Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 6

Kia milito? redakti

Ni havas kaj Prusa-aŭstria milito kaj Francia-Prusia Milito - kiel ni unuece traktu i-ojn kaj majusklojn?--Ziko 11:06, 1. Maj 2008 (UTC)

Laŭ mi, ĉar la militoj estis inter landoj, Francia-Prusia milito estus la plej bona formo. --Niko, 16:57, 1 Maj 2008 (UTC)
Fakte, eble mi malpravis unue. Mi ne scias, ĉar ekzistas Hispana-usona milito, ne Hispania-Usona milito. Do jen unu ekzemplo de mia malpraveco. Kion pensas aliuloj? --Niko 20:00, 1 Maj 2008 (UTC)
Certe laŭ la literumreguloj de Esperanto ambaŭ formoj estas same ĝustaj. Temas pri adjektivoj derivitaj de propraj nomoj, kiujn oni povas literumi aŭ majuskle aŭ minuskle. Mi persone preferas literumi ilin minuskle (krom en la kazo de "Esperanta", por distingi ĝin de la simpla participo "esperanta"). Tamen mi ne certas ĉu vere necesas, ke ni kreu unuecon pri la afero ene de Vikipedio. Ĉiuokaze malunueco restos ekster Vikipedio; kaj ni ne kreu tro da aldonaj reguloj por niaj kontribuantoj. Ni ja povas krei la necesajn plusendilojn por plifaciligi la trovadon de la artikolo. Marcos 17:10, 2. Maj 2008 (UTC)
Sed ni povas demandi nin ĉu en tiaj kazoj ni uzu ekz. majusklon por la dua landnomo aŭ la vorto milito. Supozeble origine oni skribis nur la nacinomon, ekz. "Brita-franca milito", "Hispana-usona milito", sed kaze de Aŭstrio oni skribis "Prusa-aŭstria-milito". Pro tiu i eble estiĝis "Francia-Prusia Milito". Laŭ mi oni emu al minuskleco kaj naci-nomo anstataŭ landnomo, kiel kutimas en la plej multaj lingvoj: "Franca-prusa milito" (pli internacia fakte ol la Deutsch-Französischer Krieg, laŭ la regulo unue mencii la atakanton).--Ziko 13:18, 3. Maj 2008 (UTC)

Mi denove petas helpon kaj pardonon pro tio. Mi ĵus enmetis artikolon Søren Kierkegaard sed ne scipovas restarigi la citaĵojn de la hispanlingva versio, kiun mi tradukis, kaj tiuj ne aperas, kvankam ili estas tradukitaj. Estas 1 en la ĉapitro Regine Olsen kaj 2 en La afero de la korsaro. Dankon.--kani 17:37, 1. Maj 2008 (UTC)

Dankon, ArnoLagrange, jam farita.--kani 18:23, 1. Maj 2008 (UTC)

Konsekvencoj de la nova Regularo pri justa uzo redakti

Se vi ne jam traligis la Regularo pri justa uzo, bonvolu legi ĝin. Eble ni devas baloti ĝin. Pro ĝi, devigita de administrantaro de Wikimedia, nia Vikipedio estas iomete en kriza stato.

  • La nova regularo malpermesas neliberan enhavon kiu ne sekvas striktajn kondiĉojn. Mi faris ŝablonon {{Informkesto justa uzo}} por pruvi justan uzon kaj faciligi ĉi tiun procezon. Se vi alŝutos neliberan dosieron, bonvolu uzi kaj plenumi la novan ŝablonon.
  • La nova regularo malpermesas bildoj sen ia kategorio. Bedaŭrinde (veinde) ekzistas pli ol 5000 en la speciala paĝo Neenkategoriitaj bildoj. Ni ne scias la realan nombron, ĉar la maksimume montrita de tiu paĝo estas 5000. Do, ĉiuj dosieroj en tiu speciala paĝo devos esti kategoriigita aŭ forigita.
  • Ĉar ni devas esti pli zorgema pri "justa uzo", ni faru aliajn agŝanĝojn.
  1. Justa uzo nur permesigas neliberan bildon en la artikolo kiu rekte temas ĝin. Do, ekzemple, ni povas uzi justuzan bildon de filmafiŝo por la filmo, sed NE la sama bildo por la reĝisoro de la filmo.
  2. Ankaŭ, la uzo de galerioj en nomspacoj ekster Artikolo ne estas permesita. (Do, la galerioj de la diskuto-paĝoj estas kontraŭregula.)
  3. Justa uzo por vivantaj personoj estas evitinda.
  4. La minimuma iom da justa uzo estas preferata. Se ni havas 3 aŭ 4 bildoj sub justa uzo en artikolo, ni devas forigi ĉiujn krom unu.
  5. Se samtema bildo aperas en la Komunejo, tiu versio estus preferata.
  6. Neuzataj bildoj sub justa uzo estu forigita.
  • Pro ĉi tiu regularo estas ĵus lanĉita, eble mankas al ni taŭgaj ŝablonoj. Se vi bezonas ŝablonon, bonvolu kontakti min.

Mi volus aliajn opiniojn pri ĉi tiu afero. Ankaŭ, bonvolu kontroli viajn alŝutitajn dosierojn, kaj aldonu la ĝustajn ŝablonojn. Tiu malpligrandigos la monstran taskegon. -- Yekrats 15:15, 2. Maj 2008 (UTC)

Bonvolu klarigi kiel eblas retrovi ies alŝutaĵojn. Bea 15:28, 2. Maj 2008 (UTC)
Pro retrovi viajn alŝutaĵojn, sufiĉas iri al viaj kontribuoj kaj elekti "Dosiero" en la listo "Nomspaco". Jen la rezultanta listo por vi. Dankon pro via kunlaborado ! Thomas Guibal 15:39, 2. Maj 2008 (UTC)

Mi iom vastigas la temon: La kopirajta afero estas komplika kaj mi rimarkis, alŝutante bildojn, ke tute ne estas facile scii, kian indikon aldoni, eĉ se oni scias pri la kopirajta statuso de sia bildo. Mi donas konkretan ekzemplon. Mi iam metis en Vikipedion simplegan bildon pri kladogramo. Nun mi trovas ĉe la bildo imponan noton pri manko de kopirajta informo. Nu, unue, la bildo estas farita surbaze de alia bildo (en la angla Vikipedio), kiu estas indikita libera laŭ mi-ne-memoras-kiu formulo. Cetere, la bildo estas tiom simpla, ke mi tre dubas, ĉu kopirajtaj leĝoj protektas ĝin. Bonvolu montri al mi, kian indikon mi aldonu aŭ prefere aldonu mem la indikon. Alia ekzemplo: la mapo en la artikolo Sundo; ankaŭ ĝi estas, iom adaptita, traduko el alia Vikipedio. Mi unue pensis alŝuti ĝin al la Komunejo, sed rezignis, ĉar la instrukcioj pri deviga kopirajt-indiko estis tiom freneze konfuzaj kaj neniu proponita formulo ŝajnis taŭga. Iun bildon (mi ne plu memoras pri kio temis) mi simple tute ne enmetis pro troa komplikeco. Mi bezonas (trovi?) simplajn instrukciojn aŭ iun “delegiton pri kopirajtaj aferoj”, kiu helpos en konkretaj okazoj. --Surfo 06:55, 13. Maj 2008 (UTC)

Nu, se vi mem kreis la dosieron, despli surbaze de libera originalo, vi simple aldonu la GFDL-licencon. Thomas Guibal 12:58, 13. Maj 2008 (UTC)
Nu, pli bona ol nur la GFDL estus ambaŭ GFDL kaj Kreiva Komuneja Permesilo (ekz-e {{cc-by-sa-3.0}}). Vidu propogandan komikson ĉe Komunejo: Dosiero:BD-propagande colour en.jpg (angla, sed versioj en multaj lingvoj estas atingeblaj). -- Yekrats 13:50, 13. Maj 2008 (UTC)
Eble mi miskomprenas ion, sed tiu komikso neniel klarigis al mi tion, kio ekzakte estas "Creative Commons". Thomas Guibal 15:49, 13. Maj 2008 (UTC)

Klasikaj nomoj redakti

Al mi estas tre malfacila verki artikolojn pri la antikva epoko, ĉar mi ne scipovas esperantigi latinajn kaj grekajn klasikajn nomojn. Kompreneble, eblas serĉi en Vikipedio por vidi se la nomo jam estas menciita, sed ĉi tiu metodo ofte ne funkcias, precipe por la pli malfamaj homoj. Ĉu ekzistas klara regularo pri la esperantigo de tiaj klasikaj nomoj? --Niko 14:50, 3 Maj 2008 (UTC)

Ĉu klasikaj nomoj estas vere tiom malfacile esperantigeblaj? Nomoj, kiuj finiĝas per -us, -ius, -os, -ios, estas laŭ mia opinio sufiĉe bone esperantigeblaj. Sed, tiam, kiam la nomoj estas tro forte kripligataj, estas pli bone lasi ilin neŝanĝitaj. --Michawiki 15:11, 3. Maj 2008 (UTC)
Nick tamen faras interesan demandon : ĉu ekzistas iu interkonsentita regulo inter esperantistoj pri la esperantigo de antikvaj nomoj ? Ĉar mi jam de longe ne certas pri tio, mi ĝis hodiaŭ rezignis traduki artikolojn pri antikva temo, kvankam tiu periodo ege interesas min. Thomas Guibal 16:08, 3. Maj 2008 (UTC)
Ĉu klasikaj ĉu modernaj nomoj - ĉiam la sama. La problemo de nomoj verŝajne ĉiam restos. Sed, tio ne estu iu kaŭzo por rezigni la verkadon de artikoloj. Kio estus kaze de ekz. nomoj el la epoko de la Antikva Oriento aŭ la nomoj de faraonoj. Tie estas diferencaj tradicioj: ekz. la originalaj nomoj, nomoj tradicitaj per la Biblio, naciaj tradicioj. Parte la nomoj ŝanĝiĝas laŭ la stato de la scienco, ekz. oni diference legis la nomon de la plej konata malnovbabilona reĝo: pli malnovaj legoj Hammurabi, Hamurabi, Ĥammurabi,Ĥamurabi, poste Hammurapi, Ĥammurapi. Tio estas ankaŭ problemo de la skribmaniero per la kojnoskribo. Aŭ: Originale Nabû-kudurru-uṣṣur aŭ laŭ la Biblio: Nabuĥodonosor aŭ hodiaŭ Nebukadnecar. Sed tio ne estas kaŭzo rezigni la verkadon de artikoloj. Ne nur demandi, kiel esperantigi, sed unue verki kaj samtempe aŭ poste demandi. Ŝanĝoj ĉiam estas eblaj. Estas ja ĉi tie en la diskutejo tre aktiva diskutado, eble la plej uzata paĝo en eovp ;-). --Michawiki 16:41, 3. Maj 2008 (UTC)
Mi ne bone komprenas, kiujn dubojn Niko kaj Thomas havas rilate al esperantigo de antikvaj nomoj. Laŭ mi la plej multaj estas facile esperantigeblaj, kaj nur estas malmultaj dubaj kazoj. Se vi pliprecizigas viajn dubojn, ni eble povas elpensi konkretajn rekomendojn por tiuj dubaj kazoj. Marcos 17:21, 3. Maj 2008 (UTC)

Helpus se Niko donus ekzemplojn. Ja povas malfacili, ekz. ĉu Seneko estu SenekoLucius Annaeus Seneca. Kaze de famulo ni ne dubas, sed kiel statas pri Aulus Sempronius Atratinus?--Ziko 18:11, 3. Maj 2008 (UTC)

Ĝuste tion mi volis esprimi, Marcos. Mi tute interkonsentas kun vi. Mi ankaŭ pensas, ke unueca regulo neniam estos ebla, ĉar ĉiuj nomoj diferencas unu disde la aliaj. --Michawiki 18:15, 3. Maj 2008 (UTC)
Klarigendas, ke mi bone scipovas inventi esperantigitajn formojn de klasikaj nomoj. Kaj mi ne konsideras nomesperantigon problema fenomeno. Tamen, mi simple scivolis, se ekzistas bonaj rimedoj por jamezkistantaj formoj, aŭ almenaŭ iu (kvazaŭ)oficiala rekomendaĵo pri ĝusta esperantigmetodo. Al mi, la problemo estas, ke mi ne posedas ĉiun esperantlingvan tekston pri la antikva epoko, do mi ne scias, se miaj inventitaj nomoj jam ekzistas aliforme en pli akademia kunteksto. Mi ankaŭ iom timas uzi nomon dubindan aŭ pridebatotan. Se ni deziras sukceson al nia komuna projekto ĉi tie, ni devas sekvi kunkonsentitajn kutimaĵojn kaj morojn, por ke ne ekestu ĥaosego. --Niko, 20:17, 3 Maj 2008 (UTC)
Mi havas tute saman problemon. Jen ekzemplo : ĉu Cicerono aŭ Cicero ? Thomas Guibal 21:17, 3. Maj 2008 (UTC)
Utila povas esti :

ETIMOLOGIA VORTARO DE LA PROPRAJ NOMOJ. André CHERPILLOD. Listo de ĉ 4500 propraj nomoj Esperantigitaj en diversaj publikaĵoj de PIV ĝis Korano kun klarigoj pri etimo kaj derivaĵo. 2005. X+227p. 210x145. ISBN 9290170891. ETI007

La rolo de Vikipedio ne estas solvi debatatajn punktojn en Esperanto. Mi sugestas ke ne dubaj kazoj, artikolverkanto proponu solvon laŭ plej akceptitaj reguloj kaj ankaŭ menciu seeble originalan formon kaj eventuale alternativajn esperantigojn ekzemple :
  1. Cicerono ( latine : Cicero, Ciceronis, ankaŭ esperantigita al Cicero)
  2. Arĥimedo ( greke : Αρχιμήδης, ankaŭ esperantigita al Arkimedo)
AL @ 10:35, 4. Maj 2008 (UTC)

Vikifontaro redakti

Mi ŝatus redemandi ĉu "Vikifontoj" ne nomiĝu prefere "Vikifontaro". Ĉiuj aliaj projektoj estas en ununombro, kaj estus malfacile paroli pri ekz. "germanlingva(j?) Vikifontoj". Ni havas ankaŭ Vikicitaro ks.--Ziko 18:04, 3. Maj 2008 (UTC)

Mi konsentas ke "Vikifontaro" estas preferinda al "Vikifontoj". Marcos 10:01, 4. Maj 2008 (UTC)
Bone, mi ŝanĝis. Kiel statas cetere pri Vikilibroj kaj Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj? Cetere, mi provas antaŭenigi Vikifontaron, eventuale oni interesiĝas rigardi ĉe la nova ĉefpaĝo.--Ziko 12:45, 4. Maj 2008 (UTC)

Atentigo redakti

Mi volas atentigi aliajn Vikipediistojn pri la paĝo Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj, kiun bedaŭrinde la plej multaj ignoradas. (Eble iuj ŝatus aldoni ĝin al sia atentaro). Marcos 19:32, 3. Maj 2008 (UTC)

Ĉu tiuj artikoloj temas pri la sama kurso? Perfektiga Esperanto-Kurso, Perfektiga Esperanto-kurso (PEK). La dua artikolo ŝajnas malbona al mi. Ĉu povas iu kiu scias pri tiuj kursoj plibonigi la artikolojn? -- Eb.eric 23:52, 4. Maj 2008 (UTC)

Alidirektilo farita de Arno. Thomas Guibal 05:34, 5. Maj 2008 (UTC)
Dankon! Eb.eric 14:53, 5. Maj 2008 (UTC)

Landnomoj redakti

Mi proponas uzi en Vikipedio kunmetitajn landonomojn nur kun la sufikso -uj anstataŭ nuna neunueca skribado, multe pli ofte uzanta -i. Laŭ Akademio de Esperanto ambaŭ formoj estas ĝustaj, sed oni uzu nur unu ene de iu unuopa teksto. La sufikso -uj estas, kompare kun -i, laŭfundamenta, regulara, ekzistanta ankaŭ kiel memstara radiko, kaj ne konfuziga — se oni uzas la sufikson -i, leganto ne povas ekkoni, ĉu temas pri vorto kunmetita aŭ ĉu la -i apartenas al la vortoradiko, sekve li ankaŭ ne ekkonas kiel krei nomon de loĝanto: En Aŭstralio ne loĝas *Aŭstraloj*, sed en Ĉeĥio loĝas Ĉeĥoj. Se oni uzus Aŭstralio kaj Ĉeĥujo, ĉio estus klara. (Vidu PMEG 35.4. – Nomoj de landoj kaj popoloj – Kiel scii, ĉu nomo estas kunmetita?). --PAD 16:31, 5. Maj 2008 (UTC)

Ŝajnas, neniu scias, kiu estas la diferenco Somalio kaj Somalilando. Ili ne estas samaj landoj.--Crosstor 07:18, 6. Maj 2008 (UTC)

Kie oni en Vikipedio povas baloti pri eventualaj ŝanĝoj? --PAD 12:56, 6. Maj 2008 (UTC)

Pri landnomoj oni tiom multe jam diskutis. Ni ne bezonas balotadon pri tio. Ni sekvu al la ĝenerala lingvouzo, kiel ni vidas ĝin ekz. en JL de UEA.--Ziko 13:04, 6. Maj 2008 (UTC)
Bonvolu aludi adreson, kie troviĝas la diskuto — mi sensukcese klopodis iun trovi. --PAD 21:20, 6. Maj 2008 (UTC)
Ekzemple ĉi tie: Vikipedio:Diskutejo/-ujo_kaj_-io, certe ankaŭ jam pli frue. --Surfo 06:11, 7. Maj 2008 (UTC)
Laŭ mi ni povas permesi ambaŭ formojn (-ujo kaj -io) paralele. Ni ne bezonas malpermesi unu el ili. Unueco nur gravas por la titoloj; tie ni jam havas unuecon (la uzon de -io), kaj la antaŭa diskuto montris, ke nuntempe ne estas konsento por ŝanĝi tion (kvankam mi persone ŝatus tion). Sed en la teksto mem ambaŭ formoj povas ekzisti, same kiel en la ekster-Vikipedia lingvouzo ambaŭ formoj kunekzistas.
Aldone, laŭ mi ni menciu ambaŭ formojn komence de artikoloj pri landoj (kiam ekzistas du formoj). Tio ankaŭ helpos por kompreni al kiu kategorio iu lando apartenas: Se oni legas ke ekzistas la formo "Germanujo", oni scias ke la landanoj nomiĝas "germanoj". Se oni legas ke ekzistas nur la formo "Aŭstralio", oni scias ke la landanoj nomiĝas "aŭstralianoj". Marcos 18:10, 7. Maj 2008 (UTC)
Miaopinie, multegaj decidiĝas ĝuste laŭ Vikipedio, kiun formon uzi. Se oni do en la artikolo-titolo vidas la -io formon, oni ĝin ankaŭ uzas en propraj tekstoj. Vikipedio estas hodiaŭ tro grava fonto de informoj kaj mi ne certas, ke iu ŝanĝo direkte al pli bona klareco eblas, se Vikipedio ne komencos. --PAD 20:20, 8. Maj 2008 (UTC)

Enciklopedio de Esperanto redakti

Ni havas la "tekstdonacon" de EdE malsame priumata en nuna Vikipedio: foje simple aperas la EdE-teksto, foje ĝi estis vikiumata al fakte nova artikolo, foje ankoraŭ estas ligilo al EdE en ekstera arkivo... Ĉu ne havas sencon ŝovi ĝin en Vikifontaron, ĉar ne eblas scii kiom longe ekzistos tiu eventoj-retejo?--Ziko 22:22, 5. Maj 2008 (UTC)

Bona propono. La nuna aranĝo estas konfuza: Ni havas multajn artikolojn, kiuj fontas el EdE kaj ofte portas la indikon "EdE", sed kiuj fakte jam ne estas kopioj el la originalo, ĉar plu redaktitaj. La originalaj artikoloj estas valoraj, ĉar onin povas interesi ĝuste la stato de 1933, la tiamaj faktoj kaj opinioj. Nun oni neniel povas fidi, ke teksto markita "Ede" en Vikipedio estas originala eĉ se ĝi aspektas eksmoda, ĉar ofte estas postaj redaktetoj neniel markitaj. Multe pli bone estus, se ni simple povus aldoni referencon al aŭtentike originala teksto. Vikifontaro estus bona deponejo. --Surfo 06:53, 6. Maj 2008 (UTC)
Ni devas distingi du malsamajn aferojn: Unu estas la originaj EdE-tekstoj, kiuj nuntempe estas legeblaj en ĉi tiu retpaĝaro, kaj kiujn indas ankaŭ kopii al Vikifontaro. Tute alia afero estas la (intertempe parte redaktitaj aŭ ampleksigitaj) EdE-tekstoj en la Vikipedio. La Vikipedio estas projekto por verki modernan enciklopedion. Ni do ne konservu sen ŝanĝoj artikolojn el malnova enciklopedio. La EdE-tekstoj en la Vikipedio estas ĉi tie por esti plu-redaktataj.
Estas grave ke se EdE estos kopiita al Vikifontaro, oni kopiu la ekster-Vikipedian version, kaj ne la Vikipediajn artikolojn, kiuj jam ne plu reprezentas la originalan tekston. Marcos 12:52, 6. Maj 2008 (UTC)

Ĝuste. En la vikipediaj artikoloj aperu ligilo al la koncerna artikolo en Ede (en Vikifontaro), ke estu unueca kaj ne kiel nun. Tio sufiĉu ankaŭ kiel fontindiko, la leganto povos kontroli kio origine estis en la EdE-artikolo.

Mi bone komprenas, ke Vikipedio estas moderna enciklopedio kun laŭeble aktualaj scioj. Tamen, la nuna sistemo indiki rilaton al EdE estas rekte misgvida. La artikoloj havas ligojn de la tipo EdEEdE-R, kiuj supozigas sed neniel precizigas rilaton al la Enciklopedio nek kondukas al la originalo. Ankaŭ tiujn oni anstataŭigu, kiam EdE estos metita en la Vikifontaro, per taŭga ligo. – Ankaŭ la nuna stato de nia artikolo Enciklopedio de Esperanto estas ne kontentiga, ĉar ĝi supozigas, ke la enhavo de EdE troviĝas an la nuna Vikipedio. --Surfo 14:09, 6. Maj 2008 (UTC)

Mi intencas fari la jenon:

  • Aranĝi ejon en Vikifontaro por EdE, laŭ la modelo de la [:Wikisource:Arkivo de UEA|UEA-arkivaĵoj].
  • Adapti la ŝablonon EdE, kun teksto kiel: ekzistas artikolo en EdE, eventuale uzita por tiu ĉi artikolo. Aŭ eble indiko al Vikifontaro simile kiel ni indikas al aĵoj en la Komunejo.
  • Mi petos poste homojn helpi plenumi la grandan ŝovon kaj priumadon de la koncernaj artikoloj.

--Ziko 14:36, 6. Maj 2008 (UTC)

Kion precize vi intencas kiam vi skribas "granda ŝovo". Ial via teksto sonas al mi kvazaŭ vi volas preni la nunajn EdE-tekstojn troveblajn en la Vikipedio kaj ŝovi ilin al Vikifontaro. Ĉu tion vi intencis? Se jes, mi forte kontraŭas; en la Vikipedio ne necesas grandaj ŝanĝoj. Unue okazu laboro en Vikifontaro, kiu tute ne rilatas al la Vikipedio: Oni kopiu tien la tutan enhavon de EdE nun troveblan ĉi tie; plej bone estus fari tion robote, do ni bezonas iun programlingvulon, kiu emas skribi roboton por tio.
En la Vikipedio nur necesas etaj ŝanĝoj, kiu nur okazu post kiam tiu laboro en Vikifontaro estos farita: Necesas krei ligilojn al Vikifontaro; foje tiuj ligiloj povas anstataŭigi nunan ne-prilaboritan EdE-tekston en Vikipedio; sed certe ĉiuj prilaboritaj EdE-tekstoj restu en la Vikipedio. Marcos 18:20, 7. Maj 2008 (UTC)
Ne, kompreneble ŝovi de la eventoj-retejo al Vikifontaro. Mi preparis la koncernajn paĝojn; se roboto povas fari la reston, tio estas tre bonvena. Vidu ĉi tie.--Ziko 20:19, 7. Maj 2008 (UTC)

Denove pri prepozicioj... redakti

Mi planas redakti artikolojn pri kelkaj kasteloj en Francio kaj krei listojn de kasteloj laŭ regionoj el la franca, sed mi ne certas pri la plej taŭgaj artikoltitoloj. Konsiderante, ke la franca lingvo plejofte uzas la formon Château de xxx, ĉu traduki al "Kastelo de xxx" aŭ simple "Kastelo xxx" ?

Se la nomo de la kastelo estas memstara kaj unika, plej korekta estas laŭ mi la formo "Kastelo xxx" (ekz. Château de la Petite-Pierre, Château de Lagrange-Monrepos nature tradukeblas al "Kastelo Petite-Pierre" aŭ "Kastelo Lagrange-Monrepos").

Pli problemaj estas la kasteloj, kiuj nomiĝas laŭ la urboj, en kiuj ili troviĝas. Por Château de Fontainebleau, ĉu ekzemple "Kastelo de Fontainebleau" (t.e. tiu kastelo, kiu situas en Fontainebleau) aŭ "Kastelo Fontainebleau" ? Nuntempe niaj artikoloj pri kasteloj hazarde aplikas aŭ la unuan, aŭ la duan sistemon, kio estas iom konfuzema. Thomas Guibal 13:59, 7. Maj 2008 (UTC)

(Eble laŭ miaj ĝermanaj lingvoj) mi preferas Kastelo xxx, ĉar foje ne vere ekzistas io al kio povus rilati la "de". - Artikolserio pri francaj kasteloj, sonas tre simpatie.--Ziko 15:00, 7. Maj 2008 (UTC)
Laŭ mi estas du kazoj
  1. la kastelo havas propran nomon => la franca "de" malaperas : Kastelo Lagrange-Monrepos
  2. la kastelo estas nomita laŭ najbara urbo tiam Esperanto ankaŭ uzas "de" : Kastelo de Fontainebleau / (ĉu Fontenblo ? ) AL @ 17:11, 7. Maj 2008 (UTC)
Latine, oni povas uzi aŭ ne genitivon, sekve oni diras Urbs Roma aŭ Urbs Romae, Civitas Luzitania aŭ Civitas Luzitaniae, Colonia Agrippina aŭ Colonia Agrippinae, Castrum Fons aŭ Castrum Fontis. Tiu daŭras en latinidaj lingvoj, portugallingve, hispanlingve, franclingve, ktp. oni povas diri "Cidade São Paulo" aŭ "Cidade de São Paulo", "Praça Imperador" aŭ "Praça do Imperador", ktp. Tiu "de" latinida, sekve, ne estas grava. Sekve, mi pensas ke regulo proponita de Thomas estas bona.Roberto 19:04, 7. Maj 2008 (UTC)

Nova vandalo redakti

Iu sisteme vandalas paĝojn el la adreso 209.62.94.50. Administrantoj, bv. haltigi! --Surfo 09:11, 8. Maj 2008 (UTC)

jen mi forbaris la IP-adreson kaj restarigis fuŝitajn paĝojn au forigis fuŝajn paĝojn kreitaj el tiu IP-adreso. Arno Lagrange @ 09:37, 8. Maj 2008 (UTC)


La vorto "loglibro" redakti

Mi lastatempe konstatis ke laŭradikale la vorto "loglibro" (uzata ĉi tie) eble ne estas la ĝusta vorto por tiu sekcio. Evidente ni tre frue en la historio de Vikipedio adoptis la anglan vorton "logbook", sed "log-" havas malsama signifo inter Esperanto kaj la angla. Laŭ la Komputada Leksikono, la ĝusta vorto estus protokolo. (dua difino) Ĉu estus granda elkrio se mi ŝanĝus tion? -- Yekrats 14:09, 8. Maj 2008 (UTC)

Kiam mi aŭdas la vorton "protokolo", mi tuj pensas pri la unua difino. Ĉu eble alia vorto pli taŭgus? Eble registolibro, registolisto, raportolibro/listo, aglisto, ŝanĝlisto... ktp. Sed se "protokolo" fakte estas uzata kiam oni celas "logbook", ĝi estas bona laŭ mi ankaŭ. -- Eb.eric 15:48, 8. Maj 2008 (UTC)
Fakte tiu "dua difino" estas tre simila al la ekster-komputada signifo de "protokolo", do mi unue pensus pri tio kaj ne pri la "unua difino". Aldone, ankaŭ la Komputeko donas la tradukon "protokolo" por "log", kaj ankaŭ PIV kaj ReVo donas tiun signifon al "protokolo". Ni ne enkonduku alternativan terminon, kiam ekzistas tiom da termina unueco inter diversaj verkoj. Do ni certe uzu "protokolo" kaj ne ion alian. Marcos 17:16, 8. Maj 2008 (UTC)
Bone, tiel mi retiras mian antaŭan opinion. -- Eb.eric 17:20, 8. Maj 2008 (UTC)
Mi nun ŝanĝis "loglibro" al "protokolo" en ĉiuj sistemaj mesaĝoj. Marcos 19:52, 8. Maj 2008 (UTC)
Ankaŭ mi ŝanĝis ĝin al "protokolo" ĉe translatewiki.net por disvastigi tiujn ŝanĝojn en la aliaj kunprojektoj de Wikimedia. -- Yekrats 20:02, 8. Maj 2008 (UTC)
Protokolo certe estas la plej vaste uzata vorto por tiu senco. Aŭdante la vorton loglibro mi pensis pri ia erotika libro ... PaulP 18:40, 12. Maj 2008 (UTC)

Kandidatiĝo de Siebrand redakti

Bonvolu atenti pri la kandidatiĝo de Siebrand je :

Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Siebrand. 

Bonvolu ekkoni la kialojn esprimi vian opinion kaj voĉdoni. Arno Lagrange @ 13:55, 10. Maj 2008 (UTC)

Traduko de biologiaj vortoj redakti

Saluton. Mi petas helpon traduki kelkajn anglalingvajn biologiajn vortojn ĉi tie: Diskuto:Kromatoforo. Se iu scias kie mi povus trovi ilin (interrete) aŭ kiel mi devus esperantigi ilin, mi tre ĝojus. Dankon Eb.eric 16:10, 10. Maj 2008 (UTC)

Atentigo pri proponitaj reguloj redakti

Kiel oni povas legi sur Vikipedio:Regularo, ekzistas du proponitaj reguloj (Vikipedio:Baloto kaj Vikipedio:Lingvaĵo) kiuj ankoraŭ ne estas oficialigitaj. Mi jam antaŭe proponis ĉi tie en la diskutejo ke ni oficialigu ambaŭ. Tiam neniu kontraŭis, sed ankaŭ neniu eksplicite esprimis sin por oficialigo de la reguloj. Ĝenerale regas en la Vikipedio la principo de interkonsento: Do se ni konsentas pri la reguloj, ni ne bezonas voĉdoni pri ili (kiel ankaŭ menciite sur Vikipedio:Baloto). Do se neniu ĉi tie kontraŭos la oficialigon de tiuj du reguloj, mi oficialigos ilin. (Se iu tamen kontraŭas unu regulproponon, ni povas provi ŝanĝi la vortumon de la regulo por trovi interkonsenton, aŭ, se tio ne eblas, okazigi baloton pri la afero.) Marcos 14:28, 11. Maj 2008 (UTC)

Mi konsentas kun la du novaj reguloj. Thomas Guibal 05:59, 12. Maj 2008 (UTC)
Mi ankaŭ konsentas. Dankon pro la organizlaboro. -- Yekrats 14:10, 12. Maj 2008 (UTC)
Mi plene aprobas. PaulP 18:36, 12. Maj 2008 (UTC)
Mi subtenas la du proponitajn regulojn. trojo 20:03, 12. Maj 2008 (UTC)
Mi por-as. Nur demando: Ĉu ne indas tuj enkonduki siglojn por Viki-reguloj, kiel tio kutimas en alilingvaj vikipedioj? Alaŭdo ۩ 10:25, 14. Maj 2008 (UTC)
La reguloj estas klaraj kaj subtenindaj; ankaŭ mi por-as. Mevo 21:24, 14. Maj 2008 (UTC)
Mi nun oficialigis la regulojn. Ankaŭ mi konsentas kun Alaŭdo ke estus bone aparte marki la oficialecon de reguloj komence de la paĝo, kiel faras interalie la anglalingva kaj franclingva Vikipedioj. Ni kreu ŝablonon por tio. Marcos 21:27, 14. Maj 2008 (UTC)
Objection Very much, and principally, against using non-free media in Wikimedia projects that are licensed GFDL. I think that pushing this topic in three (3!!!) days through your community is very unwise. Siebrand 16:40, 17. Maj 2008 (UTC)
Traduko: Kontraŭ Tre, kaj principe konstraŭ la uzo de neliberaj dosieroj en Wikimedia-projektoj sub GFDL. Mi opinias ke pelante ĉi tiun regularon en tri tagoj tra la komunumo estas malsaĝega. (Traduko de Yekrats).
Siebrand, there may be some material here that is mislabelled GFDL, but it is mislabeled. Yes, we need to fix that. Our policy only allows non-free content under certain strict circumstances, and I patterned it like the English. (If a nonfree picture is mislabelled, it is still nonfree, and subject to the rules of nonfree media. I can make a template for that situation.)
Siebrand, estas iom da materialo ĉi tie mismarkita GFDL, sed ĝi estas mismarkita. Jes ni devas ripari tion. Nia regularo nur permesas neliberan enhavon sub certaj striktaj cirkonstancoj, kaj mi ŝablonis ĝin kiel la anglalingvan Vikipedion. (Se nelibera bildo estas mismarkita, ĝi estas ankoraŭ nelibera, kaj regnita sub la regularo de neliberaj dosieroj. Mi povas fari ŝablonon por tia afero.) -- Yekrats 17:08, 17. Maj 2008 (UTC)
Kiel la komento de Siebrand rilatas al la temo de ĉi tiu sekcio? Pri kio li entute parolas, kiam li diras ke ni iun regularon rilatan al neliberaj dosieroj "pelis en tri tagoj tra la komunumo"?
Siebrand, how does your comment relate to the topic of this section? What is the issue are you talking about when you say that some non-free media issue has been "pushed in three days through the community"? Marcos 21:30, 17. Maj 2008 (UTC)
On my talk page, Yekrats informed me that this was the vote for a set of rules on eo.wp of which an EDP (also known as a Fair Use Policy) was a part. That is what I am primarily reacting on. Siebrand 23:11, 17. Maj 2008 (UTC)
The two sets of rules that are being discussed are about 1) general voting procedures and 2) language style. I couldn't find any reference to nonfree media in the two pages. Are you sure you're making your comment in the right section ? Thomas Guibal 07:02, 18. Maj 2008 (UTC)

Savado el tertrema katastrofo redakti

Ŝovita al Tertremo de Siĉuano en 2008 -- Thomas Guibal 06:26, 14. Maj 2008 (UTC)

Mi proponas iom atendi verkante artikolon pri aktuala temo, ĉar ĝi povas sanĝiĝis. Iom ne enciklopediecas skribi ke ĝis tago x horo y estis tiom da mortintoj.--Ziko 18:57, 14. Maj 2008 (UTC)

La neologisma prepozicio "far" redakti

Mi vidis en kelkaj artikoloj la prepozicion "far", kaj post traserĉo de la vikipedio mi ĝin vidis en multaj artikoloj. Ĉu ĝi estas akceptinda vorto aŭ ĉu ĝi ĉiam devas esti anstataŭigita? -- Eb.eric 20:30, 14. Maj 2008 (UTC)

Mi pensas ke laŭ la nova Vikipedio:Lingvaĵo oni ne devas uzi na "far". (Ridu. Mi ŝercas pri na.) -- Eb.eric 20:43, 14. Maj 2008 (UTC)
Ankaŭ mi opinias, ke la prepozicio "far" estas evitinda. En la plej multaj okazoj oni povas facile uzi la prepozicion "de", eventuale "fare de" anstataŭe. Mevo 21:23, 14. Maj 2008 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas ke "far" estas stranĝaĵo en Esperanto, kaj facile anstataŭigebla per "de", aŭ se aparte necesas pli da precizeco per "fare de". Marcos 21:29, 14. Maj 2008 (UTC)
Same kontraŭ.--Ziko 21:36, 14. Maj 2008 (UTC)
La prepozicio estas nun tiel vaste uzata, ke vi aspektas iom dinosaŭre ĝin malakcepti. Evidentas ke ĝi povas esti anstataŭigebla per "de", kiu havas tiom da diversaj uzoj, ke unu pli aŭ malpli ne tro ĝenas, ĉu ne ?. Kaj se aperas utila "fare de", rifuzi "far" pli malpeza, estas afero de snoba purismo. --Ssire 02:09, 15. Maj 2008 (UTC)
Ankaŭ NPIV agnoskas 'far'. ~La lingvo evoluas : iuj evoluoj enradikiĝis, ni akceptu ilin (far estas inter ili). Iuj plu estas diskutataj, ni evitu ilin (na ri estas inter ili). Arno Lagrange @ 05:11, 15. Maj 2008 (UTC)

Se malakceptantoj de "far" aspektas dinosaŭre snobaj puristoj, ĝiaj uzantoj evidente estas modernaj Frankenŝtejnoj aŭ simple ne rimarkis ke la jaro 1984 kaj la tiama novparolo jam antaŭ longe forpasis. --Surfo 06:07, 15. Maj 2008 (UTC)

La logikon de la rebato de (far?) Surfo mi ne trafis... Sed atentu: mi ne diris ke kiuj rifuzas uzi "far", tiuj estas dinosaŭre snobaj puristoj: ĉiu ja rajtas parki sian kaleŝon kie li deziras. Tiun kvalifikon, mi uzis vidalvide tiujn, kiuj volas tion malpermesi al la aliaj, eĉ kontraŭ la reguloj al kiujn ili referencas, kaj en kiu legeblas: Por ĝisdatigite moderna vortprovizo funkcias NPIV kaj ReVo..Kiel rimarkigis Arno, "Far" estas menciita en NPIV, eĉ sen iu "evitinda". Ĝi ankaŭ aperas en ReVo, ja kun mencio "neologismo" sed la regulo ne indikas ke oni nepre ne uzu neologismon. --Ssire 09:09, 15. Maj 2008 (UTC)
Aha, vi aludis pri Vikipedio:Lingvaĵo, ĉu ne? Kial vi do ne citis la sekvon: "Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Oni ĉiam povas ankaŭ konsideri aliajn argumentojn (ekzemple, ĉu unu estas pli facile komprenebla, aŭ pli klare trafas la celatan signifon, ĉu unu pli logike sekvas la ĝeneralajn regulojn pri vortfarado ktp)." Tio klare donas dek du poentojn al "fare de", dek unu al "de" kaj eble du al via amata "far". En la esperanta Vikipedio jam tro abundas lingvaĵo sub la komencanto-nivelo. Tion eblas kontraŭbatali nur per eĉ pli abunda uzado de modele simpla, klasika Esperanto. Rezervu la uzon de "far" al la veraj snoboj, kiuj komprenas, ke skribante "far" ili paŝas sur malfirman grundon en lingva obskuro, kaj scias kian efekton ili volas veki. Tio ne apartenas al normala enciklopedia prozo. --Surfo 11:29, 15. Maj 2008 (UTC)
Via pseŭdo-kalkulo per poentoj por aspekti scienca, spegulas nur vian personan senton, kaj per «via amata "far"» vi ja montras ke via komprenebleco estas limigita: mi ne havas specialan amon por "far", sed ja specialan malamon por la fridpisantaj fosilioj kiuj deziras ke ĉiuj pisu samtemperature. --Ssire 13:13, 15. Maj 2008 (UTC)
Pseŭdo-scienca? Mi ne regalus vin per scienco, eĉ ne per pseŭda, ĉar mi ne supozas, ke vi ion komprenas pri scienco. Mi pensis, ke vi eble iom komprenus pri ciferoj, se ili aperus en formo de Eŭrovido-Kantokonkurso-poentoj, kaj vi tiel sukcesus meti la pridiskutatajn alternativojn en ĝustan ordon de boneco. Ŝajnas, ke ne indis provi. – Tamen interesan aferon mi lernis al via respondo: eĉ fosiloj pisas kaj havas opiniojn pri temperaturo! Ĉu fosiloj havas proprajn necesejojn aŭ ĉu ili utiligas tiujn de la fosistoj? --Surfo 13:43, 15. Maj 2008 (UTC)
Ni ĉesu la personajn atakojn, kaj revenu al diskutado per argumentoj anstataŭ diskutado per insultoj...
Mi volas ankoraŭ atentigi pri tio, ke PMEG, kiu estas rekomendita por gramatikaj duboj sur Vikipedio:Lingvaĵo, klare donas preferon al "de" kaj "fare de" anstataŭ "far".
Ankaŭ estas la jena regulo sur Vikipedio:Lingvaĵo: "en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo". "De" kaj "fare de" certe estas pli kutimaj kaj akceptataj ol "far".
Kompreneble estas preferinde, se iu Vikipediisto kontribuas uzante "far", ol se li tute ne kontribuas. Tamen se poste iu ŝanĝas tiun "far" al "de" aŭ "fare de", oni ne komencu redaktomiliton per restarigo de la pli malkutima "far", sed akceptu tiun ŝanĝon. Marcos 14:05, 15. Maj 2008 (UTC)
Kio estas stikte same kiel malpermesi uzi far, ĉar tuj la gvatantaj farmalamantoj agos. Mi konsentas ne plu fari personan atakon, do mi ne parolos pri hipokriteco. --Ssire 16:16, 15. Maj 2008 (UTC)

Evidente estas malkonsento pri la uzo de 'far' kaj inter vikipediistoj kaj inter esperantoparolantoj kaj inter diversaj aŭtoritataj lingvofontoj (NPIV kaj PMEG). Ne solvas la problemon starigi kiel regulon ke Vikipedio konformiĝu al Fundamento, PV, NPIV, ReVo kaj PMEG ĉar tiuj fontoj pri iuj precizaj punktoj havas malsaman pozicion. (Cetere ReVo ankaŭ funkcias kiel forumo kie ĉiuj lingvaj punktoj estas akre debatitaj inter kontribuantoj - simile al tio kio okazas ĉi tie.) Ne havus sencon baloti ĉi tie pri tiaj punktoj. Mi sugestas ke ni respektu la proponitan regulon ke la lingvo uzata en Vikipedio konformiĝu al la cititaj fontoj kaj aldonu ke en kazo de vidpunktmalsameco inter diversaj fontoj, pluraj formoj estu akceptitaj. Sekve malkiel rekomendas Marcos, ke oni toleru "neologisman" verkon uzantan 'far' kaj ne malhelpu "korekton" al "fare de" - tio povus esti inversita : ke far-istoj toleru pezan uzon de "fare de " kaj ke oni ne malhelpu korekton al "far" !!! - Ja NPIV agnoskas ĝin kaj PMEG malrekomendas ĝin. Ĉu Vikipedio disdividiĝu inter du kampoj da piv-istoj unuflanke kaj da pmeg-istoj aliflanke ? Pro tiaj disputataj punktoj ĉiu partoprenanto en Vikipedio estu pli akceptema al malsama vidpunkto kaj agnoski ke eĉ niaj referaj fontoj havas malsamajn poziciojn. Arno Lagrange @ 20:57, 15. Maj 2008 (UTC)

Kutima lingvouzo ekster Vikipedio enhavas uzon de la prepozicio "far", kvankam malofte. Tiel, laŭ ĉi tio kaj laŭ la antaŭe skribita, la prepozicion eblas malofte uzi en Vikipedio. Maksim 17:08, 16. Maj 2008 (UTC)
Nu bone; tiel longe kiel la uzo de "far" restas malofta en la Vikipedio, mi povos akcepti ĝin. Ni esperu ke tiu permeso ne eksplodigos la nombron da "far"-oj en la Vikipedio, ĉar tiam ni devus rediskuti la aferon... Marcos 20:30, 16. Maj 2008 (UTC)
Mi tre dankas al Marcos pro lia permeso. Ni esperas, ke li ne bezonos retroe malpermesi. --Ssire 04:31, 17. Maj 2008 (UTC)

far estas fundamenta radiko redakti

far fakte estas fundamenta radiko (fari, faro; germane machen, france faire, angle make), kaj se oni tute vorte interpretas la lingvajn respondojn de Zamenhof, tiam oni fakte tute laŭ-fundamente povas utiligi la elementon far memkompreneble ankaŭ kiel prepozicio. Alia demando estas, kiel oni utiligu ĝin kaj kiom ofte ... Amike DidiWeidmann 18:03, 17. Maj 2008 (UTC)

Vi eraras. En fundamento oni nenie indikas eblecon ellasi la finan "e" ĉe adverboj, krom "dank' al", kiu estas pli escepto. Laŭ Fundamento vi tute rajtas skribi "fare de", sed neniel "far", ĉar tiu transiro neniel laŭas la regulojn de E-gramatiko. Alaŭdo ۩ 20:04, 17. Maj 2008 (UTC)
Ne mi ne eraras, sed vi malbone legis mian supran tekston: Mi ne pretendis, ke la fundamento eksplicite permesas la uzadon de far sen finaĵo, mi diris, ke far estas radiko fundamenta kaj mi diris, ke en konsekvenco kaj kombino kun la eldiro en Lingvaj Respondoj de Zamenhof (kie li parolas pri la vortoj dirante ke la elemento o efektive estas vorto [kaj analoge do evidente ankaŭ ĉiuj aliaj radikoj (rimarko mia)]) oni ja povus dedukti, ke oni efektive rajtus utiligi "far"-on kiel prepozicio, aldonante, ke estas alia demando kiel oni utiligu ĝin kaj kiom ofte. Do ne submetu al mi aserton, kiun mi ne faris, turnante miajn vortojn. Krome mia interveno estis nur klarigo, ke oni ne povas pretendi, ke la uzado de far estu eraro. Ne estis pledo por aŭ kontraŭ la elemento far kiel prepozicio. Persone mi jam de longe evitas ĝin, ĉar mi konstatis, ke ne ĉiu komprenas ĝin, kaj mi volas ja esti komprenita, kiam mi skribas. DidiWeidmann 18:46, 18. Maj 2008 (UTC)
Denove mi asertas, ke vi eraras :) Vi simple faras ĝeneraligon en falsa direkto: tiu fakto, ke "o" povas fariĝi vorto (kaj oni uzas ĝin en gramatikoj, ekz. por gramatikaj terminoj O-vorto (=substantivo)), tute ne signifas, ke iu "normala" vorto povas fariĝi prepozicio (aŭ "vorteto" en la terminologio de PMEG). Legu la ĉi-suban komenton de Marcos, kie li bonege klarigas kial kaj donas plurajn ligilojn. Ĝuste pri tiu falsa interpreto de Z kaj falsa ĝeneraligo mi volis ja atentigi vin en mia antaŭa mesaĝo. Alaŭdo ۩ 06:14, 19. Maj 2008 (UTC)
Ne temas pri elizio de adverbo, (en tiu kazo oni uzus "far' de" analoge al "dank' al"); temas ja pri prepozicio kiu fontus el rekta uzo de la radiko. Ni komparu "per - peri" kun "far - fari" ja ekzistas tute paralelaj vortoj krom fari/peri: faranto/peranto, farado/perado, ktp. Kial "Far" ne estas fundamenta ? nur pro la kaprica elektado de Z, kaj estas "fundamente korekta" fari verbon el prepozicio sed ne la malo, kvankam evidente tio funkcias senprobleme. Entuziasmaj propagandistoj de la lingvo gurdas laŭtege ke la lingvo estas mirinde fleksebla: vidu ! el ĉiu radiko vi rajtas fari nomon, adjektivon, adverbon, eĉ se neniam antaue ili uziĝis ! Sed prepozicion, ne. Ni ne estu tro postulemaj. --Ssire 13:22, 18. Maj 2008 (UTC)
En Esperanto la plej baza distingo de vortspecoj estas la distingo inter vortetoj (radikoj kiuj ne bezonas finaĵon) kaj finaĵvortoj (kiuj bezonas finaĵojn por roli en frazoj). Legu pri vortspecoj en PMEG.
La vortetoj estas tre limigita vortklaso, dum la finaĵvortoj estas malferma vortklaso (do daŭre povas aldoniĝi novaj). Zamenhof faris la tre saĝan (kaj tute ne kaprican) elekton, ke eblas krei finaĵvortojn ankaŭ surbaze de vortetaj radikoj, dum ne eblas pligrandigi la limigitan klason de vortetoj surbaze de finaĵvortaj radikoj. Ne permesi vortetojn surbaze de finaĵvortaj radikoj estis saĝe, ĉar alikaze estus permesite ne nur "far", sed ankaŭ "kant" (ekzemple "mi ne ŝatas la muzikon kant Michael Jackson"), "fil" (ekzemple por esperantigi "Osama bin Laden" kiel "Osamo fil Ladeno"), "organiz" (ekzemple "mi iros al aranĝo organiz UEA"), "ir" (ekzemple "promeno ir la urbocentro daŭras 20 minutojn"), "kon" (ekzemple "la ulo kon Johano" anstataŭ "la konato de Johano") ktp ktp, kio tre kaosigus kaj malfaciligus nian lingvon.
Nu, se per ia magia regulo ĉiu ajn radiko rajtus fariĝi vorteto, tiam oni devas demandi sin, kial tia vortetiĝinta radiko nepre devas fariĝi rolvorteto (prepozicio). Ja ne ĉiu vorteto estas rolvorteto. Vortetoj estas tre diversspecaj: Iuj estas E-vortecaj ("ĵus", "tre", "pli"...), aliaj estas A-vortecaj ("ties", "kiu"...), ankoraŭ aliaj estas pronomoj ("vi", "tio"...) k.t.p. Do, kial ekzemple "organiz" ne estu E-vorteca vorteto (= "organize"), aŭ eble pronomo (= "la menciita organizo")? De kie venas la ideo, ke tiaj memstariĝintaj radikoj nepre estu prepozicioj? Efektive ĝi venas el ies fantazio, tute simple. Vere la rolvorteto "far" estas tute unika escepta afero. Ĝi ne kreiĝis pere de ia ajn ekzistanta regulo aŭ modelo en la lingvo, sed simple per kaprica ideo. Eble ĝi estas tamen utila. Tio estas alia demando. Sed laŭ mia opinio ĝi estas tute superflua balasto. Antaŭ iom da jaroj "far" estis iom populariĝanta (ĝin uzis ne tute malgranda malplimulto). Sed de tiam ĝi maloftiĝis. Iam oni povis pensi, ke "far" havas brilan estontecon, sed nun ŝajnas jam, ke ĝi estas mortanta. Uzado de "far" nur donas - laŭ mi - la impreson de strangeco, eĉ de iom ŝima eksmodeco, kvazaŭ iu pensas, ke li estas avangarda aŭ mojosa, dum li vere nur uzas ion, kio jam estas eksmodiĝinta kaj malnovepoka. Bertilow 14:10, 19. Maj 2008 (UTC)
"far" estas la nura vorto en Esperanto kiu estas uzata kiel rolvorteto (prepozicio) kvankam ĝi baziĝas sur finaĵvorta radiko. Do ĝi vere estas escepto, kio ne-necese malfaciligas nian lingvon. La kazo de "per" estas tute alia, ĉar "per" dekomence estis vorteta radiko. (Kaj eĉ se oni ekuzas "far", daŭre ne estas simetrio inter la du radikoj: Dum la substantivo "faro" estas tre kutima, "pero" praktike ne uzatas). Marcos 16:22, 18. Maj 2008 (UTC)
Ankaŭ mi ne ŝatas "far", samkiale. Cetere ĝi apenaŭ estas uzata en nuntempa lingvaĵo, ŝajnas al mi.--Ziko 14:44, 19. Maj 2008 (UTC)

La nocio loĝloko en diversaj artikoloj pri Rusio redakti

La nocio loĝloko estas laŭ mi ĉi-tie kaj en aliaj artikoloj pri Rusio kaj aliaj ekssovetiaj landoj iomete nekutime utiligata anstataŭ aŭ komunumo, municipo, urbo, vilaĝosetlejo. Loĝloko ne vekas al mi ideon pri administra unuo, sed simple pri loko, kie oni loĝas (kaj nur loĝas sed ne laboras). Respektive la loĝloko de persono X estas urbo Y. Vidu sub Diskuto:Jaroslavla_provinco kaj Diskuto:Jaroslavla_provinco Amike DidiWeidmann 20:21, 15. Maj 2008 (UTC)

La nocio havas ege pripensitan historion kaj tute ne estas hazarda. La nocio "loko" estas pli larĝa, ol vi opinias. Pri aliaj vortoj aperaj kelkaj problemoj, ĉar tiuj vortoj ekzistas en la rusa kaj estas uzata en iom alia senco. Vidu ekzemple la nocion kantonoarondismento! Oni ja povas simplege uzi "provinco" kaj "subprovinco" por tiuj, sed aperas pliaj problemoj. Do mi, kiel denaska ruslingvano, tute aprobas tiun lingvouzon. Alaŭdo ۩ 19:53, 17. Maj 2008 (UTC)
Dankon por la klarigo. En ĉi-tiu kazo fakte estus dezirinda klariga artikolo, kie la esprimo estas difinita - ekzemple sub Loĝlokoj de Rusio kaj ligilo al la artikolo, ĉie kie loĝloko en tiu-ĉi senco estas utiligata. Estas ja tute klara, ke administraciaj dividoj estas malsamaj de lando al lando. Tiu-ĉi nocio ne estas klara al homo, kiu ne konas la administracion rusan, tial tia klarigo estas necesa, helpa kaj interesa. Oni jam cetere en tiu-ĉi loko esprimis, ke estus interesa (kaj eble ĵus nur en la esperanto-komunuma realigebla) projekto foje havi komparon de ĉiuj administraj sistemoj kaj esprimoj de la tuta mondo. Tra ampleksa temo nature kaj tre ambicia projekto. Al kantono ja eblas aldoni distrikto, subdistrikto ktp. ktp. En Svislando ni ekzemple distingas inter komunumoj, municipoj, setlejoj, vilaĝoj kaj urboj - kaj la nocioj eĉ varias en sia signifo de kantono al kantono. Kiam oni volas traduki la esprimon, oni kelfoje preskaŭ feneziĝas. Amike DidiWeidmann 19:08, 18. Maj 2008 (UTC)
Fakte, la vorto "loĝloko", kiun oni vaste uzas en la artikoloj pri Sovetio, Rusio kaj Ukrainio, estas elisio de la plena nomo "urbotipa loĝloko". Tiu artikolo jam delonge ekzistas kaj aperis antaŭ, ol ni komencis vaste uzi tiun nocion en vikipedio. Ĉu vi opinias, ke oni aldonu pli da ligiloj al tiu artikolo, ĉar ne tuj evidentas la elisio? Alaŭdo ۩ 06:21, 19. Maj 2008 (UTC)
Indas havi ĝeneralan vorton, kiu taŭgas kaj por vilaĝo kak por urbo. Maksim 04:10, 21. Maj 2008 (UTC)

Kromatoforoj redakti

Jen artikolo pri kromatoforoj. Mi ĵus kompletigis mian tradukadon en Esperanton de la elstara anglalingva versio. Mi petas helpon de ĉiuj... Eble se ni kontrolas ĝin lingve, ĝi fariĝos leginda aŭ elstara. :) Dankon! -- Eb.eric 21:06, 15. Maj 2008 (UTC)

Gratulon, mi baldaŭ tralegos la artikolon. Thomas Guibal 05:20, 16. Maj 2008 (UTC)

Nova projekto por plibonigo de vikipedio redakti

 

Karaj amikoj, mi petis al la franca Vikipediisto Phe eksporti lian projekton por korekti la ruĝajn ligilojn. Jen la Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj !

La projekto jam estas preta. Vi estas tutkore invitataj por kontribui. NicoRay 18:41, 16. Maj 2008 (UTC)

Bonege! Mi proponas ke vi skribu la titolojn de majusklo, ĉar ekzemple "adelbert von Chamisso" aspektas ne tute bone. Maksim 08:00, 18. Maj 2008 (UTC)
Fakte, mi ne povas ŝanĝi tion ĉar la nomoj en la listo estis farita de roboto de Vikipediisto:Phe, sed en vikipedio ne gravas la majuskulo por unua litero. Tiu povas ŝajni stranĝa kun zamenhof, sed kiam ni parolas pri la pola lingvo aŭ pri abeloj en frazo, ni nur skribas kiel ni volas. NicoRay 15:14, 20. Maj 2008 (UTC)

Misuzo de Diskutejo por (ĉureklamaj) alvokoj redakti

Min ege agacas tiuj ĉu-reklamaj alvokoj en Diskutejo, kie oni petas "subteni iun", kiel ĉi-suba alvoko. Kvankam mi vere kondolencas pri viktimoj de tiu tertremo kaj komprenas la noblan intencon de la publikiginto, mi ne opinias tiun lokon taŭga por tiaspeca anonco. Pro tio mi proponas forigi tiun alvokon kaj fermi la paĝon nur por registritaj uzantoj -- por ĉiuj aliaj restas la eblo skribi ion sur nacilingva paĝo. Alaŭdo ۩ 19:58, 17. Maj 2008 (UTC)

Mi konsentas kun Alaŭdo ke la diskutejo estu uzata nur por Vikipedi-rilataj aferoj. Mi tial nun forigis tiujn alvokojn. Tamen laŭ mi ni ne bezonas bari la diskutejon por ne-ensalutintoj; ja misuzo okazas tre malofte. Marcos 21:45, 17. Maj 2008 (UTC)
Samopinias kun Marcos. Dankon pro la forigo. Thomas Guibal 06:57, 18. Maj 2008 (UTC)

Aldono de averto-ŝablono al korekte alŝutita dosiero redakti

La roboto SieBot aldonis al la de mi korekte alŝutita dosiero Dosiero:Blazono Rapperswil-Jona.png averton, ke mankas licenco, kvankam ja la licenco estis tute klare indikita: Nome, ke temas pri Svisa Blazono, kiu estas laŭ la Svisa Federacia Leĝo pri (Svisaj) Blazonoj libere uzebla, ke la svisaj blazonoj ne estas protekteblaj kiel elementoj de markoj, kaj ke neniu rajtas ĝin utiligi ŝajniganta, ke privata aŭ komerca produkto ricevu oficialan karakteron. Laŭ la citita leĝo utiligado de svisaj blazonoj en enciklopedioj kaj por ne komerca uzo etas absolute libera! Mi ĵuste zorge klarigis sur kiu bazo la utiligado de svisaj blazonoj estas licenciita. La svisaj blazonoj do fakte estas speco de publika posedaĵo, tamen kun certaj limigoj memkompreneble. Mi volas atentigi, ke oni nun ne komencu fari frenezaĵojn kaj detrui nian vikipedion, panikante pri iu decido rilate dosierojn, sed kun iom da trankvileco analizi. La agon se SieBot en la konkreta kazo estas fakte vandala akto. Do bone evidente ne intenca, la rezulto tamen estas la samo. Memoru: La ununura senco de la polurado de ne korekte alŝutitaj bildoj estas protekto de Vikipedio de eventualaj plendoj de la kopirajtposedantoj. La senco de la aktiveco ne devas esti ĝeni unuopajn vikipediistojn, aŭ kvazaŭ burokrate eduki ilin. Kiam ja el la konteksto klaras, laŭ kiu leĝo bildo estas publikigebla oni povas anstaŭ meti strangajn ŝablonojn, kun minaco de forigo de la bildo ankaŭ per la tute sama laboro simple enmeti la ĵustan licencŝablonon. Kromi mi opinias, ke la tuta alŝutŝablono kun pli da pli por laiko apenaŭ kompreneblaj admonoj kaj avertoj fariĝas kompleta frenezaĵo! Mi vere iomete ĝenas, kun kia paniko oni nun komencas iom sen cerbe agadegi. Laŭ mi necesas krei simplan kompreneblan alŝutpaĝon, devas esti simple elekteblaj ŝablonoj por kopirajtoj, kaj precipe laiko komprenu la aferon. Do kiam oni havas antaŭ si la sencon de la tuto, nome eviti jurajn plendojn kun teruraj kosto-konsekvencoj kaj por vikipedio kaj por la alŝutanto, tiam ankaŭ eblas formuli kompreneblajn licencojn. Amike DidiWeidmann 17:46, 18. Maj 2008 (UTC)

Mi informos lin pri la eraro. -- Yekrats 23:01, 18. Maj 2008 (UTC)
Parto de la problemoj kun Svisaj Blazonoj nun solviĝis, ĉar finfine iu kreis taŭgan licenc-ŝablonon por Commons. Kaj en la konkreta kazo de la Rapersvila blazono iu jam alŝutis pli belan version de la dosiero al Commons. Mi do nun povas iom pos iom transigi la bonkvalitajn blazonojn al Commons kaj la problemo solviĝis de si mem.DidiWeidmann 10:11, 20. Maj 2008 (UTC)

Mi plene samopinias kun DidiWeidmann pri la freneza situacio de kopirajtaj aferoj en Vikipedio. Ie ĉi-supre, sub alia titolo, mi jam skribis pri unu mia bildo, interalie: “Mi unue pensis alŝuti ĝin al la Komunejo, sed rezignis, ĉar la instrukcioj pri deviga kopirajt-indiko estis tiom freneze konfuzaj kaj neniu proponita formulo ŝajnis taŭga.” Tio estis nur etaĵo, sed ĝuste tiaj etaĵoj igas onin rezigni. Mi ripetas, kion diris DidiWeidmann: “necesas krei simplan kompreneblan alŝutpaĝon, devas esti simple elekteblaj ŝablonoj por kopirajtoj, kaj precipe laiko komprenu la aferon.” Vikipedion kreas laikoj, ne Usonaj juristoj. --Surfo 15:19, 20. Maj 2008 (UTC)