nun laŭ tutmonda maniero (klimata ŝanĝo, maloftiĝo de la krudmaterialoj kun aparte la alproksimiĝo de la petrolpinto, diferenco inter disvolviĝintaj landoj kaj evolulandoj, nutra sekureco, senarbarigo kaj drasta perdo de biodiverseco, kresko de la monda loĝantaro, naturaj kaj industriaj katastrofoj), la daŭriva disvolviĝo estas respondo de ĉiuj agantoj (Ŝtatoj, ekonomiaj agantoj, civila socio), kulturaj kaj sociaj agantoj de la disvolviĝo.

Temas ankaŭ, pri apogo sur novaj universalaj valoroj (responseco, ekologia partopreno kaj interpartigo[2], principo de singardo, debato[3] …) aserti duoblan konsideron:

  • En la tempo: oni rajtas uzi la krudmaterialojn de la Tero, sed oni devas certigi la ĉiamecon por la estontaj generacioj;
  • En la spaco: ĉiu homo havas la saman rajton al la krudmaterialoj de la Tero (principo de universala destino de la bienoj).

La daŭriva disvolviĝo koncernas ĉiujn agadsektorojn: agrikulturo, industrio, loĝejaro, familia oraganizo, sed ankaŭ servoj (financo, turismo,…) kiuj, male al kelkfoje disvastigita opinio, ne estas nur nemateriaĵoj.

Historio redakti

La koncepto de daŭriva disvolviĝo malrapide trudis sin. La ideo de disvolviĝo, kiu povus redukti samtempe la socialajn neegalaĵojn kaj la premon al la medio iom post iom progresis. Ni povas listigi ĝiajn ĉefajn datojn:

  • 1965: Unesco organizis konferencon pri la biosfero. Michel Batisse kreis rezervejojn, kie la vera daŭriva disvolviĝo estis praktikata (internacia programo Man & Biosphere MAB antaŭanto de la koncepto de daŭriva disvolviĝo).
  • 1968: Kreo de la Klubo de Romo ariganta gravajn personojn kun relative altaj postenoj en iliaj respektivaj landoj kaj dezirantaj ke la esplorado zorgu pri la problemo de la evoluo de la mondo laŭ ĉiuj aspektoj por provi identigi la limojn de la ekonomia kresko sekve de la malmodera kresko de la Tridek Gloraj jaroj.
  • 1971: kreo en Francio de la Ministrado pri natura kaj media protektado, atribuita al Robert Poujade.
  • 1972: la Klubo de Romo publikigis la raporton The limits to growth, ankaŭ konata kiel la raporto de Meadows, redaktita responde al lia peto per teamo de esploristoj de Massachusetts Institute of Technology. Tiu unua raporto enhavis la rezultojn de komputadaj simuladoj pri la evoluo de la homa loĝantaro funkcie de la ekspluatado de la natur-rimedoj, kun projekcio ĝis en 2100. Ĝi asertis ke la daŭrigo de la ekonomia kresko kondukos en la la 21-a jc al rapida falo de la loĝantaroj pro la poluo, pro la la malfekundiĝo de la kultiveblaj areoj kaj pro la maloftiĝo de la fosiliaj brulaĵoj. La modelo ankoraŭ ne estis tiam dividita laŭ regionoj, kiel ĝi poste fariĝis. Laŭ iuj, multaj el ĝiaj antaŭvidoj montriĝis malveraj[5]. Male, la aŭtoroj mem, en sia ĝisdatigo en 2004 titolita Limits to Growth. The 30-Year Update montris ke la faktoj estas relative konformaj al iliaj antaŭvidoj de 1972[6].
Multaj aliaj esploroj kritikantaj iujn limojn de la tiama ekonomia sistemo estis publikigitaj: ni citu inter aliaj Nicholas Georgescu-Roegen kun ties komparo inter ekonomia kaj termodinamika sistemoj[7], le franca ekonomikisto Ignacy Sachs[8] aŭ ankaŭ la brita ekonomikisto E.F. Schumacher, kiu advokatas por pli lokaj kaj malpli teknologiaj kaj teknokrataj solvoj en sia libro Small is beautiful.1972 (5-a ĝis 16-a de Junio): la pintkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la homa medio en Stokholmo ekspoziciis aparte la ekodisvolviĝo, la interagoj inter ekologio kaj ekonomio, la disvolviĝo de la sudaj evolulandoj kaj de la evoluintaj nordaj landoj. Ĝi estis poste kvalifikita de unua Pintkonferenco pri Tero. Ĝi estis relativa malsukceso, sen iu ajn klara kompromiso[9], sed la problemo ŝajnas bone priskribita: la medio aperas kiel monda heredaĵo nepre transdonebla al la estontaj generacioj.
  • 1980: La Internacia Unio por la Konservo de Naturo publikigis raporton titolitan La monda strategio por la konservado[10] kie aperis por la unua fojo la nocio de « daŭriva disvolviĝo », tradukita de la angla lingvo « sustainable development ».
  • 1987: Difino de la daŭriva disvolviĝo estis proponita de la monda komisiono pri medio kaj disvolviĝo (Rapport Brundtland). La protokolo de Montrealo rilata al la substancoj, kiuj reduktas la ozontavolon, estis subskribita la 16-an de Septembro, ĝi montris ke kolektiva engaĝiĝo eblas.
  • 1992 (3-an ĝis 14-an de Junio): dua pintkonferenco pri Tero, en Rio de Janeiro. Popularigo de la esprimo « daŭriva disvolviĝo », la koncepto komenciĝas esti vaste uzata de la amasmedioj. Adopto de la konvencio de Rio kaj naskiĝo de la Agendo 21. La difino Brundtland, prioritate centrigita sur la konservado de la medio kaj la saĝa konsumo de la nerenovigeblaj natur-rimedoj, estis modifita per la difino de la « tri konsistigaĵoj » kiuj devas kunstari en perspektivo de daŭriva disvolviĝo: le ekonomia progreso, la sociala justeco, kaj la konservado de la medio.
 
Partopreno en la protokolo de Kioto en 2011: Verdaj estas la landoj, kiuj ratifis la protokolon, bluaj estas tiuj, kiuj rifuzis ratifi ĝin kaj grizaj, la landoj kiuj ne subskribis ĝin
  • 1997 (1-an ĝis 12-a de Decembro): 3-a konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la la klimatevoluo, en Kioto, en kiu estos redaktita la protokolo de la sama nomo
  • 2001: la universala deklaracio de UNESCO pri la kultura diverseco asertis por la unua fojo ke la kultura diverseco estas « pruvo de daŭriva homa disvolviĝo »[11].
  • 2002 (26-an de Aŭgusto ĝis 4-a septembro): Pintkonferenco de Johannesburg: En Septembro, pli ol cent ŝtatestroj, pluraj dekmiloj de registaraj delegitoj kaj de NROj ratifis traktaton pri la konservo de la natur-rimedoj kaj la biodiverseco. Kelkaj grandaj francaj kompanioj ĉeestas [12].
  • 2005: la ĝenerala konferenco de UNESCO adoptis la Konvencion pri protekto kaj promocio de la diverseco de la kulturaj manifestiĝoj en kiu la kultura diverseco estis reasertita kiel « fundamenta motoro de la daŭriva disvolviĝo de la homgrupoj, popoloj kaj nacioj »[13].

Efikoj kaj celoj de la daŭripova disvolviĝo redakti

La industria Revolucio da la 19-a jc enkondukis precipe ekonomiajn kreskokriteriojn, la ĉefa kriterio facile mezurebla, la malneta enlanda produkto, kies origino datiĝas de la 1930-aj jaroj estas ofte konsiderata kiel la indikilo de la riĉeco de lando. Korektoj estis faritaj en la dua duono de la 19-a jc en la sociala flanko, kun gravaj socialaj progresoj. La esprimo « ekonomia kaj sociala » ekde tiam apartenas al la ordinara vorttrezoro.

Lingva daŭripovo redakti

Lingva daŭripovo zorgu ke oni interkomuniku sen detrui la lingvajn kaj kulturajn rimedojn kiuj donas identecon al homoj. Personaj kaj grupaj avantaĝoj de la konservado de lingvoj (pli granda memestimo, pli granda pozitiva membildo de la grupo, neniu honto pri sia origino, ktp) estas gravaj por la feliĉo de homoj[14].

Daŭripovaj evoluceloj kaj turismo redakti

La sekurigo kaj antaŭenigo de kulturo en si mem estas celo kaj ĝi samtempe ankaŭ rekte kontribuas al la Celoj de Daŭripova Evoluigo (CDE) : sekuraj kaj daŭripovaj urbegoj, indaj laboroj kaj ekonomia kresko, reduktitaj malegalecoj, natura medio, antaŭenigo de seksa egalrajteco kaj pacemaj, inkluzivaj socioj[15].

Organizoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. De la nomo de Gro Harlem Brundtland, norvega ministrino pri medio, prezidanto de tiu komisiono, tiu raporto titolita Nia komuna estonteco (en: Our common future'; fr: 'Notre avenir à tous') submetita al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1986. La difino venas el la 2-a ĉapitro de la unua parto
  2. Justeco estas unu el la principoj de la daŭriva disvolviĝo, je la kuniĝo de la ekonomia kaj socia fundamentoj
  3. aparte dank'al la partopreno de la partoprenantoj en la debatoj
  4. Se oni sin metas en la kunteksto, post la milito, kiam oni konsciis pri la limigo de la natur-rimedoj, necesas kompreni la parolojn de Truman kiel « pli granda uzo de la rimedoj ». Tiutempe, la nuntempa nocio de disvolviĝo ekaperis, sed la daŭriebla disvolviĝo aperis nur en 1987 (raporto de Brundtland)
  5. « La fama raporto de la Klubo de Romo « Haltigi la kreskon » el kij ĉiuj antaŭvidoj, aŭ preskaŭ, montriĝis malveraj, precipe pro la troa uzo de evolufunkcioj ĉiam uzantaj eksponencialan matematikan regulon » en Bjorn Lomborg, L'Écologiste sceptique, p.11
  6. Por ekzemplo, en la diversaj scenaroj tiam elpensitaj, la kresko estis certigita almenaŭ ĝis en 2015.
  7. Nicholas Georgescu-Roegen, The Entropy law and the Economic Process, 1971 (ISBN 978-1-58348-600-9)
  8. http://www.lesinfluences.fr/Ignacy-Sachs-le-sage-vert.html
  9. Aurélien Boutad, Le développement durable : penser le changement ou changer le pansement ?, École Supérieure des Mines de Saint-Étienne (thèse de Science et Génie de l'environnement), Saint-Étienne, 2005,
  10. Verko publikigita de WWF, la UICN kaj PNUD, vidi Gérard Granier, Yvette Veyret, Développement durable. Quels enjeux géographiques ?, dossier n° 8053, Paris, La Documentation française, 3a kvaronjaro 2006, ISSN 0419-5361, p. 2
  11. http://unesdoc.unesco.org/images/0012/001271/127160m.pdf
  12. Recueil des témoignages des membres du Comité au retour du Sommet, Comité français pour le Sommet mondial du développement durable, pages 85 à 92, octobre 2002
  13. http://unesdoc.unesco.org/images/0014/001429/142919f.pdf
  14. (angla) A. Bastardas-Boada, Linguistic sustainability and language ecology (lingva daŭripovo kaj lingva ekologio), marto 2005, konsultita la 16-an junio 2017
  15. (esperanto) Jyoti Hosagraher, Kulturo, la kerno de CDE, Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 12

Vidu ankaŭ redakti

Filozofiaj kaj kulturaj aspektoj

Ekologiaj aspektoj

Filmaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti