Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2017/7

Diversejo redakti

Estimatoj,

Mi nur mallonge vizitetas, kaj tuj foriros, do bonvolu ne atendi mian pluan partoprenon en ĉi tiu diskuto. Tamen, mi volus atentigi vin, pri ĉi tio, kaj ke la "kelkaj semajnoj" jam antaŭ longe pasis. En la anglalingva projekto (kie mi kutimas kontribui) estas fortaj reguloj kontraŭ ĉi tiaj informoj sen kontrolebla fonto, kaj mi demandas min ĉu ankaŭ la Fondaĵo Wikimedia havas regulojn pri minimumaj normoj por ĉiuj projektoj rilate al tiaj aferoj. Dankon pro via atento. --Money money tickle parsnip (diskuto) 01:03, 5 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus tuj forigis la aserton laŭ niaj propraj reguloj, ĉar tiu ne publike kontrolebla fonto valoras nenion. Por fari aserton pri seksa misuzo de infanoj estas bezonata multege pli bona fonto ol tio. Se iu trovas bonan fonton, bonvolu remeti la aserton kun tiu fonto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:12, 7 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Anglalingvaĵoj redakti

Saluton. Mi gapas ke oni enmetas tiom da anglalingvajoĵ en esperantan Vikipedion, nome tiaj Tech News. Eble ie estas klarigo por tio. Sed ĉu tio estas iel utila? Mi vidas ke neniu respondas al tio. Foje estas malmultaj kontribuoj en Diskutejo. Des pli se oni trudas fremdan lingvon.--kani (diskuto) 17:17, 9 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Kial okazis tiu suba fuŝo?--kani (diskuto) 17:20, 9 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke tiuj novaĵoj estas liveritaj al ĉiuj Vikipedioj. Sed mi pensas ke en grandaj Vikipedioj, kutime rapide estas homo, kiu tradukas ĝin. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:47, 9 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Accessible editing buttons redakti

Whatamidoing (WMF) (talk) 22:23, 10 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Page Previews (Hovercards) update redakti

CKoerner (WMF) (talk) 22:33, 20 jul. 2017 (UTC)[Respondi]


Lingvejo redakti

Lastatempe mi rimarkis amason de artikoloj pri kirkoj kaj agadon de Crosstor, kiu en 2004 amase alinomis multajn preĝejojn al kirko per argumento pli mallonga (??) https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kalvinana_kirko_(Kunmadaras)&diff=5541763&oldid=5410631) aŭ kaŝe https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kirko_Johano_Nepomuka_(Prago)&diff=5616847&oldid=5405656. Sur la diskutpaĝo de kirko mi kaj alia persono notis en 2014 kaj 2015, ke temas pri apenaŭ uzata formo por kristanaj preĝejoj. Do, laŭ mi, unuaranga estas la vortuzo de la Esperanta komunumo, literaturo kaj ne preferigo de persona (malĝusta) vortelekto. http://hungario.hu/bp.html Provu trovi la vorton kirko... kaj la vorton preĝejo.

Mi proponas, ke tiu persono re-alinomu ĉiujn kirkojn al kutime uzata formo preĝejo. Fakte, li disvastigis tiun ĉi formon (kirko) rilate al la hungaraj (kristanaj) preĝejoj kaj (eĉ Uzanto:Giorno2 laŭ tiu ĉi malĝusta ekzemplo ekuzis tiun formon). Vikipedio devas respeguli la nunan lingvouzon, ne la preferatan aŭ miskomprenitan.

Do, okaze de plimulto de interkonsento, mi petas tiun personon, malfari liajn agadojn tiurilate.Narvalo (diskuto) 14:20, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi provis, sed ne trovis la devenon de kirko. PIV konsideras ambaŭ sinonimaj (kirkon kaj preĝejon). Ĉu ja? Vikiano (diskuto) 18:02, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne gravas deveno de la vorto, sed gravas ties uzo/neuzo en nia kulturo. El ambaŭ uzeblaj sinonimaj vortoj oni uzas plej ofte la vorton preĝejo. (La deveno de kirko estas verŝajne de la germana Kirche).Narvalo (diskuto) 18:44, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Bone, dankon... La vorto mem estas fremda por mi... Mi havas hungaran amikon, kiu de tempo al tempo uzas ĝin parole. En PIV oni legas: kirk/o ✞ Preĝejo (sen plua klarigo). Mi trovis en la vikia retejo La Bona Lingvo la jenon: kirk·o ~ (krist·an·a) preĝ·ej·o (~ signifas samsignifecon). Mi esploris ankaŭ helpe de la retejo de Bertilo, nome Tekstaro de Esperanto: serĉo per la vorto kirko trafis 24 uzojn - ĉiuj el LOdE. Amike, Vikiano (diskuto) 02:48, 12 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Alia afero, kiu povus kontribui kun la diskuto. En VP:Lingvaĵo oni legas: Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Sur la paĝo ne troviĝas la ŝablono {{Regulo}}, nek {{Rekomendo}}. Indas pludiskuti ĉi tie kaj igi ĝin almenaŭ oficiala rekomendo por vikipediistoj. Frate, Vikiano (diskuto) 03:18, 12 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Mi aldonis la ŝablonon {{Rekomendo}} al artikolo Vikipedio:Lingvaĵo. La paĝon kreis Marcos en 2007. Kelkaj punktoj estas pridiskutitaj en la diskutpaĝo. La ŝablonteksto evidentigas kial la ŝablono estas necesa: Tiu ĉi paĝo priskribas standardojn, pri kiuj komunumo ĝenerale konsentas. Tamen, ĝi ne estas regulo, uzu ĝin kun sana prudento kaj eventuale eblas fari escepton. Ŝanĝoj al ĝi devas sekvi konsenton; se vi ne certas, diskutu pri ŝanĝo. Vikiano (diskuto) 12:58, 12 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne opinias, ke "kirko" estas tute sinonima al "preĝejo". Ĝi fakte signifas "kristana preĝejo", dum "preĝejo" povas ankaŭ esti uzata por la konstruaĵo, en kiu kunvenas homoj de alia religio ol kristanismo. La vorto "kirko" tamen estas tre malofta, ĉar kutime oni diras simple "preĝejo".
Min persone iom ĝenas la malsimetrio en Esperanto rilate al diversreligiaj preĝejoj: Por kristanaj preĝejoj oni kutime uzas la ĝeneralan esprimon "preĝejo" (kiu do laŭsituacio ofte alprenas la pli specifan signifon "kristana preĝejo"), dum ekzemple por judaj kaj islamaj preĝejoj oni havas apartajn vortojn, "sinagogo" kaj "moskeo". Iuj provas forigi la malsimetrion per la uzado de la vorto "kirko" por "kristana preĝejo", lasante al "preĝejo" ĝian ĝeneralan signifon. Aliaj, ekzemple mi, preferas diri "preĝejo" por la preĝejoj de ĉiuj religioj, kaj laŭbezone pliprecizigi per adjektivoj kiel "kristana", "juda" kaj "islama".
Dume tamen neniu el tiuj provoj simetriigi la lingvo-uzon rilate al diversreligiaj preĝejoj estas tre sukcesa. La klare superrega lingvouzo daŭre estas tiu, laŭ kiu oni por kristana preĝejo ĝenerale uzas "preĝejo" (kaj aldonas la precizigon "kristana" nur en maloftaj situacioj de miskomprenebleco), sed uzas la apartajn radikojn "sinagogo" kaj "moskeo" por judaj kaj islamaj preĝejoj. Dum tiu lingvouzo klare superregas ekster Vikipedio, ni ankaŭ sekvu ĝin en Vikipedio, sekvante la lingvajn rekomendojn de Vikipedio:Lingvaĵo.
La ofta uzo de "preĝejo" en la senco de 'kristana preĝejo' tamen ne signifas, ke la vorto "preĝejo" nepre havas la signifon "kristana preĝejo". Fakte ĝi ankaŭ relative ofte estas uzata kiel ĝenerala esprimo por preĝejo de ajna religio. Pro tio, la artikolo Preĝejo same kiel nun temu ĝenerale pri preĝejoj de ajna religio. La artikolo Kirko do estu alinomata al "Kristana preĝejo". Kiam temas pri la uzo de "kirko" en la titolo de artikolo pri unuopa kristana preĝejo tamen sufiĉas la simpla "preĝejo" anstataŭ la pli longa "kristana preĝejo"; ekzemple, la artikolo Kirko Johano Nepomuka (Prago) estu alinomita al "Preĝejo Johano Nepomuka (Prago)". Marcos (diskuto) 16:37, 13 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Marcos tute pravas, kaj la kirkoj aldonitaj de Crosstor estu ŝanĝitaj al preĝejoj. Nur en Vikipedio nun troviĝas amaso da "Kalvinanaj kirkoj". "Kalvinana (aŭ Kalvinisma) preĝejo" estas perfekte unusenca esprimo, kaj ekzistas nenia kialo ŝanĝi tiajn nomojn.
Mi petas ankaŭ ŝanĝi la tekston en la ŝablono {{Rekomendo}}. Ĝi parolas pri "standardoj", sed "standardo" signifas flagon. La vorto estas ofte misuzata por "normo", sed eĉ "normo" ŝajnas tute ne adekvata tie, ĉar la teksto asertas, ke "ĝi ne estas regulo". Normo ja estas (speco de) regulo. Se temas pri rekomendo, oni nomu ĝin rekomendo kaj ne provu malklarigi la aferon dirante kio ĝi ne estas. --Surfo 17:16, 13 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi persone nek aŭdis nek legis la vorton "kirko" en Esperanto. Tial mi konsterniĝis, ke en multaj el miaj artikoloj ekzemple pri preĝejoj aperas la gorĝograta vorto "kirko". Sed la afero estas pli grava: alklaku "Kategorio:Preĝejo", kaj tie oni klarigas al mi, ke ĝi apartenas al la "forigendaj kategorioj". Do: "preĝejoj", klare esperanta vorto, nun estas forigenda? Nu bone, robotoj estas nur tiom stultaj kiom iliaj kreintoj. Mi unue kontrolis miajn konojn de Esperanto alklakante ReVon, kiu montras al mi, ke la vorto estas nek oficiala aldonaĵo nek PIVaĵo. Mi mem estas preĝeja muzikisto, ludante orgenon kaj direktante ĥoron. Sed por paroli pri tio kun Esperantlingvanoj mi neniam sentis la mankon de la vorto "kirko", kio aspektas al mi dana. Ankaŭ mi evitas la vortojn "sinagogo" kaj "moskeo" uzante la vortojn "juda preĝejo" aŭ "islama preĝejo", ĉar tiu ĉi lingvouzo konvenas pli al miaj ideoj de lingva egalrajteco kaj pli kunigas la religiojn, dum kiam "kirko", "sinagogo" kaj "moskeo" disigas ilin. Cetere: Alklaku la artikolon Kirko de Satano kaj vi vidos, ke tie la aŭtoro konfuzigas la vortojn "kirko" kaj "eklezio".--Longharulo (diskuto) 16:38, 15 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Do, same alinomenda, koriginda ĉiu kategorio kun nomo Kirko, ekz. Kategorio:Kirkoj en Hungario estu Kategorio:Kristanaj preĝejoj en Hungario aŭ simple Kategorio:Preĝejoj en Hungario. Se oni dividas la kategorion preĝejoj al judaj, islamaj, ktp. preĝejoj, oni devas elekti mian unuan proponon Kategorio:Kristanaj preĝejoj ... (dum en la artikola titolo restas la simpla esprimo preĝejo.)Narvalo (diskuto) 12:28, 17 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi jam respondis al Diskuto de Narvalo, tiuj miaj frazoj estas legeblaj tie.--Crosstor (diskuto) 12:46, 17 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ mi neniam renkontis en la esperanto-literaturo, retejoj, periodaĵoj aŭ renkontiĝoj la vorton kirko, nur preĝejo. En la rusa ĝi estas uzata, sed kun tre malvasta signifo — protestanta preĝejo (plejofte la germana). Vikipedio ne inventu, nek korektu, sed nur sekvu la realan lingvaĵon.--RG72 (diskuto) 17:12, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Supozeble ĉiuj scias, ke esperantlingvaj vortoj faritaj per afiksoj kutime estas kompare ĝeneralaj, kaj ofte aldone ekzistas pli specifaj nomoj, kiuj pliprecizigas la aferon. "Skribilo" estas ĉia ilo por skribi, kaj "krajono", "globkrajono" aŭ "peniko" estas pli specifaj nomoj. "Preĝejo" estas ĉia ejo por preĝi, kaj "moskeo", "sinagogo" aŭ "kirko" estas pli specifaj nomoj. Kompreneble eblas ankaŭ diri "islama preĝejo", "juda preĝejo" kaj "kristana preĝejo" (pri alternativaj pli longaj vortoj por "krajono", "globkrajono" aŭ "peniko" mi tamen ankoraŭ ne aŭdis), kaj Longharulo liberas preferi la pli longajn vortojn. Tamen: Se oni malakceptas la ekziston de aparta vorto por kristana preĝejo, sed jes akceptas la ekziston de vortoj sinagogo aŭ moskeo, oni diskriminacias kontraŭ tiuj religioj kaj oni uzas Esperanton en kristanismocentrisma perspektivo: "normala preĝejo" do estus kristanisma, kaj aliaj preĝejoj estus signataj per adjektivo, aŭ per la vortoj moskeo respektive sinagogo. Tiu kristanismocentrisma perspektivo oftis en esperantlingvaj tekstoj en la unuaj jardekoj de Esperanto, sed intertempe klaras ke kristanismo nur estas unu religio inter pluraj, kaj ne estas "la norma religio", el kio sekvus ke ĉiu normala "preĝejo" memkompreneble estus kristanisma preĝejo. Ne gravas ĉu uzanto "RG72" persone jam legis la vorton kirko, aŭ ĉu uzanto "Longharulo" ŝatas la sonon prononci la vorton: Gravas ke la vorto ekzistas, kaj sencas ke vikipedio estu neŭtrala, ne nur-kristanisma enciklopedio (tion mi diras en memkoncepto esti kristano). Do, aŭ "moskeo", "sinagogo" kaj "kirko", aŭ "islama preĝejo", "juda preĝejo" kaj "kristana preĝejo" (kaj tiel plu: budhisma, ŝintoisma, hinduisma, bahaisma, zaratuŝtrisma temploj aŭ preĝejoj). Por vikipediaj kategorioj, tamen, laŭ mi la vortoj "moskeoj", "sinagogoj" kaj "kirkoj" pli mallongas ol "islamaj preĝejoj", "judaj preĝejoj" kaj "kristanaj preĝejoj", kaj tial praktike preferindas por kategoriaj nomoj. Por mi la demando estas ĉu la supera kategorio kiel nun estu "religiaj konstruaĵoj", aŭ ĉu pli simple povus esti "preĝejoj". Argumento por la nuna situacio estas la jena: La termino "religiaj konstruaĵoj" simple pli vastas. Laŭ ĝi, ankaŭ religiaj monumentoj (kiel la jesua statuo surmonta super Rio-de-Ĵanejro) aŭ kristanaj porpastraj seminariejoj aŭ madraso]j aŭ jeŝivoj rajtas esti enmetataj en kategorion sub "religiaj konstruaĵoj laŭ landoj", kvankam ili ne estas lokoj nur por preĝado. 2014-12-16 Senprobleme povus esti kategorio "pregejoj" por ĉiuj "moskeoj", "sinagogoj", "kirkoj" kaj aliaj preĝejoj, apartaj kategorioj por "religiaj monumentoj", "religiaj lernejoj", jam estas kategorio:pilgrimejoj kaj kategorio:sanktejoj - eventuale krome bonus kategorio "kultejoj" por ejoj kiel Stonehenge, kiuj ne estis publika preĝejo, sed sanktejo kaj astronomia observejo nur por malmultaj tre elektitaj homoj, eĉ diskuteblus plua kategorio "orakolejoj" (kiel germane Orakelstätte) por ekzemple Delfo, sed por laŭeble limigi la kvanton de kategorioj laŭ mi preferindas subsumigi tiujn ejojn en kategorio:sanktejoj. ThomasPusch (diskuto) 17:37, 23 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

La diskuto finiĝis post mia klarigo antaŭ pli ol monato. Mi komprenas ke ne estas konsento malpermesi en vikipedio la vortojn "kirko", "moskeo" kaj "sinagogo", anstataŭante ilin per "kristana preĝejo", "islama preĝejo" kaj "juda preĝejo", aŭ eble "kristana templo", "islama templo" kaj "juda templo". Do ne estas senco plu ŝanĝeti kategoriojn de vorto "kirko" al "kristana preĝejo", tiel ke parto de la artikoloj ordigatas laŭ unu nomo kaj alia parto laŭ la alia. La kategoria sistemo, kiel ĉiuj scias, estas por ordigo, ne por konfuzigo, do necesas ke estu nur po unu kategorionomo laŭ temo, ne multaj laŭ persona plaĉo. Plej sencas ekzemple remeti la 25 ŝovitajn tekstojn de la ŝanĝita kategorionomo Kristanaj preĝejoj en Hungario al la antaŭa kategorio, kiu ankoraŭ nun havas 550 tekstojn kaj kvin subkategoriojn. Tio estas facila laboro. Mi ordigos la paĝojn al unu kategorio. ThomasPusch (diskuto) 08:09, 27 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
La nekono de Esperanta kulturo, kutima vort-uzado ne rajtigas al disvastigo de neuzata esprimo. Kirko estas apenaŭ uzata esprimo. Ĉar kirko estas pli mallonga (konciza) ol la kutima, uzata esprimo, tio ne sufiĉas por ties popularigo, disvastigo. Nia vikipedio devas respeguli la ĝeneralan lingvouzon kaj ne servi iajn proprajn misiajn celojn. Narvalo (diskuto) 11:50, 17 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi proponas uzi iun roboton por aŭtomate ŝanĝi en la artikoloj nomon de la kategorio — de Kirko al Kristana preĝejo. La vorton kirko mi renkontis nur en Vikipedio kvankam mi legis dekojn da libroj en Esperanto, inkluzive originalajn. Do apenaŭ iu serĉos en interreto aŭ en eo-vikipedio kirkon. Ni devas sekvi ĝeneralan lingvouzon kie kirko apenaŭ ekzistas.--RG72 (diskuto) 13:15, 17 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saĝaj konsiloj. Oni ja forigu la "kirkojn", sed per robotoj oni facile kaŭzas plene idiotajn vortumojn. Se oni simple ŝanĝas ĉiun "kirko" al "preĝejo", povas estiĝi kombinaĵoj kiel "katolika kristana preĝejo", "luterana kristana preĝejo", eĉ pluraj "kristana kristana preĝejo", eble aliaj strangaĵoj. --Surfo 15:19, 18 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Ĉi tiu tute afero estas elstara ekzemplo pri la fenomeno, ke iu trovas siaopinie genian lingvan ideon kaj komencas amase "korekti" Vikipedian lingvaĵon. La "kirkado" ne estas la unua fojo de tia vandalado. Tia agado devus esti klare malpermesita, se ne estiĝis antaŭe vasta interkonsento pri la afero. --Surfo 15:45, 18 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Date of birth? redakti

Hello, visiting from Wikidata. The articles Ede Bresztovszky (writer) and Béla Bresztovszky (engineer) claim that they were born and died on the same day in the same town. It's plausible, but also likely a mistake - a confusion of names. Could someone verify and change the articles and Wikidata accordingly? Renata3 (diskuto) 17:03, 8 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon la rimarkon! La biografia fonto pri Béla Bresztovszky eraris, mi faris la artikolan ĝustigon, sed mi faris nenion en Wikidata.--Crosstor (diskuto) 06:00, 9 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon, Crosstor! I have fixed Wikidata. Renata3 (diskuto) 03:46, 10 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Teknikejo redakti

15:32, 3 jul. 2017 (UTC)

15:07, 10 jul. 2017 (UTC)

22:58, 17 jul. 2017 (UTC)

15:57, 24 jul. 2017 (UTC)

21:45, 31 jul. 2017 (UTC)

Saluton. Tiu artikolo devas esti ŝanĝita al Ĉevala koliko, post malgranda ŝanĝo en la redakto. Dume preskaŭ la tuta enhavo, same post malgranda ŝanĝo en la redakto, devas esti ligita kiel Koliko ekzemple al en:Colic.--kani (diskuto) 17:33, 9 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi malfermis artikolon Nacia sporto kaj tie la tabelo kaj la referencoj malbone funkcias per apero de ruĝa averto La planita tempo por plenumi skriptojn pasis. Ĉu iu scias kio okazas?--kani (diskuto) 01:06, 15 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani! Kelkfoje, en aliaj artikoloj kun multaj bildetoj de landoj, la averto tekstas "Lua‑eraro: not enough memory", do klare estas ke ne disponeblas sufiĉa memoro por plenumi skriptojn en difinita tempo. Ĉu fakuloj pri LUA povas esplori? --Dominik (diskuto) 04:43, 15 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Post pripenso, eble la ŝablono {{Flago}} estas kulpa pri tiu averto, ĉar alilingvaj versioj bone funkcias kaj ŝajnas pli simple verkitaj. --Dominik (diskuto) 05:44, 15 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komencis anstataŭigi {{Flago}} per triliteraj kodoj trovitaj en ISO 3166-1 - restas multo farenda en sekcio "Futbalo". --Dominik (diskuto) 15:34, 16 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 11:17, 17 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Kategorioj redakti

Saluton. Kial el Kategorio:Homoj de la Franca revolucio oni iras al Category:People of the French Revolution, sed ne inverse?--kani (diskuto) 11:17, 17 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Necesis malplenigi servilan kaŝmemoron de la angla paĝo. --Dominik (diskuto) 12:01, 17 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton. En Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj estas statistiko tre malregule ĝisdatigita. Idealo estas ke oni montru la evoluon almenaŭ dufoje jare, ekzemple en la jarmezo (junio, unufoje en la lastaj jaroj) kaj komence aŭ fine (aliajn jarojn). En pasinta decembro tion ne oni faris kaj preskaŭ finas januaro kaj ankaŭ ne. Ĉu iu povas fari tion? Ŝajne nur administrantoj devus tuŝi tiun "fundamentan" artikolon, kio tre gravas por la instigo al la kunlaboro en tiuj 1 000 havendaj artikoloj, kie mi ekzemple multe laboras nun por pligrandigi kaj plibonigi iom post iom la plej altan el la tri kategorioj.--kani (diskuto) 10:31, 28 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, kani. Mi komencis aktualigi la statistikojn pri pasintaj monatoj (2015 kaj 2016). Gratulon pro via laboro! CasteloBrancodiskuto 16:58, 31 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Tutkore dankon. Mi pluos.--kani (diskuto) 22:47, 1 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Ĉu post jarduono eblos ĝisdatigo?--kani (diskuto) 17:28, 9 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Amaro (gusto) redakti

Bonvolu neniiĝi aldirekton Amaro (gusto)/Amara, poste mi povos krei irakan urbon (restu Amaro (gusto)).--Crosstor (diskuto) 09:53, 1 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Jam ne faru tion, ĉar mi solvos la problemon alimaniere. --Crosstor (diskuto) 10:12, 4 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Dwumiasto - to deleted redakti

Hello! Dwumiasto is not one city, this is partnership two cities, Słupsk and Ustka since 2003. However this partnership is not very activity and we (in Polish Wikipedia) are considering deleting this article. Please consider deleting this article also on the Esperanto Wikipedia. --Maattik (diskuto) 10:53, 5 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Uzanto Bel Air ne plu uzebla redakti

Mi estas la uzanto Bel Air. Post iom pli longa kontribua pauxzo, mi ne plu povis ensaluti. La pasvorton mi ne forgesis, cxar mi neniam sxangxis gxin, kaj gxi estas notita en mia pasvorttrezorejo. Novan pasvorton mi ne povas iniciati, cxar la sistemo diras, ke mia retposxtadreso ne estas registrita. Eble mia konto estas malsxaltita, mi ne scias. Mia uzantopagxo tamen ankoraux ekzistas. Mi preferas teni (aux rericevi) mian unuan uzantonomon. (Hieraux mi skribis cxion tion sur la pagxon "Vikipedio:Mi bezonas helpon", tamen, tie sxajne jam dum jaroj neniu plu faris ion. La lasta antauxa kontribuo estis de la jaro 2009.) Cxu iu povas konsili, kion mi povas fari? --95.222.138.70 17:09, 19 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Improved search in deleted pages archive redakti

Please help translate to your language

During Wikimedia Hackathon 2016, the Discovery team worked on one of the items on the 2015 community wishlist, namely enabling searching the archive of deleted pages. This feature is now ready for production deployment, and will be enabled on all wikis, except Wikidata.

Right now, the feature is behind a feature flag - to use it on your wiki, please go to the Special:Undelete page, and add &fuzzy=1 to the URL, like this: https://test.wikipedia.org/w/index.php?title=Special%3AUndelete&fuzzy=1. Then search for the pages you're interested in. There should be more results than before, due to using ElasticSearch indexing (via the CirrusSearch extension).

We plan to enable this improved search by default on all wikis soon (around August 1, 2017). If you have any objections to this - please raise them with the Discovery team via email or on this announcement's discussion page. Like most Mediawiki configuration parameters, the functionality can be configured per wiki. Once the improved search becomes the default, you can still access the old mode using &fuzzy=0 in the URL, like this: https://test.wikipedia.org/w/index.php?title=Special%3AUndelete&fuzzy=0

Please note that since Special:Undelete is an admin-only feature, this search capability is also only accessible to wiki admins.

Dankon! CKoerner (WMF) (talk) 18:39, 25 jul. 2017 (UTC)[Respondi]