Opia milito
En la 19-a jarcento ĉina verda teo estiĝis tre populara en Eŭropo kaj Usono. Ĉina silko kaj porcelano estas ankaŭ de granda mendado. Aliflanke, Eŭropo havis nenion por oferti al Ĉinio. Estiĝita komerca malekvilibro estis malbona speciale por Britio, kiu sendadis al Honkongo multe ŝipojn, plenŝarĝitajn de arĝento. Britioj volis solvi problemon pere de interŝanĝo de varoj al kotono kaj opio kun Hindujo kaj suda Azio. Opio estis tre mendita en Ĉinio, kie ĝi funkcias kiel valuto. Britioj smuglis opion al Ĉinio sen skrupuloj al malpermeso de importo de opio. Jare 1839 registaro de Qing, post kelkaj malsukcesaj anti-opiaj kampanjoj, kreis tre drastajn leĝojn kontraŭ opio. Komisaro Lin Zexu konfiskis kaj neniigis 20 000 kestojn da opio (1 100 tunoj). Britoj violente venĝis sin kontraŭ ĉinio: ili atakis malpreparitan Ĉinion, detruis ĉiniaj armeon kaj devigis subskribi malekvilibran kontrakton. Post tia evento, Honkongo estiĝis britia teritorio. Britio akiris statuson de la plej privilegiita lando. Ĉinio estas devigita pagi tre grandan sumon.
Opia milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Batalo ĉe Guangzhou (Kantono) dum la Dua Opia Milito
| |||||||
series of wars • ŝtata krimo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Unuiĝinta Reĝlando Francio Rusio |
Dinastio Qing | ||||||
La du ĉefaj konfliktoj
redakti- Unua Opia Milito (1839–1842)
- Dua Opia Milito (1856–1860)