Nafta pinto

tempopunkto kiam la rapido de elterigo de nafto atingas sian maksimumon kaj poste nur malkreskas
(Alidirektita el Petrolpinto)

Nafta pinto (laŭ traduko de la angla termino peak oil kiu pli ĝuste estu peak of oil, aŭ laŭ traduko de aliaj lingvoj, ekzemple hispane pico petrolero) estas la tempopunkto en la historio de nafto-elpumpado, kiam estas atingita la maksimuma fluo de nafto iam ajn sume en la mondo.[1]

La kurbo de monda nafto-produktado, kiel proponita de M. King Hubbert en 1956.

Post ĉi tiu punkto, malpli da nafto estos produktita. Sekve homoj devos uzi malpli, ĉar ĝi kostos pli da mono. Multaj sciencistoj kaj registaroj havas zorgojn, kio okazos post nafta pinto.

Kiam pinto de nafto okazos?

redakti
 
Larĝskala detruo okaze de minado de naftosablo, de kiu estas apartigita "nekonvencia nafto"

Plej fruaj timoj pri malabundo de nafto estis eldiritaj en jaroj 1920-aj. La plej fama, kiu proponis ĉi tiun ideon, estis M. King Hubbert dum la 1950-aj jaroj. Li montris grafikaĵon pri produktado de nafto simile al sonorila kurbo, kiu nun estas nomata Kurbo de Hubbert.

Laŭ tiu kurbo, Hubbert prediktis, ke Usono atingus sian pintan nafton (nomita Pinto de Hubbert) frue en la 1970-aj jaroj – kio fakte tiel okazis. Usona ĉiujara mezproduktado atingis en 1970 je 9,6 milionoj da bareloj tage.

La jaro por la monda pinta nafto estas pridisputata, kvankam multaj sciencistoj konsentas, ke ĝi estis atingita frue en la 2000-aj jaroj aŭ estos atingita antaŭ 2020. Ekzemple, la Internacia Energio Agentejo (IEA) diris, ke tiu nafta pinto verŝajne jam okazis en 2006.

La pinto de "konvencia nafto" estis jam sendube atingita inter jaroj 2000 kaj 2010. Tamen, forte kreskiĝinta "nekonvencia nafto" elpumpata de grundo de profunda maro, trovebla sub malaperinta glacio de ArktoAntarkto, apartigita de naftosablo, aŭ liberigita per hidraŭlika fendado ("fracking") ebligis daŭrigon de naftodependo [2]. Usona elpreno atingis 9.2 milionoj da bareloj tage en frua 2015 [3]. Dum jaro 2023 atingis la usona elpreno de nafto ca 22 milionoj bareloj tage, kaj la tutmonda pli ol 100 milionoj bareloj tage [4].

Legi pli

redakti

Referencoj

redakti