Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 11

Spam-filtrilo redakti

Mi ne tute komprenas, kiel la spam-filtrilo funkcias ĉi-vikipedie. Al mi ŝajnas, ke multaj tute nespamaj paĝaroj estas ial blokitaj. Ekzemple, hodiaŭ mi malkovris, ke la adreso de vikipedio en la siberia lingvo (sib.volgota.com) estas forbarita kaj mi ne povis aldoni ligon al ĝi en la respondan artikolon. Mi trovis, tamen, ke en artikoloj de belarusa, kaj nederlanda oni tamen sukcesis aldoni la ligon. Ĉu eblas foje meti ligojn malgraŭ la spam-filtrilo? Tiu ĉi ligo estus granda avantaĝo por la artikolo.--Goren 08:07, 30. Jul 2008 (UTC)

Rastabukloj redakti

Mi ĵus kreis la bezonatan artikolon «rastabukloj» sed la nomo ne tute kontentigas min. Ĉu fakulo pri hararanĝo aŭ pri rastafarianoj povus doni ideon? --Internaciulo 16:58, 11. Jul 2008 (UTC)

Mi aŭdis foje uzatan vorton dredoj, sed mi ne certas ĉu vere ĝi estas literatura kaj vortareca. Eble nur iu krokodilismo... --Goren 08:07, 30. Jul 2008 (UTC)

Denove pri nia ŝablonaro redakti

Saluton, gekaraj. Mi skribis la jenan proponon antaŭ duonjaro ĉi tien. Ne estis iuj opiniesprimoj. Ĉu ni vere lasu la partan malordon en nia ŝablonaro kune kun la maltaŭga listigo? Se ni havu tie pli da ordo, kiun el la proponoj vi preferas?

  1. Ni transprenu la proponon de Denizo kiel bazo. Do, la nova versio havu subpaĝojn, kien ni unue enmetos la aktuale listigitajn ŝablonojn kaj poste enmetos la mankantajn, precipe uzendajn kaj uzindajn. Krome la paĝo havu ligilon al la projekto pri ŝablonoj (tie la tradukokestoj ŝoviĝu malsupren!), kie la vikipediistoj povas peti aldonajn trajtojn por ŝablonoj aŭ kreadon resp. tradukadon de novaj ŝablonoj.
  2. Ni aranĝu la serĉeblon per helpo de detala kategoriigado laŭ propono de Arno kunlabore kun la projekto pri ŝablonoj (tie la tradukokestoj ŝoviĝu malsupren!).
  3. Ni faru kombinan sistemon el la du antaŭaj alternativoj.
Kopiita el la arkivo, ĉar ne estis diskuta rezulto. --Tlustulimu 19:40, 11. Jul 2008 (UTC)

Mi persone preferas kombinan sistemon (laŭ 3.) kun listigo en subpaĝoj kaj konvena metado de la ŝablonoj en kategoriojn. Mi rimarkis ekde 2006, ke ĉiu vikipediisto alie serĉas ŝablonojn ktp.

Tia kombina sistemo jam estas uzata en la suprasoraba vikipedio, kvankam ĝi tie parte estas ankoraŭ plibonigenda (Estas malmultaj vikipediistoj tie.). Mi tie ekz. metis ligilojn al la kategorioj en la apartajn listarojn. Kaj mi ankoraŭ metos la ligilojn de la kategorioj al la listaroj.

Krome mi proponas, ke ĉiu ŝablono havu dokumentadon kaj ni ne forgesu intervikiajn ligilojn, por eviti plurfojan rekreadon de la sama ŝablono.

Kore --Tlustulimu 19:40, 11. Jul 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi plu okupiĝos pri mia propono post la 3a de aŭgusto, ĉar mi intertempe forestos. Kore --Tlustulimu 15:31, 24. Jul 2008 (UTC)

Butonoj por resumo redakti

 
Jen resumo-butonetoj en la franca vikipedio

Saluton, gekaraj. Mi antaŭ kelkaj tagoj hazarde zigzagis tra la franca vikipedio kaj tie trovis interesan aldonaĵon (angle Gadget) por la resumo. Ekzistas eĉ bildo Dosiero:Gadget boutons resume.jpg pri tio. Ĉu ni bezonas ĉi tiun aldonaĵon? Se jes, kiuj butonoj estu difinataj? La dosieroj por tio estas fr:MediaWiki:Gadget-ResumeDeluxe.js kaj fr:MediaWiki:Gadget-ResumeDeluxe.

Mi jam uzas similan funkcion per Vikipediisto:Tlustulimu/butonetoj.js, sed laŭ la pola, rusa kaj suprasoraba vikipedioj, kie tio ne estas aldonaĵo, sed vikipediista js-dosiero. Kore --Tlustulimu 21:15, 11. Jul 2008 (UTC)

(+) Ni eble donu al la ĵavaskripta paĝo alian nomon ol la francaj vikipediistoj, por eviti problemojn pri la x post u ĉi tie. Mi proponas kiel nomo resumbutonoj, ĉar tio priskribas la funkcion. Kore --Tlustulimu 13:59, 12. Jul 2008 (UTC)
La "aldonaĵoj" ja estas ĵavaskriptaĵoj libere proponitaj al uzuloj kiuj elektu uzi ilin aŭ ne en siaj preferoj. Mi do sugestas ke tiaj ĵavaskriptaĵoj estu proponitaj kiel aldonaĵoj por lasi al uzuloj la eblecon ĉu uzi ilin aŭ ne. Ĉar vi Tlustulimu, nun estas administranto, mi sugestas al vi enkonduki interesajn aldonaĵojn (kaj nomu ilin prudente, do ekzemple sen tiaj modaj "Deluxe" senutila anglo-francismo). "Deluxe" ŝajne estas francdevena esprimo uzata de anglalingvanoj por kiuj luksaĵoj havu francan nomon. Se vi bezonas helpon mi povus gvidi vin : enkonduko de aldonaĵo estas iom komplika tasko -tamen ne tro komplika-. Arno Lagrange @ 15:06, 12. Jul 2008 (UTC)
Bone. Arno, ĉu vi povas kompletigi mian provon traduki la jenan listeton, ĉar mi ne scipovas la francan lingvon?
 orthographe    - ortografio
 typographie    - tipografio
 catégorisation - kategoriigo
 interwiki      - intervikia ligilo
 wikification   - vikiigo
 image          - bildo
 redirection    - alidirektilo
 style          - stilo
 revert         - restarigo
 réorganisation - reorganizo
 réponse        - respondo
 maintenance    - prizorgado
 homonymie      - homonimeco
 bandeau        - strio
 infobox        - informkesto
 Ajouter dans la boîte de résumé - aldoni en la resumskatolon
Tiam mi povus aranĝi la novan aldonaĵon laŭ la franca vikipedio, ĉar la kodo estas pli facile traktebla ol la poldevena. - Krome mi jam aldonis tiajn aldonaĵojn al la sorabaj vikipedioj. Kore --Tlustulimu 15:17, 12. Jul 2008 (UTC)
Ĉu vi ankaŭ povus traduki "Ajouter dans la boîte de résumé"? Kore --Tlustulimu 15:39, 12. Jul 2008 (UTC)

La novaj ligiloj jam funkcias, sed mi proponas aldonan formatigon per CSS. La ligiloj havas la klason sumLink (kun elementa nomo a.sumLink). Do facile eblas aldoni iujn formatojn. Ĉu mi aldonu formatojn al MediaWiki:Common.css? Se jes, kiujn? - Krome mi aldonis plian ligilon, nome navigilo. - Ĉu iu havas proponon pri aldonaj ligiloj? Sed ni ne trou. - Ĉu mi aldonu <br /> al al ligilo sub la angulo de la redaktujo, por ke la ligaro ne fariĝu tro longa? Kore --Tlustulimu 20:19, 12. Jul 2008 (UTC)

(+) Ĉu eblas aldoni plian dosieron MediaWiki:Gadget-resumbutonoj.css, kiu povus enhavi la formatojn? Se jes, kiujn mi metu? Kore --Tlustulimu 20:26, 12. Jul 2008 (UTC)
 
Ekranbildo montrante la diversajn kromajn butonojn sub kaj super la resumfenestro
Nur kuraĝe faru plibonigojn ! Mi jam uzas iun aldonaĵon kiu aldonas samcelajn butonojn kiuj aperas sub la resumfenestreto kiel verdkoloraj kvadratetoj kun mallongigitaj vortoj. Arno Lagrange @ 09:31, 13. Jul 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Mi provos adapti la formatigojn por la verdaj butonoj laŭ la pola vikipedio por la nia. Tio certe eblas, ĉar la HMTL-strukturoj, kiujn la ĵavaskriptoj generas, estas parte similaj. Do, ĉirkaŭa <span>-etikedo kun interna vico de <a>-etikoj por la ligiloj. Kore --Tlustulimu 13:04, 13. Jul 2008 (UTC)
(+) Mi ĵus sukcesis ĉe la unua provo. - Ĉe mi la butonetoj staras en nur unu vico. Kaj la plej dekstraj butonetoj estas nur videblaj, se mi horizontale movas la paĝon. Sed sur la bildo de Arno ili staras en du vicoj. Ĉu mi eble metu <br /> en la js-dosieron? Kore --Tlustulimu 13:34, 13. Jul 2008 (UTC)
 
Ekranbildo kun la aldonaj resumbutonetoj, kiel ilin vidas vikipediisto Tlustulimu

Jen dekstre mia versio de la butonetoj. Kore --Tlustulimu 13:38, 13. Jul 2008 (UTC)

Ŝoviĝo de la ligilo "redaktu" al iom pli konvena loko redakti

Saluton. Mi konas el la germana kaj la sorabaj vikipedioj interesan efikon de certa ĵavaskripto. Ĝi ŝovas la "redaktu"-ligilon tiel, ke ĝi ĉiam aperas tuj apud la superskriba teksto. Do, la ligilo ne plu aperas ie sur la paĝo, se sur la koncerna paĝo estas iu kodigo kun css-formatigo "float" aŭ simila. (maldekstren aŭ dekstren metita informkesto, bildo ktp.) Krome ĝi evitas plurajn tiajn ligilon en la sama linio. Ĉu mi kopiu ĉi tiun funkcion ĉi tien? Kore --Tlustulimu 21:42, 11. Jul 2008 (UTC)

(+) Mi ĵus kopiis la ĵavaskripton en mian vikipediistan paĝon Vikipediisto:Tlustulimu/monobook.js kaj ĝi jam bone funkcias por mi. La skripto eĉ influas la nulasekcian ligilon por "redaktu", kiu estiĝas per aldonaĵo (angle Gadget). - Se vi opinias, ke mi kopiu ĝin en MediaWiki:Common.js, bonvolu meti vian nomon ĉi tien. Kore --Tlustulimu 22:02, 11. Jul 2008 (UTC)

Por redakti

Adriano Boldan - Toronto, Kanado

Kontraŭ redakti

Komentoj kaj demandoj redakti

Mi nuntempe faras slovakajn vilaĝojn. Vidu: Brhlovce! Mi skribis 2 kBajtojn, dume slovake preskaŭ ne estas informoj, tamen la slovaka estas pli granda. Kial? Tio konsistas precipe el subtitoloj. Se iu verkas nur ĝermon, poste li/ŝi plenigas per subtitoloj la artikolon, faras pli bona la statistikon. La slovakojn tute ne ĝenas apero de REDAKTU! Similajn mi trovis multe, verŝajne iu havas tiun sistemon. --Crosstor 13:20, 12. Jul 2008 (UTC)

Reprezento de malnovaj ADLS redakti

Ĉar estas nuntempe neniu kandidato por novaj artikoloj de la semajno, mi decidis hazarde elekti kaj ree prezenti malnovan ADLS, tiel ke ni ne havu la saman ADLS dum du semajnoj aŭ pli. Mi esperas, ke neniu kontraŭas tion. Kore, Thomas Guibal 12:46, 12. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi proponas kiel ADLS nian helpejan ĉefpaĝon; do Helpo:Enhavo, ĉar mankas tiom multe. - Kiel unu el la sekvaj ADLS mi krome proponas Vikipedio:Ŝablono, ĉar la listigo estas maltauĝa resp. malorda kaj malkompleta. Krome estas jam diskutero pri la ŝablonaro iom pli supre. Kore --Tlustulimu 13:38, 12. Jul 2008 (UTC)
Ĉu vi ne konfuzas ADLS kaj KDLS ? Viaj proponoj estus ja taŭgaj por KDLS (kunlaboraĵoj de la semajno), sed tute ne por ADLS (artikoloj de la semajno), kiuj estu bonegaj artikoloj valorigitaj sur la ĉefpaĝo dum unu semajno. Thomas Guibal 15:08, 12. Jul 2008 (UTC)
Do, eble mi miksis tion. Sed tamen mi proponas, ke ni iom post iom aldonu pliajn informojn al nia helpa sistemo kaj trovi pli bonan sistemon ĉe la ŝablonoj, ĉar tie jam estas tre ofte duplikataj ŝablonoj ktp. - Sed mi ne scias, ĉu unu semajno por tio sufiĉos. Kore --Tlustulimu 15:20, 12. Jul 2008 (UTC)

Ŝablono:Unua redakti

Estimataj, mi kreis ŝablonon Unua, kiu estus metota en la paĝojn, kiujn ni kreis kiel la unuaj en Esperanto-Vikipedio. Se ies roboto povus trovi paĝojn, kiuj estis laŭ datoj de kreo tiel kreitaj kaj enmeti la ŝablonon tien, estus bone ekvidi, kiuj estas tiuj paĝoj. Se iu volas plibonigi aŭ ŝanĝi la ŝablonon, bv fari tiel. Mi ne scias, ĉu ekzistas alilingva versio. Kerio 17:26, 12. Jul 2008 (UTC)

La problemo estas, ke en la frua tempo de la Vikipedio, la historio konserviĝis nur dum 90 tagoj, tiel ke malaperi multaj fruaj redaktoj al la Vikipedio.
La Vikipedio fondiĝis per tio, ke la 139 artikoloj de la Enciklopedio Kalblanda estis kopiitaj al la Vikipedio en decembro 2001. Se vi tamen rigardas la historiojn de tiuj artikoloj (ekzemple FrancioAdventismo), vi vidos ke la historio komenciĝis nur pli malfrue (de marto ĝis majo 2002), sed ke la unuaj redaktoj kiuj konserviĝis klare ne estis la komencaj redaktoj, ĉar la redakto-resumoj klare indikas, ke temas nur pri iuj aldonoj.
Do krom la artikolojn listigitaj ĉe Enciklopedio Kalblanda ni ne plu povas eltrovi, kiuj estas la plej malnovaj artikoloj. Tial la ŝablono ne ŝajnas al mi utila. Marcos 14:02, 13. Jul 2008 (UTC)

Statistiko de Esperantujo - Statistiko de muzika eldonado redakti

Por la artikolo pri la Statistiko de Esperantujo, kiun mi ĵus verkis, mi ŝatus havi statistikon de Esperanto-muziko. Mi pensas pri la nombro de Esperanto-albumoj eldonitaj ĉiujare. Por krei tion viki-paĝo tre taŭgas: Oni povus tien meti la nomojn de la albumoj laŭ la jaroj (el katalogoj) kaj fari la sumon; se mankas io, homoj povos aldoni. Ĉu decas krei paĝon Esperanto-muzikalbumoj (aŭ simile) por tio - au ĉu tiun kolektadon mi devos fari aliloke? Temos verŝajne pri proksimume 150 aŭ 200 albumoj, la UEA-katalogo 2001 listigas ĉ. 112. Kompreneble la listo de muzikalbumoj havos ankaŭ ĝeneralan utilon; mi imagas, ke la statistiko estu nur aldonaĵo post la listo de la albumoj supre kun grupo ktp. La nuna kategorio Muzikaĵoj en Esperanto cetere aktuale enhavas nur du muzikaĵojn kaj io tia ankaŭ ne taŭgus - unuflanke statistiko malfacilos, aliflanke ne indas krei artikolon pri ĉiu unuopa albumo.

La statistiko povus temi ankaŭ pri la kvanto de mp3-dosieroj en la reto - sed kontraste al la eldonado la nombroj por antaŭaj jaroj estas malfacile troveblaj, se neniu registris ilin.

Cetere eble indus fari ankaŭ liston de kantistoj kaj grupoj; la aktuala kategorio Esperantlingvaj kantistoj entenas aktuale nur sep homojn - kaj mi ŝatus legi samtempe pri muzikgrupoj; ĉu alinomi al "... kaj grupoj"? --Lu 11:55, 14. Jul 2008 (UTC)

Mi sekvos la paĝon kun granda interesiĝo. Sincere --Ziko 14:42, 15. Jul 2008 (UTC)
Bone. Mi komencis la paĝon Esperanto-muzikalbumoj kun ordigebla tabelo kaj petas komentojn ĉi tie aŭ en la diskutpaĝo. --Lu 02:17, 16. Jul 2008 (UTC)
Mi provizore finis, ĉar nun enestas jam tre multo, nome ĉ. 220 albumoj. Eble nun aliaj kontrolu, kio ankoraŭ mankas. Mi preparis statistikon laŭ jaroj - certe erarhavan, sed bonan por la ĝenerala tendenco. --Lu 01:30, 26. Jul 2008 (UTC)

Unuigo redakti

Ĉu estas en la esperanta vikipedio paĝo ke estas simila al en:Help:Merging and moving pages - helpo por unuigo de artikoloj?

I ankaŭ ŝablonoj ke estas similaj al en:Template:Merge?

Dankon. --Amir Eliŝa Aharoni 08:41, 15. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Amire80. Tia paĝo estas Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj. Do, vi povas eble meti ligilojn inter ĝi kaj via nova projekta paĝo Vikiprojekto:Interlingva ligiloj. Kore --Tlustulimu 08:48, 15. Jul 2008 (UTC)
Dankon! --Amir Eliŝa Aharoni 08:53, 15. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Amire80. Mi ĵus alinomis la paĝaron, ĉar mankis la pluralo ĉe la adjektivo. Do, nun estas: Vikiprojekto:Interlingvaj ligiloj. Krome mi proponis ŝablonon sur la tiea diskuta paĝo. Kore --Tlustulimu 09:27, 15. Jul 2008 (UTC)

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la projektaj paĝoj troviĝas en la artikola nomspaco. Do, mi proponas, ke ni ŝanĝu la nomspacan prefikson al Vikipedio:, ĉar tie jam estas kelkaj tiaj paĝoj. Krome ni ne havas nomspacon Vikiprojekto. Post la alinomado mi povos forĵeti la tiam superfluajn alidirektilojn. Ĉu iu havas alian proponon pri la nomspaco? Kore --Tlustulimu 09:37, 15. Jul 2008 (UTC)
Vikipedio: estas bone. --Amir Eliŝa Aharoni 09:47, 15. Jul 2008 (UTC)
Mi ĵus alinomis ĉiujn projektajn paĝon. La ĉefa estas nun: Vikipedio:Interlingvaj ligiloj. Mi nun forĵetos la superfluajn alidirektilojn. Kore --Tlustulimu 09:59, 15. Jul 2008 (UTC)
Mi ĵus forĵetis la superfluajn alidirektilojn. Krome mi trovis similnoman artikolon Vikipedio:Interlingva ligilo. Ĉu mi metu ligilojn inter ĝi kaj la nova? Kore --Tlustulimu 10:08, 15. Jul 2008 (UTC)
Jes.
Eble ĝi estas alinomenda al Helpo:Interlingva ligilo? (En angla kaj en hebrea ĝi estas en la Helpo: nomspaco.) --Amir Eliŝa Aharoni 10:28, 15. Jul 2008 (UTC)
Mi korektis supre menciitan ligilon, ĉar mi fuŝis ĉe la titolo. Kore --Tlustulimu 11:03, 21. Jul 2008 (UTC)

Nia helpejo redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus aldonis kelkajn pliajn ligilojn al Helpo:Enhavo. Krome mi iom ŝanĝis la aspekton de la paĝo. Ĉu vi havas proponojn? Kore --Tlustulimu 14:26, 15. Jul 2008 (UTC)

Dankon pro via laboro, la paĝo nun aspektas tre bele. Thomas Guibal 06:42, 16. Jul 2008 (UTC)
Bona reformo, dankon! Mi ŝatus estonte investi pli da tempo por niaj helpo-paĝoj, ekz. Helpo:Vikipedia terminaro.--Ziko 20:10, 17. Jul 2008 (UTC)
Dankon pro via eta ŝanĝo. - Estas bona ideo, se mi ne sole farus tion. - Mi hieraŭ jam trarigardis la nomspacojn Helpo: kaj Vikipedio: kaj tiam aldonis ĉion, kio ŝajnis al mi taŭga. Bedaŭrinde en la nomspaco Vikipedio: estas tre multaj artikoloj kaj parte iom da malordo pro matematikaj projektopaĝoj (Vikipedio:Projekto matematiko ĝis Vikipedio:Projekto matematiko/Σ-algebro). Ĉu ne eblas ŝovi tiajn artikolojn en la nomspacon Portalo:? Kore --Tlustulimu 20:18, 17. Jul 2008 (UTC)

Arkivigo redakti

Eĉ se iuj diskutoj plu validas, pro trolongeco de la diskutejo mi arkivigis malnovajn diskuterojn al Junio/b Julio/a Arno Lagrange @ 17:25, 15. Jul 2008 (UTC)

Vorto "oestra" redakti

Mi vidis vorton "oestra" 2 fojoj en la artikolo "Boaco", sed mi ne vidis ĉi tiun vorton en iu vortaro. Kion signifas ĉi tiu vorto? --D.M. from Ukraine 22:55, 15. Jul 2008 (UTC)

nPIV: oestr/o Fiziologia stato de ina mamulo dum la maturiĝo de la ovaria(j) foliklo(j) k ovolado : antaŭ~o, post~o. seksardo. ~a ciklo. Perioda modifiĝo de la ovario k de la utera k vagina mukozoj sub influo de ovariaj hormonoj. ~iga Estiganta ~on : ~igaj hormonoj.--Ssire 00:35, 16. Jul 2008 (UTC)
Legu pri oestro. Kerio 14:49, 16. Jul 2008 (UTC)
Mi dankas! --D.M. from Ukraine 20:18, 16. Jul 2008 (UTC)

Manĝobastonetoj redakti

Mi ĵus malkovris la alinomadon de haŝioj al kvajzo fare de Celumio. Mi supozas, ke kvajzo aŭ kvajzoj estas la ĉina vorto por manĝbastonetoj, kiel haŝioj estas la japana. La artikolo jam estis alinomita de manĝbastonetoj al haŝioj en februaro 2007. Mi proponas, ke ni revenu al la internaciaj manĝbastonetoj kaj indiku la naciajn versiojn en la unua frazo de la artikolo. Bea 08:06, 16. Jul 2008 (UTC)

PS: Aldone mi nun vidis, ke eĉ la diskutpaĝo estis modifiita kaj la uzataj vortoj (haŝioj) anstataŭitaj. Bea 08:13, 16. Jul 2008 (UTC)
Saluton, Lvh. Mi ĵus malfaris la ŝanĝon sur la artikola diskuta paĝo. Vi pravas, ke temas pri la ĉina vorto, sed mi ne povis trovi ĝin en la Nova PIV de 2002. Do, ni prefere reiru al la antaŭa titolo manĝobastonetoj. Tiam ni evitas konflikton inter la japaneca vorto haŝio kaj la ĉineca kvajzo. Kore --Tlustulimu 11:47, 16. Jul 2008 (UTC)

Mi ĵus rigardis en kelkajn vortarojn pro la termino haŝio.

  • NPIV 2002, paĝo : manĝobastoneto
  • NEPIVAJ VORTOJ, paĝo 61: japana manĝobastoneto
  • Neologisma glosaro, paĝo 26: (plurale) orientaj manĝ-bastonetoj
  • Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, paĝo 268: manĝobastonetoj
  • Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, paĝo 421: manĝobastonetoj

Mi preferas nun manĝobastonetoj, do kun meza o. Kaj haŝio tiam fariĝu alidirektilo. Ĉu estas aliaj opinioj? La vorto kvajzoj nenie aperas. Kore --Tlustulimu 14:40, 16. Jul 2008 (UTC)

Mi preferas "manĝobastonetoj" al "haŝio", pro ĝia kultura sendependeco. La artikolo temas pri internaciaj manĝobastonetoj. Amike - Ryoho 14:58, 16. Jul 2008 (UTC).
Mi provis, sed ne sukcesis renomi la paĝon al "manĝobastonetoj", ĉar tiu paĝo jam ekzistas kiel redirektilo. Post kontrolo en PIV 2005, troviĝas tie haŝio = manĝobastoneto, sub bastono troviĝas manĝ~etoj, sed tute ne troviĝas kvajzo. Ĉu administranto povas renomi la paĝon aŭ forigi la nunan redirektilon por alinomi la paĝon al "manĝobastonetoj"?
Mi nun efektivigis la titolŝanĝon al "manĝobastonetoj" laŭ la ĝenerala konsento ĉi tie. 19:54, 16. Jul 2008 (UTC)
Jes, mi sciis ke oni en Japanio nomas “kvajzon” haŝi. Fakte tio estas sama signifo, sed nur je malsama prononco. Japanio lernis multe de Ĉinio historie, je lingvo, je arĥitekturo, je viva moro kaj je diversaj flankoj ktp. Eĉ nun ni ankoraŭ povas vidi en la japana lingvo grandajn nombrojn da ideagrafiaĵoj de han-lingvo (ĉina lingvo). Japana kulturo rilatas kun Ĉina kulturo tre profunde kaj intime.
Estas necese konsiderita je la vorta deveno, ke ni lanĉas neologismon. Kvajza uzado estis la plejfrue inventita de ĉina praulo historie. Male oni rajtas nomi ĉiujn nelogismojn laŭ sia plaĉo kaj laŭ prononco de sia lingvo. Tio estos senorda. Samtempe ni devu respektas fakton de la vorta deveno pri la speciala afero. Kvajzo devenis de Ĉinio, do, estas nepridisputebla fakto. Tial ni devu uzi vorton kvajzo laŭ la prononco de inventa loko-Ĉinio.--
Celumio 8:35, 21. Jul 2008 (UTC)
Mi ja komprenas vin, mi ankaŭ ŝatas, aprecas kaj honoras la ĉinan kulturon riĉan. Via penado por via popolo respektigas vin. Sed laŭ via sistemo ekz. rulsketiloj estus "rolŝueoj", "varmopumpilo" estus "vermepumpo" kaj "kudromaŝino" estus "nemaŝino" (ktp, ktp) ĉar aŭstroj inventis ilin. Justa afero ĉu ne? Sed mi pensas ke Esperanto estu internacia lingvo kompensatora kaj facila, kaj mi ne volas diri "kompjuta" sed "komputilo". Punktor 20:53, 21. Jul 2008 (UTC)
Kara amiko, vi misargumentis per erara ekzemplo. Han-lingvo(la ĉina lingvo) estas tute malsama kun fonetismaj lingvoj. Han-lingvo estas ideografiaĵo. Tial oni malofte tuŝi ĝian fonetikan skribon. Oni kompreneble uzas vortojn akcepitajn de publiko, ekz. rulsketilo laŭ fonetiko kaj aferaĵa influeco. Do, laŭ vi, japano rajtas lanĉi ĉiajn neologismojn neekzistajn en Esperanto laŭ la japana prononco. Ĉu tio estas internacia lingvo? Se tiel japano rajtas doni al ni ĉiajn vortnomojn laŭ sia plaĉo, se ĝi ne ekzistas en Esperanto. Tio ja estas senorda, kaj neegaleca. Fakte jam ekzistas grandaj nombroj da tiaj vortoj en Nia lingvo. Ĉu vi bezonas ekzemplon? Ĉinaj esperantistoj ĉiam uzas “vejĉio”-n kontraŭ goo. Japano nome lanĉis multe da neologismoj laŭ la japana prononco. Mi volas scii, laŭ kiu regularo kaj laŭ kia principo?Celumio 7:57, 22. Jul 2008 (BTC)

Agadoj de vikipediisto Celumio redakti

Bonvolu kontroli iu administranto de Vikipedio, ĉu la modifoj de Celumio ne estas kontraŭregulaj (vidu la modifojn de haŝioj kaj Tibeto). --Bea 10:46, 16. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Lvh. Dankon pro la atentigo. Mi ĵus serĉis la vorton kvajzo en mia nova PIV de 2002, sed ne trovis ĝin. Do, la artikolo denove havu la titolon haŝio, ĉu ne? - Pri Tibeto ni eble diskutu. Kore --Tlustulimu 11:30, 16. Jul 2008 (UTC)
(+) Mi ĵus trovis vian antaŭan diskuton. Do, la titolo manĝobastonetoj estas eĉ pli taŭga. Kore --Tlustulimu 11:32, 16. Jul 2008 (UTC)

Ĉar li faris plia sensencaĵojn mi ĵus blokis lin por unu semajno. Kore --Tlustulimu 13:00, 16. Jul 2008 (UTC)

Dankon, Tlustulimu, mi provos restarigi la malnovan version de haŝioj kaj poste alinomi ĝin al manĝbastonetoj. Amike --Bea 13:15, 16. Jul 2008 (UTC)
Ŝajne mi ne sukcesis, bonvolu fari vi, Tlustulimu! Dankon, --Bea 13:17, 16. Jul 2008 (UTC)
Ĉu mi alinomu al la singulara formo aŭ al la plurala? Kore --Tlustulimu 13:19, 16. Jul 2008 (UTC)
Mi opinias ke bloko de nur unu semajno por Celumio estas tro indulga pro la agado pernicioza. Punktor 13:22, 16. Jul 2008 (UTC)
Ĉu mi plilongigu la daŭron? Kore --Tlustulimu 13:28, 16. Jul 2008 (UTC)
Mi preferus "manĝbastonetoj", kiuj aperas en la PÏV 2005, se mi bone memoras. --90.54.229.115 13:25, 16. Jul 2008 (UTC) = Bea 13:26, 16. Jul 2008 (UTC)
Mi pensas, ke manĝobastonetoj iom pli bonas, ĉar ĝi pli facile prononceblas. Kore --Tlustulimu 13:28, 16. Jul 2008 (UTC)
Ankaŭ mi tion opinias, tamen en PIV oni skribis sen "o"... --Bea 13:35, 16. Jul 2008 (UTC)
En la Nova PIV el 2002 mi nur trovis ĝin sub "hašio" en la formo manĝobastoneto sur pagĥo 426. Kion ni nun faru? --Tlustulimu 13:39, 16. Jul 2008 (UTC).
1. Jes mi pledus pro plilongigo - temas pri stranga malafabla konduto maldemokrata . 2. mi pensas ke ĉefe gravas ke la nomo de tiu ĉi manĝilo estu internacia, nek japana nek ĉina. Ĉu manĝobastoneto ĉu manĝbastoneto egalas al mi, sed opinio pri tio de aliaj vikipediistoj el aliaj mondpartoj verŝajne estus bone por la decido. Punktor 15:01, 16. Jul 2008 (UTC)
Se neniu alia havas la novan PIV 2005, mi kontrolos ĉi-vespere. Bonvolu jam malfari la modifojn de Celumio en la teksto, se tio eblas aŭtomate. Se tio ne eblas aŭtomate, mi faros poste. --Bea 15:04, 16. Jul 2008 (UTC)
Bone. Mi jam malfaris la ne deziratajn ŝanĝojn. Kore --Tlustulimu 17:24, 16. Jul 2008 (UTC)

Kial mi estas forblokita? Kial vi kontraŭis regularon neŭtrala de Vekipedio? Kial vi fuŝrajtas? Ĉu tio estas nomata demokratio,objektivo kaj justeco? Mi oponas kontraŭ via faro kaj opinio. Liberigu min! changll@sohu.com -- Celumio 08:19, 21. Jul 2008 (UTC)

Pardonu Celumio, sed mi tute ne komprenas vian agadon: Vi ekzemple forviŝis la enhavon de la artikolo Ekzilita tibeta registaro kaj alinomis ĝin al "Nenioo" kvazaŭ tiu ĉi organizaĵo ne ekzistus. Sed ĉu juste, ĉu maljuste, ĉu Tibeto estas parto de Ĉinio, ĉu ne: tute egalas, ĉar la fakto, ke tiu ĉi organizaĵo ekzistas, vi ne povas neii. Mi ege bedaŭras, sed vi ne povas batali kontraŭ faktoj. Tute simple kaj malstreĉigante: nur temas pri enciklopedio, ne pri "opinejo" aŭ batalkampo por pli bela mondo. (Punktor 21:14, 21. Jul 2008 (UTC)) PS: Bona literatur-konsilo: 1984 (romano)
Mi ne scias, por kiu vi laboras, tamen mi trovis klaran politikan antaŭjuĝon kaj inklinon al Ĉinio el viaj Vikipediaĵoj. Ĉu tio estas justeca aŭ neŭtrala? Ekzilita tibeta registaro estas la organizo neagnoskita de internacia socio.Sed tamen mi vidis ke vi skribis pri ĝi per nombraj skribaĵoj. Bedaŭrinde, egale mi ne trovis samon je ETA, je Nordirlando aŭ kaj je Sikimo. Mi ne neas la fakton. Sed mi kontraŭas neegalecan faron kun antaŭjuĝo. Tibeto kompreneble estas parto de Ĉinio. Vi konos tion en la Ĉina historio, se vi estus kun justa koro.Tibeto jam ekapartenis al Ĉinio ekde Yuan-dinastio de Ĉinio.Ĉu Skotlando estas parto de Anglujo laŭ via opinion? Ĉu ne “opinejo”? Jen mi jam legis multe da vekipediaĵoj laŭ viaj opinioj skribitaj de vi.Same mi rajtas esprimi mian opinion pri ĉiuj aferoj de la mondo, ĉar Vikipedio estas libera,se ĝi ankoraŭ estus libera.Esperanto estas neŭtrala lingvo, ne batalilo kontraŭ ajn landoj.Vi forgesas, ke Esperanto estas neŭtrala kaj Vikipedio ankaŭ estas neŭtrala. Ŝanĝu vian misfaron! Male mi daŭrigos mian faron..(Celumio 22. Jul 2008 (UTC))
Celumio: Anstataŭ forviŝante la paĝon, pli taŭge estus marki la artikolon kun la ŝablono {{neneŭtrala}}, kaj diskuti la malneŭtralecon en la diskuto-paĝo. Forviŝado de tuta paĝo estas vidita kiel vandalismo. Aŭ alternative, se artikolo klare estas malneŭtrala preter savado, marku kun la ŝablonon {{forigu}} kaj indiku la artikolon en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Administranto traktos ĝin tie. Kore salutas Yekrats 23:47, 21. Jul 2008 (UTC).
Kara Yekrats, dankojn por via respondo! Vekipedio estas libera kaj neŭtrala. Mi faris, as kaj os laŭ tio. Ĉiuj rajtas ŝanĝi laŭ sia scio,ĉu? Via propono estas bona, sed pensu, ke mi individuo frontas kontraŭ la forta grupo. Mia povo estas malforta, kaj mi ankaŭ havas propran laboron. Mia modifo estis laŭ la regularo kaj principo de Vikipedio, ne vandalisme.Celumio 8:16, 22. Jul 2008 (BTC).
Pro via riproĉo, ke mi skribis kontraŭ Ĉinio: malvero - bonvolu vidi vian diskutpaĝon. Mi neniam redaktis la artikolon Ekzilita tibeta registaro - vidu la Historion de versioj de "Ekzilita tibeta registaro" - neniu Punktor! "Ĉu Skotlando estas parto de Anglujo?" - mi devas konfesi: tute egalas al mi; sed se ekzistus artikolo Ekzilita skoto registaro, kaj tiu ĉi organizo ne estus agnoskita de la internacia socio, mi tamen ne forviŝus la enhavon de la artikolo. Cetere: mi havas kelkajn ĉinajn konatulojn kaj se mi forigus paĝon el libro de ili, ili estus diranta: "vandalismo!" (kompreneble). Fine: bonvolu ĉesi skribi malverojn pri mi! Dankon! (Punktor 11:53, 22. Jul 2008 (UTC))
Pardonon, kara Punktor! Ŝajne ekzistas miskompreno inter ni. Jes, pro mia mallerta uzo de Vikipedio, mi ne bone esprimis mian skribaĵon lastfoje. Mi nur volis eldiri la fakton ke ekzistas priskribaĵoj kun neegaleco kaj antaŭjuĝo kontraŭ Ĉinio, netrafe via skribo aŭ ne. Tibeto apartenas al Ĉinio.Tibeto estas parto de Ĉinio. Tio estas agnoskita de UN, de preskaŭ ĉiuj landaj registaroj kaj de diversaj internaciaj organizoj. Tamen ja tia regiono nun estas priskribata je invado kaj okupato. Egale mi ne trovis ajn tiajn vortojn en la vikipediaĵoj pri ETA de Hispanio, Nordirlando kaj Skotlando de Anglujo. Ĉu tio ĉi estas justeca kaj neŭtrala? Tia agado jam kontraŭis regularon kaj principon de Vikipedio. Kompreneble oni rajtas diskuti libere, sed estas necesa ke ni priskribas oficialajn vikipediaĵojn per justaj kaj neŭtralaj vortoj. Kiel ĉino, mi rajtas ŝanĝi la malverajn vortojn. Samtempe mi konfesas nun, ke mi ŝanĝos aŭ forviŝos denove kaj daŭrige tiajn vortojn post unu monato (kalkule de ĉi-dato), se iuj administrantoj de Vikipedio ne ŝanĝus ilin. Dankon!Celumio 11:54, 24. Jul 2008 (BTC).
Vi ne povas argumenti pri neegaleco: se iu havas emon redakti pri iu temo, tiu ne estas devigata redakti ankaŭ pri similaj temoj por respekti ekvilibron. Se vi ŝatas ekvilibron, vi mem rajtas kontribui por ĝin efektivigi. Pri la artikolo Ekzilita tibeta registaro, mi trovis nur unu diraĵon kiu povas ĉagreni vin tio estas «la invado kiu okazis dum la 1950-oj». Kio okazis tiam, laŭ vi ? (utila precizigo: mi komplete fajfas pri tiu temo, kaj havas neniun simpation por homoj kiuj estas papoj precipe kiam samtempe ili estas ŝtatestroj)--Ssire 08:34, 24. Jul 2008 (UTC)
Saluton, kara Ssire! Dankojn por via respondo! Bone, mi eltenas la neegalecon, sed mi ne eltenas la neneŭtralecon, ĉar tio estas principo de Vikipedio. Do, ni devu esti en la neŭtrala starpunkto vikipedii.
“Kio okazis tiam?” Post la invado de Anglujo, Tibeto fakte jam revenis en Ĉinion. Tiama registaro estis Kuomintang. Pro la Civila milito de Ĉinio, nun Kuomintang-a registaro estas en Taiwan Insulo. Kompreneble la komunisma registaro posedas rajton de tuta Ĉinio, inkluzive Tibeton. Nur okazis rajta ŝanĝiĝo de Ĉinio. Tial la neneŭtralaj vortoj, ekzemple: ‘invado kaj okupo’ ktp. estu forviŝitaj. Dankon! Celumio 12:48, 25. Jul 2008 (BTC)
Tamen ne troviĝas la vorto "okupado" en Ekzilita tibeta registaro. Kaj oni ne povas simple forĵeti invado-n, en tiu kazo la frazo gramatike lamus kaj tio aspektus kiel cenzuro. Oni trovu alian vorton kiu aspektos kaj vera kaj neŭtrala. Kiun vi proponas por «la XXXXXX-o kiu okazis dum la 1950-oj» ? En Francio, kiam Algerio tiama franca kolonio liberiĝis, Alĝerianoj parolis pri "milito", "invado", ktp dum la franca registraro kaj ties subtenantoj parolis pri "eventoj", "repacigado", ktp. Vi mem parolas pri invado de Anglujo. Verŝajne kelkaj povas opinii ke ne temis pri invado, sed bonkora helpo al lando kiu bezonis tion....Mi konscias ke neŭtrala vorto estas malfacile trovebla, tamen provu.... mi mem proponas: "armea interveno". Estu salutata! --Ssire 05:48, 25. Jul 2008 (UTC)

Mh, kiom da historio pri Tibeto vi posedas? Miaopinie estas bone, ke vi lernu la historion pri Tibeto antaŭ Vikipediado. Tibeto estas historia problemo. Mi jam prezentis al vi simple la historion pri Tibeto, sed ŝajne tio ne interesas vin. Ĉu Algerio? Tio estas ja nekomparebla. Ĉinio ja ne sciis kio estas kolonismo antaŭ la Opia Milito de 1840. Ĝuste la okcidenta kolonisto kunprenis tion al ni. Tibeto jam ekapartenis al Ĉinio ekde Yuan-dinastio (1271-1368) de Ĉinio. Ĉinio estas granda kultura rondo. Dalai Lamao ne estus lamao, se sen nomumito de la Centra Registaro de Ĉinio. Tibeto estas parto de Ĉinio. Tibeto apartenas al Ĉinio. Tio ĉi estas agnoskita de UN kaj de preskaŭ ĉiuj landaj registaroj. Kaj Dalai Lamao ankaŭ diris ke li ne deziras sendependiĝon de Tibeto. Tial, tiaj vortoj estas ne taŭgaj. Estu necese forviŝitaj!Per neŭtralaj vortoj sen individua opinio.Tio ankaŭ estas la principo de Vikipedio,ĉu ne? Ĉu ni intervenis propran landon? Erara penso! Mi ne petus la ŝanĝon. Mi havas rajton. Ĉar tio kontraŭas neŭtralecon kaj kun opinio, kia regularo aŭ principo estas difinita de vi administranoj. Ĉu vi ne scias la historion pri la Angluja invado al Tibeto? Vizitu Tibeto, kie vi trovos la neverajn vortojn. Ni devu respekti la historion kaj objektivon. Kun plezuro!Celumio 12:48, 25. Jul 2008 (BTC)

Vi tute ne respondas al mia demando. Efektive la ĉina kaj tibeta historio ne interesas min. Sed mia demando estas ege simpla : per kiu vorto oni anstataŭu "invado"n ? Cdlt --Ssire 09:04, 25. Jul 2008 (UTC)
Jen simpla vorto-Tibeto revenis.!Celumio
Tio tamen kaŝas ke okazis perforta agado (eĉ se prava !). Do via diro ne estos pli objektiva ol "invado". Jen la fundo de la problemo. Fartu bone ! --Ssire 10:13, 25. Jul 2008 (UTC)
Oh! Ĉu vi estis en Lhasa tiam? Do, ĉu ĉio via estas objektiva? Vi eĉ ne havas intereson pri la historio de Tibeto. Kiel mi diskutas kun vi pri la problemo de Tibeto? Mi jam sciis el via skribo, ke vi ja ne havas sinceran koron diskuti la problemon pri Tibeto. Mi vekipedios denove baldaŭ pri Tibeto, kaj ŝanĝos ĝin.Celumio
Mi efektive ne havas emon diskuti pri historio de Tibeto, ĉar tio tute ne estas la temo. Mi havas emon ke ĉiuj (do ankaŭ vi) estu objektivaj. Ĉu vi neas ke en la eventoj 1950-51 estis homoj mortigitaj ?--Ssire 10:47, 25. Jul 2008 (UTC)
Vi ŝanĝis vian skribon. Ne gravas. Ni diskutas ĉion pri Tibeto. Ni ne devu diskuti problemon pri Tibeto fore de la historio. Jes, vi ne volontas tion,ĉar via diro estos nekredebla, se ni rakontos la historion pri Tibeto. Pri la morto, ja ne ekzistis morto je 1950-1951. Ĉar Dalai Lamao pace subskribis la Pacan Traktaton kun la centra registaro de Ĉinio. Se ekzistis morto, nur je la buŝo de Dalai Lamao. Alie, ĉu objektivo estas nur ĉe vi? Kara S-ro Ssire, kial vi ĉiam estas objektiva? Ĉu vi loĝas en la objektiva vilaĝo? Ŝajne, ke vi ankoraŭ forgesis alian vorton propaganda. Eble mi loĝus la propaganda vilaĝo.Celumio

Klare, la artikolo montru ambaŭ la vidpunktojn. Laŭ la ĉinoj, la eventoj de 1950-1951 estis "pacema liberigo" de Tibeto. Laŭ la Tibetoj, ĝi estis armea invado, kiam centmiloj da homoj estis mortigitaj. -- Yekrats 10:36, 25. Jul 2008 (UTC)

Jes, tio ja estis “paca liberigo”.Dalai Lamao subskribis la Pacan Traktaton. Tiel li kapjesis la liberigon. Tibeto historie estas la parto de Ĉinio,do, tio ne estis invado, sed liberigo.Celumio
Interesa diskuto. Mi ja jam antaŭe sciis, ke Zamenhof certe eraris en kelkaj punktoj (la 20-a jarcento montris tre klare la abismojn de la homa estado), sed malimagebla, ke li tiom eraris rilate al la efektoj de lingvo internacia - nenio ŝanĝis, nenio, tute ne. (Kaj se iu pesimisto venus dirante, ke ne venis nova vento sed nova furzo, tamen mi ne volos malesperi, mi volos fosi nian sulkon) Punktor 11:44, 25. Jul 2008 (UTC) PS: Mi devas konfesi, ke la tibeta demando ne interesis min ĝis la komenco de la diskuto - do bona efekto, ĉu ne?)
Jes, kara Punktor, ŝanĝis nenio,eĉ pli severa. Iuj eĉ volas utiligi Esperanton kiel ilo kontraŭ Ĉinio, ilo de konflikta okazigo inter nacioj. Tio deviis la internan ideon de Esperantismo. Ĉi tio ja estas malesperiga. Celumio
Mi absolute ne ŝanĝis miajn dirojn. Ek de la komenco, mi anoncis ke mi fajfas pri Tibeto. Interesas min nur honestaj kaj objektivaj kontribuoj. Mi nur starigis demandojn, faris neniun aserton. Mi demandis "ĉu vi neas ke estis mortintoj en la eventoj 1950-51" Vi respondas "Ne estis" Bone ! Estu pli trankvila en viaj respondoj ! Via sistemo ataki min pri supozataj malvirtoj aspektas kiel apogo al tro febla argumentado. (cetere mi nenion komprenis pri viaj vilaĝoj). Lasta demando: Ĉu tiu "paca liberigo" , tiu "regajno" okazis nur pere de ambasadoraj homoj, aŭ ĉu estis faro de armeo kiuj alvenas tute fratece, sen pafi eĉ unu fojon por gentile peti ke oni subskribu pacan kontrakton ? Pri via lasta interveno, kredu ke mia celo absolute ne estas propagando kontraŭ Ĉinio, kiu - kun rezervoj tamen - pli kongruas al miaj ideoj ol tiuj de Dalai-Papo. Sed kaŝi la veron rolas same kiel propagando. --Ssire 13:17, 25. Jul 2008 (UTC)
Unue, Mi absolute ne ŝanĝis miajn dirojn. Ek de la komenco, mi anoncis ke mi fajfas pri Tibeto.=>Jen kun forta individua opinion,klare, ankaŭ neneŭtrala, ĉar vi jam staras ĉe unu flanko rilata. Tio kontraŭis la principon de Vikipedio.(Kia preciza signifo estas la vorto fajfas?)
Jen ekzemplo de via ne racia reago: mi anoncas ke mi ne estras neŭtrala ĉar mi fajfas pri Tibeto, kaj nur poste petas kion signifas precize fajfi pri. "Fajfi pri" signifas ke mi ne havas emociajn rilatojn kun tiu mond-parto, male al vi, kiu estas epiderma sentema al atako, eĉ kiam ne estas, interalie miaflanke. Pro tio, estas pli facile al mi esti objektiva ol por vi kiu estas partizano, kaj pro tio, mi ne bezonas loĝi en iu aparta vilaĝo. Sed ne povas esti pli surda ol tiu kiu volas surdi. Mi ne scias ĉu "Ĉino invadis" estas objektiva aŭ ne. Sed diri "Kelkaj asertas ke Ĉinio invadis" estas komplete objektiva. Absolute eksterdube. Eĉ se ili eraras. Fino de la debato miaflanke. --Ssire 14:40, 25. Jul 2008 (UTC)
Saluton, kara Ssire! Antaŭ ĉio, mi volas klarigi, ke mi ne havas intereson pri komunismo, aŭ pri la parto, ke mi neniam havas volon esti membro de la partio. Mi absolute ne estas partizano kiel via diro. Vi miskomprenis min per via subjektivo. Jen vi ankaŭ estas neobjektiva.Ĉu mi estas epiderma sentema al atako? Se tiel mi atentos tion, kaj vi estas iom obstina. Mi ne estas surda. Mi povas akiri ĉiuflankan novaĵon pere de la interreto. Mi juĝas la novaĵon per mia propra cerbo. Mi ne kredas nur simplan eldiron de iu. “Kelkaj asertas”, Kiu estas “kelkaj”? Ĉu ili ne estas partizanoj al iu kiel via diro?Ĉu ni skribas la historion nur per kelkaj diroj? Ĉu ni vikipedias nur per kelkaj aserto? Se tiel, ĉu nia vikipediado estas sen opinio? Ĉu vi estas objektiva nur per kelkaj aserto? Vi eĉ ne volas studi la historion diskutante. Kiel via argumento eblas esti konvinkebla? Vi eĉ ne priatentis mian aliajn skribaĵojn. Vi eĉ ne respondas min pri aliaj demandoj. Vi eĉ ne argumentis miajn klarigajn respondojn. Vi ja ne estas bona diskutanto. Celumio
Due,fakte neniu mortis en 1950-51,ĉar la ĉina liberiga armeo eniris Tibeton post la subskribo de la paca kontrakto. Kaj Dalai Lamao(ne Dalai-Papo) eĉ vizitis Pekinon kaj aliajn lokojn tutlande. Ĉu vi sciis tion? Kial vi supozis mian virtecon? Ne bone! Ja vi devu lerni bone la historion pri Tibeto kaj Ĉinio. Vi scias malmulton tro. Ĉu mi atakis vin?! Mi ne komprenas vin.
Trie, vere la subskribo de la paca kontrakto estas kun delegitoj de Dalai Lamao.Ĉu tio ne estas valida?
Kvare,vi ĉiam diris ke mi ne estas objektiva, male vi certe ĉiam estas objektiva. Do, kompreneble vi loĝas en la objektiva vilaĝo. Se ne, kial vi havas tiom da objektivoj, tamen mi neniom.
Kvine, mi certe kredus vin, se vi estis tie tiam. Kun plezuro, kara amiko!Celumio
Cetere mi opinias, ke Yekrats pravas: En la artikolo estu legebla ambaŭ vidpunktoj. Interkonsento pri "neŭtrala" komenco de la artikolo kaj poste alineoj enhavantaj la diferencajn vidpunktojn necesas - rekte laŭ lia propono. Ankaŭ "Aborto" estas por la unua flanko "la rajto de memdetermino" kaj por la alia flanko "murdo". La enciklopedio klarigas kaj la leganto memkleriĝas sen kuratoro aŭ propagando. (Punktor 13:43, 25. Jul 2008 (UTC))

Tio ĉi ja estas bona propono! Sed nun iuj asertas antaŭ ĉio, ke Ĉinio estas invado. Tio ja ne estas objektiva. Mi ne deziras ŝanĝi vian opinion kaj pripenson. Sed bv. respektu la historion, neŭtralecon, neopinion kaj objektivon. Mi dankas vi ĉiujn diskutantojn!Celumio

Kategorioj 'Esperantistaj vojaĝintoj' kaj 'Esperanto-vojaĝinto' redakti

Laŭ mia impreso unu kategorio devus sufiĉi. Mi preferas Esperanto-vojaĝinto pro mia malŝato de 'Esperantisto'. Sed mi ne orientiĝas bone pri singularo kaj pluralo en tiaj kazoj. Ĉu iu el la tiukampe sciantaj homoj povus kunigi la du kategoriojn? Antaŭdankon. --Lu 18:26, 16. Jul 2008 (UTC)

Kutime (kaj ŝajne en ĉi tiu okazo) nomo de kategorio devas esti en pluralo. Vidu en Vikipedio:Nomoj de kategorioj. Maksim 19:06, 16. Jul 2008 (UTC)
Laŭ mia opinio Esperanto ne povas vojaĝi, kontraŭe al tio vojaĝi povas esperantisto, el kio rezultas, ke la ĝusta nomo de kategorio devus esti Esperantistaj vojaĝintoj aŭ eble pli ĝuste esperantistoj-vojaĝintoj laŭ simileco viro-kuracisto, kiu emfazas, ke kuracisto estas ĝuste viro kaj ne virino - komparu kun virino-kuracisto. Kerio 19:09, 16. Jul 2008 (UTC)

'Esperanto-movado' kaj 'Esperanto-asocioj' redakti

Ĵus mi konstatis, ke en la du artikoloj Esperanto-movado en Nepalo kaj Nepala Esperanto-Asocio granda parto de la enhavo samas. Eble iom ĝenerala problemo: Ne estas tute facile paroli pri asocio sen mencii la tutan movadon; malfacilas paroli pri la movado sen mencii la asocion, kiu ofte estas la ĉefa organizanto. (Aldoniĝas la problemo, ke en multaj kapoj ankoraŭ Esperanto-movado estas la vorto por ĉio rilate al Esperanto, dum mi preferas por tio Esperanto-komunumo. Pro kio mi fakte transportus multajn kategoriojn kaj artikolojn el la kategorio 'Esperanto-movado' al 'Esperanto-komunumo'. Sed eble ne tuj kaj prefere ne, se estus disputo pri tio.) Ĉu oni lasu la du kategoriajn branĉojn, ĉu iom post iom ni distingu inter komunumo kaj movado (kiun konsistigas ĉefe la asocioj)? --Lu 18:45, 16. Jul 2008 (UTC)

Kio estas dizelo? redakti

Laŭ reta vortaro dizelo estas motoro, sed en la artikolo dizeloleo oni mencias, ke dizelo estas sinonimo de dizeloleo kaj troveblas la artikolo dizelmotoro en Vikipedio. Ankaŭ la artikolo biodizelo uzas la vorton dizelo en tiu senco. Ĉu temas pri influo de nacia lingvo (la germana aŭ la franca)? Kion diras PIV? Kion vi opinias? --Bea 09:38, 17. Jul 2008 (UTC)

NPIV kongruas kun ReVo, tiom pli ke ReVo tutsimple kopiis la PIVan difinon: dizel/o T Motoro kun interna brulado, en kiu la karburaĵo, injektita en forte densigitan aeron, spontane ekbrulas : ~a generatoro, aŭtomobilo, kamiono, traktoro.. Laŭ mi la koncernaj artikoloj estas korektendaj. (Dizeloleo estas akceptebla, sed ne biodizelo) --Ssire 12:30, 17. Jul 2008 (UTC)
Ankaŭ laŭ la vortarego de Krause dizelo estas iu speco de motoro; germane Diesel(motor). Kore --Tlustulimu 12:37, 17. Jul 2008 (UTC)
Mi opinias: La vorto "dizelo" estas eponimo laŭ la inventisto kaj oni uzas ĝin ĵargone kiel mallongigo por diversaj teknikaĵoj (vidu la apartigilojn en la diversaj vikipedioj). Mi pensas ke oni devas distingi akurate en enciklopedio - do dizelmotoro, dizeloleo (aŭ "dizelbrulaĵo?") kaj "dizelo" estu apartigilo. Cetere mi opinias ke "biodizelo" estas kutima esprimo internacia, teknike kaj leĝe agnoskita. Efektive ĝi ne estas korekte (estu "biodizeloleo" aŭ "biodizelbrulaĵo"), sed akceptita mallongigo internacia. Bonvolu vidi ankaŭ: elstara artikolo Aŭtomobilo. Cetere: https://www.monato.be/2004/008260.html , http://www.thschuetz.de/vortonline.php. Punktor 13:50, 17. Jul 2008 (UTC)

100000 redakti

Ĵus la hungara lingvo atingis tiu ĉi nombron. Ankaŭ tie sur la terglobo troviĝas 100000, eĉ en naciaj koloroj. --Crosstor 15:10, 17. Jul 2008 (UTC)

Pri nia terglobo-bildo : jam unu monato pasis depost la 100000-a artikolo (15-a de junio). Se neniu kontraŭas, mi sugestas restarigi la kutiman bildon. Thomas Guibal 15:47, 17. Jul 2008 (UTC)
Jes, monato sufiĉas.--Ziko 17:43, 17. Jul 2008 (UTC)
Jes, mi konsentas. Unu monato. -- Yekrats 20:47, 17. Jul 2008 (UTC)
Tago estus sufiĉinta. Alan 11:36, 31. Jul 2008 (UTC)
Post la reŝanĝo al la Vikipedia globo sen "100000", la globo kaj la teksto sub ĝi aperas iom neklare. Komparu kiun alilingvaj versioj. Antaŭe, la emblemo aspektis pli bone. Ĉu iu povus korekti tion? Marcos 13:31, 31. Jul 2008 (UTC)

UK Roterdamo redakti

Du tagojn antaŭ la kongreso mi ŝatus atentigi vin denove pri Vikipedio:Vikipedio_en_UK, kun la aktivaĵoj okazontaj tie.--Ziko 18:38, 17. Jul 2008 (UTC)

Dankon. Mi esperas, ke via laboro altiros novajn, kvalitajn esperantistojn al Vikipedio. Thomas Guibal 08:13, 18. Jul 2008 (UTC)

Libertarianismo kontraŭ liberecismo redakti

Kopiita de Tlustulimu el la lingva angulo, ĉar ĝi estas por diskutaj rezultoj. Kore --Tlustulimu 09:10, 18. Jul 2008 (UTC)

En nia Vikipedio oni kutime uzas la vorton libertarianismo, sed mi kredas ke pli bona vorto estas liberecismo. La radiko libertarian ne troviĝas en la Akademia Vortaro, nek en ReVo, nek eĉ en PIV (almenaŭ, ne en mia eldono de 1970). Plie, ekzistas ĉe SAT la Liberecana Frakcio, kiu uzas la formon preferindan. Mi proponas, ke ni transformu ĉiun libertarianaĵon al liberecaĵo. Se neniu malkonsentas, mi faros ĉi tion tuj. --Niko, 01:27, 18 Jul 2008 (UTC)

Saluton. Mi ankaŭ preferas la mallongan formon liberecismo, ĉar ĝi estas pli esperantolingveca. Sed bonvolu ankoraŭ atendi la opiniojn de pliaj vikipediistoj, antaŭ ol vi ŝanĝus ion. Kore --Tlustulimu 09:13, 18. Jul 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Nico kaj Tlustulimu ke la vorto "liberecismo" estas preferinda ĉi-kaze. Marcos 13:36, 18. Jul 2008 (UTC)
Strange sonas por mi la vortoj "En nia Vikipedio oni kutime uzas la vorton libertarianismo". La vortoj "liberecano" kaj "libertariano" aludas respektive veran anarkiismon -revoluciema tendenco socialisma kaj eĉ komunisma, laborista, progresisma- kaj kapitalisman "anarkiismon" kiu konsistas el forigo de ĉia rolo de la ŝtato kiu iel povus protekti laboristojn kontraŭ senlima potenco de mono. La solaj komunaj punktoj estas forigo de la ŝtato kaj uzo de vorto konstruita el radiko liber. Kaze de la historia (pli ol 150-jara) anarkiismo, forigo de la ŝtato estas anstataŭita per federacia memorganiza sistemo bazita sur popolaj konsilioj - sindikatoj estis ĝermoj de tia sistemo -. Kaze de la anarkokapitalismo forigo de la ŝtato simple estas rajtigi lupojn senlime regi super la ŝafaro. Mi eĉ ne konis tiun ideologion antaŭ ol mi ekaŭdis pri ĝi en la anglalingva Vikipedio, kie ĝiaj partizanoj ŝajne aktive propagandas konfuzante legantojn per fiuzo de vortoj kiaj anarkiismo kaj libereco. Mi eĉ dubas ke ekzistas vera libertariana movado krom kelkaj ideologoj kiujn oni povus kategoriigi kiel ultra-reakciaj. Fakte temas pri du tute apartaj kaj kvazaŭ kontraŭaj tendencoj. Vikipediaj artikoloj devos helpi klare distingi inter ili kaj ĉesigi la intencan konfuzon. Arno Lagrange @ 20:49, 18. Jul 2008 (UTC)
"Anarkio" "Anarkiismo" etimologie signifas "sen-ŝtat-eco" "sen-ŝtat-ismo". Historie la vorto estas ekuzata en la 19-a jarcento kaj anarkiismo disvolviĝas kiel unu el la socialismaj tendencoj kun pensistoj kiaj Proudhon kaj Bakunin'. En la 1-a Internacio (ĉ 1860-70) Marx kaj Bakunin' estis la du plej elstaraj figuroj de socialismo kiuj defendis jen aŭtoritatan vojon (diktaturo del' proletaro) jen liberecanan vojon. (Bakunin' kvazaŭ profete antaŭvidis ke marksismo kondukos al subpremado kiel efektivigis Stalin' kaj aliaj "komunismaj" regantoj - "komunismo" etimologie signifas ke rimedoj estu komune kaj egale disdividitaj, kaj multaj anarkiistoj difinas sin kiel anarko-komunistoj. Marksistoj-leninistoj donis al la vorto tute alian signifon kiu tre malproksimiĝis de ĝia etimologia signifo). En la jaroj 1890, post la malvenko de la pariza komunumo iuj anarkiistoj radikaliĝis kaj eniris perfortan vojon plenumante atencojn kontraŭ regantoj, disĵetante bombojn. La vorto "anarkiismo" tiam fariĝis iom abomena signifanta murdon kaj mortintojn. Tial anarkiistoj pli kaj pli ekuzadis vortojn konstruitajn el la radiko liber (anstataŭ el la radiko anarki) por sin nomi - france : libertaire, Esperante : liberecano. La angla libertarian tre proksimas la francan libertaire sed estas uzata en tute alia signifo kiel mi klarigis supre.
Necesas esplori la socian historion kaj la historion de la evoluo de la vortoj kaj de ĝiaj signifoj en diversaj lingvoj por ĵeti iom da lumo sur tiaj konfuzoj. AL @ 21:13, 18. Jul 2008 (UTC)
Laŭ fr:Libertarianisme#Origine_du_terme, la franca libertaire estis kreita por kontrasti kun la jam ekzistanta libéral, kaj la angla libertarian estas konstruita laŭ la franca libertaire sed en tute kontraŭ signifo, ĉar la angla liberal iom post iom estis ekuzata por nomi partizanojn de forta ŝtata rolo. Konklude la angla libertarian estas preskaŭ samsignifa kiel la franca libéral, tio estas partizano de ekonomia libereco en kiu ŝtato ludu kiel eble plej malgravan rolon. Historio de vortoj kaj de ideologioj tra lingvoj foje estas tute konfuziga ! AL @ 22:23, 18. Jul 2008 (UTC)
Mi fakte trovas la aferon malkonfuza. Mi komprenas la diferencon inter la anarki-socialisma liberecismo kaj la t.n. libertarianismo moderna de Usono. Simple temas pri maldekstra liberecismo kaj dekstra liberecismo. En la angla ni uzas la vorton libertarian por ambaŭ skoloj, kaj ĉi tio ne kaŭzas konfuzon. En la angla oni ne nur uzas la vorton libertarian por priparoli la kapitalistojn, sed ankaŭ por la maldekstra! Noam Chomsky nomas sin libertarian socialist! Mi ege kredas, ke ni uzu unu formon por tio, kio esence estas la sama kontraŭregistara ideo, eĉ se ĉi tiu ideo povas aŭ anarkiismeci aŭ kapitalismeci. Mi scias multe pri ĉi tiu temo. Mi tradukis la artikolon pri anarkiismo el la angla. Mi estas anarki-socialisto. Mi loĝas en Usono, kaj mi prisciegas la libertarian-an partion ĉi tie. --Niko, 02:59, 19 Jul 2008 (UTC)

Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj redakti

Kion mi ne komprenas: En la listo de ruĝaj ligiloj ĉiam post renovigado de la projekta paĝo montriĝas jam finfaritaj artikoloj . Ekz.: John Coltrane - Manfred Mann (muzikisto) - ligiloj. La duobla laboro sensenca ĝenas. Kion fari? Ĉu iu bonvole povas helpi? Punktor 18:05, 18. Jul 2008 (UTC)

La programo serĉas la ligilojn laŭ XML eligo http://download.wikipedia.org . La lasta eligo estas de la 14-a de julio http://download.wikipedia.org/eowiki/20080714/ , sed la rezultoj estis metitaj en la 16-a de julio [1]
Vi (tiel hazarde malfeliĉe okazis) korektigis la ligilon en Manfred Mann (muzikisto) la 15-an de julio, inter preno de la eligo (en la eligo la ligilo estas ankoraŭ ne korektigita) kaj meto de rezultoj de ĝia prilaboro.
Tiel, ĉi tiu problemo estas malofta hazardaĵo, ŝajne indas malatenti ĝin. Maksim 19:41, 19. Jul 2008 (UTC)
Do ŝajne nur temas pri kelkaj paĝoj - bone. Dankegon pro la klarigo. Punktor 19:56, 19. Jul 2008 (UTC)

Aperigado de esperantaj ĉapelitaj literoj redakti

Estimataj, ĉu estas aranĝi ie, ke ankaŭ en eksteresperantaj vikipedioj estus ebleco aperigi, montri la ĉapelitajn esperantajn literojn, kiel estas ĉ, ŝ, ĥ, ĵ, aŭ tiel, ke ili aperu bone skribitaj. Kialo, por ke mi demandas, estas ekz. la angla paĝo pri franca esperantista kantisto JoMo, kie aperas tiujn ĉi literoj en sekcio "Discs" kiel cx, sx ... Mi estas konvinkita, ke la sama problemo estas ankaŭ ĉe aliaj alilingvaj vikipedioj. Mi do demandas, ĉu eblus aranĝi ie, ke ili estus skribitaj ĝuste? Se ĉi tie oni povas skribi japanajn skribojn, mi opinias, ke tio ne estos tiel granda problemo por kompetentuloj. Dankon. Kerio 17:28, 19. Jul 2008 (UTC)

Sufiĉas tajpi rekte per unikodo. Se via sistemo ne kapablas, sistemo eblas, sed ja peza (uzebla se korekteblas nur du tri vortoj) korektu ĉi tie (aŭ en ajna eo:paĝo, ekzemple la via) alklaku "antaŭrigardo"n, "kopiu" la resulton kun la ĉapetitaj literojn, kaj reiru al la "fremda" paĝo por ĝin "glui". --Ssire 18:14, 19. Jul 2008 (UTC)
Dankon por via respondo. Tro longa agado, precipe, se la koncerna teksto ne ekzistas en eo-vikipedio. Se mi komprenas bone, oni devus skribi unue en eo-paĝo kaj de tie kopii la tekston en fremdlingvan paĝon. Nu, se tia teksto estas "taŭga" por neesperantista verkinto kaj legontoj de la fremdlingvaj paĝoj pri Esperantaĵoj, mi lasos ilin tiel kaj ankaŭ ne korektos ilin. Kerio 18:51, 19. Jul 2008 (UTC)
Vi povas ankaŭ uzi programon "tabelo de signoj" en Vindozo kaj kopii la signojn de ĝi. Ankaŭ tekstredaktiloj donas eblecon trovi signojn per speciala menuo (OpenOffice kaj MS Word kapablas ĉi tion). Maksim 19:34, 19. Jul 2008 (UTC)
Vi povas redakti per la programo UniRed, kiun vi povas elŝuti de la paĝo http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/UTF8/index.html, kiu eĉ havebelas en Esperanto. Mi jam uzis ĝin kaj ĝi bone funkcias. Kore --Tlustulimu 19:45, 19. Jul 2008 (UTC)
(+) Se oni tajpas laŭ x-sistemo la programo UniRed transformas en la ĝustajn literojn. Mi ĵus testis tion. Kore --Tlustulimu 21:17, 19. Jul 2008 (UTC)

Interlingvaj ligiloj kun "ŭ" ktp redakti

Vidu la historion de la artikolo Belorusio - la roboto Synthebot provas korekti la interlingvan ligilon al nah:Belaru-xitlān (sen -) sed ne povas plenumi ĝin, ĉar u-x iĝas la esperanta litero ŭ.

Kiel korekti ĝin? --Amir Eliŝa Aharoni 08:32, 20. Jul 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi ĵus korektis ĝin. Nur en la esperantovikipedio oni devas skribi uxx, se oni volas havi ux. Kore --Tlustulimu 08:39, 20. Jul 2008 (UTC)
Dankon. Ĉu la roboto ne provos "korekti" ĝin denove? --Amir Eliŝa Aharoni 08:59, 20. Jul 2008 (UTC)

Genro: ĉu neologismo sensenca kaj forviŝi la artikolon ? redakti

Sonjaaa skribis ke la esprimo "genro" "estas tute neologisma kaj ŝajnas esti originala esplorado" do la artikolo "baldaŭ estos forviŝita". Mi estas kontraŭ tion, ĉar mi opinias ke la esprimo "genro" estas internacia akceptita konstruaĵo, mankas ja alia eblo esprimi la ideon. Oni povas dedukti ĝin, vidu: http://www.reta-vortaro.de/revo/ Punktor 06:53, 21. Jul 2008 (UTC)

La vorto genro ankaŭ troviĝas en la Nova PIV el 2002 sur paĝo 389. Mi regule uzas la vorton parole kaj ne scius per kio mi anstataŭigu ĝin. Kore --Tlustulimu 09:36, 21. Jul 2008 (UTC)
La tradukoj en ŝia angla-esperanta vortaro estas "seksa identeco", "socia sekso", "kultura sekso", kaj "genro". La vorto genro estas uzata por pluraj aliaj aferoj ekz. gramatike kaj biologie. Tiel eble estus preferinda uzi alian vorton kiam oni parolas pri socia sekso de homo. Mi ne faras iun ajn esploro pri la temo, sed ŝajnas ke Sonja ja traktis ĝin. Do se ne estas multe da fontoj kiuj uzas la vorton genro tiel, mi konsentas kun Sonja kaj preferas ke la vorto uziĝas por biologio kaj gramatiko. Kion aliuloj pensas? Eb.eric 17:56, 21. Jul 2008 (UTC)
Bonvolu vidi Diskuto:Genro (sociologio)
1. En la vortaro legeblas, ke tiuj ĉi vortoj nur estas: "Proponoj de la aŭtoro". Kaj mi ne opinias, ke iu ajn vortaro interreta estas absoluta deviga fonto (nur la Akademio kaj la komunumo de la vikipediistoj) 2. Bonvolu vidi ankaŭ aliajn tradukojn en ŝia vortaro, ekzemple [open-source] kaj komparu: Malfermita kodo - Serĉo per Google: "Malfermita kodo": 9.920 - "nefermita fontteksto": 39 ! Kion vi ĉiuj aprobas, vivos. (Punktor 20:23, 21. Jul 2008 (UTC))
Ankaŭ mi opinias, ke oni konservu la vorton "genro" por aliaj signifoj, kaj ĉi-kaze uzu prefere "seksa identeco", "socia sekso" aŭ "kultura sekso". Marcos 10:44, 22. Jul 2008 (UTC)
Bonvolu vidi Diskuto:Genro (sociologio)

Saluton. Mi estas nova uzanto/kontribuanto de Vikpedio kaj mi ne scias kiamaniere mi povas meti fotojn al miaj artikoloj. La fotoj estas faritaj de mi mem.

Saluton! Bona ideo! Kion vi faru nun:
  • Iru al la Komunejo. Mi timas ke la helpopaĝoj ankoraŭ ne estas tradukitaj ĉiuj al Esperanto. Eble vi trovos lingvon kiun vi komprenas? Angla, germana versioj estas bonaj laŭ mi. Vi devas registriĝi kaj poste povas alŝuti dosierojn (bildojn ekzemple). Informiĝu pri tio kion vi devas atenti (kopirajto, kvalito, uzebleco ktp.) Grave: Rememoru (aŭ notu) kiujn bildojn vi alŝutis, ĉar vi devos scii la ekzaktajn titolojn por uzo en Vikipedio.
  • Post alŝuto: tiu ĉi paĝo klarigas interalie kiel enplekti bildojn. Bedaŭrinde la helpopaĝoj de esperantlingva vikipedio estas ankoraŭ malmultaj.--Ziko 16:45, 23. Jul 2008 (UTC)
Kaj ne forgesu elekti permesilon! Trovu en alŝuta paĝo liston "Licensing:", tie elektu plej bone la lastan eron "Public domain". Maksim 17:58, 23. Jul 2008 (UTC)

Kara anonimulo, ĉu la indikoj helpis al vi? Ne necesas, vi povas sendi al mi retpoŝton pere de mia vikipediista paĝo (klaku sur mian bluan nomon, kaj rigardu je la maldekstra flanko de mia paĝo).--Ziko 13:42, 30. Jul 2008 (UTC)

Speciala:WhatLinksHere - Ligiloj ĉi tien redakti

Estimataj, jam longan tempon mi volas demandi. Ĉu eblus ie aranĝi, por ke la ligiloj al koncernaj paĝoj viciĝus alfabete? Nun ili estas vicigataj ĥaose kaj se oni serĉas ion laŭ ili kaj precipe, se estas multe da ligiloj al iu paĝo aŭ ŝablono, eble diablo eltenus senĉese klaki por pluaj ligiloj kaj iam oni simple ne trovos la konkretan titolon de artikolo, ĉar ĝi ne troviĝas en Vikipedio aŭ ĝi ne havas ligilon. Sed oni eksciu tion nur fine de la serĉado. Se la ligiloj estus vicigataj alfabete, oni tuj ekvidus laŭ la komenca litero, se la paĝo troviĝas aŭ ne. Estus ŝparita multe da tempo per tio. Dankon por ies laboro almenaŭ provi tion fari. Kerio 17:28, 23. Jul 2008 (UTC)

Ĉi tio ŝajne ne eblas, ĉar ĉi tion ne kapablas la programaro sur serviloj. Tamen, por ne klaki multe, vi povas rigardi ĝis 5000 ligilojn je unu fojo. Ekrigardu la ligilojn, elektu rigardon po 500, tiam trovu en adresa linio de via retumilo la nombron "500" kaj entajpu ankoraŭ unu nulon kaj premu "Enter". Pli ol 5000 ne eblas. Maksim 17:56, 23. Jul 2008 (UTC)
Se mi bezonas trovi ion, mi faras tion nun tiel. Sed ĉu ripeti kaj fari tion senĉese? Kerio 18:03, 23. Jul 2008 (UTC)
Vidu en pri paĝoj kaj pri ŝablonoj - neniu paĝo havas pli ol 35000 ligilojn al si, kaj ne tiel multaj paĝoj havas multegajn ligilojn al si. Maksim 18:54, 23. Jul 2008 (UTC)
Vidu kiel la ligiloj ĉi tien estas preskaŭ alfabete vicigataj. Kiel tio eblas? Kerio 15:18, 24. Jul 2008 (UTC)
Ŝajnas ke la ordo dependas de kiam la ligilo estis kreita, kaj eblas ke tiukaze iu sisteme aldonis ligilojn sekvante alfabete ordigitan liston : tio povus esti klarigo. Cetere oni povus sugesti al niaj evoluigistoj ke tiaj listoj estu ordigeblaj laŭ diversaj kriterioj. Arno Lagrange @ 20:39, 24. Jul 2008 (UTC)
Vidu ankaŭ ligilojn ĉi tien, kiel ili estas bele aflabete ordigitaj. Mi ne kredas, ke iu aldonis la ŝablonon alfabete en la paĝojn. Kerio 13:14, 27. Jul 2008 (UTC)
Pri tiu alia ekzemplo mi emas fari saman konjekton : "bele" alfabete estas ordigita la komenco de la listo de Ang Lee ĝis Yeardley Smith (kun tiu strangaĵo ke Constantin Stanislawski estas ordigita kiel Konstantin) sed poste fariĝas tute hazarde kaj tute ne plu ordigita. Mi do refoje supozas ke iu kreinte la ŝablonon Infobox Actor zorge kaj sisteme laboris enmetante la infoboxon en ĉiujn paĝojn pri aktoroj sekvante alfabete ordigitan liston (kiu enhavis "Konstantin Stanilavski"). Poste la ŝablono estis aldonita hazarde de redaktantoj kiam ili prilaboris diversajn aliajn artikolojn. Esploro de la historio de la artikoloj povus pruvi aŭ malpruvi mian konjekton. Arno Lagrange @ 18:34, 28. Jul 2008 (UTC)
Mi ekesploris : sed la historio de la redaktoj de la artikoloj pri aktoroj estas ege longa kaj aldonintoj de la informskatolo bedaŭrinde ne menciis ke ili tion faris. Mi do faras alian supozon (tre diskuteblan) : la programo kiu listigas la ligilojn ne tuj funkciis, kaj kiam ĝi ekfunkciis ĝi listigis la trovitajn ligilojn alfabete (au preskaŭ !!?). Poste la aldonitaj ligiloj listiĝis laŭtempe. AL @ 19:05, 28. Jul 2008 (UTC)

Puerto-Riko redakti

Ĉu iu povus alinomi Puerto-Rikon je Porto-Riko, kio estas ĝusta laŭ PIV. Povas alinomi tion nur iuj. Kerio 15:18, 26. Jul 2008 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 15:29, 26. Jul 2008 (UTC)
Tamen laŭ la listo de landoj kaj lingvoj de la mondo de akademiano Bertilo Wennergren la esperanta formo estu "Puerto-Riko". Tio ankaŭ koincidus kun la uzo de "ue" (kaj ne "o") en "Venezuelo".
En la interreta uzo, ambaŭ formoj estas proksimume sam-oftaj.
Kio ajn estos nia fina decido, mi opinias ke la titolŝanĝo tro rapide okazis. Oni devas pli zorge pripensi kaj priesplori tiajn aferojn antaŭ ol ŝanĝi titolon. Marcos 18:37, 28. Jul 2008 (UTC)
Mi konsentas, ke la titolŝanĝo tro rapidis. Precipe en lingvaj aferoj, oni devas atendi kaj konsideri plurajn vidpunktojn. Landonomoj en Esperanto estas tre polemika subjekto, kaj oni ne tro senhezite ŝanĝu ilin. Memoru ankaŭ, ke ofte ne ekzistas iu ununura "ĝusta" formo; PIV ne estas nia dio. --Niko 01:35, 31 Jul 2008 (UTC)
Mi bedaŭras la tro rapidan ŝanĝon : mi simple fidis la aserton, ke "Porto-Riko" estis la plej ĝusta formo laŭ PIV, kaj do supozis, ke la alinomado estis senproblema. La afero ĉiukaze neniel gravas : ĉiam eblos rerenomi la artikolon al ĝia antaŭa nomo se aperas interkonsento pri tio. Kore, Thomas Guibal 08:58, 31. Jul 2008 (UTC)

UK 2008 redakti

Vikipedio:Vikipedio_en_UK informas pri nia agado dum UK 2008. Mi scivolemas pri la sekvoj, ĉu oni vidos ion ekz. en la statistikoj.--Ziko 18:34, 26. Jul 2008 (UTC)

Ĉu eblas iel legi (eble pli mallonge) la prelegon "Esperanto kaj malfortaj lingvoj en Vikipedio"? Maksim 19:38, 26. Jul 2008 (UTC)
Mi ĝojas, ke la variaj konferencoj pri Vikipedio altiris tiel multajn homojn, ke kelkaj devis sidiĝi surgrunde. Mi jam rimarkis plurajn novajn vikipediistojn, kiuj eble kreis konton pro la UK. Thomas Guibal 10:09, 27. Jul 2008 (UTC)
Ĉu vere? Interese. Kiel notite, aperis dum UK la kataluna artikolo pri UK, de neesperantisto. Maksim, mi publikigos pri tio en la Aktoj de la konferenco, kaj jam videblas io en youtube: ĉi tie. Dankon pro la interesiĝo. Nun tre gravas ke ni plibonigos la helpopaĝojn.--Ziko 11:23, 27. Jul 2008 (UTC)
Ĉu vi povos meti ligilon ĉi tie kiam publikigos pri tio en la Aktoj de la konferenco? Maksim 03:15, 29. Jul 2008 (UTC)

Mi aŭdis dum UK ke oni enretigos verŝajne, kaj mi ligilos.--Ziko 15:42, 30. Jul 2008 (UTC)

Use of j​x instead of ĵ in edit windows redakti

In edit windows, ĵ is represented by j​x. Related to this, I have two questions: why is this, and can this behaviour be turned off (per-user, obviously)? Valhallasw 09:53, 27. Jul 2008 (UTC)

This is because many Esperanto speakers are used to write with the x-system, when they find it difficult to use the Esperanto special characters (ĉ, ĝ etc.). I don't know about turning off, you are the first you wants that :-). If you want to write (e.g. French) words with -ux, write it with double x.--Ziko 09:58, 27. Jul 2008 (UTC)
It was a feature written by Vikipediisto:Brion VIBBER ages ago, to help get the hat-characters of Esperanto text. Without a special keyboard hack, most keyboards will not type Esperanto characters, so that is an easy way to do it using an established convention. (Ĝi [la x-sistema konvertilo] estis ilo verkita de Brion Vibber antaŭ eraoj, por helpi entajpi ĉapelitajn signojn de Esperanto-teksto. Sen speciala klavar-programo, plimulto da klavaroj ne tajpas Esperanto-signojn, do ĉi tiu estas facila vojo uzante establitan sistemon.) -- Yekrats 12:46, 27. Jul 2008 (UTC)
Ne la unuan fojon la temo estas estas pritraktata. En Meta-Vikipedio la x-sistemo estas kromaĵo elektebla de uzuloj (magic esperanto-typing aŭ io tia). Al simila peto mi jam respondis per sugesto la x-tajpado ĉi-tie anstataŭ esti deviga povus fariĝi opcia, kaj uzuloj povus elekti malŝalti la sistemon. Ni esploru ĉu estas sufiĉe da uzuloj dezirantaj povi malŝalti la sistemon kaj sekve ni povus peti ke x-unikoda magiaĵo de Brion fariĝu opcia. Arno Lagrange @ 18:23, 28. Jul 2008 (UTC)
Mi mem dezirus povi malŝalti la ikso-tajpadon. Marcos 18:33, 28. Jul 2008 (UTC)


Kapvortoj de planedoj kaj lunoj redakti

La astronomiaj kapvortoj nun estas tre sensistemaj: ekz. la kapvorto de la luno Ganimedo estas nur "Ganimedo", tiu de la luno Eŭropo estas "Eŭropo (luno)", kaj tiu de la luno Mimaso estas "Mimaso (saturna luno)". Kaj la plejgranda parto de la lunoj ankoraŭ ne havas artikolojn.

Mi proponas de sistemigi tiujn kapvortojn kaj aldoni "... (planedo)", "...(nanplanedo)", "... (jupitera luno)", "... (saturna luno)" ktp. al ĉiuj. Tio simpligos ankaŭ la skribadon de apartigiloj. Ĉu vi konsentas ? --Algoviano 21:16, 27. Jul 2008 (UTC)

Mi konsentas, sed en ĉiuj enciklopedioj troviĝas apartigiloj, ŝajnas, ili estas necesaj. --Crosstor 05:16, 28. Jul 2008 (UTC)

Mi tre dubas pri tia “sistemigo”, ĉar evidente oni uzu precizigojn, ekz. "Eŭropo (luno)", nur kiam la kapvorto mem estas plursenca. La aldonita vorto do samtempe indikas, ke troviĝas aliaj samnomaĵoj. Se daŭrigi vian sistemigon, ni baldaŭ havos artikolojn kiel "L. L. Zamenhof (homo)", k.s. – Oni diru en la artikolo mem, pri kio temas. Tio ne estas la tasko de la kapvorto, kiu nur ebligu diferencigon okaze de pluraj samtitolaj artikoloj. Tamen ja eblas aldoni interkrampaĵon, kvankam ankoraŭ ne ekzistas artikolo pri alia samnomaĵo, se oni antaŭvidas estiĝon de tia. --Surfo 17:33, 28. Jul 2008 (UTC)

Mi samopinias kun Surfo. Thomas Guibal 06:47, 29. Jul 2008 (UTC)

La nomoj de planedoj, grandaj lunoj kaj grandaj asteroidoj estas ĉiam nomoj de diaĵoj, do ĉiam ekzistas aŭ baldaŭ ekzistos minimume du artikolojn kun la sama kapvorto, tiu pri la ĉiela korpo kaj tiu pri la diaĵo. La Vikipedio daŭre kreskas, pro tio ankaŭ la nombro de samkapvortaj artikoloj kreskas. Mi ne volas sistemigi ĉiujn artikolojn, nur la artikolojn pri planedoj, pri grandaj lunoj, kaj pri grandaj asteroidoj. Tiuj indas sistemigon. --Algoviano 00:15, 30. Jul 2008 (UTC)

Mi subtenas ĉi tion. Se certe estos la alia artikolo kun la sama titolo, indas dekomence uzi la nomprecizigilon "(...)". Maksim 03:45, 31. Jul 2008 (UTC)