Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/10

Diversejo redakti

Miaj notoj de Vikimanio 2014 redakti

 
Triopa esperantista renkontiĝo

Komence de Aŭgusto mi partoprenis Vikimanion en Londono kaj dokumentis mian partoprenon. Mi invitas vin rigardi Uzanto:KuboF/Vikimanio 2014, estas tie ankaŭ rapida ligilaro al prelegoj kaj fotaroj kaj ankaŭ miaj planoj dank' al mia partopreno. Notoj estas dividitaj al potenciale interesaj kaj ne tiom interesaj por loka komunumo.

Por tiuj, kiuj ŝatus sekvan jaron partopreni Vikimanion en Meksikurbo mi povas ĝin kore rekomendi! Ankaŭ estos eblo peti stipendion - la Fondaĵo Vikimedio ilin disdonas precipe laŭ aktivado en viki-projektoj, aliaj liber-edukaj kaj liber-kulturaj projektoj kaj laŭ grado en kiu povas partopreno helpi al evoluo de tiuj projektoj kaj al tuta kunlaboro.

Ankaŭ estis iom plikonkretigitaj planoj por nia laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kaj starigitaj unua punktoj por monpeto. Vi estas bonvenaj proponi proprajn. Amike. --KuboF (diskuto) 00:01, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Estis bone ke esperantisto partoprenis, dankon por la notoj. --pino (diskuto) 10:07, 1 Sep. 2014 (UTC)
Dankon ankaŭ pro la foto. Ĉu oni povas diri kiuj ili estas?--kani (diskuto) 10:28, 20 Sep. 2014 (UTC)
@Kani: demaldekstre estas Ziko, Bonvol kaj mi. --KuboF (diskuto) 23:36, 11 Okt. 2014 (UTC)
Dankon. Eble mi iam vidis Zikon, sed persone ne la aliajn du. Jen tre simpatia triopo.--kani (diskuto) 09:07, 12 Okt. 2014 (UTC)

Stranga artikolo redakti

Mi penis korekti artikolon Dan Pero Manescu ŝajne pri german-rumana artisto, pri kiu estas nenio en la anglalingva, germanlingva aŭ rumanlingva vikipedioj. En angla estas nur paĝo laŭ kiu mi komprenas, ke temas pri anglalingva vikipediisto kiu estis blokita ĉar li uzis multajn uzantonomojn. Ĉiukaze ne estas artikolo pri lia arto. Aŭ tiu estis forigita. Mi ne scias ĉu vere la artikolo indas resti en Vikipedio. Laŭ la uzantonomoj, oni supozas, ke temas pri artikolo metita de la propra artisto mem. Ĉu iu povas ion klarigi?--kani (diskuto) 21:12, 1 Okt. 2014 (UTC)

Vi pravas: de:Dan Pero Manescu kaj en:Dan Pero Manescu estis forigitaj plurfoje. Ĉu vi volus diskuti ĉi tion en Vikipedio:FA? Eble la Esperanta ankaŭ estas forigenda.--Salatonbv (diskuto) 12:42, 6 Okt. 2014 (UTC)
La foriga politiko en multaj nacilingvaj vikipedio estas tiu de signfifecaj (angle relevance) kriterioj, tiuj kriterioj tamen ofte estas tre strikte aplikataj (viktimo tre ofte fariĝis artikoloj pri Esperanto, kiel vi ĉiuj bone scias): ĉio, kio ne kongruas kun la ŝato de la ĉeftendenco [angle majnstream], simple pro malsignifeco estas forigita - tian vikipedion mi ne deziras, kaj precipe nia Esperanta vikipedio ĝis hodiaŭ en tiu punkto havis komplete alian politikon. Estas ankaŭ loko por "malgravaj" aferoj. La kriterioj pri enciklopedieco tamen estu strikte aplikataj, do ke la informoj baziĝu sur faktoj kontroleblaj, kaj ne redonas personajn opiniojn, kiuj ne estas klare en citiloj markitaj kiel tiaj. Tiu-ĉi artikolo disponas tamen pri kontroleblaj referencoj, do la kondiĉo ja estas plenumigita. Se cetere estas vera, ke la artisto mem verkis la tekston, tiam li evidente devas esti esperantisto kun bonaj Esperanto-konoj. Tion fakte indus esplori kaj riĉgi la artikolon pri tiu faceto de la persono! Kun tiaj informoj la artikolo eĉ havus pli da ekzistorajto!DidiWeidmann (diskuto) 12:22, 26 Okt. 2014 (UTC)

TemplateData editor soon available on this Wikipedia redakti

 

Hello, my apologies for writing this announcement in English. A tool for editing TemplateData will be deployed to this wiki on Thursday, 9 October. This tool makes it easier to add TemplateData to the template's documentation (or to change it). You will be able to use it by editing the template's documentation page and clicking the Administri ŜablonDatumojn button at the top. You can test the TemplateData editor now in a sandbox at Mediawiki.org. Please see more detailed instructions at Mediawiki.org (those can be translated there, and also imported on this wiki later if you need to). Don't hesitate to contact me if you need further information. Best, --Elitre (WMF) (diskuto) 10:13, 7 Okt. 2014 (UTC)

Plirapidigo de Vikipedio redakti

Nuntempe estas testata nova sistemo, kiu plirapidigas Vikipedion. Ĉiu ensalutinta uzanto ĝin povas ŝalti en siaj beta-preferoj ("Faster servers with HHVM"). Mi ĝin nuntempe provas kaj ja ofte estas diferenco pli ol senteble bona. Se ĝi farus problemojn, vi povas ĝin denove malŝalti. --KuboF (diskuto) 23:46, 11 Okt. 2014 (UTC)

Dankon pro la informo, mi ĉiam miris kion signifas la mallongigo, kaj la MediaWiki-paĝo estas iom konfuz(ig)a. Ziko (diskuto) 23:37, 28 Okt. 2014 (UTC)

VisualEditor News #8—2014 redakti

09:49, 13 Okt. 2014 (UTC)

Eble tio estos interese al Vi: Monumento de Vikipedio, pl:Wikipedia:Pomnik Wikipedii - Księga pamiątkowa. Merkredarondo (diskuto) 20:49, 15 Okt. 2014 (UTC)

Meta RfCs on two new global groups redakti

Hello all,

There are currently requests for comment open on meta to create two new global groups. The first is a group for members of the OTRS permissions queue, which would grant them autopatrolled rights on all wikis except those who opt-out. That proposal can be found at m:Requests for comment/Creation of a global OTRS-permissions user group. The second is a group for Wikimedia Commons admins and OTRS agents to view deleted file pages through the 'viewdeletedfile' right on all wikis except those who opt-out. The second proposal can be found at m:Requests for comment/Global file deletion review.

We would like to hear what you think on both proposals. Both are in English; if you wanted to translate them into your native language that would also be appreciated.

It is possible for individual projects to opt-out, so that users in those groups do not have any additional rights on those projects. To do this please start a local discussion, and if there is consensus you can request to opt-out of either or both at m:Stewards' noticeboard.

Thanks and regards, Ajraddatz (talk) 18:04, 26 Okt. 2014 (UTC)

Lingvejo redakti

Titolo de artikoloj pri japanaj stacioj redakti

Ĉi tiu diskuto estas el la uzanto-diskutopaĝo de M-30722 kaj miaimprese ni iomete havas interkonsenton por alinomigi la esperanto-alfabetajn titolojn (kaj nomojn uzatajn en artikoloj) de japanaj stacioj al la stacie oficialan latinan literumon (nomatan hepburn-sistemo). Se neniu kontraŭos, robote aŭ permane ŝanĝos tre multaj titoloj (ekz. sub Kategorio:Fervojaj stacioj en Tokio), kaj Stacio Tokio estos Stacio Tokyo. Mi volus atingi plialtan interkonsenton aŭ aŭdi aliajn opiniojn de vikipediistaro. Antaŭan dankon,--Salatonbv (diskuto) 07:16, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Jen estas la listo: Uzanto:Salatonbv/provejo/Listo de alinomotaj artikoloj‎. Bv konscii ke pli ol 160 artikoloj alinomatos se neniu kontraŭos aŭ komentos.--Salatonbv (diskuto) 01:04, 1 Sep. 2014 (UTC)
Mi prefere ankoraŭ atendos ĝis findiskuto de la problemo. --KuboF (diskuto) 14:11, 2 Sep. 2014 (UTC)
Dankon KuBOT pro atendi. Mi forigis disputeblajn titolojn el la listo, sed estus bone atendi iom pli longe. Poste ni povos ŝanĝi la malmultajn artikolojn permane se necese.--Salatonbv (diskuto) 14:59, 2 Sep. 2014 (UTC)

La kopio el uzanta diskuta paĝo redakti

Saluton M-30722, dankon pro krei artikolojn de japanaj stacioj. Mi pasintece argumentis kun aliaj uzantoj la transskribon de la nomo de japanaj stacioj kiuj havas oficialan latinan literumon (hepburn-sistemo) kaj ni havis rekomendon por sekvi la oficialan nomon por ne-esperantigita urba nomo (esperantigitaj nomoj estas Tokio, Osako, ktp). Vidu Vikipedio:TA/EKZ. Laŭ la ekzemploj, oni devas alinomigi la titolon Stacio Ŝibuja al Stacio Shibuya, sed ni ankoraŭ ne faris. Samprincipe, Stacio Higaŝi-Umeda‎ devas esti Stacio Higashi-Umeda‎. Kion vi pensas? Bonvenon al nia vikipedio! --Salatonbv (diskuto) 14:56, 29 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon pro diri la argumenton al mi. Mi konsentas uzi oficialan latinan literumon.
Ĉu mi alinomigu titolojn de esperantigitaj nomoj al ne-esperantigitaj nomoj (ekzemple "Stacio Higaŝi-Umeda" > "Stacio Higashi-Umeda") kaj alidirektigu "Stacio Higaŝi-Umeda" al "Stacio Higashi-Umeda"? --M-30722 (diskuto) 16:49, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon pro la kompreno! Antaŭ ol decidi se permane aŭ robote ŝanĝi multajn titolojn kaj enhavojn, ĉu ni plie parolos pri la trakto de jam establitaj esperantaj loknomoj? Ni konsentas alidirekti Stacio Higaŝi-Umeda‎ al Stacio Higashi-Umeda‎ ĉar la nomo "Higaŝi-Umeda" ne estas konata al Esperantujo, sed kio pri "Stacio Tokio"? Ĉu Stacio TokyoStacio de Tokio? Darkweasel94 eble havas opinion kiel ni parte diskutis ĉe Diskutejo.--Salatonbv (diskuto) 17:16, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton! Ĉar vi petis mian opinion: Stacinomoj estas laŭ mi netradukeblaj propraj nomoj, kaj ilia specifa signifo en la loka lingvo ne estas grava por ni. Do se la stacio nomiĝas en la horaroj "Tokyo", tiam nia artikolo estu "Stacio Tokyo" (aŭ eble kun alia transliterigo, mi ne havas opinion pri tio, havante nur tre bazan scion pri la funkciado de la japana skribsistemo). Ne gravas, ke "Tokyo" estas ankaŭ la nomo de la urbo mem, en tiu ĉi okazo ĝi estas simple la nomo de la stacio, do ne estu de. darkweasel94 22:12, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Mi citos tion ĉe VP:DL por aŭdi aliajn opiniojn de vikipediistaro. Koran dankon,--Salatonbv (diskuto) 07:16, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Mi pensas ke "Stacio Tokyo" estas pli bona ol "Stacio de Tokio". Ĉar mi pensas ke "Stacio de Tokio" estas "東京の駅".
Nu, mi faris paĝon Stacio Hommachi (hepburn-sistemo de "Stacio Hommaĉi"). Ĉu tiu ĉi paĝo estas bona? --M-30722 (diskuto) 09:17, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon pro la nova artikolo. La titolo estas belega sed eble ni povas plue pripensi la bluajn kaj ruĝajn ligilojn kun esperantalfabeta nomo. Jes, "Stacio Tokyo" estas bona, sed kategorio povas esti "kategorio:Stacioj en Tokio", ks.--Salatonbv (diskuto) 10:06, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
p.s. pardonon, la artikolo de Stacio Hommachi skribas tute staciojn kaj liniojn hepburne. Mi ĵus konektis ĝin al la vikidatumoj. Stacio Namba ekzemple havas "Linio Jocubaŝi". Miaopinie la stilo de Stacio Hommachi estas bona modelo.--Salatonbv (diskuto) 13:01, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon. Sed Stacio Hommachi estas ŝanĝita de ne-esperantigita nomo al esperantigita nomo. --M-30722 (diskuto) 15:02, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
 
Ĉu ni vere devas alinomi Stacio Tokio al Stacio Tokyo? Se "Tokio" estas establita esperanta nomo, ni eble povas elekti nian uzantan nomon en Esperantio samkiel ke alilingvaj vikipedioj respektive nomas ĝin "(Bahnhof) Tokio", "(Estação de) Tóquio", ktp (d:Q283196). Tamen, mi samtempe pensas, ke unuigi la literumon estas facile kaj bone. Mi prove kreis la liston ĉi tie. Se ni uzus hepburnan literumon kun makrono, ni devus nomi ĝin "Stacio Tōkyō", ĉu ne? Bonvolu korekti la liston se vi vidas eraron.--Salatonbv (diskuto) 11:05, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi kontraŭas la planatajn ŝanĝojn.
Laŭ mi ni devas distingi tri specojn de stacinomoj:
  1. stacioj nomataj laŭ kutime Esperantigataj urbonomoj
  2. stacioj nomataj laŭ urbo-, kvartal- aŭ vilaĝnomoj malofte aŭ neniam Esperantigataj
  3. stacioj kies nomo ne baziĝas sur urbo-, kvartal- aŭ vilaĝnomo.
Ĉe la unua speco de stacinomo, ni laŭ mi nepre uzu la kutiman Esperantigon de la urbonomo, kaj metu "Stacio de" antaŭ ĝin. Ekzemple ni uzu "Stacio de Tokio".
Ĉe la dua speco de stacinomo, ni laŭ mi ankaŭ skribu "Stacio de ...". Mi ne havas fortan opinion pri tio, ĉu la urbonomo, kiu sekvas, estu skribata en hepburna aŭ en Esperanta transskribo.
Nur ĉe la tria speco de stacinomoj havas sencon skribi "Stacio ..." sen "de" post "Stacio".
Mi vidas neniun motivon por la opinio esprimita de darkweasel94, ke stacinomoj estas netradukeblaj propraj nomoj. Kion fakte signifas traduki ilin? La origina nomo estas japana kaj japanskriba. La hepburna transskribo jam estas nur transskribo, eĉ se ĝi havas ian oficialan statuson en la fervoja sistemo de Japanujo. Kaj se ni opvas Esperantigi urbonomojn kiel "Tokio", kial ni ne Esperantigu ankaŭ stacinomojn?
Notu ke ekzemple en la hispanlingva Vikipedio la artikolo pri la Stacio de Tokio nomiĝas es:Estación de Tokio. Ili aldonas "de" kaj hispanigas la skribon de "Tokio", ĝuste kiel mi proponas por la Esperanta Vikipeido. Tiu uzo de "de" estas tute natura ankaŭ en Esperanto, kaj ĝia forlaso faras tre strangan impreson, kvazaŭ "Tokio" origine estas stacinomo kaj ne urbonomo. Kaj se la hispanlingva Vikipedio povas tiel adapti la stacinomon, kial ni ne povu fari same.
Bonvolu ankaŭ atenti la rekomendojn pri propraj nomoj de la Akademio de Esperanto. Kvankam ili ne estas decidigaj por la nun pridiskutata problemo, ili ja bone klarigas la avantaĝojn de plenaj Esperantigoj kiel "Tokio" kaj "Stacio de Tokio". La malavantaĝo de ebla nerekoneblo en ĉi tiu okazo estas ĉiuokaze preskaŭ neglektebla, kaj aldone mildigebla per mencio de la hepburna transskribo kaj alidirektilo de la hepburna transskribo al la Esperantigita nomo. Marcos (diskuto) 13:53, 1 Sep. 2014 (UTC)

Aliaj komentoj redakti

  Komento: La diskuto ŝajnas esti pligranda. Do mi kopiis la diskuton. Pri "de", ni havas aliajn diskutojn.

Antaŭan dankon pro viaj pluraj komentoj ĉi tien.--Salatonbv (diskuto) 14:16, 1 Sep. 2014 (UTC)

@Marcos: se ni sekvus la hispanan vikipedion, (2) malgrandaj urbaj stacioj estu sen "de" (vidu es:Categoría:Estaciones de ferrocarril de Japón), ĉu ne? --Salatonbv (diskuto) 00:47, 2 Sep. 2014 (UTC)
Ŝajne la sistemo en la hispanlingva Vikipedio estas, ke nur por stacioj nomataj laŭ urboj ili uzas "Stacio de ...", dum por stacioj nomataj laŭ kvartaloj ili uzas "Stacio ..." sen "de". Tio laŭ mi estas pli bona sistemo ol ĉiama forlaso de "de", sed laŭ mi pli logike estus uzi ĉiam "de" kiam la stacio estas nomata laŭ urbo, kvartalo, vilaĝo aŭ simile.
Al mi ŝajnas absurde havi artikoltitolojn kiel Stacio Wien Hauptbahnhof. La artikoltitolo tie estu "Ĉefstacio de Vieno", ĉar tio estas la signifo de "Wien Hauptbahnhof". Komence de la artikolo oni kompreneble skribu, ke en la germana ĝi nomiĝas "Wien hauptbahnhof", kaj estu plusendilo de Wien Haupbahnhof al Ĉefstacio de Vieno. Marcos (diskuto) 09:15, 2 Sep. 2014 (UTC)
Via normo sonas tre komplikita ĉar eĉ en la hispana ili aldonas "de" al la stacio de kvartalo Shinjuku kaj la stacio Shin-Osaka kun la afikso "Shin". "Shin" kiu signifas "nova" estas el Ŝinkanseno kaj nur uzata por stacinomo (la 3-a laŭ via disigo, ĉu ne?). Sed oni povas disigi staciojn kun esperantigebla nomo aŭ ne se oni kontraŭas al NE-esperantigo de stacioj de Tokio, Osako, Hiroŝimo ktp.--Salatonbv (diskuto) 13:55, 2 Sep. 2014 (UTC)
Ŝajnas ni ne plu havi komenton. Ĉu ni povas nomi interkonsenton ke en japanaj stacioj oni nomu jene?
pardonon, sed mi ankaŭ estas okupita lastatempe, do mi ne urĝe petus la respondon aŭ la robotan ŝanĝadon.--Salatonbv (diskuto) 13:22, 10 Sep. 2014 (UTC)
@M-30722: dankon pro kreadi artikolojn pri stacio. Ni ankoraŭ devas unuigi la lokajn nomojn sen stacio (en la krampoj). Ekzemple Stacio Takatsuki (Osaka) kaj Stacio Kashima (Osako), kiujn vi kreis. Kiu estas pli bona?--Salatonbv (diskuto) 15:00, 29 Sep. 2014 (UTC)
Mi intence skribis nomojn de artikoloj "Stacio Takatsuki (Osaka)" kaj "Stacio Kashima (Osako)". Ĉar Stacio Kashima situas en urbo Osako, aliflanke Stacio Takatsuki ne situas en Osako sed situas en Gubernio Osaka. --M-30722 (diskuto) 16:04, 30 Sep. 2014 (UTC)

@M-30722: 1. Ĉu ni vere apartigas staciojn per urba nomo? En la angla vikipedio:

Ili kutimas havi gubernian krampon por aliaj samnomaj stacioj: En ĉi tiu kazo, la (Osaka) en la angla de la du stacioj ambaŭ signifas Osaka Prefecture.

2. Por traduki en Esperanton, ĉu la Japana urbo estas ĉiam plene esperantigita nomo (kun O finaĵo) kaj la gubernia nivelo estas ne-plene, parte esperantigia nomo?

sed

Oni ankoraŭ devas diskuti en nia vikipadio kaj vi kaj mi estas bonaj fakuloj.--Salatonbv (diskuto) 23:41, 30 Sep. 2014 (UTC)

Ho, en la angla vikipedio apartigas staciojn per gubernia nomo. Kaj en la japana vikipedio ankaŭ apartigas staciojn same.
Ekzemple Stacio Kitahama estas ja:北浜駅 (大阪府) en la japana vikipedio. ("大阪府" estas "Gubernio Osaka".)
Pardonon, ĝi estas mia miskompreno. Nun mi pensas ke "Stacio Kashima (Osaka)" estas ple bona ol "Stacio Kashima (Osako)". --M-30722 (diskuto) 09:48, 1 Okt. 2014 (UTC)
@M-30722: Apartigo per gubernio estas bona. Nu, kio estas via opinio pri la demando 2 (kial ne Gubernio Osako)?--Salatonbv (diskuto) 13:51, 3 Okt. 2014 (UTC)
Mi vidis "Esperantigado de nomoj" sed mi ne povis decidi kiu (Gubernio Osaka aŭ Gubernio Osako) estas pli bona. Gubernio ne estas subŝtato, ĉu ne?
Ĉar mia Esperanto ankoraŭ ne estas bona tial mi obeos opiniojn de ĉiuj. (La demando estas malfacila por mi) --M-30722 (diskuto) 08:48, 5 Okt. 2014 (UTC)

Teknikejo redakti

Ne videblas du fotoj redakti

Kiu scias bonvolu klarigi: kial malaperis la du alŝutitaj de mi dosieroj-fotoj en la artikolo? --Dima41 (diskuto) 18:06, 17 Okt. 2014 (UTC)

Dosieroj kun tiuj nomoj neniam ekzistis, ĉu en la Esperanta Vikipedio aŭ en la Komunejo. Mi pensas, ke la dosieroj, kiujn vi celas, estas tiuj ĉi:
Ili havas nomojn kun "ux" en la Komunejo. Vi devas do skribi "uxx", kiam vi volas enmeti ilin tie ĉi (vidu la fontkodon de la ĉi-supra galerio por ekzemplo). darkweasel94 20:24, 17 Okt. 2014 (UTC)
Mi aldonis "x"-ojn, nur ili denove videblas. Por mi tamen estas strange, ke normale funkciintaj fotoj iam ekmisfunkciis. --Dima41 (diskuto) 20:55, 17 Okt. 2014 (UTC)
Tio ŝajnas esti cimo en VarmaKato. Tiu ĉi redakto ŝanĝis tiujn "x"-ojn, ŝajne ne intence. darkweasel94 21:01, 17 Okt. 2014 (UTC)
Mi raportis tion. darkweasel94 21:18, 17 Okt. 2014 (UTC)

Nova mediavikia projekto pri raportado de softvaraj fuŝoj redakti

Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio sur la tiea paĝo de:Wikipedia:Projektneuheiten (laŭvorte Vikipedio:Projektonovaĵoj), ke ekzistas nova mediavikia projekto por tie raporti softvarajn fuŝojn: Phab:. Ĝi eĉ ricevis proprajn intervikiajn kodojn: [[Phabricator:...]] kaj [[Phab:...]]. Laŭ la novaĵoj ĝi estos la posteulo de Bugzilla. --Tlustulimu (diskuto) 10:19, 8 Okt. 2014 (UTC)

Vikidatumoj redakti

Kio vi pensas pri tio: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Torakaj_vertebroj&diff=5552227&oldid=5552220

Tio estas nur simpla ekzemplo. Se estas bona ideo uzi deklarojn de vikidatumoj en vikipedio mi proponas fari (en eo.viki) ŝablonon: http://pl.wikipedia.org/wiki/Szablon:Property

Pli komplika ekzemplo estas: http://pl.wikipedia.org/wiki/Szablon:J%C4%99zyk_infobox/temp

Ĉu tio estas bona tendenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:25, 9 Okt. 2014 (UTC)

Laŭ mi la tendenco estas klara kaj estos pliaj ŝablonoj uzantaj Vikidatumojn. Ankaŭ via ekzempla ŝanĝo povus estis eĉ pli bona (vidu dokumentadon). Mi komencis (kaj nun jam sufiĉe prokrastas) dokumentadon de Rusvikipedia Vikidatuma sistemo, kiun mi volas enkonduki tien ĉi (se iu estas pli rapida, estu   ). --KuboF (diskuto) 22:40, 11 Okt. 2014 (UTC)
Bonege. Dankon. Pardonu.   Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:48, 11 Okt. 2014 (UTC)
Mi jam plurfoje renkontis provan uzon de vikidatumaj deklaroj en vikipediaj artikoloj, kiuj kreis fuŝajn rezultojn - fuŝoj ne dezirindas, kaj en kazo de dubo preferindas senprobleme funkcianta paĝo sen vikidatumaj deklaroj ol paĝo difektiĝinta pro ili. Sed se ĉio bone funkcias, kompreneble ilia uzo estas bonvena helpo. La plej supra ekzemplo pri torakaj vertebroj tamen ŝajnas al mi nenecese komplike vortumita. Simpla uzo de kodo {{commonscat}} donas tute saman rezulton (supozeble ĝi aŭtomate uzas la vikidatuman deklaron). En kazo de alternativoj laŭ mi uzindas la plej simpla redakta kodo. ThomasPusch (diskuto) 07:01, 18 Okt. 2014 (UTC)
Jes, tio estis malbone. Bone estas tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:22, 19 Okt. 2014 (UTC)

Administrejo redakti

Korektado de titolo Vestfalia Paco en Vestfala Paco redakti

Saluton al ĉiuj

La titolo de la artikolo estas malĝusta. Ĉar mankas ilo por korekti ĝin, mi petas, ke la administrantoj ŝanĝu ĝin ĝustaformen.

Verŝajne la hungara aŭtoro legis ie la vorton Vestfalio, do konsekvence li uzis la vorton vestfalia. Jen bona ekzemplo, kiel la ŝajn-internacia -i-sufikso je landonomoj estas erariga, precipe kiam temas pri nekonataj nomoj de landoj aŭ regionoj. La ĝusta skribmaniero estas Vestfalujo, kies loĝantoj estas vestfaloj (mi mem estas vestfalo). Tial mi korektis la vortojn Vestfalio kaj vestfalia ene de la artikolo.

Krom tio mi ankaŭ ŝanĝis kelkajn aliajn landonomojn, por ke ĉiu leganto ne-eŭropana tuj ekkonas, ke la civitanoj de ŝtatoj kiel Svisio tute ne estas svisianoj kaj tiuj de Venecio tute ne venecoj. La formon Svisio mi ne anstataŭis per la ŝajninternacia anglaĵo Svislando, por eviti la malĝustan taksadon de la civitanoj de Nederlando kiel nederoj. Amike--Longharulo (diskuto) 17:02, 2 Okt. 2014 (UTC)

Vestfalia Paco estas tute bona nomo. Ĝi rilatas al la teritorio Vestfalio (sinonimo Vestfalujo), ne al la etno "vestfaloj".
Pri -io/-ujo en landnomoj, bonvolu noti ke landnomoj kun -io estas same ĝustaj en Esperanto kiel tiuj kun -ujo, kaj bonvolu respekti ankaŭ ke ni en Vikipedio jam havas kelkajn antaŭajn decidojn ĉi-rilate. Kiam vi mem kreas artikolon aŭ grave kontribuas al ĝi, vi rajtas elekti kiujn landnomojn vi uzas. Sed: redakti en ekzistanta artikolo nur por "korekti" de unu landnoma formo al alia, de vi preferata, tio ne estas akceptebla. (Vi povas trovi la tiamajn diskutojn kaj voĉdonojn, fosante tra la vikipediaj arĥivoj.) Krome, por bona funkciado de Vikipedio estas dezirinde ke en kategori-nomoj kaj en titolaj interkrampaĵoj (ekz-e "Anglio" en Henriko la 8-a (Anglio)) oni uzu nur unu saman formon de landnomoj. Tiu formo estas tiu kiu estas plej ofte uzata en Vikipedio kaj en Esperanto ĝenerale, do la -io-formo. Mi petas vin respekti tion, por la komuna bono kaj bona funkciado de Vikipedio. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:08, 2 Okt. 2014 (UTC)