Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/8

Diversejo redakti

normoj redakti

Mi skribis Uzanto:Marek Mazurkiewicz/Normala artikolo. Ĉu tio estas bone? Ĉu mi povas alinomigi al Helpo:Normoj/universala ? En la pl-Vikipedio estas pl:Wikipedia:Standardy artykułów/standard ogólny. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:05, 24 Jun. 2014 (UTC)

  • Kiel mi vidas, via paĝo ne enhavas tekston, nur rubrikajn titolojn. Evidente estas frue alinomigi tiun ĝermeton. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 04:16, 24 Jun. 2014 (UTC)
    • Mi intence skribis nur rubrikajn titolojn. En multaj artikoloj rubrikaj titoloj estas en diversa vico. Ekzemple:
en Blanka cikonio estas: Bibliografio, Notoj, Cititaj verkoj, Eksteraj ligiloj sed
en Gaviedoj estas: Referencoj, Literaturo, Rilataj temoj, Eksteraj ligiloj sed
en Pelikano estas: Referencoj, Bibliografio
Mi ne ŝatas tion tial mi proponas nova helpo-paĝo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:47, 24 Jun. 2014 (UTC)
  • Jes, tiu problemo estas solvenda (kaj ankaŭ aliaj problemoj, kiuj estas ecaj verŝajne por ĉiuj malgrandaj Vikipedioj). Tamen pli bona estus ne specimeno, sed helpopaĝo klariganta la temon en teksto. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 22:40, 24 Jun. 2014 (UTC)
Laŭ mi tio estas bona komenco. Laŭ mi bonus la enhavon iel kunligi kun Helpo:Kiel verki bonan artikolon sed dume mi ne havas konkretan proponon. Kaj jes, alinomigu ĝin, sed ŝajne al Vikipedia nomspaco (Vikipedio:Normoj/universala) (kaj prefere ankaŭ kreu klarigan paĝon Vikipedio:Normoj por, ke oni sciu kio entute temas  ). --KuboF (diskuto) 19:12, 29 Jun. 2014 (UTC)
@KuboF: mi faris Uzanto:Marek Mazurkiewicz/Normoj. Ĉu iu povas korekti erarojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:00, 3 Jul. 2014 (UTC)
Dankon uzanto:KuboF Mi alinomigis al Vikipedio:Normoj kaj Vikipedio:Normoj/universala. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:09, 6 Jul. 2014 (UTC)
 

Ĉu vi rigardis la brilan traduko-laboron de Uzanto:Blahma por la Alŝuto-Asistilo (UploadWizard)? En la maldekstra indekseto de nia vikio, ni havas ligilojn "Alŝuti dosieron" kaj "Alŝuti dosieron loke". Se vi klakas "Alŝuti dosieron", vi venos plene Esperantigitan ilon por alŝuti vian dosieron. La Alŝuto-Asistilo ŝajnas tre helpema por asisti novan uzanton alŝutante dosierojn por ĝeneralan uzon.

Mi opinias ke la ilo estas tiom utila, kiom ni preskaŭ povas uzi ĝin ekskluzive. Uzo de la Wikimedia ilo helpos la administrantojn tie, kiu kontrolu ĉiun bildon alŝutitan tie. Mi proponas ke ni forigi la ligilon "Alŝuti dosieron loke" el la maldekstran indekson, sed ne malŝalti alŝutojn plene ĉi tie. Oni ankoraŭ povus iri al la ligilo rekte, per Specialaĵo:Alŝuti. Mi opinias ke ĉi tiu ago gvidos novulojn al la asistilo ĉe Wikimedia, por ties administrantoj, kaj malgrandigos laboron por ni.

Kion vi opinias? -- Yekrats (diskuto) 17:56, 17 Jul. 2014 (UTC)

Kial ne, tiel ni nenion malpermesas. --pino (diskuto) 06:11, 18 Jul. 2014 (UTC)
  Por: mi subtenas. Sed prefere ni ŝanĝu la ligilon al Helpo:Alŝuti dosieron (kaj ĝisdatigu tiun paĝon). Por tiuj malmultuloj, kiuj vere volas alŝuti taŭgan dosieron loke, ni povus eĉ aparte klarigi kiel tion fari. --KuboF (diskuto) 21:44, 23 Jul. 2014 (UTC)
  Por: Unue, dankon pro la laŭdo de mia helpo – la ĉi-apudan bildon mi tradukis jam antaŭ longa tempo pro persona plaĉo kaj ĝojos, se ĝi trovos utilon. Sekve, mi konsentas ke hodiaŭ oni tre preferu komunejajn alŝutojn kaj uzon de la asistilo, kontraste al lokaj alŝutoj kaj la malnova unupaĝa formularo, kiun novulo ne povas kompreni. Espereble ankaŭ la bildaj klarigoj helpos komprenigi al uzantoj, ke ne komunejen ili alŝutu malliberajn bildojn. Mi do poras la malvidebligon de lokaj alŝutoj, sed en iu (volonte malpli okulfrapa) maniero tamen la novulo devus povi informiĝi, ke ekzistas ankoraŭ alia maniero (kaj alia loko) en kiu esceptokaze ankaŭ bildoj laŭ justa uzo rajtas esti alŝutataj. Se tiel ĉi ni helpos limigi la lokajn alŝutojn al la necesa minimumo kaj ĉio ebla iros al Komunejo, tio estos nur bone. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 10:21, 24 Jul. 2014 (UTC)
  Por: se tio helpas maloftigi la aperon de bildoj neĝuste licencitaj ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 10:54, 24 Jul. 2014 (UTC)
  Por: ĉar tio almenaŭ iom malhelpos la alŝutadon de bildoj kopirajtaj ĉi tie. Mi multe pli preferus uzi nur komunejon, kaj mi jam diris tion plurfoje. Mi profitas por danki al Blahma pro lia laboro ĉi-sence. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  00:33, 28 Jul. 2014 (UTC)

Provante kontribui al la diskuto pri konservado de Esperanto-movada heredaĵo (ĉefe pro ĝi ĉi tie ofte ekestas permesilaj problemoj), mi ŝatus inviti almenaŭ tiujn geografie proksimajn de vi al KAEST, kiu post du jaroj denove okazos ĉi-novembre en Slovakio, kun la ĉefa temo "Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon". Organizas ĝin E@I, jam aliĝis ankaŭ kelkaj fakuloj esperantologoj kiel Detlev Blanke, kaj ELiSo intencas lanĉi tie iun ciferecigan iniciaton por kontribuadi al Vikifontaro interalie per Esperantaj verkoj. Vizitu http://kaest.ikso.net/ por ekscii pli. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:24, 24 Jul. 2014 (UTC)

:-) bugzilla:69055. --Nemo bis (diskuto) 21:08, 2 Aŭg. 2014 (UTC)

Belege. --Ziko (diskuto) 10:50, 23 Aŭg. 2014 (UTC)

  Por: Ŝajnas ke ni atingis interkonsenton por forigi la rektan ligilon al "Alŝuti dosieron loke". @Yekrats: Ĉu "iri al la ligilo rekte, per Specialaĵo:Alŝuti" signifas iri al "Specialaĵo:Alŝuti" tra la apuda ligilo "Specialaj paĝoj"? Se jes, bone. Sed estus sensence se oni nur ŝanĝus la ligil-nomon el "Alŝuti dosieron loke" al "Specialaĵo:Alŝuti" por ebligi la rektan ligilon. Nu, kiel redakti la maldekstran "Iloj"?
Aldone, kiam iu redaktas la ilojn, estos bone ankaŭ ŝanĝi la ligil-nomon "Rilataj paĝoj" al "Rilataj ŝanĝoj". Ekzemple, la enhavo de "Rilataj paĝoj" de ĉi tiun paĝon (Specialaĵo:Rilataj ŝanĝoj/Vikipedio:Diskutejo/Diversejo) diras Ŝanĝoj rilataj al "Vikipedio:Diskutejo/Diversejo". Tamen, Specialaĵo:Rilataj ŝanĝoj estas Rilataj paĝoj...--Salatonbv (diskuto) 21:37, 23 Aŭg. 2014 (UTC)

Evoluiigistoj jam ŝanĝis agordon kaj nun funkcias la defaŭlta ligilo al Komunejo. Mi ankaŭ forigis la duan, nun superfluan, ligilon. --KuboF (diskuto) 22:04, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

biologio - Manĝokutimoj redakti

En artikolo Tiranosaŭro estas skribita: "tiranosaŭro estis dupieda karnomanĝulo". Vorto "karnomanĝulo" ligas kun "Karnomanĝuloj" kie mi legas "Karnomanĝuloj estas biologia ordo, kiu inkluzivas pli ol 260 placentulajn mamulojn." Ĉu "Karnomanĝulo" havas du sencojn ĉu ligilo estas malbona? Kie vorto signifas "besto kiu maĝas bestoj" (d:Q81875)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:50, 1 Aŭg. 2014 (UTC)

Karnomanĝuloj havas du sencojn. Eble Karnomanĝuloj (manĝokutimo) estus nova artikolo. --pino (diskuto) 16:57, 1 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon. Mi proponas Karnomanĝuloj kiel apartigilo kaj Karnomanĝuloj (manĝokutimo) kaj Karnomanĝuloj (taksonomio). Mi pensas ke ni (vikipedistoj) ne povas decidi kiu senco estas unua. Tio faciligus trovi malbonaj ligiloj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:13, 1 Aŭg. 2014 (UTC)
Kial ne? Bonan laboron! --pino (diskuto) 19:38, 1 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi faris Uzanto:Marek Mazurkiewicz/karnomanĝulo kaj Uzanto:Marek Mazurkiewicz/Karnomanĝuloj (manĝokutimo). Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:45, 1 Aŭg. 2014 (UTC)
Bela artikolo, gratulon! Por la titolo estus eble pli kutima uzi pluralo por la taksonomio ordo (kiel Ronĝuloj) kaj singularo por la manĝokutimo kiel Insektomanĝulo. --pino (diskuto) 07:11, 2 Aŭg. 2014 (UTC)
Se mi komprenas ĝuste, ĉu oni volas unuigi la titolojn?
  • Ankoraŭ momento. Estas Herbovorulo, ĉu vere bone estos: herbovorulo kaj karnomanĝulo? Ĉu herbomanĝulo aŭ karnovorulo estas malbone ĉu ĝi havas alia senco? En vortaro.net estas herbovora, ĉiomanĝanta, -vora. Interese ke (laŭ vortaro.net)" "—voranto. Animalo karakterize sin nutranta per io" kaj "—voruloj ♉ Sistematika grupo de animaloj, kies ĉefaj reprezentantoj karakterize sin nutras per io" Kio vi pensas pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:33, 2 Aŭg. 2014 (UTC)
Nu, mi estus prudenta se ambaŭ vortoj estas ja akceptataj (mi preferus la vortojn Carnivora kaj Karnomanĝulo anstataŭ la aliaj) ne estas bezono ŝanĝi la vortojn de la artikoloj (Ĉar ambaŭ ĝustas). --pino (diskuto) 09:40, 2 Aŭg. 2014 (UTC)
Ĉu vi opinias ke bone estus se estus artikoloj: Karnomanĝulo (manĝokutimo) kaj Ĉiomanĝanto kaj Herbovorulo? Mi opinias ke tio estus malordo. Mi proponas elkti unu el tri versioj:
1. Karnomanĝulo (manĝokutimo), ĉiomanĝulo kaj herbomanĝulo...
2. Karnomanĝanto (manĝokutimo), ĉiomanĝanto kaj herbomanĝanto...
3. Karnovorulo (manĝokutimo), ĉiovorulo kaj herbovorulo ...
Ĉu mia propono estas bona? Se jes - kia versio estus plej bona; se ne - kial? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:40, 2 Aŭg. 2014 (UTC)
Certe unueco estus bone sed ni atentu aliajn aspektojn. Ni vidu ekzemple la historion de {{Vorantoj}}. La aŭtoro bedaŭrinde ne plu laboras en nia vikipedio, ĉefe kaŭze de sentolerema titolomilito. Veni en artikolo nur por ŝanĝi titolon estas ne sen danĝero. Lasu minimume de libereco al aŭtoroj. Se tie vi volus nepre ŝanĝi, mi preferus la unua version. --pino (diskuto) 07:59, 3 Aŭg. 2014 (UTC)
Por eviti titolmiliton, mi kreis la sekcion Vikipedio:ALI#Antaŭ alinomigi paĝon. Se listigi en Vikipedio:AA ne estas sufiĉe, estus bone, respekte kontakti la kreinton (se li estus ankoraŭ aktiva). Neniu povas posedi artikolon (kaj titolon) sed la historio devas montri la kontribuon. Do, mi pensas ke la unuigpropono de Marek Mazurkiewicz estas bona, sed mi ne povas diri kiu titolado estas plej bona.--Salatonbv (diskuto) 08:47, 3 Aŭg. 2014 (UTC)

raportu pri eraro redakti

Ĉu en eo.viki estas/estis io kiel d:Q10968461? Marek Mazurkiewicz (diskuto)

internacia eraro - Lazzaro Spallanzani redakti

En eo.viki estas "Lazzaro Spallanzani (Scandiano, 12-a de januaro 1729 – Pavio, 11-a de februaro 1799)."

En pl.viki estas "Lazarro Spallanzani (ur. 10 stycznia 1729, zm. 12 lutego 1799)"

En en.viki estas "Lazzaro Spallanzani (Italian pronunciation: [ˈladdzaro spallanˈtsaːni]; 10 January 1729 – 12 February 1799)"

En de.viki estas "Lazzaro Spallanzani (* 12. Januar 1729 in Scandiano, heute Provinz Reggio Emilia; † 12. Februar 1799 in Pavia)"

En la.viki estas "Lazarus Spallanzani ( Scandiani die 12 Ianuarii 1729 natus; Papiae 11 Februarii 1799 mortuus),"

Ĉu kio povas korekti? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:03, 3 Aŭg. 2014 (UTC)

Kategorioj redakti

Ĉu vi scias ke Kategorio:Manĝaĵoj estas en Kategorio:Nutraĵo kaj Kategorio:Nutraĵo estas en Kategorio:Manĝaĵoj? Ĉu tio estas bone laŭ vi? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:57, 4 Aŭg. 2014 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Bedaŭrinde ankaŭ la konataj vortaroj Esperantaj ne helpas, ĉar en ili ofte "manĝ'" kaj "nutr'" estas cirkle difinataj. Tamen, laŭ la jamaj intervikiaj ligiloj de tiuj kategorioj kaj laŭ ilia enhavo, mi sukcesis trovi paralelon kun la alilingvaj vikipediioj (mi kontrolis en: kaj cs:) kaj ŝanĝis la strukturon por identiĝi al ili. Do nun estas supra Kategorio:Nutrado en kiu ĉeestas interalie 1) Kategorio:Nutraĵo 2) Kategorio:Kuirarto kun siaj subkategorioj Kategorio:Manĝaĵoj kaj Kategorio:Trinkaĵoj. Dubindaj laŭ mi ankoraŭ restas la nomo "Kuirarto" (ĉu ne pli konforme al la aliaj lingvoj "Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj"?) kaj la singularo uzata ĉe la kategorionomo "Nutraĵo". --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:31, 7 Aŭg. 2014 (UTC)
@Blahma: koran dankon. Ĉu Vi konas catgraph? Mi nun vidis ke kun Kategorio:Gastronomio kaj Kategorio:Kuirarto estas simila problemo. Mi pensas ke en.viki havas tre malobonan kategorio'sistemon. Mi plej ŝatas germana (de.viki) kategorio'sistemon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:17, 7 Aŭg. 2014 (UTC)

Verda koloro de la Esperanto-flago redakti

Uzanto:Iketsi ŝanĝis komence de aŭgusto 2014 la verdan koloron de kelkaj Esperanto-flagoj en la Vikimedia Komunejo el   009900  al   009F6B vidu kontraste la du versiojn ĉi tie. Mi kontraŭstaras tiun ŝanĝon, malfaris liajn redaktojn kaj invitas lin kaj ĉiujn aliajn interesiĝantojn al diskuto ĉe Diskuto:Esperanto-flago#Koloro. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 10:44, 7 Aŭg. 2014 (UTC)

Nun aldoniĝis alia uzanto, kiu ne komprenas Esperanton, sed ja redaktas flagajn bildojn ofte, kaj li insistas surbaze de unu foto de la UK ke la koloro devas esti ŝanĝita. Mi do refoje petas aliajn vikipediistojn esprimi sian opinion en la diskuto, ĉar ĝis nun mi estas sola. Aldone, ajna referenco al almenaŭ iom "oficiala" difino de la verda koloro (ĉu per kodo, ĉu per bildigo) estas tre bonvena! --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:09, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon al pino kaj Tlustulimu, kiuj venis kun subtenaj voĉoj. Intertempe mi ricevis respondon kun konkretaj rekomendoj de Roy McCoy el la Centra Oficejo, kiun mi afiŝis, kune kun kolora komparo kaj mia konkludo, al nova sekcio de la sama paĝo. Iom ĝene mi devis fari ĉion dulingve, por ke ankaŭ la eksterulo, kiu ne parolas Esperante sed pretendas koni la detalojn pri la Esperanto-flago, komprenu… Miaj trovoj kaj la konkludo povas interesi ĉiun Esperantiston, kaj mi esperas ke ankaŭ Iketsi kaj Fry1989 akceptos tion. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:15, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

ĉiuj biografioj estas en Kategorio:Biologio redakti

Ĉu vi scias ke ĉiuj biografioj estas en Kategorio:Biologio? Ĉu tio estas bone laŭ Vi?

Ekzemple: Sándor Veres estas en Kategorio:Mortojaro nekonata; k:Mortojaro nekonata estas en Kategorio:Mortintoj laŭ tempo; k:Mortintoj laŭ tempo estas en Kategorio:Mortintoj; k:Mortintoj estas en Kategorio:Morto; k:Morto estas en k:Biologio (vidu en grafeo: http://tools.wmflabs.org/vcat/catgraphRedirect?wiki=wikipedia&lang=eo&cat=S%C3%A1ndor%20Veres&d=0&n=0&format=svg&links=0&sub=article

Laŭ mi tio estas problemo ĉar mi serĉas novajn artikolojn el biologio (mi uzis http://tools.wmflabs.org/catscan2/catscan2.php?language=eo&depth=4&categories=Biologio&show_redirects=no&max_age=48&only_new=1&interface_language=pl&doit=1 - mi faras Portalo:Biologio/Novaj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:55, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Se Sándor Veres estus en Kategorio:Biologio, estus ne bone sed mi ne vidas ankaŭ kun la ilo catscan. --pino (diskuto) 16:17, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi vidas : Biologio 397 (Article) 11732 20140804050855 1 Evoluismo 966 (Article) 11943 20140802150418 1 Organismo 22154 (Article) 2656 20140701145739 1 Ĉelteorio 273772 (Article) 3394 20140715214237 1 Hemoragio 291875 (Article) 2253 20140708170038 1 Kontraŭantibiotika rezisto 299853 (Article) 2100 20140708170038 1 Holocena amasa formorto 324672 (Article) 1347 20140524195721 1 Vegetaĵara mapo 328676 (Article) 6061 20140728145222 1 Lazara taksono 429931 (Article) 1209 20140723064030 1 Organa sistemo 474645 (Article) 313 20140728145222 1 Linea Societo de Londono 489106 (Article) 2636 20140804180816 1

@Pino~eowiki: depth=4 Vidu http://tools.wmflabs.org/catscan2/catscan2.php?language=eo&depth=4&categories=Biologio&doit=1 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:28, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Verdire mi ne konas la ilon sed eble provu kun la parametro depth = 0. --pino (diskuto) 16:35, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Tio ne estas solvo. Problemo estas ke estas depth=4 kaj en rezultato estas Sándor Veres . Tio estas problemo ĉar catscan servas por serĉi ne nur depth = 0 Mi pensas ke eĉ se depth = 100 ĉio devas konveni. Ekzemple: En Kategorio:Biologio estas Kategorio:Anatomio; en k:Anatomio estas artikolo Akselo - estas bone ĉar artikolo Akselo konvenas al K:Biologio. Ĉu laŭ vi artikolo akselo ne estas en k:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:57, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Jes kaj nun ? Mi formetis la kategorio vivo ĉu vi povas provi ?--pino (diskuto) 17:13, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Vi formetis? Kie? Mi ne vidas https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/Pino Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:09, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Pardonu estis ne farita. Nun estas. Ĉu funkcias nun ? --pino (diskuto) 19:17, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi ankaŭ formetis Kategorio:Morto el k:Biologio. Mi esperas ke estos bone. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:51, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

VisualEditor global newsletter—July and August 2014 redakti

 

The VisualEditor team is currently working mostly to fix bugs, improve performance, reduce technical debt, and other infrastructure needs. You can find on Mediawiki.org weekly updates detailing recent work.

 
Dialog boxes in VisualEditor have been re-designed to use action words instead of icons. This has increased the number of items that need to be translated. The user guide is also being updated.

The biggest visible change since the last newsletter was to the dialog boxes. The design for each dialog box and window was simplified. The most commonly needed buttons are now at the top. Based on user feedback, the buttons are now labeled with simple words (like "Cancel" or "Done") instead of potentially confusing icons (like "<" or "X"). Many of the buttons to edit links, images, and other items now also show the linked page, image name, or other useful information when you click on them.

  • Hidden HTML comments (notes visible to editors, but not to readers) can now be read, edited, inserted, and removed. A small icon (a white exclamation mark on a dot) marks the location of each comments. You can click on the icon to see the comment.
  • You can now drag and drop text and templates as well as images. A new placement line makes it much easier to see where you are dropping the item. Images can no longer be dropped into the middle of paragraphs.
  • All references and footnotes (<ref> tags) are now made through the "⧼visualeditor-toolbar-cite-label⧽" menu, including the "⧼visualeditor-dialogbutton-reference-tooltip⧽" (manual formatting) footnotes and the ability to re-use an existing citation, both of which were previously accessible only through the "Enmeti" menu. The "⧼visualeditor-dialogbutton-referencelist-tooltip⧽" is still added via the "Enmeti" menu.
  • When you add an image or other media file, you are now prompted to add an image caption immediately. You can also replace an image whilst keeping the original caption and other settings.
  • All tablet users visiting the mobile web version of Wikipedias will be able to opt-in to a version of VisualEditor from 14 August. You can test the new tool by choosing the beta version of the mobile view in the Settings menu.
  • The link tool has a new "Open" button that will open a linked page in another tab so you can make sure a link is the right one.
  • The "Cancel" button in the toolbar has been removed based on user testing. To cancel any edit, you can leave the page by clicking the Read tab, the back button in your browser, or closing the browser window without saving your changes.

Looking ahead redakti

The team posts details about planned work on the VisualEditor roadmap. The VisualEditor team plans to add auto-fill features for citations soon. Your ideas about making referencing quick and easy are still wanted. Support for upright image sizes is being developed. The designers are also working on support for adding rows and columns to tables. Work to support Internet Explorer is ongoing.

Feedback opportunities redakti

The Editing team will be making two presentations this weekend at Wikimania in London. The first is with product manager James Forrester and developer Trevor Parscal on Saturday at 16:30. The second is with developers Roan Kattouw and Trevor Parscal on Sunday at 12:30. There is a VisualEditor Translation Sprint going on during Wikimania; whether you're in London or not, any contributions are welcome!

Please share your questions, suggestions, or problems by posting a note at the VisualEditor feedback page or by joining the office hours discussion on Thursday, 14 August 2014 at 09:00 UTC (daytime for Europe, Middle East and Asia) or on Thursday, 18 September 2014 at 16:00 UTC (daytime for the Americas; evening for Europe).

If you'd like to get this newsletter on your own page (about once a month), please subscribe at w:en:Wikipedia:VisualEditor/Newsletter for English Wikipedia only or at Meta for any project. Thank you! --Elitre (WMF), 14:40, 9 Aŭg. 2014 (UTC)

kategorioj - Germana Naftomuzeo Wietze redakti

Artikolo Germana Naftomuzeo Wietze estas en Kategorio:Nafto; k:Nafto estas en Kategorio:Hidrokarbonoj. Ĉu bone estas laŭ vi ke Germana Naftomuzeo Wietze estas en k:Hidrokarbonoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:46, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Artikolo Germana Naftomuzeo Wietze ne estas en Kategorio:Hidrokarbonoj. Kaj mi ne vidas sencon fari tian senperan apartenigon, ĉar Germana Naftomuzeo Wietze rilatas plie al Kategorio:Nafto. Ĉio bonas. (Tamen, mi dubas pri nomo de la "germana muzeo": ĝi estas german-i-a, sed kial la aŭtoro konsideras ĝin germana?) --Dima41 (diskuto) 14:46, 12 Aŭg. 2014 (UTC)
Se K:Hidrokarbonoj enhavas K:Nafto kaj Germana Naftomuzeo Wietze estas en K:Nafto tio signifas ke Germana Naftomuzeo Wietze estas pere en K:Hidrokarbonoj Vidu: http://tools.wmflabs.org/catscan2/catscan2.php?language=eo&depth=2&categories=Hidrokarbonoj&show_redirects=no&only_new=1&interface_language=pl&doit=1 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:52, 12 Aŭg. 2014 (UTC)
Nu, restu tiel. Ĉu estas problemo? Por legantoj tio estas nun oportuna. --Dima41 (diskuto) 21:23, 12 Aŭg. 2014 (UTC)
Laŭ mi estas problemo ĉar mi trovis Germana Naftomuzeo Wietze dum mi serĉis novaj artikolojn en Kategorio:Biologio Vidu: http://tools.wmflabs.org/catscan2/catscan2.php?language=eo&depth=4&categories=Biologio&show_redirects=no&max_age=144&only_new=1&interface_language=pl&doit=1 Ĉu laŭ Vi ne estas problem ke kategorioj ne estas logikaj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:39, 12 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi ne vidas rompigon de logiko: artikolo pri naftomuzeo apartenas al artikolaro pri nafto, artikolaro pri nafto estas parto de artikolaro pri biologio. Tiel estas en ĉiuj normalaj vikipedioj. --Dima41 (diskuto) 22:03, 12 Aŭg. 2014 (UTC)
Tio estas mallogike ĉar Germana Naftomuzeo Wietze ne estas hidrokarbono sed Germana Naftomuzeo Wietze estas muzeo. Vidu ke en de.vikipedio de:Kategorie:Erdöl (Erdöl - nafto) ne estas en de:Kategorie:Kohlenwasserstoff (Kohlenwasserstoff - Hidrokarbono) catgraph Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:41, 12 Aŭg. 2014 (UTC)
Kompreneble plej bone estus se ekzistus e-lingvaj vikipediaj artikoloj pri dekoj da muzeoj pri nafto, kaj tiam sencus krei kategorion analogian al la anglalingva en:Category:Petroleum museums. Sed ĝis nun en Esperanto ekzistas nur unu artikolo rilate al muzeo pri nafto, kaj ankaŭ en aliaj vikipedioj krom la angla ankoraŭ ne kolektiĝis sufiĉe da artikoloj por ke sencu tia kategorio. Havi la paĝon en la kategorio pri nafto helpas trovi ĝin, se oni sondas pri la temo "nafto". Sed se Marek aŭ iu alia entuziasmiĝas krei manplenon da pliaj artikoloj rilate al muzeoj pri nafto (trovu jam pretajn alilingvajn artikolojn pere de la angla kategorio), neniu bremsos la entuziasmon. Male: mi subtenus kreon de aparta kategorio ne nur por "dekoj" da artikoloj, sed jam se estus tri aŭ kvar tekstoj. Bonvolu ne perdiĝi en "harfendaj" principecaj diskutetoj, sed uzu la energion por konstruema redakta verkado. ThomasPusch (diskuto) 14:19, 27 Aŭg. 2014 (UTC)

Ni havas pli ol 200 000 paĝojn redakti

Je la mardo 16 aprilo 2024 vikipedio enhavas 352 362 artikolojn. Estas grava por por la viveco de nia vikipedio kaj por komuniki eksteren. Vidu supre "Kiam ni havos 200 000 paĝojn". Kio ni faras (vidu supre "Kiam ni havos 200 000 paĝojn") ? --pino (diskuto) 14:52, 13 Aŭg. 2014 (UTC)

Gratulon al ĉiuj ! Ŝajnas, ke la 200000-a artikolo estas (12731) 1991 RW12. Ĉu iu povas konfirmi ? Thomas Guibal (diskuto) 16:16, 13 Aŭg. 2014 (UTC)
Jes, la 200000-a artikolo estis pri asteroido. Krome, eble, oni sanĝu la paĝojn tie kaj tie. Kaj ĉu estas speciala emblemo por 200 mil (en novaĵoj estas uzata tiu ĉi)? --Dima41 (diskuto) 20:22, 13 Aŭg. 2014 (UTC)
  Farite Vi eble bezonos refreŝigi vian retumilon aŭ forigi ĝian historion antaŭ ol vidi la novan emblemon. Thomas Guibal (diskuto) 05:40, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi krome verkis malgrandan komunikaĵon, inspiritan de tiu pri la 150000-a, kaj ĵus sendis ĝin al Libera Folio. Ĝin vi povas elŝuti el mia persona Dropbox-dosiero : [2]. Ne hezitu korekti/plu diskonigi ĝin. Thomas Guibal (diskuto) 06:32, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi gratulas ĉiuj kontribuantojn! Mi ne povas imagi kiom da penoj ni havis por atingi ĉi tiun 200-milan artikolon! --Tn4196 (diskutoj) 06:35, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
+1. Vidu ankaŭ la Kurier an la germanlingva Vikipedio: de:Wikipedia:Kurier#200.000_Artikel_auf_Esperanto.--Aschmidt (diskuto) 10:24, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
  Por: Estas Vikipedio:La 100 000-a artikolo. Mi proponas fari: Vikipedio:La 200 000-a artikolo el teksto de Uzanto:Tn4196. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:09, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

La komunikaĵo publikiĝis : vidu [3] Thomas Guibal (diskuto) 14:05, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

Kontrolu la publikaĵon. Preskaŭ ĉiuj statistikaj nombroj en ĝi estas multobla mensogo. --Dima41 (diskuto) 14:28, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
Nu jes, kia strange. La enkondukon mi ne verkis : ŝajne la redaktisto konfuzis la totalan nombron da artikoloj en ĉiuj vikipedioj kun la nombro da anglalingvaj artikoloj. Pri la rango de EO Vikipedio mia versio ja indikis 33 (laŭ Vikimedio), dum la publikigita versio mencias 40... Novan peton mi sendas al Libera Folio, kun ligilo al mia fonto. Dankon pro la atentigo. Thomas Guibal (diskuto) 15:31, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
La statistikoj estis sukcese korektitaj ! Mi cetere konsentis respondi al kelkaj demandoj pro peto de la redakcio. Mi konscias, ke mi ne estis tre aktiva en la lastaj du jaroj kaj do ne estas la plej legitima proparolanto de la projekto. Ĉiukaze mi provis bone reklami la projekton. ;) Thomas Guibal (diskuto) 15:55, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi gratulas al ĉiu editoroj al la 200000 artikoloj! Ankaŭ en la nomo de la Hungara Wikipedio. Koracio (diskuto) alie hu:Szerkesztő:Szalakóta. 17:11, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

@Koracio: Via ligilo al la hungara vikipedio ne funkcias ĝuste. Ĉu vi povus korekti ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 19:03, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
Korektita. Koracio (diskuto) 17:30, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Kategorioj - Antikva Grekio kaj Grek-romia mondo redakti

Kategorio:Antikva Grekio estas en Kategorio:Grek-romia mondo kaj Kategorio:Grek-romia mondo estas en Kategorio:Antikva Grekio. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:54, 13 Aŭg. 2014 (UTC)

kategorioj - Duktoj, Geometria topologio, Strukturoj sur duktoj redakti

Kategorio:Duktoj estas en Kategorio:Geometria topologio, k:Geometria topologio estas en Kategorio:Strukturoj sur duktoj kaj k:Strukturoj sur duktoj estas en k:Duktoj (vidu catgraph). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:05, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

neesperanta gvido redakti

Mi proponas ŝanĝi la gvidon por neesperantisto al la Diskutejo. Eble Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto/enkonduko estas foriginda. Bv. diskuti ĉi tie.--Salatonbv (diskuto) 08:48, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Process ideas for software development redakti

’’My apologies for writing in English.’’

Hello,

I am notifying you that a brainstorming session has been started on Meta to help the Wikimedia Foundation increase and better affect community participation in software development across all wiki projects. Basically, how can you be more involved in helping to create features on Wikimedia projects? We are inviting all interested users to voice their ideas on how communities can be more involved and informed in the product development process at the Wikimedia Foundation. It would be very appreciated if you could translate this message to help inform your local communities as well.

I and the rest of my team welcome you to participate. We hope to see you on Meta.

Kind regards, -- Rdicerb (WMF) talk 22:15, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

--This message was sent using MassMessage. Was there an error? Report it!

Konflikto inter Fondaĵo Vikimedio kaj lokaj komunumoj redakti

Okazis konflikto inter komunumoj de la germanlingva Vikipedio, anglalingva Vikipedio kaj Komunejo unuflanke kaj la Fondaĵo Vikimedio (WMF) duaflanke. Programaraj evoluigistoj de WMF (kiu de jura kaj teĥnika vidpunkto prizorgas Vikipedion kaj ties frataj projektoj) decidis fari Median Montrilon (programo, kiu montras bildojn en nova maniero) defaŭlta, sed la komunumoj konsideris ĝin maltaŭga kaj ties administrantoj malŝaltis la funkcion. WMF responde kreis novan uzantogrupon kun superaj rajtoj "superprotekto" kaj malebligis al lokaj komunumoj decidi pri Media Montrilo.

Nun aperis malfermita letero al WMF, kiu petas / postulas alian kondutadon. Vi povas rigardi (Esperantlingve) kaj laŭvole subskribi en meta:Letter to Wikimedia Foundation: Superprotect and Media Viewer/eo. --KuboF (diskuto) 11:29, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Lingvejo redakti

Vindozo kaj Windows redakti

Saluton, mi havas dubon pri la propra nomo. Ŝajnas, ke la unue uzata formo en nia vikipedio estis Vindozo, kiu pro sugesto estis ŝanĝita al la originala Microsoft Windows. Tamen la nomoj de la operaciumoj plu estas Vindozo Vista, Vindozo 7, kaj ni havas jenan ŝablonon. Kiel unuecigi tion? --Lohengrin (diskuto) 07:52, 13 Jul. 2014 (UTC)

Kvankam Vindozo estas kutima E-formo por la programaro, ni ja ne havas diversajn etabliĝintajn formojn por ĉiu versio kaj perforta esperantigo de ĉiuj merkataj nomoj povas aspekti iom strange (ĉar ĉu oni vere diru "Vindozo Telefono 7.0"? Pro tio mi aliĝas al la sugesto por uzi originajn nomojn de la programaro kiel artikol-titolojn por plifaciligi por legantoj trovi tiujn artikolojn.
Kiel ni interne nomas la ŝablonojn estas tutegale. Mi ankaŭ trovas tute en ordo se oni uzas la vorton "Vindozo" ene de la artikolo mem por referenci la programaron, ĉar tiu nomo jam estas senpersona kaj tutĝusta.
Mi aktualigis la ŝablonon kaj komencon elimini la ruĝajn ligilojn de ĝi en la sekvaj tagoj.
Amike, Alaŭdo ۩ 17:46, 14 Jul. 2014 (UTC)
Miaopinie la alidirekto el Vindozo al Microsoft Windows estas iom superflua, sed Vindozo Vista kaj Vindozo 7 estu ŝanĝitaj al Windows Vista kaj Windows 7: vidu la aliajn versiojn en Kategorio:Vindozo.--Salatonbv (diskuto) 00:04, 15 Jul. 2014 (UTC)
La alidirektilo ja ekzistu, ĉar tio estas ne tro malofta formo. darkweasel94 04:34, 15 Jul. 2014 (UTC)
Mala alidirektilo ekzistu, se la formo estas tiel ofta, ĉu ne?
Dankegon pro la aktualigo. Ankaŭ mi opinias, ke uzi la vorton Vindozo en la titoloj estas ne tro konvena, ĉar postulas modifon de kopirajta propra nomo. En la teksto ja ĝi ne ĝenas kiam estas memstara --Lohengrin (diskuto) 07:00, 28 Jul. 2014 (UTC)

Mi subtenas la vorton Vindozo, ĉar ĝi estas firme etabliĝinta parto de la Esperanta lingvouza tradicio. Kreita supozeble de Simono Pejno en 1995, ĝi ĉeestas en Komputada leksikono jam ekde 1996 (kiam la versio 95 estis ankoraŭ tutnova!) kaj plu vivas ankaŭ hodiaŭ, post 20 jaroj, en Komputeko. Mi ankaŭ regule uzas kaj aŭdas kaj vidas ĝin uzata parole kaj skribe. Eĉ guglante ekz. "en Vindozo" kaj estas donas pli da rezultoj ol "en Windows" kaj estas! Tial mi subtenas, minimume en tiu ĉi kazo, la supran proponon de Salatonbv, ke la plej kutima (do la antaŭvidebla) nomo estu la ĉefa nomo de la artikolo. Pri ia netuŝeblo de varmarkoj mi malmulte zorgus en Esperanto, kiu estas fleksebla lingvo kun aparta bezono konservi siajn finaĵojn por resti komprenebla (kaj ankaŭ ne havas merkaton sur kiuj la koncernaj firmaoj povus antaŭenigi siaplaĉan lingvouzon ĉi-rilate).

Tiu deziro de komercistoj ke oni ne "modifu" varmarkojn (pri kiu supre mencias Lohengrin) gvidas laŭ mia observo pli kaj pli al ofte tre severaj perfortoj de naciaj lingvoj kaj kontribuas al ilia ĝenerala pliangliĝo kaj netravidebliĝo, kaj pro tio mi emas malrespekti ĝin. En mia denaska, slava lingvo, estas nature ŝanĝadi la finaĵojn de substantivoj, ĉar pro la libera vortordo la rolon de substantivo en frazo oni bone komprenas nur laŭ ties deklinacio, markita per finaĵo. Pro tio en la ĉiutaga lingvaĵo oni tute kutime laŭnecese "modifas" la nomojn de produktoj, vendejoj ktp. Kelkaj el la koncernaj firmaoj eĥiĝas, protestas kaj postulas uzon de ĉiam nur la unuakaza formo, nedeklinaciita, kio tamen tre ofte igas la frazojn negramatikaj kaj malpli facile kompreneblaj (en ĉeesto de pluraj tiaj propraj nomoj foje la rilatoj iĝas eĉ tute malklaraj).

Vindozo estas Esperantigo tute bona kaj utila. Ĝi helpas libere kaj nature uzi formojn kiel instali Vindozon, Vindoza programaro, funkcii Vindoze ktp. Riamrku, ke en mia supra teksto mi ĵus uzi la vorton "guglante". Se agi laŭ la deziro de la firmao, mi devus skribi "Google-ante", "uzante Google-(o)n", aŭ eĉ, ŝajne plej prefere, por tute ne tuŝi la varmarkon, "uzante Google". La firmaoj insistas pri uzado de siaj varmarkoj sen ajna ŝanĝo, ĉar ili ege timas iam perdi sian varmarkon pro ĝia ĝeneraliĝo (kio jam parte okazas ekz. ĝuste pri Google/Guglo kaj jam okazis en la historio al multaj aliaj). Tio kompreneble estas en ilia intereso, sed ĉu en nia intereso estas helpi al firmaoj protekti iliajn varmarkojn? Ne estas. Vikipedio ja estas enciklopedio pri la mondo kaj en la lingvo de ĝi uzata, kaj ĝi ne submetiĝu al privataj komercaj interesoj, aparte se ili gvidas al klopodoj "cenzuri" nian lingvon. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:53, 29 Jul. 2014 (UTC)

Mi ne trovas necesa protekti ies komercajn rajtojn, sed fari la aferon laŭeble regula kaj rekonebla. Ja mi ŝatas la vorton Vindozo kaj Esperante uzas nur ĝin, se ĝi estas memstara: "instali Vindozon", "uzadi diversajn Vindozojn" ktp. Problemo aperas ĉe la plurvortaj nomoj kiel "Vindozo Phone 8.1", "Vindozo Server" ktp. --Lohengrin (diskuto) 06:30, 30 Jul. 2014 (UTC)
Bone, tiam la artikolo nomiĝu Vindozo kun mencio de Windows kiel originalo tuj en la unua frazo. Plurvortaj nomoj en la sama artikolo jam rajtoj uzi "Windows" pro oportuneco, kaj ankaŭ artikoloj pri tiaj plurvortaĵoj rajtu nomiĝi kun la anglaĵo ene. Gravas fakte nur havi la Esperantan vorton laŭeble je la unua loko (dum oni ne silentas pri la originalo) kaj uzi ĝin ĉie kie tio ne ĝenas, por ke oni per tio dokumentu ĝian efektivan uzon kaj per tio respegulu la realaĵon kaj kuntekste de nia lingvokomunumo eĉ iusence refirmigadu ĝin. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:03, 3 Aŭg. 2014 (UTC)

Bruna kapularo redakti

Mi petas titolon-tradukon pri: Scapular of Our Lady of Mount Carmel

Scapulaire de Notre Dame du Mont-Carmel

Scapulaire de Notre Dame du Mont-Carmel

Escapulário de Nossa Senhora do Carmo

Estas malfacila traduko, se ne venos sugestoj, mi restos ĉe Bruna kapularo. --Crosstor (diskuto) 14:29, 2 Aŭg. 2014 (UTC)

Kial ne bruna skapulario ?
skapulario (en PIV) :
  1. Monaĥa manteleto, kovranta la ŝultrojn.
  2. Religia objekto konsistanta el du pecoj de benita ŝtofo pendantaj sur la brusto k la dorso, k kunigitaj per kordono ĉirkaŭ la kolo.

--pino (diskuto) 14:36, 2 Aŭg. 2014 (UTC) Estu tiel!--Crosstor (diskuto) 12:07, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

La artikolo Elektronika piano nun vikidatume ligas al d:Q1136507 (A) sed vere ligu al d:Q1508837 (B), kaj en nia Vikipedio mankas Elektra piano ligota al (A): Ĉu mi komprenas ĝuste?--Salatonbv (diskuto) 14:49, 7 Aŭg. 2014 (UTC)

Teknikejo redakti

Peto pri korektado de la historio de artikolo redakti

Kunig-procezo redakti

Mi ne havas rajton reĝustigi aŭ teknike korekti malnovan historion, do mi petas al administranto kontroli la procezon de kunigo diskutata en Diskuto:OkSEJT#Pri la kunigo kaj historio kaj se estas kopirajta problemo tie, bonvolu korekti ĝin.--Salatonbv (diskuto) 01:25, 7 Jan. 2014 (UTC)

  Ne farite Mi nun havas administrantan rajton sed ankoraŭ ne tre certas kiel trakti. Dum multaj monatoj tio estis ignoritaj de administrantoj, do tio ne devas esti granda problemo.--Salatonbv (diskuto) 15:20, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi neniam komprenis kiel tion trakti - mi dufoje provis kaj perdiĝis ie meze ;) --KuboF (diskuto) 19:53, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Alinomig-procezo redakti

Eĉ se supran aferon estus iom malfacile trakti, jen estas klare problema procezo foriginta historion per kopi-algluo. Diskuto:Denso.--Salatonbv (diskuto) 22:08, 10 Jan. 2014 (UTC)

  Farite Dankon pro observado kaj prizorgado! --KuboF (diskuto) 23:31, 10 Jan. 2014 (UTC)

Lingva polurado de administraj paĝoj redakti

En la paĝo "sukcesis la alinomado" estas ĝena malkoheraĵo: se en la titolo ghustas "alinomado" ne rajtas poste aperi formoj kun -ig-. Do estu "alinomita" kaj "alinomado" anstataŭ "alinomigo".b Administranto bonvolu korekti. Brian

Bona rimarko, Brian! Efektive, en PIV ne troveblas "alinomi" nek "alinomigi", sed ja multaj similaĵoj kiel "nomi", "alnomi", "fornomi" – ĉio kun la signifo "doni nomon". Sekve, oni devus uzi "alinomi" tra Vikipedio. Mi memoras ankoraŭ la tempon, kiam ŝajne oni uzis la vorton "renomi", kaj iom miras tamen, kial post diskuto oni elektis formon ŝajne gramatike malĝustan. Ĉu iu kun pli longa memoro scias pli? Mi rapide kontrolis en translatewiki.net (ĉar principe ĉiu ajn rajtas ŝanĝi la tradukojn, ne nepre administrantoj) kaj estas multaj trovoj de "alinomigi", pro kio mi iom hezitas tuj ŝanĝi ĉion ĉie. Evidente oni transprenadis la vorton kun helpo de la tradukmemoro sen pripensi ĝin, pro kio la eraro nun troviĝas en multaj lokoj kaj eĉ ekster Vikipedio. Cetere, ankaŭ Komputeko konfirmas la supozon de eraro, donante interalie "alinomi" por "rename", sed ne "alinomigi" (kaj nenion kun "-ig-"). Se neniu protestos, estas ŝajne tempo por korekti, ĉu? --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:51, 11 Aŭg. 2014 (UTC)
Estis korektita MediaWiki:Movepage-moved. Pluraj aliaj paĝoj korektindas. --KuboF (diskuto) 15:05, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Ŝablono:Alinomu‎ kaj Helpo:Alinomi paĝon estis alinomitaj. Al kie ŝovitaj estas Specialaĵo:alinomigi paĝon kaj Specialaĵo:alinomigi uzanton? Oni ankoraŭ devos ŝanĝi la paĝan supran tabon "Alinomigi" kaj ĝia diro "alinomigi tiun ĉi paĝon [alt-shift-m]".--Salatonbv (diskuto) 01:35, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

roboto redakti

En ceb.wiki kaj sv.viki Lsjbot skribis multajn artikolojn pri specioj. Laŭ mi, bedaŭre ke ne en eo.viki. Ĉu bedaŭre nur laŭ mi? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:02, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Rilate al nombro de artikoloj mi ne tiom bedaŭras. Dum Vikimanio ni havis interesan paroladon pri amasa kreado de artikoloj; la afero kapablas tre disigi komunumon... Mi mem subtenas amasan kreadon de (bonaj!) robotaj artikoloj sed ne volas superi iun limon. Laŭ mi estas bone, ke vizitantoj trovu per "Hazarda paĝo" artikolojn de multaj temoj kaj ne nur robotajn. Se vi povas proponi iun temon pri kiu eblus krei ĝis 20 000 artikolojn, mi povos pripensi helpi. Se la temo estas inda, amasa kreo ŝparus multan tempon al niaj volontuloj. Tamen, mi preferas, ke ne estu multegaj robotaj artikoloj pri unu temo (geografio, biologio, astronomio).
Atentigo: Mi konscias, ke pasintece estis robote kreitaj multaj fuŝitaj artikoloj. Pri tio ne respondecas roboto, sed robotisto (roboto estas nur ilo). Estonteca robota kreado laŭ mi bezonas pridiskuton de nia komunumo. --KuboF (diskuto) 15:46, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi forte kontraŭas amaskreadon de artikoloj per robotoj, kutime robotoj kreas artikolojn uzante datumbazojn kaj la informo kiu aperas en ili estas ofte banala kaj gramatike fuŝa, do ĝi ankoraŭ bezonas priatenton de la vikipediistaro por korekti gramatikaĵojn, kaj tio estas temporaba afero!
La kvanto da artikoloj aŭ la loko de la esperanta vikipedio inter la aliaj vikipedioj laŭ nombro da artikoloj ne devas maltrankviligi iujn ajn, ĉar tio ĉi ne estas konkurado. Mi preferas multe pli malgranda kvanto da artikoloj sed altkvalitaj ol multaj artikoloj etaj kaj nur kun ŝablona informo. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  18:27, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi ankaŭ kontraŭas la kreadon de artikoloj per robotoj. Mi opinias ke nia vikipedio estas pli forta kaj "natura" pro la malpermeso de robot-faritaj artikoloj. TAMEN, mi tre subtenus la uzon de robotoj por ripari la artikolojn faritajn de robotoj antaŭ 6 jaroj. Ekz-e - Ni havas centojn da artikoloj pri italaj komunumoj kiuj havas fuŝan blazonon, sen ĝustaj kategorioj, sen ĝustaj ĝermo-ŝablonoj, havante preskaŭ neniom da informo. Bonvolu provi la utilecon de robotoj, riparante la fuŝaĵojn de robotoj! -- Yekrats (diskuto) 20:15, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi konstatas, ke centoj da permanaj kontroloj de roboto-redaktoj estas bezonataj ĉe Specialaĵo:Malfreŝe kontrolitaj paĝoj. -- Yekrats (diskuto) 12:30, 22 Aŭg. 2014 (UTC)

Pri la citiloj redakti

̈Ĉu iu vikipedisto povus deĵori iun roboton por anstataŭigi la malbelajn citilojn " " per tiuj « » ? Ĉu la Vikipedia komunumo konsentas pri tiu ŝanĝo? —La komenton aldonis, sen subskribo, Malape (diskuto • kontribuoj)

  Kontraŭ: Mi pensas estas malfacile atingi interkonsenton pri tio en Vikipedio. PMEG principe uzas “ ”, dirante
 
 Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: “citaĵo”, "citaĵo", „citaĵo”, «citaĵo», »citaĵo«, ‘citaĵo’. 
Kiel supre, nia vikipedia ŝablono {{citaĵo}} uzas la formon „citaĵo”.--Salatonbv (diskuto) 22:48, 23 Aŭg. 2014 (UTC)
  Kontraŭ: Ankaŭ la Nova PIV, sub la kapvorto citi, ĉe la devena formo citilo, sur la paĝo 199, mencias diversajn variantojn.
 
 malfermi, fermi la citilojn; surliniaj (« » aŭ » «}, eksterliniaj (“ ” aŭ ‘ ’ aŭ „ ”) citiloj; dustreka rekta citilo («) 
Do, unueco ankoraŭ ne estas. --Tlustulimu (diskuto) 08:52, 24 Aŭg. 2014 (UTC)
  Kontraŭ: Unueco ne estas bezonata, kaj eĉ provo decidi pri la afero kaŭzus nur akran disputadon. Krom la formo de la citiloj, ankaŭ la uzado de spacetoj inter teksto kaj citilo varias de lingvo al lingvo. Same tio, ĉu uzi similan aŭ malsimilan citilon por komenci kaj fini citon.
Tamen, Malape pravas en tio, ke la dustreka rekta citilo " [ĝia formo en la PIV-citaĵo de Tlustulimu verŝajne estas preseraro] estas la plej malbona elekto. Ĝi estas la tradicia skribmaŝina signo, kaj en neniu lingvo ĝi estas la nomala tipografia citilformo en presita teksto, sed ja uzata kiel surogato pro limigiteco de komputilaj klavaroj. Sed ankaŭ ĝi restu, simple pro praktikaj kialoj. Tre malmultaj homoj konscias pri la afero, des malpli pri io problema en ĝi.--Surfo 10:09, 24 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi pensas ke unueco estas bezonata sed ne estas ankoraŭ ebla. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:57, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Ŝablono:Mankas fonto redakti

Ŝablono:Mankas fonto aldonas kategorion: Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj. En mia hejma vikio tiu ŝablono aldonas kategoriojn laŭ dato. pl:Szablon:Fakt (ekzemple: pl:Kategoria:Artykuły wymagające uzupełnienia źródeł od 2014-08 (Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj de 2014-08)) Mi pensas ke tio estas bona ideo, ĉu ne? Ĉu iu volas kaj scipovas fari en eo.viki tiel? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:34, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

La ŝablono {{Sen fontoj}} permesas aldonadon de tia dato. Ŝajnas al mi "Sen fontoj" estas la preferata ŝablono, sed mi preferas la ŝablono-nomon "Mankas fonto"! -- Yekrats (diskuto) 16:48, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
@Yekrats:. Dankon. Jes ŝablono {{Sen fontoj}} permesas aldonadon de tia dato. Sed ŝablono {{Sen fontoj}} permesas marki nur tutan artikolen/tutan sekcion, ne permesas marki unuan frazon. Mi pensas ke estas bezonata ekzemple: informo unu{{Mankas fonto|dato=2014-08}}, informo du{{Mankas fonto|dato=2014-07}}. Ĉu ankoraŭ ne? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:37, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
  Farite konsultu Ŝablono:Mankas fonto. Mi ankaŭ aldonis la parametron "kialo", ĝi certe uzeblas ;) Ankoraŭ indas plibonigo (montro de ŝpruchelpilo alirante al ligilo, ne la markita teksto), sed tiu devas esti farita en Ŝablono:Evidentigo. --KuboF (diskuto) 18:14, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
@KuboF: Dankon. Tio estas tre bone. Kial dato estas en formato MM JJJJ? Mi penas ke pli utila estos JJJJ-MM (vidu ISO 8601) ĉar poste estos pli bona ordigŝlosilo en kategorioj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:36, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi simple uzis la saman datigsistemon kiu jam ekzistas en aliaj ŝablonoj (kien ĝin enkondukis fakte mi). Grav(et)a estis bona (porhoma) legeblo de la kategorinomo. Pri la problemo pri ordigado mi scias kaj planis ĝin solvi (per sufiĉe malsimpla solvo tamen). Mi pripenso ŝanĝon laŭ via rekomendo. --KuboF (diskuto) 19:54, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Redakti fonton redakti

Nun "Redakti fonton" ne plu afiŝas la iloj ? Ĉu vi havas ankaŭ la problemon ?pino (diskuto) 20:52, 28 Aŭg. 2014 (UTC)

Jes, ĉe mi estas la sama problemo. - Strangas, ke la erarmesaĝoj de Fajrovulpo ĉikaze estas tute aliaj ol de Google Chrome. Bedaŭrinde mi ne estas tiel sperta pri ĝavaskripto, ke rapida solvo eblos. :-( Ĉu eble alia uzanto havas proponon? --Tlustulimu (diskuto) 21:02, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
Nun denove funkcias la ilaro super la redakta kesto. Mi supozas, ke pro la hodiaŭa ĝisdatigo de la Vikia softvaro la foliumiloj ŝarĝis mikson el malnovaj kaj novaj versioj de skriptoj kaj tial estiĝis fuŝo. Eble tion parte kaŭzis ilia kaŝmemoro. --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
Jes funkcias, kore dankon por la respondo.--pino (diskuto) 05:58, 29 Aŭg. 2014 (UTC)

Alilingvaj ligiloj redakti

Saluton. Mi konstatas problemojn ĉe vikimedio. Ekzemple Koio aperas sen ligiloj, tamen en la redakto oni inkludas aludon al la ĉeĥa fonto, oni iras tien kaj de tie al la ligiloj kaj tie aperas esperante Koio. Kio okazas? Mi aldonis al la serĉilo ?action=purge kaj nenio nova okazas.--kani (diskuto) 22:23, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi ĵus solvis la problemon forigante la esperantan ligon el Vikimedio kaj enmetante ĝin denove. Tamen mi ne scias kial tio aŭ io simila okazis kaj certe okazas ĉe aliaj kazoj. Ekzemple ĉe malajzia ĉina instruisto metita de SinjoroEng.--kani (diskuto) 10:45, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Ŝajne mi sammaniere solvis la problemojn ĉe tiuj du artikoloj el Malajzio. Oni vidos ĉu tio okazos denove.--kani (diskuto) 11:01, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Denove ĉe nova artikolo Karl von Utenhove, kvankam tiele enmetita en Vikimedio, ĝi ne aperis en la koncernaj paĝoj, nek en Esperanto nek en la aliaj lingvoj. Mi forigis ĝin el Vikimedio kaj remetis ĝin: ĉio solviĝis; kial? ĉu ĉar oni enmetis spacon? Tio ne estus videbla. Mi kopiis la titolon rekte el la artikolo.--kani (diskuto) 12:45, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Administrejo redakti

Administrantigo de Salatonbv redakti

Diskutatas ĉe Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Salatonbv‎. Se necesas, bv alia uzanto anoncu la baloton.--Salatonbv (diskuto) 13:35, 24 Jul. 2014 (UTC)

  Farite dankon,--Salatonbv (diskuto) 07:31, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Help for translate redakti

Hello and sorry for writing in English. Can anyone help me translate a small article (2 paragraphs) from English to your language? Please, fell free to answer in my talk page in your wiki anytime. Thanks! Xaris333 (diskuto) 19:25, 12 Aŭg. 2014 (UTC)