Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2004 3


En Aŭgusto 2005 en Frankfurto (Germanio) estos la unua konferenco de vikipediistoj: Wikimania-2005. La programo de konferenco ankoraŭ ne estas fiksita, sed ekzistas nenio pri esperanto. Ĉu iu povas proponi prelegon pri esperanto, esperanto-vikipedio kaj uzado de esperanto por internacia kunlaboro en vikipedio? Eĉ vikipedio-socio ŝajnas ne vidi esperanton :( Grigory Grin 19:21, 4. Jan 2005 (UTC)

Bone ! por ke esperanto vidiĝu en la vikipedia socio, necesas ke esperantistaj vikipediistoj aŭdigu sian voĉon. Mi ekkonsideras partopreni kaj iom aŭdigi pri esperanto. Arno Lagrange  12:25, 6. Jan 2005 (UTC)

Fremda (neEsperanta) Diakritiko en Titoloj redakti

Mi tute ne komprenas kial la nomoj en la esperanta lingvo havas literoj kiuj ne ekzistas en Esperanto! Neesas skribi nur esperantlitere (krompite montrante la nacialingva skribmaniero)... Ĉu al vi plaĉas nomoj de la urboj similaj al [b]"Sønderjylland"[/b]... Ĉu vere ĉiuj povas tion ĝuste prononci?

Nu, tiam mi sugestas ankaŭ la forigon de Orléans, Tony BLAIR, Exeter, El Niño, Glasgow, Conceição do Araguaia, České Budějovice ktp. Multege da nomoj ĉi-vikipedie havas literojn ne ekzistantajn en Esperanto. Tio certe ne estas katastrofo. Tiel ankaŭ faras la Vikipedioj Angla, Germana, Franca, Islanda ktp. pri latinliteraj nomoj el aliaj lingvoj. Laŭ mi tio montras respekton al aliaj lingvoj, kaj pro nia sistemo de Prononchelpiloj vere devus ĝeni neniun. Neniu serioza enciklopedio kiun mi vidis ĝis nun tiel simpligas diakritajn literojn. Bv. tralegi Vikipedio:Nomoj de titoloj, Vikipedio:Laŭalfabetigo, kaj la diskutojn sub tiuj paĝoj. La opinioj pri Esperantigo, ĉu plena ĉu duona, tre diversas - kelkaj volas esperantigi ĉion, aliaj nenion. Pro tio oni atingis mezan solvon ĉi-vikipedie: Geografiajn nomojn "internacie famajn" (Londono, Donostio, Danubo, Saharo) oni esperantigas, aliajn ne. --Amike, Bab 08:59, 6. Jan 2005 (UTC)
Mi ĝenerale samopinias kun Bab pri tio ĉi, sed samtempe estas iom maljuste, se ni permesas fremdajn literojn latinidajn, sed ne ekz-e cirilajn. Ĉu la argumento estas, ke Esperanto mem uzas latinidan alfabeton kaj tial povas toleri ankaŭ aliajn latinidajn literojn?
--VerdLanco (diskutu) 09:29, 6. Jan 2005 (UTC)
Jes. Kaj esence ĉiuj latinaj alfabetoj "samas": ø nure estas o kun aldona streketo ktp. Alia afero estas la speciala signo þ de la Islanda kaj Anglosaksa, sed por ne komplikigi aferojn plej simplas restigi ĝin kaj meti prononcindikilojn en la diversajn tekstojn kie ĝi aperas. Do, mi ne pensas ke ne uzi ekz-e cirilajn literojn estas diskriminacio - ili ja estas tute fremdaj kaj ne (kun kelkete da esceptoj) rekoneblaj laŭ baza, sendiakrita formo. Kion faras la Rusa vikipedio pri nomoj Serbaj, Ukrainaj, Bulgaraj? Bab 17:22, 8. Jan 2005 (UTC)
En la Rusa vikipedio ne estas problemo pri rusigo de nomoj, ĉar plejparto de la nomoj estas jam delonge rusigitaj (ekzistas sur mapoj, en literaturo ktp.). En la rusa skriba tradicio oni ja transskribas ajnan nomon per rusaj literoj (ankaŭ la ukrainajn, bulgarajn, mongolojn ktp.) -- tiel ruslingvanoj neniam havas problemon pri tio, kiel legi iun skribitan nomon. Tial la homoj el la "cirilskriba mondo" havas grandan ŝokon, kiam vidas E-vikipedion kun nacilingvaj neŝanĝitaj nomoj. Vidu, en kia Esperanto estas skribita la komenca komento de tiu ĉi diskuto! Klare videblas, ke la homo estas "komencinto" -- do, estas, probable, la celgrupo de la Vikipedio. Vikipediistoj ja laboras ne por si mem... ktp. Slavik IVANOV 00:13, 26. Jan 2005 (UTC)
Se Esperanto-Vikipedio ne transliterumas latinidajn nomojn laŭ prononco, certe foje okazas problemoj. Aŭ pro tio ke oni misprononcas la nomon ĉar oni sekvas Esperantajn prononcregulojn anstataŭ la nacilingvajn de tiu nomo, aŭ pro tio ke oni ne konas la fremdajn literojn kaj devas kontroli la prononcindikon (kiun oni ĉiam trovu sur la unua linio de la artikolo pri la nomo).
Sed pri la rusa maniero transliterumi estas la eble pli grava problemo, ke kvankam legantoj «neniam havas problemon pri tio, kiel legi iun skribitan nomon», ili ĉiuj prononcas ĝin malĝuste! Tio okazas en ĉiu kazo, kiam la cirila alfabeto ne havas taŭgajn literojn por precize traduki la prononcon (do, ekzemple preskaŭ ĉiam pri angladevenaj nomoj). Por neruslingvano tiam foje estas fakte malfacile diveni tion, pri kies nomo temas. Kvankam certe tre praktika por unulingva socio kiel la rusa, laŭ mi tiu metodo ĝenerale ne tre taŭgas por internacia komunikado, kaj sekve ankaŭ ne en Esperanto.
Mi tamen faras escepton por la plej konataj nomoj, ĉar tiujn oni povas almenaŭ parkerigi.
--VerdLanco (diskutu) 08:45, 26. Jan 2005 (UTC)
Nek la rusa, nek la Esperanta alfabetoj devas precize transdoni sonojn de iu nomo. En la rusa kaj en Esperanto ekzistas propra memstara aŭtonoma fonologio: sonoj, kiuj en tiu fonologia sistemo ne ekzistas, estas anstataŭataj per similaj. Estas normala praktiko, kaj mi ege bedaŭras, ke en Esperanto ĝi ne estas uzata en skribaj tekstoj. -- Slavik IVANOV 20:10, 26. Jan 2005 (UTC)
La sonoj estas similaj, sed ofte ne sufiĉe similaj ke la nomoj restas rekoneblaj por tiuj, kiuj jam konis ilin kun la origina literumado. En kelkaj kazoj eĉ okazas malsamaj transliterumoj de la sama nomo, pro tio ke pluraj literoj povas simili al la originala sono.
En latinidaj lingvoj oni tial kutime ne ŝanĝas la skribmanieron de (origine) latinliteraj nomoj. Oni aŭ ŝanĝas la prononcon laŭ sia propra fonologia sistemo, aŭ interkonsentas uzi fremdan prononcregulon por la nomo. En ambaŭ kazoj oni retenas la skribmanieron neŝanĝita, krom en nomoj de nacioj kaj manpleno da aliaj delonge tre konataj nomoj. Tiel oni laŭ mia scio faras eĉ en la finna, kiu ja havas same striktan kaj simplan prononcsistemon por la literoj de la alfabeto, kiel Esperanto. En Esperanto oni tamen foje enkondukas novajn skribmanierojn por nomoj, por plifaciligi la legadon al eksterlandanoj. (Laŭ mi, tio estas ĝenerale malkonsilinda kutimo. Plej gravas, ke la nomo estu rekonebla. Tial estas preskaŭ ĉiam pli bone reteni la nacian skribmanieron kaj eventuale indiki la prononcon apude.)
Kiam oni transliterumas de alfabeto malsimila al tiu de la cellingvo, ĉiu nacilingvo (ne nur la rusa) uzas propran sistemon por anstataŭado de fremdaj literoj per konataj similsonaj. Tio jes estas normala praktiko, kiel prave asertis Slavik, kaj neniu kontraŭas, ke oni faru tiel en Esperanto pri ekz-e cirilaj literoj.
La disputo en E-Vikipedio temas pri tio, kion fari pri latinliteraj nomoj, kie kelkaj el la (latinidaj) literoj ne ekzistas en Esperanto. Ĉu oni lasu ilin neŝanĝitaj? Ĉu oni ŝanĝu la ne-Esperantajn literojn sed lasi tiujn, kiuj ekzistas en Esperanto, sendepende de tio, ĉu la prononco estas alia? Aŭ ĉu oni transliterumu la tutan nomon tiel ke ĝi sonas simile al la originalo kiam laŭtlegata per Esperanto-literoj?
--VerdLanco (diskutu) 20:58, 26. Jan 2005 (UTC)
Do, ni ne penu ŝanĝi kutimon, enradikiĝintan en Esperanto, sed almenaŭ ni postulu, ke ĉiu fremda literumado havu prononcindikon per Esperantaj literoj. Alikaze internacieco de la Internacia Lingvo estos nur vorto. ;) -- Slavik IVANOV 21:47, 26. Jan 2005 (UTC)
Samopinias. Razilklingo 10:12, 4. Feb 2005 (UTC)
Kaj mi 195.184.192.30 00:07, 26. Mar 2005 (UTC)|

International Writing Contest - Internacia Konkurso pri verkado redakti

Hello everybody,

In Berlin at Dezember 2004 there was the critique that there is not enough connection in the work of all the different Wikipedias in their different languages. I think, that an internationally linked writing contest should be one possible chance to cooperate and work together. At March 1st there will be the start of the second writing contest in the german Wikipedia so I thought, we can start it as an international project. There had bee contests in the Wikipedia of the Netherlands nl:Wikipedia:Schrijfwedstrijd, the german Wikipedia de:Wikipedia:Schreibwettbewerb and the english one en:Wikipedia:Danny's contest and as far as I could see it, it worked really good.

I hope you will join the Contest; please visit meta:International writing contest to find out more. -- 149.225.56.90 08:46, 11. Jan 2005 (UTC) (Achim Raschka aka Necrophorus)

Salutojn al ĉiuj,
En Berlino, en decembro 2004 oni kritikis, ke la kunlaboro inter la diverslingvaj Vikipedioj ne sufiĉas. Mi pensas, ke internacie ligita verkadokonkurso povus esti unu ebla ŝanco por kunlabori. La 1-an de marto la germana Vikipedio komencos duan verkadokonkurson, do mi pensis, ke ni povas komenci tion kiel internacian projekton. Estis jam konkursoj en la nederlanda nl:Wikipedia:Schrijfwedstrijd, la germana de:Wikipedia:Schreibwettbewerb kaj la angla en:Wikipedia:Danny's contest kaj laŭ tio, kion mi povis vidi, tio funkciis tute bone.
Mi esperas, ke vi partoprenos la konkurson, bonvolu viziti meta:International writing contest por legi pli da informoj. -- 149.225.56.90 08:46, 11. Jan 2005 (UTC) (Achim Raschka aka Necrophorus) provis traduki --Unukorno 19:11, 11. Jan 2005 (UTC)

Pri -iĉ- kaj Ri redakti

Ŝajnas al mi tro ofta la skribado pri -iĉ- kaj ri. Vikipedio ne estas loko por diskuti reformojn. Oni jam scias ke ekzistas dekkelkaj homoj kiuj emas al iĉa kaj ria reformoj. Oni jam scias pri kio estas ĉi tio. Do mi pensas sufiĉe. Ni ne estas la Akademio kaj ne decidos pri tio. Vikipediisto: Roberto

Ĉu fakto aŭ aserto?
Kelkaj tre ĝojus se »Oni jam scias pri kio estas ĉi tio.« ĝustus.
Kiom da artikoloj pri -iĉ- ekzistas? Jes, prave - nur unu. Ĉu vi pensas ke nulo da artikoloj sufiĉus se vi diras ke unu estus tro multe?
Mi ne (kontraŭ)propagandu kiel vi ne (kontraŭ)propagandu. Ni nur informu. Vikipedio ne estas malpublikigilo, do ni publikigu.
--Sagitario 20:40, 14. Jan 2005 (UTC)

Nu, nun estas unu plia paĝo kiu parolas pri -iĉ- (kaj pri ri) en la Vikipedio — nome tiu ĉi, pro la komento de Roberto!  :-)
--VerdLanco (diskutu) 19:23, 27. Jan 2005 (UTC)

Datrevenaj kategorioj redakti

Ĉu estas interkonsento pri la nomado de naskiĝjaraj kategorioj? Oni trovas jen "1855-aj naskiĝoj", jen "Naskitoj en 1893", jen "Naskoj de 1451", kaj jen "Naskoj de 1883" en la subkategorio "Naskiĝoj". Ĉu oni enkategoriigu ankaŭ mortojarojn, kaj se jes, kiaj estu la nomoj? Kaj fine, ĉu mi elektis konvenan lokon por tiuj ĉi demandoj? (Mi estas komencanto ĉi tie.) Dankon por ĉia helpo. --znusgy

Mi estas (almenaŭ ĝis nun) uzinta la formon Naskoj de 1966 por tiaj kategorioj. Proksimume 40 kategorioj nun havas tian nomon. Da kategorioj kun la formo Naskitoj en 1893 troviĝas nur unu (Adolf OBERROTMAN), kaj ankaŭ la formo 1855-aj naskiĝoj estas uzita nur unu fojon (William Henry GARBUTT).
Pri mortojaroj mi ne certas. Ĉu vere ili meritas proprajn kategoriojn?
--VerdLanco (diskutu) 18:55, 16. Dec 2004 (UTC)

Mi ne povas vidi bezonon por tiaj kategorioj; ja tiucele jam ekzistas artikolo por ĉiu jaro, kun subtitoloj "naskiĝoj" kaj "mortoj". Analoge funkcias pri la dato. Montanesko 11:28, 21. Dec 2004 (UTC)

En la angla vikio oni ŝajne metas la plej konatajn nomojn en la jarartikolojn,
por ke tiuj ĉi estu facile rigardeblaj — se oni deziras kompletan liston,
oni sin turnas al la kategorio. Ĉu simila distingo povus utili al ni? --znusgy
Pli logike estus fari inverse, ĉar en artikolo eblas skribi kompletan liston, dum kategorio povas enhavi nur tiujn nomojn, pri kiuj jam ekzistas artikoloj. (Krom se oni metas apartan liston en la kategoria paĝo antaŭ la kategorierojn…)
Mi konsentas, ke ŝajnas iom troa, priskribi ĉiun naskon kaj en la artikolo pri la persono, kaj en la artikolo pri la jaro, kaj en la artikolo pri la dato kaj en la kategorio Naskoj de ….
--VerdLanco (diskutu) 21:48, 21. Dec 2004 (UTC)

Ni havas do multajn eblecojn, el kiuj pluraj verŝajne estas same bonaj. Rilate la naskokategoriojn, ni povus enmeti (1) ĉiujn, (2) nur "notindajn" personojn, aŭ (3) neniun. Kaj rilate la jarartikolojn, ni povus enmeti — almenaŭ teorie — (a) ĉiujn personojn, kiuj nur havas artikolon, kune kun la notinduloj, kiuj ne havas, (b) ĉiujn notindulojn, inkluzive de tiuj, por kiuj mankas artikolo, (c) ĉiujn, kiuj havas artikolon, (d) nur la notindulojn, kiuj havas artikolon, aŭ (e) neniun.

(1c) kaj (2d) ni ĉiuj trovas nedezirindaj, ĉar ili egaligas la du sistemojn kaj rezultas en malŝparoj. Ĉe (a) kaj (b), unuflanke ni povus facile vidi, kiuj famuloj bezonas artikolojn, sed aliflanke krei tiajn listojn postulas multe da laboro kaj ili estus tre ruĝaj. (1d) kaj (2c) preskaŭ egalas krom tio, ke (1d) postulas pli malmultajn redaktojn (oni redaktas sole la biografian artikolon). Kaj se ni deziras, ke ĉiu artikolhavanto estu iel reprezentata, tiam ni eliminas (2e), (3d), kaj (3e).

Post ĉiuj ĉi (disputeblaj) eliminoj restas (1d), (1e), kaj (3c), kiuj aspektas al mi same bonaj. La unua havas la avantaĝon, ke la leganto povas legi oportunan liston kun la plej interesaj nomoj kaj mallongaj priskriboj kaj ankaŭ trovi kompletan liston de personoj, por kiuj estas verkita artikolo, sed malavantaĝe ĝi postulas pli da laboro por redaktantoj, kiuj ankaŭ devas decidi, kiuj estas "notindaj". Se kompari (1e) kaj (3c), (1e) estas pli favora al redaktantoj, kiuj bezonas redakti sole unu artikolon, kaj (3c) estas pli favora al legantoj, kiuj povas rigardi pli oportunan liston kun mallongaj resumoj pri ĉiu famulo.

znusgy 11:01, 2. Jan 2005 (UTC)

Kia estu la konkludo? Aŭ kien ni nin turnu por konkludo — ĉu la afero estas inda je voĉdonado? --znusgy 06:14, 15. Jan 2005 (UTC)


Kiel fari klakeblajn mapojn? redakti

Saluton, mi opinias, ke klakeblaj mapoj estus utilaj por Vikipedio. Sed se mi metas la markon "<map>" en artikolon, Vikio tradukas ĝin al nura teksto. Se mi provas alŝuti kompletan HTML-paĝon kiel dosieron, Vikio rifuzas ĝin (kompreneble, mi same farus). Mi traserĉis ankaŭ aliajn Vikipediojn kaj nenie trovis klakeblajn mapojn. Ĉu iu scias pli pri tiu temo? --Ismo 21:50, 15. Jan 2005 (UTC)

20.000-a artikolo redakti

Ni havas ankoraŭ 1-2 semajnojn ĝis la 20.000-a artikolo. Mi ĝojus, se tiu estus ia ampleksa artikolo! Proponoj por artikolo, kunlaboro en temoj? Eble en ia politika, historia temo ni povus kunlabori.

Razilklingo

Tre bona artikolo, ebligas kunlabori en multaj terenoj (naturo, historio, geografio). Se ni ne trovos pli bonan artikolon, ni traduku tion. RK

Mi surprenos la naturajn aferojn kaj eble aliajn, SE aliuloj emas kunlabori. Mi proponas decidon je la 19-a de januaro ĝis 12-a horo je servila horo. RK

Mia propono: ni verku sur ĉi tiu paĝo (sub diskuto), kaj atendu la 19.999-an artikolon kaj poste iu alŝutu. (Mi garantias, ke tiu estos la 20.000-a (se necesas mi forigas kelkajn artikolojn) artikolo. Razilklingo.

mmmhhh : ĉio tio ŝajnas al mi iom artefarita. Ne tiom gravas al mi kiu estas la 20.000-a artikolo. -- eĉ se ĝi estas bonega-- Mi aprobas la projekton koncentriĝi pri valora artikolo. En la franclingva vikipedio iam estis kutimo elekti artikolon de la semajno kaj pluraj vikipediistoj dume koncentriĝis por plibonigi la elektitan artikolon. Mi aprobas la projekton elekti "Vercors" Vikipedio:Artikolo de la 20 000-a mejloŝtona artikolo|artikolon de la 20 000-a mejloŝtona artikolo. Cetere mi sugestus iom cerbumi pri aparte flegindaj aspektoj de la esperanto-vikipedio : iuj artikoloj estas absolute ridinde malbone disvolvitaj : temas pri fundamentaj artikoloj pri ekonomio psikologio homscienco kulturo kaj similaj. Mi fakte momente koncentriĝas ordigi la artikolojn en kategoriojn kaj tiurimede konstatas la ege malegalan nivelon de niaj artikoloj. Mi rekomendas iom trarigardi Neenkategoriitajn paĝojn kaj Neenkategoriitajn kategoriojn kaj bonvolu eklabori enkategoriigi paĝojn kaj kategoriojn. Kuraĝon al ĉiuj ! Arno Lagrange  21:28, 17. Jan 2005 (UTC)
Al mi ankaŭ ŝajnis tro artefarita, sed komprenebla. Tiaj markoj ĝenerale estas tiel. Malfeliĉe mi ne povas helpi, ĉar ne estas io portugallingve pri la afero. Roberto 18:16, 21. Jan 2005 (UTC)

Uzulo aŭ uzanto? redakti

Ĉi en Vikipedio mi renkontas la monstron "uzulo". Kiu estas uzulo? "uzulo = uza ulo"? Ĉu uzata aŭ uzanta? :((((

Mi rekomendegus uzi la formon "uzanto" en ĉiuj tiaj okazoj!!!!

Alaŭdo 13:40, 22. Jan 2005 (UTC)

tio ĉi estas malnova diskuto.
por "uzulo": uzulo = ulo kiu uzas.
kontraŭ "uzanto": ĉi-okaze la a-vorto "uzanta" estas dubsenca
--Zmitro 20:36, 26. Jan 2005 (UTC)
Jes, por derivi adjektivon de "uzanto" necesas, por eviti konfuzon, uzi "uzantula". --Ismo 22:54, 26. Jan 2005 (UTC)
Min tre "kurbigas" tiu vorto (pro tio mi malofte legas ĝin en E) :(
Donu, se eblas, la ligon al tiu malnova diskuto!
Mi ĉiam pensis (kaj kaj PMEG, kaj PAG min subtenas), ke "X-anto" estas "ulo, kiu X-as", komence de la nomo de nia lingvo, kiu ja estas "esperanto" (="ulo, kiu esperas"), sed ne esperulo.
Kaj kio malbonas en deriviĝo "de uzanto"? Alaŭdo 14:36, 7. Feb 2005 (UTC)

IDISTOJ INTER NI! redakti

La lastaj artikoloj pri gramatikaĵoj konvinkis min, ke estas inter ni aŭ stultaj Esperantistoj aŭ saĝaj Idistoj! Ekzemple: "sufikso -oz- (kiel en "montetoza pejzaĝo" = "pejzaĝo riĉa je montetoj") venis el la latina lingvo per la Esperantida lingvo Ido." Kiam la tute senutila stulta idista sufikso OZ venis al Esperanto? Kiu uzis ĝin krom idistoj? Se oni volas pasi al Ido, iru tien! Estas idista vikipediio.

Trankviliĝu, amiko, ĉiukaze ne estas kaŭzo tiom emociiĝi kaj nomi kunlaborantojn stultaj! Montanesko 09:53, 25. Jan 2005 (UTC)

Tiuj ĉiuj 1-3 frazaj artikoletoj povus aperi en komuna artikolo.


Tiuj artikoletoj jam estas artikoloj kaj iam iĝos artikolegoj.
Pri la menciitaj sufiksoj: Tiuj ne estas idistaj, ĉar ili estas uzata en PIV kaj »-end-« estas oficiala sufikso fare de la akademio.
Kaj ankaŭ ne forgesu: vikipedio ne estas propagandilo, sed informilo! Tial oni rajtu publikigi aĵojn ankaŭ se ili ne plaĉas al iu ajn alia!
Kun amikaj salutoj --Sagitario 15:12, 27. Jan 2005 (UTC)
Aliaĵo: -oz- tute ne stultas! Ĝi venas de la latina sufikso -osus kiu signifas »riĉa de«. Ĝi estas unu el la plej bonaj aĵoj de la latina lingvo.
--Sagitario 15:17, 27. Jan 2005 (UTC)

Tio memorigas min, ke iam Interlingua-ano skribis al mi: «Mi plenuma mi labor», kvazaŭ ekzistus verbo plenumar en Interlingua. Tio pruvas, ke li antaŭe lernis Esperanton, sed en la momento, kiam li skribis al mi, li fortege oponis kontraŭ ĝi. Cetere estas amuze serĉi, kiom da Esperantismoj svarmas en la tekstoj en Interlingua. Keskastel 09:23, 18. Feb 2005 (UTC)

"Stumpego" aŭ "Substumpo"? redakti

Mi volas aldoni novan kategorion por la plej mallongaj stumpoj. Ĉu pli bona nomo estas "stumpego" aŭ "substumpo" (laŭ la angla vikipedio)? Kion vi pensas?

Mi proponas "ĝermo" kaj "burĝono". "Stumpo" estas vere pesimismega bildo, kiu pensigas pri forhakita arbo, ne al la komenco de io nova, kiu kreskos. Nekontentiga kopi-traduko el la angla.
El ĝermo fariĝas burĝono, kiu poste evoluos je floranta artikolo. Montanesko

Mi subtenas la proponon "ĝermo". Per ĝi la demando pri stumpego/substumpo ricevas la klaran solvon "ĝermeto"; alie ni devus diskuti pri "stumpego" (= ege stumpa afero) aŭ "stumpeto" (= eta stumpa afero). Krome el "ĝermo" eblas derivi eĉ "stumpaĉon", se iu ekzemple kreas malplenan artikolon aŭ artikolon, kiu konsistas nur el traduko aŭ vortara difino. :-)   --Ismo 22:54, 26. Jan 2005 (UTC)
konsistas nur el traduko Mi ne komprenas vin (eble vi pensis pri alia), ĉar ekzistas multaj elstraj artikoloj, simplaj tradukoj. RK
Pardonu, mi celis "nur el traduko de la termino EN alian lingvon", kvazaŭ vortaro. --Ismo 20:34, 27. Jan 2005 (UTC)
Mi jam pensis pri bildetoj por stumpaĉoj, kiel mi enkondukis la bildeton por elstaraj artikoloj (vidu ĉe vercors (montomasivo)). Mi volas doni la malpli ofendan nomon: subnivela artikolo:))
Kara Razilklingo, kiel vi rimarkis dum nia kunlaboro pri Vercors, mi tute ne kontraŭas tradukadon, sed ja nepripensitan transprenon de vorto aŭ esprimo. Vidu kion diras ekzemple PIV pri stumpo: nedifektita restaĵo el fortranĉita membro, ekz.: stumpo de amputita brako kaj similaĵoj - ĉiukaze, ne tre agrablaj asociaĵoj. Subnivela a. estus tre avantaĝa; ĉar ja ne ĉiam mallonga artikolo malbonas kaj inverse - ni atentu ĉefe pri kvalito! Dume por ĝermo pledas, ke ĝi estas mallonga kaj bildeca. Montanesko 14:18, 27. Jan 2005 (UTC)
Ĝermo estas pli taŭga vorto ol stumpo, laŭ mi. Bona propono! Ŝajne bezonatas fiksi superrigardon de ĉiuj bezonataj niveloj antaŭ ol nomi ilin, se ne sufiĉas la tri niveloj stumpo (aŭ ĝermo), elstara kaj "normala" (nek stumpo nek elstara).
--VerdLanco (diskutu) 08:26, 27. Jan 2005 (UTC)

mi proponas 4 nivelojn kun bildetoj, teksto ĉe 3 tipoj: {{elstara}} elstara artikolo;

  • normala artikolo sen aldonota ŝablono, rimarko
  • ĝermo por trafa komenco kun eblaj ligoj al aliaj lingvoj ({{ĝermo}})
  • subnivela artikolo ({{sub}}) por artikoloj kiel AB naskiĝis tie' kaj mencio pri ebla forigo post ioma tempo. Troa ĝentileco kunportas multegajn rubaĵojn. Razilklingo.

La kvar proponataj niveloj (ĝermeto -> ĝermo -> normala -> elstara) plaĉas al mi. Laŭ mia opinio, la vorto "subnivela" estas tro juĝema kaj malafableta. --Yekrats 13:33, 28. Jan 2005 (UTC)

Anstataŭigo de stumpo per ĝermo estas ja inda. Flanke, mi legis jenan alineon lastatempe en artikolo de Stojan Ĝuĉev, La genezo de la popolkantoj (1958). Ĝi povus same bone priskribi la genezon de vikipediaj artikoloj.

Fakte, la rapsodo komponas sian muzikverkon nur en skema formo. Ĝi estas ankoraŭ nekompleta kaj neperfekta — nur embrio de melodio. Ties aŭtoro kreas nur la unuan ĝermon de kanto kaj lasas ĝin migradi, cedante siajn aŭtorajn rajtojn kaj funkciojn al la tuta popolo. Li donas al tiuj, kiuj venas post li, la taskon kreskigi kaj perfektigi la embrian verkon, evoluigi kaj finprilabori ĝin.

--znusgy 10:18, 17. Feb 2005 (UTC)

Post kiam multaj bonvenigis (sed neniu faris) ŝanĝon de stumpo je ĝermo, mi provis fine realigi tion. Por nenion fuŝi mi lasis Kategorio:Stumpo (apud nova Kategorio:Ĝermo. Spertuloj bonvolu kontroli kaj finaranĝi! Antaŭdankas Montanesko 12:19, 8. Apr 2005 (UTC)

Dankon Jordi! Ne forgesu enmeti la karaktron ":" se vi "mencias" kategorio(j)n en paĝoj escepte de Vikipediista(j) Diskuto(j). Same vi enmetu la karaktron ":" antaŭ dosiero por ne montri ĝin / ne audigi (?) ĝin aŭ antaŭ ligo al alilingva Vikipediio, se vi ne volas, ke aperu ligon ĉe "aliaj" lingvoj.
Responde al la demando: mi mem preferus singularon sed ne estas sperta pri la konvencioj / konsento ĉe e-lingva Vikipedio. Amike Gangleri | Dh | D 10:33, 1. Feb 2005 (UTC)

Kiam mi komencis labori por Vikipedio, la adminstrantoj diris al mi, ke ĉiuj kapvortoj devas esti en singularo. Ili singularigis kelkajn miajn artikolojn antaŭe verkitajn. Mi klopodis respekti la regulon kaj fondis paĝojn Grava esperantisto, Brita esperantisto, Dana esperantisto ktp., kvankam mi sentis, ke ĉi tie pli taŭgus pluralo. Embarason kaŭzis zoologiaj esprimoj, ĉar ordoj kaj familioj uzas oficiale pluralajn formojn (mamuloj, parhufuloj, cervedoj) - ŝajnis al mi, ke mi perfortas la zoologion skribante singularojn (mamulo, parhufulo, cervedo). Sed nun mi jam spertis, ke oni ŝanĝis la artikolojn al Gravaj esperantistoj kaj poste eĉ al Gravaj geesperantistoj. Ĉu tio estas evoluo aŭ maldisciplino? Mi ne scias. Certe ne estas bone, se ekzistas kategorioj Lago kaj Lagoj kaj en ambaŭ estas alia enhavo. Eble estus bone sekvi ekzemplon de aliaj lingvoj. Neesperantistojn negative impresas, se esperantistoj faras ion diference, ekzemple majuskligas la familiajn nomojn (Lev TOLSTOJ), kion aliaj lingvoj ne faras. Kelkaj neesperantistoj eĉ opiniis, ke tio estas ortografio de Esperanto, do alia strangaĵo de tiuj stranguloj.

Mi opinias, ke kategorio Enciklopedio de Esperanto estus bona en singularo, se oni parolas pri la enciklopedio el la jaroj 1933-1934 (do ĉiuj artikoloj en tiu enciklopedio), sed plurale Enciklopedioj de Esperanto, se temas pri diversaj esperantlingvaj enciklopedioj (ekz. (Enciklopedio de Esperanto, Japana enciklopedio, Filozofia vortaro ktp.). Simile Britaj esperantistoj, se temas pri unuopaj personoj en la brita movado, sed Brita Esperantisto, se temas pri la revuo kaj ĝiaj artikoloj.
Mirek
Dankon pro la respondo en la babilejo. Vi certe pravas: estas tiom da reguloj / rekomendoj, ke oni ofte nevole malobeas ilin. Tamen indas koni kiom da el tiuj "esceptoj" enestas en Vikipediio, trovi rimedojn korekti ilin, ĉar la ekzisto de pluraj formoj estas nek utila por la verkantoj de artikoloj nek por la vizitantoj.
Plej facile estus ke zoologoj decidu pri la titoloj de artikoloj pri zoologio, se ili ne rekte kontribuas ĉe Vikipedio oni povas kontakti ilin. Dum diskuto en anglalingva Vikipedio oni menciis ke per uzado de singularo kaj pluralo ĉe la latinaj terminoj oni distingas inter "ano" kaj "aro" nomataj per sama vorto. Tamen por samsencaj artikoloj kaj kategorioj la samaj formoj estu uzataj.
Problemo ja estas ke multaj reguloj / rekomendoj kontraŭdiras unu la alian kaj ofte ne estas eblas scii kion fari, se oni ne devus apliki regulojn. Rilate la majuskligo de familiaj nomoj por mi ne estas klare kion fari, se la persono ne havis / havas familian nomon. Ĉu oni tiam majuskligu LA SAĜA, LA BONA, LA GRANDA? Ĉu oni nomu monarkon el la pratempoj "I" por cerbumigi la vizitantojn?
Laŭ mia kompreno ne ekzistis / ekzistas kontraŭinaj intencoj en la uzado de "Vikipediisto" kaj la nomo de tiu nomspaco. Ŝanĝi tion estus strangaĵo, ĉar enskribint(in)o aŭ anonima vizitant(in)o ne devas skribi ion ajn ĉirilate. Tamen por mi la formo "geesperantistoj de ..." estas akceptinda formo. Ŝanĝi la formojn sen averto aŭ diskuto estas malbona stilo.
:-) Mi longe forestis Esperantion por scii ĉu iuj uzas geloĝantoj, geverkistoj, geprogramistoj, gematimatikistoj ktp. aŭ ĉu tiuj esprimoj utilus aŭ malutilus e-lingvan Vikipediion.
Ree al farendaĵoj: Mi proponus listigi la titolojn, kiuj malobeas la ĝisnunajn regulojn ĉe speciala paĝo. Se ekzistas gravaj kialoj por uzi aliajn formojn oni nomu ankaŭ ekzemplojn antaŭvideblajn, pritaksu la kvanton de la farenda laboro, serĉu volontulojn kaj helpantojn (robotojn) kaj dividu la farandaĵojn. Gangleri | Dh | D 01:05, 3. Feb 2005 (UTC)
Saluton, la paĝo Vikipedio:Nomoj_de_titoloj entenas la regulojn pri pluralformoj en titoloj, interalie la jenajn:
  • Kiam vi skribas pri aferoj, kiuj nature apartenas al grupo aŭ aro, notinde Insularoj; certaj montaroj: Aleutoj, Ferooj, Fiĝioj; Alpoj, Andoj
  • Etnoj: Anglosaksoj, Eŭskoj, Italoj, Kurdoj, Mohikanoj
  • Klare listecaj artikoloj: Ĉeĥaj esperantistoj, Norvegaj esperantistoj
Mi opinias ke la lasta punkto bone trafas la situacion de niaj pridiskutataj kategorioj: ili estas listecaj artikoloj, do la uzado de la plurnombro ĉe ili estas enorda. Tamen, ankaŭ estas kategorioj, kiuj tenu iliajn ununombrajn nomojn, precipe tiuj pri sciencoj kaj sciencaj fakoj; certe ankaŭ la land- kaj kontinent-kategorioj.
Simpla regulo estas verŝajne, uzi plurnombron ĉe kategorioj, ĉe kiuj oni povas meti "Listo de ..." antaŭ la nomon.
--Schuetzm 16:36, 3. Feb 2005 (UTC)

Saluton,

mi persone preferus singularon kaj en ĉiu ĉefa kategorio poste subkategoriojn, kiel tio estas ekz. ĉi tie en Babilejo. Nun estas unu babilejo. Se poste ekzistus babilejoj pri diversaj temoj, poste estiĝus subkategorioj.

Ankaŭ unu demando: ĉu ne estus eble, por ke anstataŭ listoj de urboj ni havu tabelojn kun ĉiuj enmetitaj urboj, kiel tio estas ekz. Vikipedio en Esperanto pri Francio? Mi opinias, ke tio estus pli bela ol kilometraj strioj de urboj skribitaj unu sub la alia. Simple estus du aŭ kelke da tabeloj sub si (tabelo de urboj en konkreta lando, tabelo de urbolistoj laŭ lando eventuale aliaj). Memkompreneble, ke ekzistus ebleco de alskribo de pluaj urboj… en la tabelon. Ĝojas aŭdi vin Petr.

Nek en Kategorio:Landoj nek en Kategorio:Urbo enestas amaso da objektoj (artikoloj, listoj, subkategorioj ktp.). Indus pripensi kial la kategorioj utilas al la vizitantoj, kiamaniere ili helpas trovi informojn, kiamaniere oni traseĉas Vikipedion.
Jen proponokun klarigoj:
  1. Kategorio:Lando (singularo) estas la ĉefa kategorio, kie eblas trovi la ellaboritajn serĉmanierojn (subkategoriojn):
    1. subkategorioj aŭ listoj por landoj: laŭ kontinentoj, laŭ aparteno al grupiĝoj. Kiujn grupiĝojn kiamaniere per subkategorio aŭ listo pritrakti oni decidu kune en e-lingva Vikipedio. Ĉu hispanlingvaj landoj, ĉu en:Commonwealth aŭ similaj grupiĝoj ktp.
    2. subkategorio Kategorio:Listoj pri landoj aŭ pli taŭga nomo
    3. subketagorio Kategorio:Landoj (pluralo) kie troviĝas ĉiuj landoj
  2. Kategorio:Urbo (singularo) estas la ĉefa kategorio, kie eblas trovi la ellaboritajn serĉmanierojn (subkategoriojn):
    1. subkategorioj aŭ listoj por urboj: laŭ landoj, aliaj administraj subdividoj, ĉefurboj, (listo de) urbegoj, (listo de) olimpikaj urboj ktp. Kio povas esti ktp. oni decidu kune en e-lingva Vikipedio.
    2. subkategorio Kategorio:Listoj pri urboj aŭ pli taŭga nomo
    3. subketagorio Kategorio:Urboj (pluralo) kie troviĝas ĉiuj urboj; ĉar enestos amaso da, oni povas elekti laŭlitere ktp. per ŝablono vidu la uzon de nl:Sjabloon:CategorieTOC ĉi tie.
Amike Gangleri | Dh | D 20:39, 3. Feb 2005 (UTC)
Laŭ mi, la ĉi-supre proponitaj kategorioj Kategorio:Lando kaj Kategorio:Urbo estas superfluaj. Anstataŭ tiujn ni povas uzi la jam ekzistantan kategorion Kategorio:Geografio.
--VerdLanco\(diskutu) 21:08, 10. Apr 2005 (UTC)

Mi ne ŝatas la multan filozofion anstataŭ laboro: mi decidis uzi Kategorio:Ĉefurboj kaj faris. Gravas ke iu decidu kaj laboru. Mi preferas pluralojn (urboj-landoj-ktp.). Singularo estas ofte malnatura, ĉar temas pri listo de ... . Ĉu la alidirekto ne funkcias? 09:55, 4. Feb 2005 (UTC)

El Diskuto:Hundrasoj: En Vikipediio estas malkonsilinda alidirekti kategorio(j)n, ĉar la apartenanta(j) objekto(j) ne plu montriĝas (se oni venas de alilingva Vikipediio), pluraj jam preparitaj iloj ne plu funkcias ktp. Vidu bugzilla:710. Gangleri | Dh | D 11:14, 4. Feb 2005 (UTC)

Kiu povas reverki Vikipedio:Vikiprojekto? redakti

  • Mi daŭre ligas tiun paĝon al aliaj lingvoj. Ĝi ne estas la plej aktuala paĝo en e-lingva Vikipedio.
  • Kiun formon / varianton uzi: Kategorio:VikiprojektoKategorio:Vikiprojektoj?. Mi ŝatus scii tion antaŭ ol ligi ĝin al amaso da aliaj lingvoj. Gangleri | Dh | D 21:34, 1. Feb 2005 (UTC)

Ĉar vi faros tiurilate la tutan aferon, decidu vi. Mi ne polemikos:). Razilklingo 09:55, 4. Feb 2005 (UTC)

Uzado de prepozicioj en nomoj de subkategorioj ktp. redakti

Mia prefero Listo de urboj en AAA; da kaj pri evitindaj. Kvankam mi kreis kategoriojn hungaraj urboj, komunumoj, tiuj devas esti ŝanĝotaj al Urboj; komunumoj en Hungario Razilklingo 12:51, 4. Feb 2005 (UTC)

Mia konkreta propono estas fari tian hierarkion:
Geografio → Urboj de la mondo → Urboj en Eŭropo → Urboj en Hungario.
--VerdLanco\(diskutu) 09:56, 11. Apr 2005 (UTC)