Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2019/3

Diversejo redakti

Read-only mode for up to 15 minutes on 19 March 15:00 UTC redakti

Please help translate to your language.

Hi everyone, a short notice. On 19 March 15:00 UTC your wiki will briefly be in read-only mode. That means that you’ll be able to read it, but not edit. This is because of network maintenance. It will last up to 15 minutes, but probably shorter. You can read more on Phabricator (phab:T217441, phab:T187960), or write on my talk page if you’ve got any questions. /Johan (WMF) (diskuto) 14:37, 5 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Venu al Vikimanio 2019 en Svedio, eble eĉ senpage redakti

 

Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 14an-18an de Aŭgusto 2019 (la antaŭkonferenco 14an-15an) en Stokholmo, Svedio.

Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo Vikimedio provizas certan kvanton da stipendioj, danke al kiuj vi havas ŝancon partopreni malpli koste aŭ eĉ senpage! Pro tiu eblo ni tre dankas!

En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por Esperanto-parolantaj Vikimedianoj jam la 2an fojon provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! (dume temas nur pri mi, eventuale pluraj homoj aliĝos) Se vi ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston ĝis la 12a de Marto!

La formularon estas ĉe https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeDENj7CvdeA76e6MUt8a7jcbapZo8NIKcX8YcfMOawnX24mA/viewform

Atentigo: Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la instrukciojn en la oficiala retejo: https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos en Stokholmo! --KuboF Hromoslav (diskuto) 22:49, 7 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponata Regulŝanĝo «Esperantigo de nomoj» redakti

La paĝo Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj diras "Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj [...] nomoj kiuj estas ofte Esperantigitaj." Kial do "Richard Schulz" estas la titolo de la artikolo pri Rikardo Ŝulco, aŭ "Lluís Mimó Epinalt" estas la titolo de la artikolo pri Ludoviko Mimoo?

Tiuj du Esperantistoj estis analizaskolanoj, kaj preferis literumi siajn nomojn plene esperantigitaj. Mi pensas, ke la regulo ŝanĝiĝu. Se artikolo temas pri homo kun konata prefero pri propra nomo en Esperanto, ni sekvu tiun preferon.

La akademia Rekomendoj pri propraj nomoj diras "La Akademio agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas esperantigi sian nomon laŭ sia bontrovo. Ĉiu rajtas ankaŭ elekti pseŭdonimon aŭ plumnomon por si." Ĉu ni ne ankaŭ agnosku tiun saman rajton? Eĉ en la angla vikipedio, la titolo de la artikolo pri Samuel Langhorne Clemens estas "Mark Twain", lia pli konata plumnomo. -Osho-Jabbe (diskuto) 03:04, 14 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Por redakti

  1.   Por: Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj/Alia_propono. -- Mi aldonis la linion "nomoj, kiujn Esperantisto mem preferis (inkluzive plumnomoj aŭ pseŭdonimoj)" -Osho-Jabbe (diskuto) 03:08, 14 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

  Komento: Cxu tio estas la problemo de la regularo? Mi povas sxangxi la titolojn (Richard Schulz, Lluís Mimó Epinalt) al la esperantigitaj se vi volas.--Salatonbv (diskuto) 03:51, 14 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

  Komento: Se ŝanĝo ne estas bezonata, bone. Bonvolu ŝanĝi la titolojn, kaj mi povas malproponi tiun ŝanĝon. --Osho-Jabbe (diskuto) 04:05, 14 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

  Farite--Salatonbv (diskuto) 08:56, 14 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Anticipa rezulto redakti

Kial ne "prezidento" redakti

Koran saluton! Mi vidas plurloke la vorton "prezidanto" en la senco "prezidento". Povas esti, ke vi iam, ie diskutis pri la afero. Tamen, la demandas tiklas min... Vikiano (diskuto) 17:34, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ankaŭ ne scias ĉu la temo estis jam diskutita. Sed tutsimple "prezidento" estas nenecesa aldono al la oficialaj radikoj. Ankaŭ PIV, kvankam agnoskanta ĝin, tamen atentigas "prezidento = prezidanto" [1]). En vikipedio "Prezidento" alidirektas (laŭ mi, prave) al "Ŝtatprezidanto".--Rdelre (diskuto) 10:41, 7 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
La demando estis plurfoje diskutata, ankaŭ en Vikipedio. Mi citas mian respondon de antaŭ 11 jaroj. Tiam venis al mi postulo ŝanĝi la titolon de la artikolo "Prezidanto de Finnlando". Tio, ke mi citas mian propran kontribuon, ne signifas, ke ne estas aliaj samopiniantoj – nur ke mi ne nun rapide trovas tiujn. Jen kion mi skribis en 2008:
"Dankon por viaj proponoj, sed mi nepre ne ŝanĝos la titolon. La vorto prezidanto en Esperanto ĉiam signifis ankaŭ respublikestron. El la pure esperantaj vortaroj tiun signifon montras jam Kabe (1911) kaj Plena Vortaro (1934), kiuj, same kiel Reta Vortaro, tute ne havas ian radikon "prezident". "Prezidento" aperis en PIV-1970 kiel sinonimo de unu signifo de "prezidanto". PIV-2002 ankoraŭ havas ĝin, sed montras klare, ke "prezidanto" estas preferinda. Ankaŭ la aserto "vikipedio uzas la terminon 'prezidento' en tiu kazo" estas prava nur, se vi aldonas la vorton "ankaŭ": V. uzas ankaŭ la vorton "prezidento" en tiu okazo.
Bedaŭrinde iom disvastiĝis la uzo de "prezidento", pro stranga precizismo kaj sen ia ajn pruvo pri miskomprenoj en reala lingvo, kaj tiel aldoniĝis tute nenecesa distingo lernota en la lingvo. Rektan modelon por tia distingo oni ne trovas en aliaj lingvoj, tial ĝi estas des pli malutila. Okaze de nepra bezono precizigi, oni povas diri "ŝtatprezidanto" aŭ "respublikestro", sed tia okazo maloftas. Ekz. la esprimo "prezidanto de Finnlando" estas perfekte unusenca sen iaj aldonoj. Se vi opinias, ke respublikestro ne prezidas, ne enkonduku nenecese harfendajn neologismojn, sed ĝustigu vian komprenon pri la vorto "prezidi". PIV-2002 jam tion bone formulis: prezidi (signifo 2) = havi la plej altan oficon en la gvidado de organizaĵo, regno k.a. --Surfo 12:42, 2. Maj 2008 (UTC)" --Surfo 12:10, 7 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Kiam mortis Titu Kusi Jupanki? redakti

En la artikolo pri 1570 estas skribite, ke en tiu ĉi jaro mortis “Titu Cusi Yupanqui "kaŝa" inkao”. Kaj en la artikolo pri 1571 estas skribite, ke en tiu ĉi jaro mortis “Titu Kusi Jupanki, imperiestro de la Inkaoj”. Estas la sama homo, la unua nomo estas skribita keĉue, la dua estas iomete esperantigita. Do li mortis dufoje. Laŭ la artikolo pri li en la esperanta vikipedio li mortis en 1571, same kiel laŭ la germana, la franca, la angla, la itala kaj laŭ multaj aliaj vikipedioj. Sed laŭ la hispana, la portugala kaj plej grave laŭ la keĉua li mortis en 1570, eble ili pli bone scias. Do kiam li mortis? --Dario Aralezo (diskuto) 15:10, 27 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Kaosa situacio ĉe italaj urbo-nomoj redakti

Saluton! Mi nun elstarigas la artikolon pri Sicilio kaj frapis min la urbonoma kaosa afero: Kelkaj urboj restas itallingve (Ragusa, Trapani, Agrigento) dum aliaj jam havas esperantigitajn nomojn (Sirakuzo, Kaltaniseto, Mesino). Mi volas demandi al vi ĉu mi rajtus esperantigi la nomojn de almenaŭ grandaj kaj mezgrandaj urboj, samkiel ni jam faris antaŭ kelkaj jaroj al hispaniaj loĝlokoj, por koherigi la aferon kaj ĝi ne aspektu fuŝe. Temas nur pri siciliaj urboj. --Andy) 11:51, 28 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke jes, tio necesas, ja esperanto-nomoj estas pli uzeblaj.RG72 (diskuto)

Bonvolu ne fari tion, vi kaŭzus nur plian ĥaoson en la tuta Vikipedio. Mi vidas nenian ĥaoson en la artikolo. Sirakuzo kaj Mesino estas urbonomoj eĉ en PIV. Kaltaniseto ŝajnas esti provinconomo. La artikolo estas ampleksa kaj ŝajnas zorge preparita kaj funde pripensita. Ekzistas nenia regulo pri devo Esperatigi urbonomojn aŭ aliajn nomojn. Prefere aldoni tekstojn al Vikipedio ol nur fingrumi kreaĵojn de aliaj. --Surfo 06:35, 29 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi vere pensas ke tio kaŭzus plian ĥaoson? Mi kredas ke la nuna stato ja estas ĥaosa ĉar supozeble iu eniris kaj kreis paĝon kun itala nomo, alia venis kaj kreis kun esperanta, tio estas ĥaoso. Kial ne prefere esperantigi jam ĉiujn kaj tiel la afero ŝajnas pli kohera. --AndyHM 1:00, 30 mar. 2019 (UTC)
Jes, mi opinias tiel. Aŭ ĉu vi intencas tralabori ne nur la artikolon pri Sicilio sed ankaŭ la tutan Vikipedion (kaj unuavice ĉiujn internajn ligilojn en Vikipedio) por ŝanĝi ĉiun ajn artikolon, kies titolo aŭ teksto iel mencias urbon, vilaĝon aŭ alian loknomon Italan? Eĉ se vi tion farus, restas la ĉiama demando, ĉu Esperantigita nomo estas pli bona ol la originala, neesperantigita. Aliaj vikipediistoj povas plenrajte malsamopinii kaj nuligi viajn ŝanĝojn.
Vi mem povas opinii kion vi volas pri la preferindecoj, sed dum la jaroj estis multego da diskutado pri la demando ĉi tie tiel longe kiel ekzistis la Esperanta Vikipedio. Ekster Vikipedio oni debatis pri la afero dum la tuta ekzistado de Esperanto. En la Vikipediaj diskutoj oni forte elstarigis ankaŭ la regulon, ke elpensi por homo aŭ loko Esperantigitan nomon, kiam tia ne estas vaste uzata ekster Vikipedio, egalas al originala esploro strikte malpermesita laŭ la Vikipediaj reguloj. Aldoni al alilingva nomo parentezan prononchelpan klarigon, kiam tia estas bezonata, estas alia afero.
Sed faru laŭplaĉe. Estas interese observi. Diversaj forte konvinkitaj lingvo-plibonigistoj kaj unuecigistoj faris multon malbonan en la Esperanta Vikipedio. – Cetere, mi rimarkas, ke vi faris valoran laboron en pliampleksigo de la artikolo pri Sicilio. Grarulon! --Surfo 08:48, 30 mar. 2019 (UTC)[Respondi]