Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 12

Dosiero redakti

Ĉu ni eble rekonsideru kelkajn terminojn en eo.VP? Ekzemple "dosiero" kutime estas bildo.--Ziko 09:58, 27. Jul 2008 (UTC)

Dosieroj ne nepre estas bildoj : povas ankaŭ temi pri sondosieroj aŭ filmoj. Arno Lagrange @ 18:17, 28. Jul 2008 (UTC)
Sed preskaŭ ĉiam estas bildo; en la angla tie staras "image". Pliaj kandidatoj por ŝanĝi: ni havas ofte ie la vorton "uzulo" aŭ "uzanto", kvankam ni ĝenerale parolas pri "vikipediisto", ekzemple "Vikipediisto:Ziko". Ni atentu pri tiaj terminaj malcertecoj, kiuj estas tre konfuzigaj al komencantoj. Ni plibonigu ankaŭ ordonojn kiel "retpoŝti ĉi tiun uzanton".--Ziko 14:15, 29. Jul 2008 (UTC)
Aldono: Supre de artikolo oni havas la ligilon "redakti", sed apud ĉapitro-titoloj "redaktu".--Ziko 14:23, 29. Jul 2008 (UTC)
Mi pensas ke la infinitivo "redakti" estas pli gramatike ĝusta tie, kaj tiun formon mi uzas en tradukoj ĉe Betawiki. Evidente tiuj tradukoj enigis ĉi tien. -- Yekrats 14:28, 29. Jul 2008 (UTC)

Ĉu vere infinitivon? Kaj ĉu ni havu ie subdiskutejon por paroli pri tiaj aferoj? Eble nur estas deko aŭ dudeko da ordonoj, kiuj konfuzigas kaj bezonas modifon.--Ziko 12:35, 30. Jul 2008 (UTC)

Nu, ĉar mi estis la nur nuna tradukanto ĉe Betawiki ;-) mi decidis ke la infinitivo estis plej taŭga tie. Tamen, mi bazis la tradukon pro la uzo de infinitivo ĉe retejoj kiel Tekstaro de Esperanto, Lernu! kaj aliaj retejoj benitaj de Akademianoj. "Redaktu" ŝajnas kiel postulo. "Redakti" ŝajnas kiel rezulto de ago. Tamen se la komunumo kontraŭas miajn tradukojn, mi aktive kongruigos la tradukadon al la preferoj de la komunumo. -- Yekrats 12:55, 30. Jul 2008 (UTC)
Ah, dankon pro la klarigo. Fakte la germana same uzas infinitivon. / Mi metis kelkajn ideojn sub "programaraj ordonoj" en Vikipedio:Lingva angulo, mi esperas ke tio estas taŭga loko.--Ziko 13:47, 30. Jul 2008 (UTC)
Aldono: Yekrets, ni havas nun "alinomu" apud "atenti". Kaj mi tamen sentas ke la u-formo pli kongruas al tio kion ni celas.--Ziko 10:42, 7. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, necesas prave unuecigi; ne eblas afiŝi "redakti" apud "alinomu", oni uzu ĉu infinitivon ĉu imperativon. Ni multe diskutis pri tiu ĉi temo en la tradukskipo de OpenOffice.org kaj decidis pri jena logiko: ni uzas imperativon kiam temas pri instrukcio al la uzanto, ekz. "Entajpu vian pasvorton" aŭ "Elektu el la ĉi suba listo kaj alklaku la butonon 'Bone'." Krom tio, ni uzas i-formojn: "Konservi dosieron", "Kopii tekston". Eble estus bona ideo transpreni tiun ĉi logikon ankaŭ en Vikipedio kaj do ŝanĝi "alinomu" al "alinomi" kaj "atentu" al "atenti". Yves Nevelsteen 11:31, 7. Aŭg 2008 (UTC)

Persone mi trovas, ke tia detaloj, kiujn la konsultanto de la enciklopedio ja eĉ ne vidas ne meritas troan atenton, dum estas multaj urĝaj aferoj. Ankaŭ ja temas pri esprimoj, kiuj estas iomete afero de gusto. Persone mi preferas ekzemple "dosiero" al "bildo", ĉar ja multe pli preciza, oni ja efektive alŝutas dosieron, kiu ja ne nepre devas esti bildo. Krome la esprimo intertempe jam enradikiĝis, kaj oni evitu la modifon de elementoj, al kiuj la uzantaro dum jaroj alkutimiĝis. Ĉiu-kaze la novuloj devas lerni la esprimon, tute sendepende de ĝia sono/formo! Sed se la malnovaj uzantoj subite alfrontiĝas, ke iliaj kutimaj esprimoj ne plu taŭgas kaj eventuale tiam eĉ kelkaj ŝablonoj ne plu funkcias, tiam tio estas eĉ katastrofo. Tial mi forte proponas, kiam ne estas nepra bezono oni tiajn kaŝitajn elementoj ne subite ŝanĝu, ĉar por la spertaj kunlaborantoj tio estus granda ĝeno, dum la novuloj tute nenion profitas, ĉar tute egale ĉu la esprimo estas "dosiero", "bildo" aŭ "kvakokvavko" li/ŝi tion devas iam lerni! Kaj se la plimulto tamen volas utiligi novajn esprimojn, tiam certigu almenaŭ, ke la aliaj malnovaj eterne plufunkciu. Jam nun vi ja povas libere utiligi "image" aŭ "dosiero" la du nocioj funkcias kiel sinonimoj en la Esperanto-Vikipedio.

Amike DidiWeidmann 21:16, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Kosovo redakti

Pri Serbio troviĝas diversaj mapoj en diversaj lingvoj, ekzemple Dosiero:Serbia Plandište.png. Tiu mapo verde prezentas municipon. Similaj troviĝas dise. La suda parto tamen estas Kosovo, kiun montras verda linio. Ĉu estas lertulo, kiu povus forigi Kosovo-parton, la ceteraj restus netuŝataj? Eble la forigenda parto estus uzonta, ja pri Kosovo bela mapo ne ekzistas, eble la administraj limoj ne ŝanĝiĝis.--Crosstor 12:17, 30. Jul 2008 (UTC)

Jen: Dosiero:Mapo de Serbio.png Maksim 18:50, 30. Jul 2008 (UTC)
Dankon, sed iom da problemo restis, ekzemple mia prezentita mapo (pri Plandište) ne ŝanĝiĝis.--Crosstor 05:12, 31. Jul 2008 (UTC)
Mi ne ŝanĝis la jam ekzistajn dosierojn. Kaj ŝajne estas longa laboro refari proksimume 200 bildojn por ĉiuj departementoj de Serbio. Eble indas uzi ekzemple ŝablonojn Ŝablono:Situo sur mapoŜablono:Marko sur bildo por montri deziratajn departementojn. Maksim 19:04, 31. Jul 2008 (UTC)

Pri la "diskutindaj artikoloj" redakti

Dum la lasta tempo mi iom neoficiale zorgis pri la Kunlaboraĵo de la semajno, sed ne povos tion fari dum monato aŭgusto. Bonvole, iu zorgu pri la afero. La samon pri la Traduko de la semajno.

Mi profitas por atentigi ke tiuj ĉi projektoj estas lastatempe iom neglektataj. Ankoraŭ pli malatentata estas la Lando de la monato, kiun mi unue proponis, sed kiu evidentiĝis pleje fiasko. Ni devus cerbumi kiu estas la kaŭzo de la malbonfarto de la komunaj projektoj.

Mi supozas ke ne estas facilaj solvoj, sed mi dezirus atentigi pri unu: la listo kiu ilin kunigas kaj devus iom taŭgi kiel instigilon, nome la skatolo "Diskutindaj artikoloj" en la paĝo "Lastaj ŝanĝoj" estas tute kaŝita, kaj krome havas maladekvatan nomon. Mi sugestas ŝanĝon de la aspekto, kaj ŝanĝon de la nomo. Mi proponas "Atentindaj artikoloj" aŭ simile. --Tonyo 22:53, 31. Jul 2008 (UTC)

Mi provos zorgi pri la KDLS dum la tuta monato, kaj konsentas kun vi, ke la projektoj estas nun iom neglektataj. Sama problemo aperas por la artikolo de la semajno, por kiu preskaŭ neniu vikipediisto voĉdonis lastatempe, kvankam ekzistas pluraj kandidatoj. Ĉu pro somero aŭ laciĝo ?
Mi ne vere scias, kiel solvi la aferon. Eble ni ĉiusemajne aldonu sekcion en la diskutejo, ekzemple je ĵaŭdo aŭ vendredo, pri ADLS/KDLS-kandidatoj, por ke vikipediistoj voĉdonu iom pli. Thomas Guibal 07:50, 1. Aŭg 2008 (UTC)
Pri la KDLS kaj LDLM mi dirus, ke ne aspektas kiel peto al kunlaboro, ĉar estas ankaŭ Artikolo de la semajno nur por montri, do la uzantoj povas imagi, ke ankaŭ ĉi tie okazas same. Oni montras, oni ne petas kunlaboron aŭ almenaŭ ĉiu venas fari sian deziraĵon, sed ne tiun de alia. Pri la lando mi devas diri, ke mi faris preskaŭ la tutan novan taskon ĉe Centrafrika Respubliko, Litovio, Kipro, Saŭda Arabio kaj Senegalio, do la lastaj. Preskaŭ neniu venas kunlabori. Ĉu indas daŭrigi tiun sistemon? Krome la hazarda apero de landoj malhelpas la taskon, ĉar post labori pri Senegalio indus labori pri Gambio kaj ne pri tute aparta lando. Ankaŭ mi sufiĉe kunlaboras por la KDLS kaj foje malaperas la artikolo antaŭ la okazo fari ion. Eble tie ĉi estus inda ke ne estu ĉiusemajna, sed eble ĉiun duan semajnon. Tio, se restos la sistemo. Krome mi dubas ankaŭ pri la kadro Ĉu vi scias ke ... ? Mi opinias, ke ne multe allogas homojn, sed estas tute persona impreso. Tamen la artikolo de la semajno ŝajnas ĉiam alloga ero.--kani 00:45, 5. Aŭg 2008 (UTC)
La rubriko "Ĉu vi scias ke ... ?" estas por mi amuza legaĵeto; de tempo al tempo mi ĵetas rigardon tien.
Kontraste mi konfesas, ke mi malofte vere legas pli ol la titolon de la ADLS. Ankaŭ al KDLS kaj al LDLM mi malofte ĵetas rigardon kaj ĝis nun mi neniam kunlaboris tie. Per tio mi neniel volas senkuraĝigi aliajn, simple informi pri kutimoj de unu plia VP-uzanto kaj kunlaboranto.
La kaŭzo, ke mi ne kunlaboras, estas simple, ke mi havas tiom da propraj interesoj kaj temoj, kiujn mi ŝatus vidi en VP, ke mi ne enuas kun la demando, kion fari nun. Krome mia ŝatata "Kunlaboraĵo de la jaro" estas la projekto pri "Artikoloj ekzistantaj en multaj Vikipedioj sed ne en Esperanto"; mi tre deziras, ke kreiĝu iom post iom ĉiuj tiuj artikoloj, kiuj ekzistas en 50, 49, 48, ... aliaj lingvoj, sed ankoraŭ ne en Esperanto. (Ŝajne la maksimuman nombron de aliaj lingvoj (sen eo-versio) ni jam sukcesis redukti de 65 al 50 :-)
Cetere: Se elekti taŭgan artikolon por KDLS, mi favoras, ke oni ĵetu rigardon al la listo de la mil havendaj artikoloj. Estas gravaj kaj interesaj temoj - kaj ĉiam, kiam ni sukcesas levi artikolon super la limon de 10.000 aŭ 30.000 bitokoj, ni enkasigas poentojn en la tabelo pri la longeco de tiuj mil temoj. Tie ni nun havas lokon 34, eblus pli bone. --Lu 07:45, 21. Aŭg 2008 (UTC)

listi / listigi redakti

Mi povus diskuti ĉi tion ĉe la ŝablona diskutpaĝo, sed pro la granda videbleco de la ŝablono, mi preferas demandi ĉi tie. Mi hodiaŭ ŝanĝis "listitaj" al "listigitaj" en la ĉefpaĝo - jen: [1]. Ĝi ŝajnis al mi erara, ĉar kvankam mi ne havas aliron al PIV, la Reta Vortaro proponas "listigi" [2]. Sed mi ĵus konstatis ke la antaŭa versio estis skribita antaŭ longa tempo [3], do mi komencas demandi min ĉu ĝi vere estis erara, ĉar se jes, oni verŝajne estus jam korektinta ĝin. Alan 07:23, 1. Aŭg 2008 (UTC)

PIV diras: listi = Fari liston el elementoj. Listigi. Ordigi en liston. En la frazo : kie estas list(ig)itaj ĉiuj temaj portaloj oni povas kompreni ambaŭ... listigi estas ago (kie oni metis en liston, ĉiujn temajn portalojn); dum listi estas stato: (= kie kuŝas en listo ĉiuj temaj portaloj; kie ĉiuj temaj portaloj konsistigas liston) --Ssire 08:20, 1. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon. Via klarigo tamen ŝajnigas ke la elekto estu inter listataj kaj listigitaj - la paĝo (daŭre) listas la portalojn, ĉar oni (antaŭe) listigis ilin. Mi ekde tiom longe ne plu vere uzas Esperanton, ke mi jam forgesetis kiom oni povas pridiskutadi ĉi tiajn nuancojn malgraŭ la ofte ripetataj pretendoj pri la facileco de la lingvo! Alan 08:47, 1. Aŭg 2008 (UTC)
La lingvo ne estas facila. Ĝi nur estas pli facila ol multe aliaj (tamen !)....--Ssire 09:55, 1. Aŭg 2008 (UTC)

Elfrancigo redakti

Mi konas pli-malpli la francan, sed mi volas peti la helpon de vera francaparolanto. Mi volas traduki la citaĵon de André Breton En littérature, je me suis successivement épris de Rimbaud, de Jarry, d'Apollinaire, de Nouveau, de Lautréamont, mais c'est à Jacques Vaché que je dois le plus. Mi tute komprenas la frazon, sed mi malfacile trovas la esperantajn esprimaĵojn por elfrancigi ĝin. Mi malofte petas helpon pri tradukado, sed ĉar ĉi tio temas pri vera citaĵo, indas ne mistraduki ĝin. Dankon! --Niko, 14:23, 1 Aŭg 2008 (UTC)

Jen mia propono, kiu certe estas plibonigebla : "En literaturo, mi sinsekve enamiĝis por Rimbaud, Jarry, Apollinaire, Nouveau, Lautréamont, sed al Jacques Vaché mi plej ŝuldas". Thomas Guibal 14:39, 1. Aŭg 2008 (UTC)
Koran dankon pro via helpo! Niko 14:45, 2 Aŭg 2008 (UTC)
Tamen "por" post "enamiĝi" ŝajnas al mi stranga. Mi uzus "al" aŭ "en". Marcos 14:04, 4. Aŭg 2008 (UTC)
Z ankaŭ uzis "je" (mi efektive enamiĝis je la bela statuo), sed PIV konsilas "al". Tamen la emfazan kontraston de la franca "mais c'est à JV que je dois le plus" ne tute redonas la ordinara formo "sed al JV mi plej ŝuldas". Mi volonte aldonus iun "ja" ("sed ja al JV...), aŭ pli bone, uzus "tamen" anstataŭ aŭ kun "sed" por emfazi la kontraston. --Ssire 15:21, 4. Aŭg 2008 (UTC)

Betawiki update redakti

  • Currently 99.54% of the MediaWiki messages and 95.58% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 13:00, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Vikifontaro redakti

Ĉu spertulo povus ripari mian fuŝon? Ial Ŝablono:Vikifontaro ne ĝuste indikas al la artikolo en Vikifontaro. Universala Kongreso de Esperanto havu ligilon al Kongresoj Universalaj en Vikifontaro.--Ziko 16:15, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Mi pensas ke mi solvis. Espereble mi ne fuŝis; mi baziĝis sur la ŝablono kiu ligas al dosieroj en la Komunejo. Yves Nevelsteen 17:35, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Koran dankon! De tempo al tempo mi transigas de la Eventoj-ejo al Vikifontaro EdE-aĵojn, sed estas iom komplike.--Ziko 18:34, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Litergrandeco redakti

En Vikipedio troveblas foje iom tre malgrandaj literoj, ekz. ĉefpaĝo por la artikolo de la semajno kaj la aktualaĵoj. laŭ mi estus preferinde ne havi tro malgrandajn, kaj ankaŭ ne tro multe da diversgrandaj literoj. Ne nur favore al malbone vidantoj kiuj ne devu ĉiam ĵongli per CRTL + kaj -.--Ziko 22:34, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Ago de la stevardoj pri kio oni devas informi en la Diskutejo laŭ la regularo redakti

Jen mi informas onin ke vikipediisto Gabriel BEECHAM estis eksadministrantigita laŭ la regulo pri malaktiveco. Kakao 12:05, 3. Aŭg 2008 (UTC)
Kial li estis eksadiministrantigita? Ĉu okazis iu baloto pri tio? Kore --Tlustulimu 16:01, 3. Aŭg 2008 (UTC)
Ne necesis baloto. Kakao 16:42, 3. Aŭg 2008 (UTC)

Kakao, ne estu trolo. Post kelkaj monatoj de utilaj redaktoj eble vi povos fari ĉi tian postulon aŭ sugeston. Verŝajne, vi nur volas fari ĝenon. -- Yekrats 02:43, 5. Aŭg 2008 (UTC)

Laŭ mi Kakao ĉi-kaze ne trolis.
Laŭ Speciala:ListUsers/sysop, Gabriel BEECHAM vere ne plu estas administranto. Mi ne sukcesis eltrovi, kiu stevardo kiam maladministrantigis lin, kaj kiu vikipediisto petis al stevardo fari tion. Sed ĉiuokaze estis laŭ-regula ago. Kaj laŭ la regulo tio ankaŭ devis esti anoncita ĉi tie, tiel ke Kakao fakte certigis, ke ne okazis regulrompo en la Vikipedio.
(Ni eble pripensu, ĉu ni ŝanĝu la regulon tiel, ke la sciigo al la koncerna administranto kaj en la diskutejo okazu antaŭ la maldaministrantigo kaj ne post ĝi; fakte nun la regulo ne estas tute klara, ĉar la verbo "anonci" povas signifi aŭ "antaŭsciigi" (unua signifo en ReVo kaj PIV) aŭ "publike sciigi" (dua signifo en ReVo kaj PIV); eble estis intencita antaŭsciigo...). Marcos 15:36, 5. Aŭg 2008 (UTC)
Marcos, mi petas, ne estu naiva. Kakao ne agis laŭregule, ĉar li -kiu ekkontribuis antaŭ 6 tagoj- sola faris la peton dum la regularo precizigas ke maladaministrantigo estu petita de la vikipedia komunumo. Kakao friponis ĉar li arogis al si paroli nome de la komunumo dum li agadis tute sole. Bonvolu konsideri ke la agado de Kakao estas ege malica, kaj ni pretiĝu malhelpi liajn fifarotaĵojn. Arno Lagrange @ 21:17, 5. Aŭg 2008 (UTC)
Laŭ mia opinio, estus plej bone kontakti Gabriel pri la afero. Por sugesti maladministrigi lin sen kontakto ŝajnas al mi esti troleca. Ankaŭ la regulo diras, "laŭ peto de la esperanta vikipedia komunumo". Ĉu estis granda ekkrio pri la foresto de Gabriel? Ĉu li aŭtomate maladministriĝis de la sistemo, aŭ maladministriĝis de stevardo? -- Yekrats 16:59, 5. Aŭg 2008 (UTC)

La maladadmistantigo de Gabriel sekvis peton de Kakao/Cacao (vidu : meta:Steward_requests/Permissions/2008-08#Gabriel_BEECHAM.40eo_vikipedio). Mi forte malaprobas ke uzulo kiu entute kontribuis apenaŭ dudek fojojn (la unuan fojon je la 31-a de julio) enmiksiĝas en tia afero kia administra statuso de uzulo. Eble tion oni nomas "trolado". Kakao sukcesis maladminastrantigi Gabriel, malnova vikipediisto, dum li nur ekfuŝkontribuetis de apenaŭ unu semajno. Ni estu pli singardemaj kontraŭ tiaj maliculoj. Mi protestis en la diskutpaĝo de la aginta stevardo : meta:User_talk:M7#Gabriel_Beecham Arno Lagrange @ 20:52, 5. Aŭg 2008 (UTC)

Por eviti ĉi tian ĝenon en la estonteco, mi volas forviŝi la vorton aŭtomate el la klaŭzo. Maladminstrado ne estu aŭtomata. Ĉiuj ŝanĝoj de administrantoj devas esti decidita post zorgema diskuto. Ĉi tia peto povas tuj maladministri Brion Vibber aŭ Chuck Smith, tiel la reguloj nune estas. -- Yekrats 23:24, 5. Aŭg 2008 (UTC)

Mi antaŭe ne estis rimarkinta, ke estis Kakao mem, kiu faris la peton por maladministrantigo. Tia ago fare de "Vikipediisto", kiu nur havis konton dum unu semajno, kaj dum tiu tempo ankaŭ trolis, kompreneble estis trola.
Mi konsentas kun Yekrats, ke ni forigu la vorton "aŭtomata" el la koncerna regulo. Aldone, mi konsentas kun la jam de Arno farita anstataŭigo de "anonci" per "antaŭsciigi" en la regulo. Marcos 15:21, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Por emfazi la suspektojn kontraŭ Kakao, bv noti ke li aperas la 31-an de julio (kontkreado je 14:49, 31. Jul 2008), la sekvontan tagon li ekklopodas atingi maladmistrantigon de Gabriel (peto je 13:27, 1 August 2008), stevardo M7 plenumas lian peton fidante la petinton kaj nur kontrolinte ke Gabriel ja malktivas de pli ol unu jaro, post 24 horoj dum kiuj "neniu obĵetis" (I allotted 1 day before the removal, while nobody objected.). Ne temas pri faro de nova uzulo enskribiĝinta antaŭ unu semajno sed en la unua tago ! AL @ 16:05, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Arno kaj Marcos, por modifi la regularon. -- Yekrats 17:22, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas pri la du korektetoj, despli ke la nuna regularo pri maladministrantigo estis verkita de mi.
La agado de Kakao miaopinie malkaŝas, ke li verŝajne estas sperta uzanto kun kaŝnomo. "Banala" nova vikipediisto nur tre malfacile kapablus mastrumi la regularon de Vikipedio pri administrantoj, kontroli la kontribuojn de uzanto, kontakti stevardon, ktp... Thomas Guibal 06:52, 7. Aŭg 2008 (UTC)
Pro la alta probableco ke Kakao estas "gantpupa konto", mi opinias ke ni estus saĝaj se ni forbarus ĝin. -- Yekrats 19:22, 7. Aŭg 2008 (UTC)
Teknike, Kakao ne agadis kontraŭregule (krom la unuaj fuŝredaktetoj). Ni simple kontrolu lin zorgeme, se li denove aktiviĝas. Thomas Guibal 06:48, 8. Aŭg 2008 (UTC)

Eble ni enkonduku ankaŭ en nia vikipedio la statuson de "checkusers", kiuj povus kontroli registritajn uzantojn, ĉu tiuj (verŝajne) estas gantopupoj aŭ ne? Alaŭdo ۩ 02:26, 20. Aŭg 2008 (UTC)

saluton el chinio redakti

saluton el chinio. mi trovas ke viki fakte estas enciklopedieto.
Trafe! Alan 14:27, 3. Aŭg 2008 (UTC)
Ne tro malbone, kaj kunlaborado ŝanĝos tion. ;) Punktor 21:11, 3. Aŭg 2008 (UTC)

Iloj de la redaktofenestro redakti

Supre de la redaktofenestro estas kelkaj iloj, kiuj eble bezonas rekonsideron. La ilo por kategorio estas bona, sed la lasta ("Sekcio Vidu ankaŭ") aldonas tre multon, kio parte ne konformas al la kutimoj. "Rilataj artikoloj" nomiĝu "Vidu ankaŭ", kaj "Notoj kaj referencoj de la artikolo" estu simple "piednotoj" aŭ "referencoj". "Eksteraj ligiloj kaj dokumentoj" estu "Retligiloj" aŭ "Eksteraj ligiloj". Cetere, ankaŭ "aneksprezentsugesto" estas eble ne bona lingvaĵo. Ŝajnas al mi iom tro simpla traduko(j) el la angla.--Ziko 16:14, 3. Aŭg 2008 (UTC)

aldonis tiujn ŝanĝojn mi je la 11-a de oktobro 2007, laŭ la franclingva vikipedio. "aneksprezentsugesto" estas traduko el la franca "Suggestion de présentation des annexes". Ĉi tio estas proponoj plibonigeblaj : bonvolu fari proponojn kaj mi faros ŝanĝojn en MediaWiki:Common.js en la funkcio addCustomButton. Arno Lagrange @ 16:32, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon pro la atentigo, mi metis sugestojn al la diskutpaĝo tie.--Ziko 10:40, 7. Aŭg 2008 (UTC)

Manual for new and small Wikipedias redakti

Hello, at Meta there is the project of a Manual to help new and small Wikipedias, and a set of Wikipedia pages and help pages every Wikipedia should have. You gained experience in these questions when building up your language edition, and I would like you to have a look and comment. Kind regards --Ziko 13:19, 9. Aŭg 2008 (UTC)

Protekto kontraŭ sensencaj/malicaj novaj artikoloj - Demando redakti

Ĉu sencus aŭ eblus, fari paĝon, kiu listigas 1. ŝanĝojn de uzantoj kun sola IP-adreso kaj 2. de uzantoj kun nova konto. Celo: Reagi prompte, komplete kaj efike al ĉiama spam-artikolaro. Dankon - Punktor 07:18, 13. Aŭg 2008 (UTC)

Nu jen:
Ĉu tioj respondas al via peto? Mi simple uzis la paĝojn "Novaj paĝoj" kaj "Lastaj ŝanĝoj", kaj klakis la ligilojn por filtrado. Se vi bezonas pluan helpon, bonvolu peti. -- Yekrats 12:37, 13. Aŭg 2008 (UTC)
Bonege, dankon. Pri tiuj ĉi paĝoj mi ne sciis. Punktor 12:43, 13. Aŭg 2008 (UTC)

300 artikoloj markitaj kiel elstaraj aŭ legindaj redakti

Mi volas informi ĉiujn ke hodiaŭ estas 300 artikoloj en nia Vikipedio, kiuj estas markitaj aŭ kiel elstaraj aŭ kiel legindaj. Pli precize, estas 166 elstaraj kaj 134 legindaj artikoloj. Tio ĉi estas vere grava projekto, kiu emfazas la kvaliton pli ol la kvanton. Mi invitas ĉiujn (daŭre) verki artikolojn elstarajn kaj legindajn, kaj proponi tiajn artikolojn por Artikolo de la semajno aŭ ĉe Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Aldone, gravas ke multaj partoprenu en la elektoj pri elstareco kaj legindeco. Kaj fine, mi volas denove atentigi pri la grava paĝo Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj, kie oni diskutas pri artikoloj markitaj kiel elstaraj sed ne plenumantaj la kriteriojn por elstaraj artikoloj. Marcos 11:11, 13. Aŭg 2008 (UTC)

Esperantigi mapojn redakti

Mi volonte esperantigus mapojn sisteme (ekz.: [4]), sed mi ne scias kiel trovi ĉiujn aŭ la plej multajn. Ĉu hazarde ekzistas eblo listigi ilin aŭ alia efika metodo de trovado? Se ne, mi proponus listigi ligilojn de mapoj sen Esperanta denominacio en mia diskutpaĝo por prilaborado, se vikipediisto hazarde trovas ĉi tiujn grafikaĵojn. Ankaŭ mi tute ne povas taksi kiom da ne-esperantaj mapoj ekzistas - eble indas nova projekto? Dankon pro la atento - Punktor 12:27, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Punktor. Tio estas bona ideo. Sed mi proponas, ke ni aranĝu por tio projektan paĝon, por ke via diskuta paĝo ne tro pleniĝu iutage. Krome tiel povos pliaj vikipediistoj subteni vin kaj tia paĝo eblas listigi deziratajn mapojn. Kore --Tlustulimu 13:02, 14. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon! Mi ankaŭ pensas ke tiuj ĉi mapoj amasas... Sed por la komenco - ĝis la projekta paĝo finiĝas - mia diskut-paĝo ja taŭgus por kolektado, ĉu ne? Amike - Punktor 14:03, 14. Aŭg 2008 (UTC)
PS Kiel nomi la esperantigitajn versiojn? Mi ĉiam skribas la originalan nomon kaj aldonas "-ESP" (ekz.: Aeolian Islands map-ESP.jpg), sed mi ne certas ĉu tiu sistemo bonas. Punktor 14:07, 14. Aŭg 2008 (UTC)
Bv esplori eblecojn esperantigi svg-dosierojn (bv esplori en komunejo prie : tradukeblaj svg-dosieroj). Arno Lagrange @ 13:22, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉu la laboro indas novan projekton? Se jes, kiel ekigas tiu ĉi afero? Pro miaj spertoj kun svg-dosieroj kaj malgranda kolekto de grafikaĵoj sen Esperantaj tekstoj bv. vidi: [5] kaj [6]. Dankon Punktor 08:35, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Pri la nomo de la esperantigitaj dosieroj: "Ekzemple ISS_configuration_sep-2006_en.svg. Bonvolu anstataŭigi "en" per via lingvokodo kaj lasi senŝanĝa la ceteron de la dosiernomo. Tiel estos pli facile retrovi ĉiujn tradukojn de la sama origina dosiero.", laŭ [7]. Bona solvo, mi pensas, ankaŭ se ne temas pri svg-dosieroj, ĉu ne? - Punktor 08:05, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Prezentaĵoj al Meta-Vikio redakti

En Meta-Vikio nun ekzistas superrigarda paĝo ankaŭ por prezentaĵoj pri Vikipedio en Esperanto. Vd ĉi tie. Se vi iam faris prezentaĵojn, bv konsideri mencion.--Ziko 19:50, 14. Aŭg 2008 (UTC)


Kontrolo de la ŝanĝoj fare de 86.214.208.180 redakti

Ĉu iu povas kontroli la ŝanĝojn de la anonima uzanto [[8]] rilate al la artikoloj Katakana skribo de Esperanto, Korea alfabeto, Sud-Koreio ? Kialo: Bonvolu vidi la paĝojn [[9]] kaj [[10]]- Dankon - Punktor 18:03, 16. Aŭg 2008 (UTC)

La redaktoj de tiu anonimulo estas ege strangaj: iuj estas rekte vandalaj, aliaj tre dubindaj. Ankaŭ pluraj artikoloj, kiujn li redaktis, estas iom strangaj. Ekz. Katakana skribo de Esperanto estas neseriozaĵo, apenaŭ inda je enciklopedia artikolo, kaj eĉ ne montras, laŭ mia opinio, bonan regon de la japana skribo. Same la artikolo Lingvonivelo prefere estu tuj forigita. – Mi suspektas, ke la sama anonimulo uzis diversajn IP-numerojn en diversaj tempoj, iam eble eĉ iun vikipediistan nomon. --Surfo 19:58, 16. Aŭg 2008 (UTC)
Mi tute ne komprenas la aldonitajn skribaĵojn de li, sed estas strange ke la "Nacia devizo" de Sud-Koreio en la Vikipedio Esparanta aspektas diversa ol en aliaj vikipedioj. La sama en Katakana skribo de Esperanto: nur fakulo povos klari tiun - sed en necerteco mi argumentis por malfaro de liaj ŝanĝoj. Punktor 20:51, 16. Aŭg 2008 (UTC)
Almenaŭ la lastaj ŝangoj en Katakana skribo de Esperanto estas fuŝaj. Se oni transskribus la vortojn kanto kaj trinko en la japanan (ni supozu por momento, ke la japana bezonus tiujn kiel fremdvortojn), tio certe ne enhavus la sonojn a kaj i longajn, kion sugestas la lasta “korekto” de 86.214.208.180. Verŝajne la sama persono (tiam sub la numero 86.199.85.79) siatempe “korektis” la transskribon de “komputilo” skribante -MU- anstataŭ la ĝusta -N-. Tio estas nur detaletoj, ĉar la tuta artikolo estas kurioza strangaĵo, pri kio hontu la esperanta Vikipedio. Alia proksimume simila fantaziaĵo estas Cirila transliterumo de esperanto, kiun verŝajne parte konstruis la sama homo. Necesus iom detale studi la historion de tiuj artikoloj kaj la kontribuojn de ties diversaj suspektindaj kontribuintoj por trovi ĉion ŝanĝendan kaj forigendan. – En la artikoloj estas ankaŭ iuj seriozaj kontribuetoj kaj provoj ie-tie korekti plej gravajn fuŝojn. La sentojn de la seriozuloj bone priskribas jena komento de Vikipediisto Diddi en la diskutpaĝo de la ciril-artikolo: “Mi rezignas pri la provo korekti ion, ĉar mi konsideras la tutan artikolon nenecesa (vd. mian antaŭan komenton, kiun vi ignoras).” --Surfo 09:44, 17. Aŭg 2008 (UTC)

La IP-adreso estas listigita en la datumbazo de spamemaj malfermaj prokuriloj. La uzanto verŝajne uzas la IP-adreson por kaŝi ties identigon. Mi forbaros la adreson pro kaj vandalismo kaj tia konto estas danĝera. -- Yekrats 11:24, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Bone - la IP-adreso estas forbarita, sed kiu povas ĝustigi la artikolojn? Cetere la temo de la artikolo Lingvonivelo ne estas sensenca por mi, sed en aliaj vikipedioj la termo estas "register/registre/registro" rilate al "lingvo"; mi forte dubas pri la vorto "lingvonivelo"; en la germana ankaŭ ekzistas la vorto "Sprachebene" aŭ "Sprachstil", do "ebeno de la lingvo"/"stilo de la lingvo". Se neniu fakulo pri tiu ĉi temo emas ŝanĝi, mi ankaŭ - kiel Surfo - estas por forigo. Punktor 16:01, 17. Aŭg 2008 (UTC)
Bone, se oni volas disvolvi el Lingvonivelo artikolon pri la lingvscienca koncepto "registro, lingvotavolo, laŭsituacia lingvaĵo", oni devas fakte reverki la tuton kaj ankaŭ ŝangi la titolon. Laŭ la bona Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado oni povas uzi la vorton "registro", sed sinonimoj eblas. Mi rimarkas, ke Marcos jam reverkis la plej okulfrapan strangaĵon, la difinan linion de la teksto. Eble li bonvolos daŭrigi pri la resto. --Surfo 18:02, 17. Aŭg 2008 (UTC)


ReVo ligas nun aŭtomate al Vikipedio!! redakti

Kun granda ĝojo mi povas anonci ke ekde nun ReVo tut-aŭtomate ligas al Vikipedio!!

Klaku ekzemple al la globeto post leĝo ĉe: http://reta-vortaro.de/revo/art/legx.html

Post ke mi faris interligojn por Nepala-Esperanta vortaro http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-eo_ne.html mi eksciis kiom facile kaj utile estus havi inter-vortarajn ligilojn kaj pro tio mi celas interligi la vortarojn. --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC)

De --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC) al ĉiuj: Miaj celoj kiel vikipediisto (legu kaj komentu!) redakti

Saluton! Miaj celoj ĉi tie estas:

Interligi vikipedion kun si mem redakti

Mi ŝatus fari amase #REDIRECT[[]], por ke la sinonimoj ligu al la vortoj (rigardu miajn kontribuojn la 18an de aŭgusto por havi ideon). Ĉu komentoj? --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Jes, indas fari ĉi tion. Maksim 20:37, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Interligi vikipedion kun ReVo kaj aliaj vortaroj redakti

Mi ŝatus robote ligi ĉiujn vortojn en la Esperanta vikipedio kun ReVo kaj aliaj vortaroj. Rigardu ekzemple Kupono. Tie estas plej sube:

Eksteraj ligiloj redakti

Kion VI pensas pri la ideo aŭtomate fari tiajn ligilon? --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Mi rigardos kun intereso kion vi faris rilate al ReVO; ni havas la problemon ke pro juraj kialoj ne eblas transpreni la ReVo-datumojn al Vikivortaro... Ĉio tre komplika, kaj certe mi ne estas spertulo... Ziko 12:07, 18. Aŭg 2008 (UTC)
Tiaj problemo estus nur se ni kopius la tekston. Por ligiloj estas neniuj kopi-rajtaj problemoj. --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC)
Mi tamen ne certas, ĉu vere indas ligi de ĉiuj Vikipediaj artikoloj al ReVo-artikoloj. La Vikipedio mem enhavu sufiĉan klarigon (tamen ne necese vortarecan) de la priparolata afero en la enkonduka alineo. Se iu volas vortarajn informojn, tiu ja serĉas en ReVo, kaj ne en la Vikipedio, ĉu ne? Troaj eksteraj ligiloj ankaŭ estas ĝeno, do mi ne subtenas la ideon amase krei tiajn ligilojn. (Tamen ĉe malfacilaj terminoj, ĉe kiuj aldone la enciklopedia klarigo de la Vikipedio sufiĉe malsamas al la vortareca klarigo de ReVo, ja indas meti tiajn ligilojn.) Marcos 15:37, 18. Aŭg 2008 (UTC)
Laŭ mi tamen ankaŭ ĉi tiun ligadon indas fari. Eĉ se en Vikipedio estas ĉio kio estas en ReVo, ĉi tia ligilo estas aldona konfirmo ke en vikipedio estas skribita ne sensencaĵo. Maksim 20:37, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Mi proponas, ke oni ne aldonu ligilon, sed specialan ŝablonon, kun malgranda bildeto, kiu simbolus ReVon kaj la teksto "vortaran gloson por tiu nocio vi povas legi (legilo al klariga artikolo) en ReVo (ligilo al la artikolo pri ReVo en Vikipedio)". Ĉu oni krome metu ligilon al vortaraj tradukoj -- mi ne certas, ŝajne tio ne estas tiom bezonata, tiom pli, ke ni havas kutimajn intervikiajn ligilojn. Alaŭdo ۩ 02:16, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Alaŭdo! Tre bona ideo fari ŝablonon kun bildeto (kompreneble ni uzu http://reta-vortaro.de/favicon.ico). Tiu multe pli utilus ol fari pezan sekcion pri Eksteraj ligiloj! Ekzistas io tia nun, sed ĝi ne funkscias bone. V.d. Diskuto:Reta_Vortaro. --Jacob Nordfalk 04:56, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Kompletigi kun mankantaj artikoloj redakti

Ofte al mi mankas artikolo en Vikipedio. Miaopinie malgrandaj artikoloj estas multe pli bone ol nenio. Pro tio multaj el miaj artikoloj estos malgrandaj. Mi celas ke ĉiuj o-vortoj de http://www.k4.dion.ne.jp/~cidro/akademia/bro9.htm (de http://www.k4.dion.ne.jp/~cidro/) estu en Vikipedio. La aŭtoro permesis al ĉiuj (kaj eksplicite al mi) ke ni rajtas kopii ilin en la Vikipedio. --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Bone. Mi konsentas, ke ni aŭtomate kreu artikolojn por ĉiuj o-vortoj en tiu vortaro, kiuj ankoraŭ ne havas Vikipedian artikolon. Marcos 15:40, 18. Aŭg 2008 (UTC)
Ŝajne estas iuj o-vortoj por kiuj tre malfacilas skribi artikolojn en Vikipedio. Ekzemple abomeno (enhavis: 'Abomeno - tre malbona rilato (de iu al io)) - mia antaŭlonge kreita kaj forigita pro mallongeco artikolo. Maksim 20:37, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Aŭtomate traduki artikolojn de alilingvaj vikioj (kun posredaktado) redakti

Mi nuntempe rigardadas http://apertium.sourceforge.net/ kiu havas tradukadon al Esperanto de la kataluna kaj hispana (http://xixona.dlsi.ua.es/apertium-www/?id=surfandtranslate) kun akceptebla kvalito (kompreneble necesas permana post-redakto). Komparu ekzemple http://xixona.dlsi.ua.es/apertium-www/common/browser.php?mark=1&dir=es-eo&inurl=http://es.wikipedia.org/wiki/Rastro kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Pulbazaro !

Mi petas vin direktigi min al antaŭaj kaj nuntempaj provoj fari tion! --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Mi timas ke aŭtomata traduko ankoraŭ ne estas sufiĉe bona por tia celo. Ankaŭ necesas ofte modifo al la celgrupo en konkreta lingvo. Ziko 12:07, 18. Aŭg 2008 (UTC)
Kompreneble vi pravas ke necesas redakti la artikolon permane poste, kaj ke la devenlingvo tre gravas. Tamen mi petas vin provi la ĉi-suprajn ligilon, ĉar certe estas multe da tempo por ŝpari se oni povas havo krudtradukon de alia lingvo. --Jacob Nordfalk 15:13, 18. Aŭg 2008 (UTC)
Bona ideo, des pli ke similaj rimedoj jam estas sukcese uzataj kaj donis multajn bonajn artikolojn. Ekzemple funkcia komponaĵo kaj matematika skribmaniero (tamen, la artikoloj ne estas perfektaj). Maksim 20:37, 18. Aŭg 2008 (UTC)
Tamen por tiu projekto de Maksim por aŭtomate traduki matematikajn artikolojn estis kreitaj treege multaj lingve ne akcepteblaj artikoloj, el kiuj nur kelkaj estis peremane poluritaj poste. Poste oni devis ŝaovi ĉiujn ne-poluritajn artikolojn al alia nomspaco, kie ili daŭre kuŝas. Mi forte malrekomendas fari ion similan denove. Se oni uzas aŭtomatan tradukadon kiel helpilon por artikoltradukado, oni faru tion ĉiamnur laŭ la ritmo, laŭ kiu oni poluras tiujn tradukojn. Marcos 18:54, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Mi konsentas ke aŭtomata tradukado kun post-korektado estas tre utila, sed eĉ pli konsentas kun Marcos ke oni faru tion ĉiam nur laŭ la ritmo, laŭ kiu oni poluras ilin. Ideale estus krei skipon de homoj kiuj volas okupiĝi pri polurado; tiam vi povus aŭtomate tradukigi 10 artikolojn kaj poste kiam ĉiuj 10 estas fin-poluritaj (aŭ almenaŭ "akceptebligitaj"), daŭrigi kun tio. Eble indas publikigi alvokon en la Komunuma Portalo.
Yves Nevelsteen 19:05, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Mi rigardis la ekzemplojn (el la kataluna, tradukita al Eo per programo). Laŭ mi tio eble povas servi kiel helpinstrumento por homo kiu komprenas la katalunan, maksimume. Por mi mem la afero ŝajnas ne utili, mi prefere mem tradukas (kaj samtempe modifas, por Eo-publiko) el lingvo kiun mi scipovas. Kompreneble, se iu volas uzi la instrumenton, li poste finpoluru sian artikolon, ne lasu tion al aliuloj.--Ziko 19:08, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉiuj aŭtomataj tradukoj, kiujn mi ĝis nun malkovris en Vikipedio estas tre malbonkvalitaj kaj ilia polurado kaj prilaborado donas pli da laboro ol komplete retraduki la tekston. Tial mi proponas, ke estonte oni komplete malpermesu la utiligadon de aŭtomataj tradukoj en la Esperanto-Vikipedio, se ne la koncerna persono, kiu utiligis la tradukilon tuj mem faras la necesan redaktan laboron. Amike DidiWeidmann 17:44, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Eventuale ni bezonas pli rigorajn regulojn favore al forigado, ĉu? Vi tute pravas, oni uzu la aŭtomatan tradukadon laŭplaĉe, sed ne lasu la postlaboron al aliuloj. Ĉiam okazas ke alia vikipediisto devas korekti la fuŝojn de antaŭulo, estas home fari fuŝojn; sed kiam oni kvazaŭ intence aŭ senzorge postlasas tiajn fuŝojn, tion oni povas trovi neĝentila al aliaj vikipediistoj.--Ziko 18:17, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Patriĉo redakti

[11] In old Esperanto, patro was used to mean "father", but this has since been gender-neutralized in common usage to mean "parent".

Mi ne havas tempon postkuri ĉiun stultaĵon. Narvalo 18:14, 19. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton.
Mi pensas la blokon vin donis min ne estis justa; mi faris nenio malĝusta.
Vi blokis min, dirantan min estis estigantaj vortoj, sed ĉi tiu ne vera.
Nia artikolo tie ĉi diras "Patrico" estas uzebla: Riismo; "(ge)patro estas patriĉo aŭ patrino"
Ankaŭ, eĉ se mi konsistig vortoj, estas deviga lasi averto mesaĝo sur la persona paĝo antaŭ blokanta. Vi ne far ĉi tiu, malgraŭ tio, ke mi ne estis konsistig vortojn ĉiuokaze!
Ankaŭ, vi eĉ ne ricevi retpoŝton aktivig por mi demandi esti malblok!! Ĉiuj administrantoj devas havi retpoŝto aktivig.
Mi estas sekve tre nekontenta pri tiel, kiel vi agis, kaj mi ne konsideri mian blokon estis ĝusta.
Bennigauci 20:23, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Mi plene dividas vian malkonsenton pri tiu ago kaj petas pardonon pro iom hasta ago de Narvalo. En nia vikipedio, bedaŭrinde, oftas similaj vandalaĵoj kaj reago de administrantoj al ili estas foje iom troigita. Se vi havas demandon, vi ĉiam povas sendi vian leteron, ekzemple, al mia retadreso en Vikipedio -- ĝi estas aktiva kaj kontrolata. Alaŭdo ۩ 02:10, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton. Mi rekomendas al vi unue plu lerni la lingvon kaj tiam reveni. Esperanto estas facile lernebla, sed tamen ĝi restas lernenda. Kore --Tlustulimu 20:51, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Tlustulimu. Mi fakte apenaŭ komprenas vin. Kaj via sensencaĵo pri la akceptiteco de "patriĉo" tute malveras. --Niko, 20:55, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Vi estas tre malĝentila. Mi venis tie ĉi por helpi Vikipedio, al helpi dum evoluiganta mian Esperanton. Ankaŭ, jes, patriĉo estas vorto. Vid Viktionario. Bennigauci 21:03, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Mi ĵus serĉis la vorton patriĉo en la esperantovikivortaro. Sed ĝi ne ekzistas tie. Do, en kiu vortaro vi trovis ĝin? Kore --Tlustulimu 21:07, 19. Aŭg 2008 (UTC)
[12] Bennigauci 21:09, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Sed tie estas noto, ke la vorto patriĉo ne estas laŭnorma. - Krome mi jam aplikas esperanton ekde 1992 parole kaj ekde 1991 skribe kaj lege kaj ankoraŭ neniam kaj nenie renkontis ĉi tiun nenorman vorton. Do, la vikipedio prefere rezignu pri ĝi kaj analogie formataj vortoj. Kaj vikipedio ne estas loko por krei iujn teoriojn pri neekzistanta lingvouzo aŭ eĉ reformi esperanton. Kore --Tlustulimu 21:15, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Mi ne provas reformi Esperanton. Mi sole provas redirekti "patriĉo" al "patro" - kaj ŝajne mi ne estas permesa. Bennigauci 21:21, 19. Aŭg 2008 (UTC)

Tio pro nia regularo (Vikipedio:Lingvaĵo) ne eblas. Kore --Tlustulimu 21:30, 19. Aŭg 2008 (UTC)

Sed se estas vorto kiu estas foje uzita anstataŭ "Patro"... eĉ se estas malofta... kio malutilo estas al redirekti Patriĉo al Patro? Bennigauci 21:33, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Mi opinias ke povas esti tia alidirektilo. Ja niaj reguloj pri lingvaĵo diras ke riismo ne taŭgas por vikipediaj artikoloj, tamen estas nur alidirektilo, kaj povas okazi, ke iu komencanto (aŭ riisto) serĉas "patriĉo" dum ri celas na "patro". (hahaha) Eb.eric 00:03, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Laŭ mi alidirektilo de "patriĉo" al "patro" ja taŭgas. Tamen, la aserto ke "patriĉo" estas norma vorto, kaj ke patro estas arĥaikaĵo, estas simple ridinda. --Niko, 01:07, 20 Aŭg 2008 (UTC)

Plej unue, mi petas al ĉiuj partoprenantoj de la diskuto resti ĝentilaj!!! Bedaŭrinde mi ne trovas tion en nia regularo, sed ĉefe en Vikipedio NENIU rajtas esti diskriminita pro sia (ne)posedo aŭ malbona posedo de lingvo, ĉiu kontribuo, kies celo estas plibonigi la projekton, devas esti eksplicite bonvenigata (ĉu akceptata -- jam estas alia afero!).

Mi dume, tamen, ne vere komprenas, ĉu temas pri redirekto en Vikivortaro aŭ en Vikipedio? Laŭ mi, tute malutilas tiu redirektilo, ĉar la vorto "patriĉo" estas plene neologisma kaj eksperimenta en E-o. Oni povus (kaj verŝajne eĉ devus) verki malgrandan artikolon pri ĝi en nia vikipedio, kie oni klarigas la (eblan) uzon de tiu vorto kun ligiloj al riismo kaj neologismo. Redirektilo ĉi-loke povus doni mis-impreson, ke la vorto estas norma variaĵo de la vorto "patro" en E-o. Alaŭdo ۩ 02:10, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Mi verkis du liniojn de artikolo pri "patriĉo" (konsentante, ke ĝi estas neologisma). Ili troviĝas ĉe Diskuto:Patriĉo; mi proponas daŭrigi la diskuton tie, ne ĉi tie en la diskutejo. Cetere laŭ mia opinio la radiko -iĉ ne estas plene ekzotika, ja tre multaj Esperanto-parolantoj konas ĝin, kvankam ili eble ne ŝatas ĝian uzon pro la konataj esencaj ŝanĝoj de Esperanto. --Lu 12:07, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Krei alidirektilojn por amaso da vortoj por kiuj riistoj deziras apliki sian sistemon? Tiajn alidirektilojn ni ne bezonas.--Ziko 19:06, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Malta lingvo redakti

Saluton, gekaraj. Mi trovis kelkajn diskutindajn redaktojn en la artikolo Malta lingvo. Laŭ mia maldika libreto ĝi estas semida lingvo kun forta influo de la itala kaj angla lingvoj. Mi ne scias, ĉu tio jam sufiĉas por enkategoriigo kiel mikslingvo. Ĉu iu lingvisto povus kontroli la artikolon? Kore --Tlustulimu 21:02, 19. Aŭg 2008 (UTC)

Jes estas kredindaj informintoj ke nomo ĝi "mikslingvo" kaj "semida" lingvo. Ambaŭ vidoj devus esti inkluzivita. Bennigauci 21:05, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Kiu eventuale emas poluri la artikolon? La tiea lingvaĵo parte ne kompreneblas, precipe la ĉapitro "Estonteco", kiu estas tradukita el la angla, sed ankoraŭ havas ties sintakson. Kore --Tlustulimu 18:19, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton gekaraj, Dum ni sukcese ligigis ReVon al Vikipedio ni renkontis problemon, nome ke ofte estas pluraj artikoloj kun la sama literkombino en Vikipedio. Rigardu ekzemple [[13]] kiu ĵuste nun ligas al kaj Beko kaj BEKO.

La ReVuloj ŝatus (prave, mi opinias) havi nur maksimume UNU ligon po vorto. Mi konsilis al ili uzi ĉiam la minusklan formon, t.e. Beko kaj mi ŝatus nun meti apartigilon ĉe ĉiuj tiaj plursignifaj literkombinoj. Tio certe ankaŭ utilus al aliaj kiuj hazarde trafas la malĝustan vorton pro min/majuskleco. Ĉar tamen estas tro malelegante fari amason da apartigaj paĝoj kiam estas nur DU signifoj mi kreis la apartigilon Ŝablono:AliaSignifo kiun mi intencas ekuzi ekde morgaŭ. Ĉu protestoj?

Mi volonte uzas Ŝablono:AliajSignifoj anstataŭ se eblas forpreni la -j (pluralo) ĉe ĝi. Mi ne ŝatas Ŝablono:Tiu-ĉi_artikolo ĉar ĝi postulas ke mi donu temon. --Jacob Nordfalk 08:50, 20. Aŭg 2008 (UTC)

La linio, kiu nun aperas supre de beko laŭ mi ne estas bona. Unue, ne veras ke Brazila Esperantista Katolika Organizo estas samtitoloa artikolo; fakte ĝi havas multe pli longan artikolon.
Aldone, eĉ BEKO klare ne estas la sama titolo kiel beko. Ĉiu lingvo-uzanto konscias pri tiu diferenco inter mallongigo skribata nur per grandliteroj kaj normala vorto skribata per etliteroj (almenaŭ post la unua litero).
Estus iom ĝene havi tian linion ĉe ĉiuj artikoloj, kies titolo estas malsame interpretebla se oni ŝanĝas la litergrandecon. Tiu ĝeno laŭ mi estas ĉ-kaze pli granda ol la utilode la afero. Marcos 19:23, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon pro via komento Marcos. Vi tute pravas, ĝuste nun ne tro bone aspektas (parte pro tio ke kaj ReVo kaj Vikipedio ŝanĝiĝis poste ke mi faris mian aparigilon). Mi ŝanĝos kaj faros novan proponon. --Jacob Nordfalk 03:51, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Pri la nomo de la artikolo mi konsideras tiun maltaŭga: ĝi ne aperas en PIV (ne nepre devas aperi), per Google aperas 632 fojojn, sed en la itala ĉiuj (mi kontrolis nur la 172 unuaj ligoj, ĝis kiam aperas averto, ke la venontaj estos similaj), kio pruvas neuzadon en esperanto, sed mi ne scias ĉu estis uzata antaŭe en Vikipedio. Krome la radiko estus vojero, kio kolizias kun voj-ero, tio estus "etapo" aŭ ero de vojo. Mi subtenas la neceson de la artikolo, sed ege dubas pri la nomo. En mia hispanlingva vortaro mi trovas kiel traduko de voyeur "rigardulo"-n. El tiu radiko eblus: amrigard(ul)ismo, seksrigard(ul)ismo, fikrigard(ul)ismo, kiun ĉiu esperantoparolanto komprenus, kvankam mi konsentas ke la vorto voyeur estas tre internacia (eble nur en tiu formo) kaj ne tiom internacia por ĝenerala komprenado kaj ĉefe tute ne ĉe kunmetaĵoj aŭ derivaĵoj. Eble rigardumo taŭgus. Ankaŭ pri la sufikso -ismo mi dubas, ĉar tio estus defendo aŭ sekvanto de io anstataŭ praktikado, do eble la sufikso -ado estus pli taŭga.--kani 19:26, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Ankaŭ mi malŝatas la vorton vojerismo. Unue, vi ŝajne pravas ke "vojer" ne estas (kaj ne estu!) vorto. Ja pli taŭgus "rigardum," aŭ pli specife "firigardum." Due, mi konsente trovas la postafikson "emo" multe pli taŭga en tiu situacio ol "ismo." Do, mi proponas alinomi ĝin Rigardumemo, se aliulo ne havas pli bonan proponon. --Niko, 20:22, 20 Aŭg 2008 (UTC)
Mi trovis la vorton "skoptofilio" rete: [14] ankaŭ en la vortaro de lernu.Eb.eric 23:45, 20. Aŭg 2008 (UTC)
“Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en Esperanto?” -Claude Piron --Niko, 01:10, 21 Aŭg 2008 (UTC)
Jes, mi konsentas. Mi nur montris tion kion mi trovis rete, ĉar vikipedio normale ne estas loko por krei novajn vortojn ktp. Eb.eric
La vorto Vojer(ul)o estas uzata parol-esprime, kvankam mi ne scias ĉu oni ofte uzas ĝin rete - la esperantaj pornografiaj retpaĝoj ja preskaŭ ne ekzistas. -ismo estas kutima medicina sufikso, ankaŭ uzata kiam temas pri parafilioj. Ĝi estas komrenebla por ĉiuj, kiuj scipovas almenŭ unu lingvo de Eŭropo. En la interviki paĝoj de tiu artikolo ĉiuj havas saman radikon krom la japana, la islanda kaj la vjetnama. Krome, ne scias kiun alian vorton oni povas uzi, "rigardumo" estas tute neintuicia kaj sentaŭga. La vorto, kiu plej bone transdonas la sencon de vorto vojerismo estus io kiel sekskaŝsubrigardademo - ankaŭ mi ŝatas purismajn kunmetaĵojn, sed tio ĉi estas tro!--Goren 02:40, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Halo, Kial mi elektis la nomon: internacia (?-a regulo) kaj mi konsciis ĉe striptis/zo, ke ne temas ĉiam pri kaŝ-rigardo, tiel mi devis forgesi ĉe esperantigo la vorton kaŝ. Rigardi, observadi estas tre larĝ-senca, tiel oni devus aldoni iun epiteton. Kiu estas elektebla? Germana donas jung- (kateniga). Ĉar mi ne sciis kiel esperantigi !!ĝis tiam neuzatan!! vorton, mi elektis la internacian formon, espereble kun bona elparolo. Narvalo 06:00, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Certe eblas eviti tiun novradikon per taŭgaj kunmetaĵoj: nudrigardemo aŭ rigard-ekscitiĝemo (aŭ -ism- anstataŭ -em- ĉe ambaŭ). Oni ankoraŭ povas diskuti pri la preferinda formo de la kunmetaĵo, sed mi pensas ke ni ne uzu apenaŭ uzatan novradikon por la titolo, kiam klare ekzistas la ebleco uzi kunmetaĵon el konataj radikoj. Marcos 13:52, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Post legi la proponitajn solvojn, mi preferas ne uzi por titolo novan radikon kaj kiel alternativo firigardumo. Kaŝ- povas taŭgi ankaŭ por spionoj kaj ne nur por seksaj aferoj. Emo povus taŭgi ankaŭ por ĉiutaga kutimo, sed por tiuj kiuj iam sentis tiun emon nur sporade: firigardumo.--kani 19:20, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Kani. Firigardumo bonas. --Niko 20:26, 21 Aŭg 2008 (UTC)

Kun Narvalo konsentas mi : la francdevena vorto estas tre internacie uzata. La problemo kun kunmetaĵoj estas ke ili estas tro precizaj kaj priskribas la fakton nur parte -eĉ partizane : per fi- estas juĝo ke temas pri malbonaĵo-. Kunmetaĵo per -um- havas la avantaĝon ke ĝi estas malpreciza. Se kunmetaĵon vi nepre volas tiam mi proponas 'seksrigardumo'. Tamen plej oportune estas enkonduki en Esperanton la tre internacian 'vojer'. Arno Lagrange @ 21:11, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉu iu ĉi tie komprenas la islandan? Eble la laŭlitera signifo de la islanda kunmetaĵo gægjuhneigð helpus nin pri tiu ĉi decido. --Niko, 22:02, 21 Aŭg 2008 (UTC)
Mi ĵus serĉis en mia islanda vortareto kaj trovis la verbon gægjast (rigardi) kaj la substantivon hneigð (inklino). Do kune devus esti rigardo-inklino aŭ pli mallonge rigardemo. Kore --Tlustulimu 22:12, 21. Aŭg 2008 (UTC)
(+) Aŭ eble rigardotroemo por akcenti la troadon. Kore --Tlustulimu 22:14, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Unue, laŭ mi, la vorto "skopofilio" ja eniru vikipedion; ĝi estas scienca termino kaj ne estas ĝia kulpo, ke ĝi estas grek-devena (E-to, krom ĝin, havas ankoraŭ multege da grekdevenaj vortoj) - do, miaopinie, la baza nomo por la artikolo estu simple "skopofilio" . Due, se oni nepre bezonas facil-vortan anstataŭaĵon por tiu termino, mi proponus plej simplajn vortojn "rigardemo", "rigardemulo" ktp. La fakto, ke tiuj vortoj kolizias kun la "ĝeneral-lingvaj", ne gravas - ekzistas multaj vortoj en Esperanto, kiuj faras same. Se oni nepre volas pliĝustigi, oni uzu la vortojn "seksrigardemo" aŭ "voluptorigardemo", tamen, tio, laŭ mi, ne donas multajn avantaĝojn. La vortkunmetojn kun fi- kaj -um- mi trovas tro artefaritaj kaj ege nenaturaj. P.S. La vorto skopofilio estas en NPIV, en la sama artikolo kiel sinonimon oni mencias simplan... rigardado :) Mevo 23:23, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Post mia atentigo pri la ĉi-tiea diskuto, okazis ankaŭ diskuto pri la temo en la guglogrupo la-bona-lingvo. Tie la konkludo estis, ke la plej bona termino estus "seksrigardismo" aŭ simple "rigardismo", kiuj nun ankaŭ aperas en la listo de anstataŭig-proponoj por evitindaj vortoj.
Mi konsentas kun Arno, ke fi- ne taŭgas por sciencaj terminoj. "Seksrigardumo" aŭ "rigardumo" ankaŭ ŝajnas akcepteblaj al mi, sed ĝenerale oni uzu -um- ŝpare, kaj ne tro libere enkonduku novajn um-vortojn. Tial mi preferas "seksrigardismo", kiu pro la uzo de "-ism" anstataŭ "-em" ankaŭ montras ke temas pri io pli grava ol simpla emo.
"Skopofilio" kaj eble ankaŭ "vojerismo" povas esti menciataj artikolkomence kiel alternativaj terminoj, sed laŭ mi la artikoltitolo uzu unu el la bonaj kunmetaĵoj ĉi tie proponitaj, ankaŭ pro la pli bona komprenebleco. Marcos 17:21, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Post relegi la proponitajn solvojn, mi ankoraŭ preferas ne uzi por titolo novan radikon kaj kiel alternativo uzi seksrigardumo-n unuarange por titolo kaj firigardumo, seksrigardismo kaj vojerismo kiel eventualaj pliaj elektoj por ke venontaj uzantoj uzu laŭplaĉe.--kani 22:45, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Post iom da plia pripenso mi emas konsenti, ke rigardismo estas la plej taŭga. Seks- vortkomence ne multon pliklarigas, sed ŝajnas esti iom misa, ĉar seks- ja ne egalas al seksum-. Mevo 22:54, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Laŭ mi VP prefere ne uzu ĵuskreitajn vortojn, do ne estu vojerismo. Des pli, ke en PIV (1970) jam enestas skopofilio kaj en NPIV (2001) aldone rigardado kaj rigardulo, ambaŭ prenitaj el la libro ABZ de amo (fakverko; 1961/1972). Laŭ mi rigardado estas ne tre klara, dum rigardismo klare indikas, ke temas pri io speciala. Seksrigardismo estas eĉ pli klara - mi dirus, ke preskaŭ ĉiu Esperanto-parolanto tuj komprenos tiun nocion. Jes, vere, sekso ne signifas seksumadon kaj seksumrigardismo estas pripensinda; sed ankaŭ seksrigardismo jam klare indikas, ke temas pri seksrilata afero. Mi ne opinias, ke -ismo estus malbona elekto; oni parolas ankaŭ pri nudismo kaj la nudistoj ŝajne sentas sin tute bone kun tio. Krome seksrigardemo por mi indikas pli ion, kio aperas unu aŭ kelkajn fojojn, ne iun ĝeneralan preferon (aŭ aldonon al aliaj formoj de seksumado). Resume laŭ mi: Baza titolo Seksrigardismo; klarigo, ke oni uzas ankaŭ rigardismorigardado; pludirekto el skopofilio (kiun nur tre malmultaj komprenas sen vortaro). La ligon al la radiko vojer/voyeur la homoj povas trovi en la ligoj al aliaj VP-oj. --Lu 12:49, 23. Aŭg 2008 (UTC)
La vorto "vojerismo" estas tute nova, nur-Vikipedia elpensaĵo, dum ĉiuj PIVoj jam konas la formon vuajerismo, kvankam ili sendas la leganton al aliaj, preferindaj vortoj. Ankaŭ troviĝas kelkaj retaj trafoj je "vuajerismo", eble kun du aŭ tri realaj (=ekstervortaraj) ekzemploj. Ankaŭ en nia Vikipedio, ĝis antaŭhieraŭ, troviĝis almenaŭ du artikoloj kun la formo "vuajerismo", sed Narvalo "korektis" unu el ili al "vojerismo". Do, oni eble povas mencii vuajerismon en la artikolo kiel nerekomendatan alternativan vorton. Klare, rigardismo estu la unuavica kapvorto, eble kun redirekto de seksrigardismo. "Vojerismo" havas neniun ekzistokialon. --Surfo 14:07, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Do, mi alidirektis al rigardismo, korektis la tekston. Se oni deziras, mi forigas ĉiujn vojer-vorton. Dume mi atendas proponojn por peepshow. Narvalo 08:38, 25. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon. Laŭ la argumentoj de Surfo, mi nun forigis ankaŭ la alternativon "vojerismo", kaj menciis la evitindecon de "vuajerismo".
Por "peepshow" mi proponus "seksumprezento". Kion opinias la aliaj? Marcos 10:57, 25. Aŭg 2008 (UTC)
Mi opinias, ke la ideo de "peep show" estas "kaŝite rigardi ian erotikaĵon/seksumaĵon en speciala entrepreno". Por "peep" mi proponus "gapi", "subrigardi" aŭ "gvati", sed por "show"? La problemo estas ke ne ekzistas vorto por la angla "show", kiu taŭgus por la ĉiutaga lingvo, kaj "peep show" estas tia. Do eble alia solvo, kiel: seksgvatejo , seksgapejo,... Aŭ ĉu sakrilegio paroli pri nova vorto por "show" ? Punktor 19:24, 25. Aŭg 2008 (UTC) (PS Mi trovis "aŭto(mobilo)", sed ne "memveturilo") - PPS: Hodiaŭ mi serĉis interrete seksgvatejo kaj seksgapejo: Mi trovis "seksgapejo" sur [15].
Seksgapejo estas trafa kaj akceptebla. Narvalo 10:38, 26. Aŭg 2008 (UTC)
Seksgapejo pli bone ol seksgvatejo, ĉar nuanco de gvatado (ne en PIV) estas ebla posta atako aŭ almenaŭ malamikeco.--kani 00:27, 27. Aŭg 2008 (UTC)