Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/5

Diversejo redakti

Trudema propagando en Eŭromajdano, en Viktor Janukoviĉ kaj en Antimajdan redakti

Jam plurfoje en la artikolo Eŭromajdano aperis la vorto diktatoro rilate eksigitan prezidanton Viktor Janukoviĉ. Pri tio insistas vikipediisto Kozyra. Mi plurfoje atentigis lin, ke tiu vorto havas striktan sencon kaj ne estas sinonimo de "aĉa reganto". Mi rimarkigis, ke en Ukrainio dum la regado de Janukoviĉ funkciis plurpartia parlamento, agadis opoziciaj partioj, estis eldonataj opoziciaj gazetoj, okazis grandegaj opoziciaj manifestacioj (plej lasta ekzemplo estas la Eŭromajdano mem), ktp. Tamen tiu vikipediisto insiste enmetas sian ŝatatan vorton en la artikolon, transformante ĝin el la enciklopedia infomofonto en propagandan folion. Ĉu iu povas haltigi tion?--RG72 (diskuto) 14:25, 23 Mar. 2014 (UTC)

Pasis plia semajno kaj mi ĵus denove forigis "diktaturaĵojn" el la artikolo. Ĉu mankas administrantoj, kiuj povus ĉesigi tiun idiotismon? Mi vere enuiĝis je tiu stultega afero.--RG72 (diskuto) 12:25, 30 Mar. 2014 (UTC)

La uzanto Kozyra jam estis informita en lia diskuto (mi petas estontece tion ankaŭ fari, por ke la uzanto sciu) kaj mi observetas la aferon. --KuboF (diskuto) 00:10, 31 Mar. 2014 (UTC)

La uzanto Kozyra ankaŭ plagis en la artikoloj Viktor Janukoviĉ kaj Antimajdan. Tie svarmas liaj fantasmaj aldonaĵoj pri diktatoreco. Vikipedio aspektus pli serioza, se li (aŭ alia) bonvolus forigi tiujn poluaĵojn. --joloko 19:57, 21 Maj. 2014 (UTC)--

Forigo de la kategorio estis diskutita, sed Kategorio:Diktatoroj ne estis forigata.--Salatonbv (diskuto) 22:16, 13 Maj. 2014 (UTC)

Amasa forigo de bildoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke CommonsDelinker‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) forigis multajn bildojn el diversaj artikoloj. Antaŭ semajno oni proponis ties forigon el la Komunejo. Mi supozas, ke iu alŝutis ilin tie sen ĝusta licencigo. Ĉu eblas eltrovi iel kiu faris tion, por informi lin pri la ĝusta maniero? Mi nur rimarkis, ke la plej multaj artikoloj rilatas la hungaran esperantomovandon aŭ hungarion. Tial mi pensas, ke eble hungaro fuŝis la licencigon en la Komunejo, kies reguloj pri tio estas pli severaj ol ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 17:45, 28 Mar. 2014 (UTC)

La Komunejo estas retejo, kie la ĉefa lingvo estas angla, kun anglaj kategorioj kaj diskutoj. El la komunejo estis antaŭe forigitaj ankaŭ du miaj dosieroj sen klarigo en mia lingvo. Mi proponas tute ne uzi ĉi tiun retejon pro ĝia nefidindeco kaj almeti novajn bildon ĝuste al Esperanto-Vikipedio, forbarinte "CommonsDelinker". Krome, se eblas, indas transmeti bildojn de tie al nia Vikipedio por savi ilin de ebla forigo - ĉu oni povas igi roboton tion fari?--Dima41 (diskuto) 19:04, 28 Mar. 2014 (UTC)
Saluton, Dima41. La problemo de la Komunejo certe ne estas la tiea ĉefa lingvo, sed la emo de ne tiel lertaj uzantoj ne aldoni al iliaj bildoj konvenajn informojn pri la fonto, licenco kaj temo de la bildo. Ĉar la tieaj administrantoj apenaŭ scipovas esperanton, ili fakte ne havas alian eblecon ol forigi ne ĝuste aranĝitajn bildojn. Do, la informoj pri fonto kaj licenco estas la plej gravaj el la tri antaŭe menciitaj.
Se mi tie alŝutas ion, mi tuj provas trovi eĉ taŭgan kategorion por la bildo. Krome mi ĉiam donas informon pri la fonto, temo kaj licenco. Kaj mi neniam alŝutas tie iujn skanaĵojn, por eviti riskon de forigo. Do, mi kutime nur alŝutas mem faritajn fotojn aŭ bildojn en svg-formato. --Tlustulimu (diskuto) 19:14, 28 Mar. 2014 (UTC)
Ne CommonsDelinker estas , kiu amase forigas sed Natuur12 kaj li nur parolas nederlande aŭ angle. Ĉu iu povas parolas kun li en lia lingvo ? --pino (diskuto) 20:44, 28 Mar. 2014 (UTC)
Mi vidas, ke Komunejo ĝenerale emas forigadi bildojn. Tamen, eble, iom da uzantoj-esperantistoj ankoraŭ pri tio ne scias kaj kredas je ĝia justeco; ili ne scias, ke ilia bildo povas esti facile de tie forigita (kun anglaj klarigoj). Indas aŭ forigi el la Esperanto-Vikipedio eblecon alŝuti memfaritajn fotojn al Komunejo, aŭ pli ĝuste informi novajn uzantojn pri la problemo, por ke ilia laboro ne estu vana.--Dima41 (diskuto) 08:45, 29 Mar. 2014 (UTC)
Ja pravas, ke en Komunejo oni kutimas pli forigadi bildojn - la kialo estas pli respondeca prilaborado de kopirajtoj. La evoluo estas tia, ke ankaŭ de Esperanta Vikipedio oni pli kaj pli forigas maltaŭge kopirajtitajn bildojn, ofte eĉ vere malnovajn. Male, se temas pri liberaj bildoj ni provas pli kaj pli ilin ŝovadi al Komunejo (kio kostas multan aldonan energion...).
Se vi emas helpi, mi volonte akceptus - gravas klarigi al homoj (ne nur novuloj), kiuj verkoj (ne nur bildoj, sed ankaŭ tekstoj ktp) estas libere uzeblaj kaj kiuj estas probleme uzeblaj. Ekz. skanaĵo / foto de librokovrilo ne estas "propra verko", sed kopio de aliula verko ktp.
Ĉar nuntempe estas malbona situacio pri bildoj en la Esperanta Vikipedio mi eĉ pripensis proponi malaktivigon de alŝutado de bildoj ĉi tien... sed dume mi esperas, ke ni ne estas en tiom terura stato. Elieble eblus limigi alŝutrajton al elektitaj uzantoj, simile kiel nun funkcias "reiziantoj". --KuboF (diskuto) 00:28, 31 Mar. 2014 (UTC)
La problemo fakte ne estas komunejo sed la diletantismo de multaj esperantistoj, kiuj simple fajfas pri kopirajto, personrajto kaj juro! Tamen komunejo (cetere ankaŭ Esperanto-vikipedio) troviĝas sub usona juro, kaj usona juro kiel multaj scias, estas tre strikta rilate al vundado de personaj kaj kopirajtoj. Mi mem alŝutis preskaŭ 15000 bildojn al komunejo, kaj ĝis hodiaŭ eĉ ne unu estis forigita. En du kazoj mi havis komplikan juran diskuton, sed povis poste montri, ke mia vidpunkto estis korekta kaj eĉ savi tiel multajn aliajn bildojn de aliaj alŝutantoj. La problemo estas, ke vikipdio devas tre atenti, ke ne subite ĝi estas konfrontita kun akuzoj pri vundado de kopirajtoj. Tial estas grava, ke unuflane la fotisto donas la permeson alŝuti la bildojn kaj libere uzi ilin kaj aliflanke, kiam temas pri fotita artverko estas grava, ke tiu artverko estas libere fotebla. Tio eblas en certaj landoj (kiel Svislando, kiam estas fotita en publika loko) dum en aliaj necesas nepre havi la permeson de la aŭtoro (Francio, kie panorma libereco ne ekzistas). Kiam oni fotas personojn, kaj ne temas pri publikaj personoj, do ekzemple prezidanto de la respubliko en publika loko, tiam cetere validas la rajto de la bildo, do krom la permeso de la fotanto devas ankaŭ esti la permeso de la fotintoj. Tial ekzemple kiam mi fotas dum Esperanto-eventoj, mi ĉiam en publiko demandas, ĉu oni rajtas foti la ĉeestantojn kaj publikigi la bildojn en la reto. Kiam iu sin metas al la grupofoto de kongreso oni povas supozi, ke li per tio donas sian permeson. Same se iu kunludas en filmo aŭ donas intervjuon. Bedaŭrinde esperantistoj en multaj kazoj ne observas tiujn regulojn kaj ankaŭ ne klare indikas, sur kiu bazo ili rajtas alŝuti la foton. Estas ankaŭ kazoj, en kiuj tiuj rajtoj simple ne ekzistas. Do ekzemple se oni fotas la kovrilon de libro, oni tion ne povas alŝuti al komunuejo sen la (skriba) permeso de ĝia aŭtoro kaj eldonejo, ĉar simple tio ne estas permesebla laŭ la kopirajto-leĝojoj. Same oni ne rajtas sen permeso de la fotinto alŝuti fotojn, kiujn oni ne mem faris! Komunejo tion devas kontroli, por eviti gravajn jurajn problemojn. Ekzistas bedaŭrinde sufiĉe da friponoj, kies komerca modelo konsistas el juraj plendoj al damaĝriparo, se tio nur eblas! Precipe en Usono! Tia severa sinteno do vere ne estas ĉikano kontraŭ alŝutantoj de bildoj sed simple bezono por protekti vikiepdion kaj la uzantojn de ties bildoj! Mi tial nur povas peti la alŝutantojn de bildoj, ke ili zorge studu la alŝutoregulojn, kaj se ili plenumigas tiujn regulojn ekzakte, tiam ili ankaŭ ne riskos, ke oni forigos iliajn bildojn - kaj kelakjn bildojn oni efektive simple ne rajtas alŝuti (kiel ekzemple filmafiŝon, kiun oni skanis, respektive nur kun skriba permeso de la reĝisoro)! Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:30, 31 Maj. 2014 (UTC)

Administranto-kandidatigo de KuBOT redakti

Mi publikigis peton por administraj rajtoj por mia roboto KuBOT, bv. vidi kaj voĉdoni en la kandidatig-paĝo. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 22:29, 16 Apr. 2014 (UTC)

Dankon pro via subteno! La administrajn rajtojn mi jam uzis kaj ŝajnas, ke uzos ankaŭ tre baldaŭ. --KuboF (diskuto) 13:22, 9 Maj. 2014 (UTC)

"Neniu bezonas liberan scion en Esperanto" redakti

Jam antaŭ uni jaro la Wikimedia Fondaĵo nee respondis al subvencipeto flanke de "Esperanto kaj Libera Scio". La oficiala argumento: "Neniu bezonas liberan scion en Esperanto." Nur nun tiun skandalan decidon rimarkis la germanlingva Vikipedio-komunumo. Tiu "novaĵo" estas nun tute supre en de:Wikipedia:Kurier, kaj ekestis ampleksa diskuto. Ŝajne ĝis nun esperantistoj ne partoprenis, sed ilin oni ĉi-foje eĉ ne bezonas: La plejparto de la diskutantoj akre protestas kontraŭ tiu argumento kaj favoras nian Vikipedion kaj ĝian komunumon. -- Robert Weemeyer (diskuto) 09:24, 5 Maj. 2014 (UTC)

Dankon pro la sciigo Robert Weemeyer. Mi nur aldonas, ke la aferon komencis agadraporto de nia uzanto-grupo Esperanto kaj Libera Scio (ĉiu estas bonvena kunhelpi). Antaŭ jaro pri la afero aperis ankaŭ artikolo en Libera Folio. --KuboF (diskuto) 12:50, 5 Maj. 2014 (UTC)
Ĉu estos nia Wikipedio neniigita? Koracio (diskuto) 19:53, 6 Maj. 2014 (UTC)
@Koracio: Tute ne! La Fondaĵo Vikimedio, kiu prizorgas Vikipedion de jura kaj teĥnika flankoj, promesis (laŭeble) eternan ekziston por projektoj, kiuj plenumas bazajn kondiĉoj (ekz. ke estu iom da enhavo, do ni estas tute sekuraj). La temo de la diskuto estas ĉu finance subteni pluevoluigon de Esperantaj viki-projektoj. Nuntempe tio okazas nur nerekte, sed internacia komunumo komencis aserti, ke tio povas senci kaj subtenas nin. En nia uzanto grupo, Esperanto kaj Libera Scio, ni esploras tiun eblon por fari propagadon de kontribuado al Vikipedio inter esperantistoj, plispertigi jamajn vikipediistojn (ekz. per trejnadoj) kaj ĝenerale plividebligi Vikipedion. La demando estas, ĉu por tio povas esti uzita mono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu devenas de volontaj donacantoj. --KuboF (diskuto) 23:20, 6 Maj. 2014 (UTC)
Min la neo de la Fondaĵo ĉagrenetas, sed verdire ne surprizas. Eble mi estas troa cinikulo, sed mi demandas min, ĉu ni ne nepre bezonas la helpon de la Fondaĵo rilate ĉion ĉi. Laŭ mia sperto, la Fondaĵo ne tro interesiĝas pri la plividebligo aŭ alia subteno de projektoj kiuj ne estas grandegaj. Ekzemple, mi estis dum multaj jaroj administranto ĉe la anglaj Vikinovaĵoj, kaj mi povas diri, ke la trakto de la Fondaĵo al ĝi estis sufiĉe senentuziasma -- iafoje estis kvazaŭ ili ne volis fari pli ol agnoski ĝian ekziston. Mi jam certiĝis, ke la Fondaĵa prioritato estis, kaj ankoraŭ estas, ĉefe al la plej grandaj projektoj kaj plej uzataj lingvoj, spite sia superflua diro pri la valoreco de minoritataj lingvoj, projektoj, ktp. Tempodivalse (diskuto) 02:11, 7 Maj. 2014 (UTC)
Nu, precipe videblas laboro de la Fondaĵo por grandaj lingvoj, ĉefaj projektoj kaj t.n. "monda sudejo" (pli-malpli nur alia nomo por "ne sufiĉe" evoluiĝintaj landoj). Vidu ankaŭ diskuto de Asaf (la ĉefo de monpetoj) pri la temo. Dume mi estas iom optimisma ĉar estis starigitaj interesaj argumentoj, kaj ŝajnas, ke germanlingva komunumo subtenus nin.
Rilata al la afero, ĉu ni bezonas helpon de la Fondaĵo. Tia helpo vere valorus, ĉar ekz. tiu ĉi monpeto estis malakceptita kaj ni bezonis trovi la monon en esperantistaj fontoj - kiuj estas ne tiom grandaj... --KuboF (diskuto) 12:33, 7 Maj. 2014 (UTC)

Fyi: Asaf Bartov has now revised his position: "I have indeed come to revise my position on the Esperanto Wikipedia: I recognize it does intersect with our mission, particularly thanks to second-order benefits it does indeed offer, and I am no longer opposed to funding activity related to it on principle." Best regards. --Holder (diskuto) 05:06, 9 Maj. 2014 (UTC)

(Traduko: Asaf Bartov nun ŝanĝis sian opinion. Li diras: "Mi agnoskas ke la Esperanta Vikipedio ja rilatas al nia misio, precipe dank' al duarangaj utiloj kiujn ĝi ofertas, kaj mi ne plu kontraŭas monhelpon al ĝi laŭprincipe.") Tempodivalse (diskuto) 22:59, 10 Maj. 2014 (UTC)

Albertinum, muldaĵoj kaj la artikoloj pri muzeoj redakti

La Cvetajev-a kolekto de muldaĵoj de Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin en Moskvo estas kreita laŭ la modelo de la muldaĵa kolekto de la Dresden-a Albertinum. Ĉu iu Germana samideano povas mallonge priskribi la enhavon kaj principojn de tiu kolekto en la fino de la 19-a jarcento kaj nun?

(Laŭvoje, eĉ Brita muzeo estas priskribita en la Esperanta Vikipedio tre mallonge...:-/)

--Vorname (diskuto) 07:50, 10 Maj. 2014 (UTC)

Raporto pri agado de Esperanto kaj Libera Scio en 2013 redakti

Vikimedia Uzanto-grupo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) publikigis jarraporton de la jaro 2014. La raporton en Esperanto trovu ĉe meta:Esperanto kaj Libera Scio/Reports/2013/eo, diskutu en nia dissendolisto. Amike. --KuboF (diskuto) 13:51, 12 Maj. 2014 (UTC)

La ikso ne estas esperanta litero. redakti

Mi pensas, ke ĉi tiu dabato jam estis malfermita. Sed mi ne scias kie. Tiu debato estas kaj lingva kaj teknika problemo. Temas pri la detruo aŭ ne de nia lingvo, la internacia lingvo.

Ĉu vi legis la Fundamento ? "Remarque. ― Les typographies qui n'ont pas les caractères ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, peuvent les remplacer par ch, gh, hh, jh, sh, u." Zamenhof

Mi povas argumenti kontraŭ tiu kontraŭ-fondamenta logiko, mi argumentos nur se vi ne estas konvinkita de la sensencaĵo, kiun prezentas la uzo de tiu litero ikso en Esperanto.

Mi esperas, ke vi, same kiel mi, vidas en tiu uzo de la ikso priplorindan aferon. Kaj ke ni povos elpensi kiel fari por ne plu uzi la ikso pri la ĉapelitaj literoj.—La komenton aldonis, sen subskribo, Article50 (diskuto • kontribuoj)

Se estus uzataj ch, gh, hh, jh, sh, do oni devus lernante la lingvon rememori ankaŭ ĉi tiujn duliteraĵojn. Tio plimalfaciligas Esperanton; pro tio uzado de "x" estas pli oportuna.--Dima41 (diskuto) 23:35, 20 Maj. 2014 (UTC)
@Article50: Mi ne rigardas tion kiel problema. Vi pravas, ke "La ikso ne estas esperanta litero". Ni principe ne uzas tion en normala skribado. Do, ni povas uzi tion kiel nevidebla funkcianta litero anstataŭ ĉapelo. Ĉi tiu utila funkcio estas uzata ne nur ĉe Vikipedio, sed ankaŭ ĉe reta PIV, Reta Vortaro, ktp.--Salatonbv (diskuto) 23:40, 20 Maj. 2014 (UTC)
(redakta konflikto) La x-sistemo tie ĉi uziĝas, ĉar tio igas la redaktadon pli oportuna, kaj male al la h-sistemo estas teĥnike unusenca (precize pro la foresto de tiu litero el la alfabeto de Esperanto). La finfina prezento estas ĉiuokaze tiu kun ĝustaj supersignoj. Vikipedio estas precize tia kazo, kian celis la Akademio en sia oficiala informo pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio. Mi ne pensas, ke tion debati tie ĉi estas tre utile. Se vi havas specifan teĥnikan proponon, vi estas tamen bonvena proponi ĝin en la Teknikejo. darkweasel94 23:42, 20 Maj. 2014 (UTC)

VisualEditor global newsletter—May 2014 redakti

This is a one-time mailing to projects that may need this information. Future newsletters will be available as opt-in only. To receive future newsletters (about one per month), please add your page to the subscribers' list at m:VisualEditor/Newsletter. You're welcome to translate to your language.


Since the last newsletter, the VisualEditor team has mostly worked on the new citation tool, improving performance, reducing technical debt, and other infrastructure needs.

 

Did you know?

 

The cite menu offers quick access to up to five citation templates. If your wiki has enabled the "⧼visualeditor-toolbar-cite-label⧽" menu, press "⧼visualeditor-toolbar-cite-label⧽" and select the appropriate template from the menu.

Existing citations that use these templates can be edited either using the "⧼visualeditor-toolbar-cite-label⧽" tool or by selecting the reference and choosing the "⧼visualeditor-dialogbutton-reference-tooltip⧽" item in the "Enmeti" menu.

Read the user guide for more information.

The biggest change in the last few weeks is the new citation template menu, labeled "⧼visualeditor-toolbar-cite-label⧽". The new citation menu offers a locally configurable list of citation templates on the main toolbar. It adds or opens references using the simplified template dialog that was deployed last month. This tool is in addition to the "⧼visualeditor-dialogbutton-reference-tooltip⧽" item in the "Enmeti" menu, and it is not displayed unless it has been configured for that wiki. To enable this tool on your wiki, see the instructions at VisualEditor/Citation tool.

Eventually, the VisualEditor team plans to add autofill features for these citations. When this long-awaited feature is created, you could add an ISBN, URL, DOI or other identifier to the citation tool, and VisualEditor would automatically fill in as much information for that source as possible. The concept drawings can be seen at mw:VisualEditor/Design/Reference Dialog, and your ideas about making referencing quick and easy are still wanted.

  • There is a new Beta Feature for setting content language and direction. This allows editors who have opted in to use the "Lingvo" tool in the "Enmeti" menu to add HTML span tags that label text with the language and as being left-to-right (LTR) or right-to-left (RTL), like this: <span lang="en" dir="ltr">English</span>. This tool is most useful for pages whose text combines multiple languages with different directions, common on Right-to-Left wikis.
  • The tool for editing mathematics formulae in VisualEditor has been slightly updated and is now available to all users, as the "⧼math-visualeditor-mwmathinspector-title⧽" item in the "Enmeti" menu. It uses LaTeX like in the wikitext editor.
  • The layout of template dialogs has been changed, putting the label above the field. Parameters are now called "fields", to avoid a technical term that many editors are unfamiliar with.
  • TemplateData has been expanded: You can now add "suggested" parameters in TemplateData, and VisualEditor will display them in the template dialogs like required ones. "Suggested" is recommended for parameters that are commonly used, but not actually required to make the template work. There is also a new type for TemplateData parameters: wiki-file-name, for file names. The template tool can now tell you if a parameter is marked as being obsolete.
  • Some templates that previously displayed strangely due to absolute CSS positioning hacks should now display correctly.
  • Several messages have changed: The notices shown when you save a page have been merged into those used in the wikitext editor, for consistency. The message shown when you "⧼visualeditor-toolbar-cancel⧽" out of an edit is clearer. The beta dialog notice, which is shown the first time you open VisualEditor, will be hidden for logged-in users via a user preference rather than a cookie. As a result of this change, the beta notice will show up one last time for all logged-in users on their next VisualEditor use after Thursday's upgrade.
  • Adding a category that is a redirect to another category prompts you to add the target category instead of the redirect.
  • In the "Bildoj kaj aŭdvidaĵoj" dialog, it is no longer possible to set a redundant border for thumbnail and framed images.
  • There is a new Template Documentation Editor for TemplateData. You can test it by editing a documentation subpage (not a template page) at Mediawiki.org: edit mw:Template:Sandbox/doc, and then click "Manage template documentation" above the wikitext edit box. If your community would like to use this TemplateData editor at your project, please contact product manager James Forrester or file an enhancement request in Bugzilla.
  • There have been multiple small changes to the appearance: External links are shown in the same light blue color as in MediaWiki. This is a lighter shade of blue than the internal links. The styling of the "Stiligi tekston" (character formatting) drop-down menu has been synchronized with the recent font changes to the Vector skin. VisualEditor dialogs, such as the "⧼visualeditor-toolbar-savedialog⧽" dialog, now use a "loading" animation of moving lines, rather than animated GIF images. Other changes were made to the appearance upon opening a page in VisualEditor which should make the transition between reading and editing be smoother.
  • The developers merged in many minor fixes and improvements to MediaWiki interface integration (e.g., edit notices), and made VisualEditor handle Education Program pages better.
  • At the request of the community, VisualEditor has been deployed to Commons as an opt-in. It is currently available by default for 161 Wikipedia language editions and by opt-in through Beta Features at all others, as well as on several non-Wikipedia sites.

Looking ahead: The toolbar from the PageTriage extension will no longer be visible inside VisualEditor. More buttons and icons will be accessible from the keyboard. The "Fulmoklavoj" link will be moved out of the "Paĝaj opcioj" menu, into the "Helpo" menu. Support for upright image sizes (preferred for accessibility) and inline images is being developed. You will be able to see the Table of Contents while editing. Looking further out, the developers are also working on support for viewing and editing hidden HTML comments. VisualEditor will be available to all users on mobile devices and tablet computers. It will be possible to upload images to Commons from inside VisualEditor.

If you have questions or suggestions for future improvements, or if you encounter problems, please let everyone know by posting a note at mw:VisualEditor/Feedback or by joining the office hours on Thursday, 19 June 2014 at 10:00 UTC. If you'd like to get this newsletter on your own page (about once a month), please subscribe at w:en:Wikipedia:VisualEditor/Newsletter for English Wikipedia only or at Meta for any project. Thank you! --Elitre (WMF) (talk) 17:39, 22 Maj. 2014 (UTC)

Media Viewer redakti


Greetings, my apologies for writing in English.

I wanted to let you know that Media Viewer will be released to this wiki in the coming weeks. Media Viewer allows readers of Wikimedia projects to have an enhanced view of files without having to visit the file page, but with more detail than a thumbnail. You can try Media Viewer out now by turning it on in your Beta Features. If you do not enjoy Media Viewer or if it interferes with your work after it is turned on you will be able to disable Media Viewer as well in your preferences. I invite you to share what you think about Media Viewer and how it can be made better in the future.

Thank you for your time. - Keegan (WMF) 21:29, 23 Maj. 2014 (UTC)

--This message was sent using MassMessage. Was there an error? Report it!


Lingvejo redakti

Historiaj provincoj de Francio redakti

Ĉu ekzistas oficiala esperantigo de francaj regionoj kaj iamaj provincoj? Unu el la nuntempaj regionoj de Francio nomiĝas Poitou-Charentes, tradukita al Esperanto kiel Puatuo-Ĉarentoj. La unua parto de la nomo, Poitou, estas nomo de historia provinco. Ekzistas artikolo en la Esperanta Vikipedio pri ĝi, kaj ĝi nomiĝas Potevio. Ĉu vere estas necese havi du malsamajn nomojn? Aŭ ĉu indas alinomi unu el tiuj paĝoj? Mutichou (diskuto) 08:30, 27 Apr. 2014 (UTC)

Kiel referenco oni povas mencii Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio aŭ PIV : "Puatu/o. Provinco, kies ĉefurbo estas Puatiero". Persone Puatuo estas bona. --pino (diskuto) 12:30, 28 Apr. 2014 (UTC)
Via unua referenco indikas Piktavo (Poitiers) kaj Piktavi-Ĉarentio, nomo de loĝantoj probable el kelta deveno.--Riŝo (diskuto) 17:31, 3 Maj. 2014 (UTC)

Traduko de "asexuality" redakti

Mi eltrovis ke ĉe Vikipedio tute mankas artikolo pri la sufiĉe neobskura temo en:Asexuality. Sekve mi volis komenci tradukon, sed mi ne scias kiel ĝuste traduki la vorton. Neniu vortaro sciata de mi enhavas ĉi tiun vorton. Mi petis la konsilon de kelkaj Esperantistoj sed la respondoj estis ĝenerale necertaj. Do, mi starigos la demandon ĉi tie. Iuj proponis la kunmetaĵon "senseksemo" por sekvi laŭ la jam uzata "samseksemo" kaj "ambaŭseksemo"; ankaŭ proponatis "senvoluptulo", "neamoremulo", kiuj ŝajnas al mi malpli taŭgaj. Kion vi pensas, spertuloj? Tempodivalse (diskuto) 02:29, 7 Maj. 2014 (UTC)

Ĉu la diskuto Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/9#Seksa "orientiĝo" sen emo al seksumado estas utila?--Salatonbv (diskuto) 03:33, 7 Maj. 2014 (UTC)
Bv ankaŭ vidi artikolon Seksa orientiĝo. --Dominik (diskuto) 03:43, 7 Maj. 2014 (UTC)
Mm, dankon al vi ambaŭ ... mi ne pensis pri arĥivserĉo. Leginte tiun ĉi artikolon mi opinias ke "neniuseksemo" estas la plej preciza traduko. Poste mi klopodos estigi ĝermon, se tempo permesas. Tempodivalse (diskuto) 03:57, 7 Maj. 2014 (UTC)
Mi estigis artikoleton pri tiu ĉi temo: bv. vidu Neniuseksemo kaj laŭvole plilongigi, ĝustigi, ktp., ĝin. Tempodivalse (diskuto) 05:13, 11 Maj. 2014 (UTC)

citrono/limono redakti

En la vikipedio mankas la alidirektilo el la vorto Limono. Laŭ PIV "citronujo" (arbo de citronoj) estas sinonimo de "limono". Tamen, la artikolo Citrono diras, ke "Citrono aŭ limono estas la frukto de la citronujo", nome "limono" = "citrono" (frukto). La sama difino (malsama el PIV) estas en wikt:eo:limono.

Se kaj limono kaj citrono estus fruktoj, limono estu alidirektata al citrono; se limono estus citronujo kiel PIV diras, limono devus esti redirektata tiel.

Vikidatumo ankaŭ estas kaosa. Se citrono estus frukto (Citrus × limon latine, lemon angle), ĝi estu interlingve en lemon d:Q500. Tamen, nun tie estas citronujo, kaj citrono estas en la alia (dubinda) vikidatuma lemon d:Q1093742.

Resume,

  1. Kunigu la nemenciindan ĝermon nur pri la arbo de frukto citronujo kun citrono.
  2. Limono estu kreata por alidirektilo al la kunigita citrono, kie oni klarigas ke limono estas sinonimo de citronujo.
  3. Interlingve ligu la artikolon citrono kun d:Q500.

Ĉu bone? --Salatonbv (diskuto) 10:12, 9 Maj. 2014 (UTC)

   Farite--Salatonbv (diskuto) 13:17, 14 Maj. 2014 (UTC)

Arkaismo = neologismo redakti

Saluton al ĉiuj! De iom da tempo, mi rimarkis ke komunuzaj vortoj estas markikaj kiel neologismoj ({{Neologismo}} + Kategorio:Neologismoj). Mi iom timas ke nia enciklopedio baldaŭ fariĝos kvazaŭ gramatika preskribo, ŝajne ligita kun UEA, en la kazo de Arkaismo. Ĉu ni regresu al la ŝtonepoko? --Dominik (diskuto) 03:56, 13 Maj. 2014 (UTC)

Dankon Dominik. Mi estas ĝoja ke mi aŭdis vian opinion antaŭ mi finis meti ĉien la novan ŝablonon. En la ŝablono mi ne skribis ke ni urĝe ŝanĝu aŭ tute evitu la vorton uzatan por la titolo. Mi nur montras ke iu organizo (enhavanta UEAn) havas opinion al tia neologismo ke "se vi deziras skribi por komencantoj, evitu vortojn en la unua kolumno." Ĉar la enciklopedio ne estas uzata nur de eŭropanoj aŭ fakuloj, mi pensas, ke tia mola notigo povas esti metata.--Salatonbv (diskuto) 04:26, 13 Maj. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Saluton! Verdire, iom tedas min tiu gurdaĵo "Ĉar la enciklopedio ne estas uzata nur de eŭropanoj". Miaopinie, nur kleruloj/intelektuloj interesiĝas pri esperanto ĉie en la mondo. Tiuj homoj minimume studis grandan fremdan lingvon, kaj oni ne adaptas la lingvon al ili, ili devas adaptiĝi al la lingvo. Same en esperanto, kiu uzas la samajn "neologimojn" kiel aliaj modernaj lingvoj. Aliflanke enciklopedio estas tie por klarigi aferojn, priskribi, ne preskribi. Min frapis la uzo de Ĉelemajlo, kiun mi ne konis. Dank'al Vikipedio, mi komprenis pri kio temas, nome "klozoneo", kiun oni eble taksus neologismo. Tio estas por mi inversa ekzemplo, mi konis la neologismon, dum mi malfacile komprenis la esperantan esprimon. --Dominik (diskuto) 10:24, 13 Maj. 2014 (UTC)
@Dominik: Mi nur citis "Uzi neologismojn, kiam ekzistas bone esperantaj vortoj." el Vikipedio:Evitindaj eŭropcentrismoj, kaj mi ne tre intencis alvoki grandan diskuton pri la bono/malbono pri neologismo. Persone mi ne kontraŭas al la titolo uzanta "superfluan neologismon" se ĝi estas trovebla en PIV, kaj mi volas la ŝablonon iusence funkcii kiel pardono de la uzado por eviti superfluan titolmiliton.--Salatonbv (diskuto) 10:54, 13 Maj. 2014 (UTC)
  Farite mi daŭros alglui la ŝablonon (kiam mi havos tempon, kaj bv helpi min se oni konsentas kun la ideo) ĉar ne plu estas komentoj. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 21:33, 23 Maj. 2014 (UTC)

Universitato "de" redakti

Iam estis multaj ŝanĝadoj de titoloj, kiuj havis "de" post geografia kaj preĝeja nomoj laŭ la diskuto Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/9#de. Mi ne vidis perefktan interkonsenton tie, sed tiaj titoloj kun "de" estis tute ŝanĝitaj al tioj sen "de" en Vikipedio (Preĝejo de X -> Preĝejo X; Arondismento de X -> Arondismento X).

Nu, kio pri "Universitato de X"?--Salatonbv (diskuto) 21:49, 23 Maj. 2014 (UTC)

La Universitato de Vieno ne estas universitato, kiu nomiĝas Vieno, sed universitato, nu, de Vieno. darkweasel94 22:50, 23 Maj. 2014 (UTC)
@Darkweasel94: Bone. Mi konsentas kun nomado kiel Universitato Harvardo kaj Universitato de Oksfordo.
Kio pri Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań kaj Universitato de Artoj Berlino kaj Universitato Princeton?--Salatonbv (diskuto) 23:48, 23 Maj. 2014 (UTC)
Ĉe la lastaj du, mi ne vidas diferencon al mia ekzemplo. Mi ne certas pri la unua. darkweasel94 08:40, 24 Maj. 2014 (UTC)
1. Universitato Adam Mickiewicz, 2. Universitato de Artoj de Berlino, 3. Universitato de Princeton, ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 09:21, 24 Maj. 2014 (UTC)
Jes, laŭ mi ja. darkweasel94 09:41, 24 Maj. 2014 (UTC)
Dankon! Nu, se mi povus fari alian demandon, kio estas pri stacio/stacidomo? Mi pensas ke la nomado Stacidomo de Vatikanurbo kaj Stacidomo Waterloo estas bonaj, sed Stacio Tokio devus esti Stacidomo de Tokio laŭ la principo... --Salatonbv (diskuto) 10:22, 24 Maj. 2014 (UTC)
Mi persone fakte pensas, ke tiuj ĉiam nomiĝu "stacio" + la oficiala nomo laŭ la horaro (transliterigite nur, se nelatina alfabeto); kaj tial mi kreis Stacio Wien Hauptbahnhof kaj Stacio Wien Floridsdorf laŭ tiu principo (kaj ne "ĉefstacio de Vieno" kaj "stacio de Floridsdorf"). darkweasel94 12:23, 24 Maj. 2014 (UTC)
Koncerne Metroojn, ekzistas alternativo: Ulica Podbelskogo (stacio de Moskva metroo), La Défense - Grande Arche (pariza metrostacio), Isolatorweg (amsterdama metrostacio) ktp. --Dominik (diskuto) 13:37, 24 Maj. 2014 (UTC)
Tiuj ŝajnas al mi multe tro malkoncizaj en la plimulto de la okazoj. Se ne ekzistas metrostacio kun tiu nomo ankaŭ aliloke, ne necesas doni la urbon en la titolo. Apartigoj estu laŭeble koncizaj. darkweasel94 13:55, 24 Maj. 2014 (UTC)
Mi konsentas kun la opinio de darkweasel pri la superflua apartigilo. Do, Ulica Podbelskogo (stacio de Moskva metroo) povus esti Ulica Podbelskogo (metroa stacio) (kiel rusa kaj pola vikipedioj) aŭ eĉ nur Ulica Podbelskogo (kiel angla kaj hispana). Tamen, se ni unuigus la nomadon ene en e-vikipedio, ni eble farus tion Stacio Ulica Podbelskogo (kiel portugala).--Salatonbv (diskuto) 22:41, 24 Maj. 2014 (UTC)
Mi ne certas, ĉu ni nomu metroajn staciojn simple stacioj, kiam tio ne estis jam klarigita en la kunteksto (kio estas la kazo en la titolo). Mi preferus la nomskemon "Metrostacio X", kiun mi uzis ankaŭ en kelkaj dosiernomoj (c:File:Metrostacio Karlsplatz.jpg, c:File:Metrostacio Gumpendorfer Straße.jpg, c:File:Metrostacio Alser Straße.jpg). darkweasel94 23:07, 24 Maj. 2014 (UTC)

Teknikejo redakti

Ŝablonoj "por", "kontraŭ", "komento" redakti

Unu teĥnika afero, kiu min jam delonge ĝenas tie ĉi, estas niaj ŝablonoj {{por}}, {{kontraŭ}}, {{komento}} kaj eble aliaj.

La unuaj du aŭtomate metas sin en nombran liston, dum la tria nur deŝovas sin. En ejoj kiel Vikipedio:FA, kie ĉiuj estas uzataj mikse, la diskutoj aspektas tial parte iom ĥaosaj. Krome, ne estas intuicie, ke por respondi al poro aŭ kontraŭo, oni devas deŝovi trifoje (:::), kaj por respondi al komento, oni devas deŝovi dufoje (::). Simple ne estas bona kialo, ke la ŝablonoj tion faru - en aliaj vikioj, kie mi partoprenas/-is, ili tion ne faras kaj uzantoj sukcesas mem deŝovi aŭ meti en nombran liston siajn komentojn, laŭ la bezonoj.

La solvo estas malpli simpla ol la problemo: se oni simple ŝanĝus ilin nun, tio fuŝus la ekzistantajn uzojn. Mi tial proponas la plej bonan solvon, pri kiu mi povas pensi: ni kreu novajn ŝablonojn Ŝablono:Npor, Ŝablono:Nkontraŭ kaj Ŝablono:Nkontraŭ (kie "n" signifas "nova"), kiuj funkcias tiel, kiel ili funkciu, kaj ekuzu iom post iom nur tiujn. Kiam ili ne plu estos kutime uzataj, roboto povos ŝanĝi la ekzistantajn {{por}} al #{{npor}}, {{kontraŭ}} al #{{nkontraŭ}} kaj : {{Komento}} al :{{nkomento}}. Tiam ni povos denove alinomigi la novajn ŝablonojn al la malnovaj nomoj.

Kion pensas vi? darkweasel94 22:56, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

  Komento: Ĉu Ŝablono:Npor kaj Ŝablono:Nkontraŭ montrus nombron, kaj {{por}} kaj {{kontraŭ}} perdus la nombron? Se jes, mi konsentus ĉar multaj alilingvaj projektoj uzas la ŝablonojn kiel {{por}} sen nombroj.[1] Samtempe, kiam Ŝablono:Npor ("n" signifas "nava" kaj "nombra") estus kreita, miaopinie ni necesus poluradon de tiaj ŝablonoj kun la nova ŝablono, esperanta versio de "Template:Tick", aŭ aranĝon de {{umita!}} kaj {{bone!}}.[2]--Salatonbv (diskuto) 23:56, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
La novaj ŝablonoj, kiujn mi proponas, nek montrus nombron nek deŝovus sin. La problemo pri la inversa solvo estas, ke ni tiel perdus kongruecon kun la nuna solvo, kaj ĥaosigus la ĝisnunajn uzojn. darkweasel94 00:19, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
  Komento: Ankaŭ al mi tre ĝenis la ĥaosecon, kiun la ŝablonoj kreas. Mi subtenas la proponon. PaulP@diskkont 07:27, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
  Komento: Ankaŭ al mi malplaĉas nuntempa situacio. Mi pensas pri pli simpla solvo - robota anstataŭigo. Simple ni ŝanĝu la ŝablonojn kaj poste anstataŭ "{{Por}}" estu "# {{Por}}" (iom pli malsimple, sed la koncepton vi certe kaptas...). Tio estas simpla laboro por maksimume unu horon kaj mi ĝin povos fari post du semajnoj. --KuboF (diskuto) 23:32, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Se eblas tiel simple, sen kaŭzi problemojn ekz. pri homoj, kiuj dum la anstataŭigo enmetas novajn tiajn ŝablonojn, tiam jes, bonvolu fari tion! :) darkweasel94 07:56, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Nuntempa evoluo redakti

Jam estis ŝanĝita {{Sindetena}} al sennumeriga formo. Nun oni do devas skribi:

# {{Sindetena}} --~~~~

Ankoraŭ restas {{Por}}, {{Kontraŭ}} kaj {{Komento}}. Sed tiujn prefere ŝanĝu roboto kun administraj rajtoj, ĉar ili estas ankaŭ en protektitaj paĝoj - mi jam petis Marcoson por fari tion. --KuboF (diskuto) 13:03, 19 Jan. 2014 (UTC)


  La ŝablonoj ({{Por}}, {{Kontraŭ}}, {{Detenas}}, {{Komento}}) ĵus estis ŝanĝitaj - bonvolu aldoni # respektive : antaŭ la ŝablonon por listigi / deŝovi ĝin. Se vi scias pri aliaj similaj ŝablonoj indaj je ŝanĝo, sciigu min. --KuboF (diskuto) 15:53, 6 Maj. 2014 (UTC)

 --Salatonbv (diskuto) 23:00, 6 Maj. 2014 (UTC)

Alidirektilo de kruc-nomspaco redakti

Kio estas la normo por alidirektilaj paĝoj de kruc-nomspacoj ekzemple el "ĉefa" al "vikipedia"?

Jen estas permesitaj alidirektiloj en kaj angla kaj esperanta vikipedioj.

Jen estas nepermesitaj (forigitaj) alidirektiloj.

Miaopinie VarmaKato, ekzemple, estu aprobata kiel alidirektila paĝo al vikipedia nomspaco, ĉar la vorto "VarmaKato" estas nur uzata en Vikipedio kaj ne ekzistas en la reala mondo. Ankaŭ tia alidirekto estus utila por iu, kiu ne konas la vorton "VarmaKato" en Esperantio. Tamen, kruc-nomspaca alidirekto ne nepre estu konsenta. Mi kontraŭas al jenajn ekzemplojn el ĉefa nomspaco al uzanta. Oni forigu:

--Salatonbv (diskuto) 05:37, 15 Apr. 2014 (UTC)

Tiujn "permesitajn" alidirektilojn mi nomus "ankoraŭ ne forigitaj". Ja ekzistas regulo pri tujforigado R2 Alidirektilo de la artikola nomspaco al alia nomspaco. Tamen, post via atentigo ili fariĝas forigotaj por mi. Estas kutimo uzadi mallongigojn por tiaj alidirektiloj, ekz. Vikipedio:VKVikipedio:VarmaKato, do mi persone ne konsentas pri laso de VarmaKato.
Uzadon de la lastaj alidirektiloj mi eventuale ŝanĝos per roboto kaj forigos la paĝojn. Tamen, Specialaĵo:Kio_ligas_ĉi_tien?/Privata_biblioteko_de_P.Fiŝo taŭgas por trovi aferojn eble prilaborotajn, kiel eventuale kopirajte problemajn librokovrilojn kaj "situo de libro" en artikoloj. --KuboF (diskuto) 17:58, 16 Apr. 2014 (UTC)
Kelkaj paĝojn mi ĵus forigis (kaj robote korektis uzadon), mi lasis Vikipediisto (inda al refaro al artikolo pro Vikipedia komunumo) kaj Privata biblioteko de P.Fiŝo (inda je permana forigo dum polurado de diversaj artikoloj). --KuboF (diskuto) 16:05, 23 Apr. 2014 (UTC)
@KuboF: Se Vikipediisto estus inda al refaro al artikolo pro Vikipedia komunumo, kial ne VarmaKato? Mi pensas, ke tio estas la kialo kial la angla kaj kelkaj aliaj vikipedioj rezervas tian alidirekton de VarmaKato. Uzanto:P.Fiŝo/Biblioteka katalogo nun estas metita la ŝablono {{forigu tuj}}. Mi ne estas certa se la uzantopaĝo mem estas "evidenta reklamo" aŭ ne. Tamen, mi fortege kontraŭas postlasi la alidirekton Privata biblioteko de P.Fiŝo -- el ĉefa nomspaco al uzantopaĝo. --Salatonbv (diskuto) 00:52, 8 Maj. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Mi faris mistajpojn en la antaŭa mesaĝo - devis esti "mi lasis Vikipediisto (inda al refaro al artikolo pri Vikipedia komunumo)" (vidu d:Q876040). Artikolo pri VarmaKato ŝajne estus klarege ne menciinda ;) Krome, angla Vikpedio ĝin rezervis (parte?) pro granda (?) ligado al la alidirektilo de eksteraj fontoj (vidu diskuton pri forigo). Rilate al Privata biblioteko de P.Fiŝo mi volis diri, ke ĝi (portempe) utilas por trovi strangajn uzojn en artikoloj (ekz. "situo de libro", similan okazon pri "Situo de libro: Esperanta domo en (ie en okcidenta Eŭropo)" ni same forigis de artikoloj). Tial mi pensas, ke de artikoloj indas la ligilon forigi permane kaj kontroli, ĉu ne estas aliaj strangaĵoj en la artikolo (krome, ĉe multaj tiaj libroj eblas diskuti pri menciindeco). De dosieraj priskribaj paĝoj mi povas robote ŝanĝi la ligilon al la uzanto-paĝo (se ne estas pli bona propono).
Krome, mi dume ŝanĝas malnovajn alidirektilojn de artikola nomspaco al uzanto-paĝo, kiuj estis en komenco de Vikipedio uzataj en subskriboj. --KuboF (diskuto) 10:12, 8 Maj. 2014 (UTC)

Ŝablonoj pri muzeo redakti

Nun ekzistas du ŝablonoj pri muzeo: Ŝablono:Informkesto Muzeo kaj ŝablono Geokesto. Ne estas senco uzi samtempe du ŝablonojn. Krome, en Ŝablono:Informkesto Muzeo erare montriĝas parametro nomo.--Dima41 (diskuto) 14:05, 7 Maj. 2014 (UTC)

@Dima41: Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Informkesto Muzeo}}. Kun la antaŭa kodigo la parametro nomo eĉ en la dokumentado ne ĝuste funkciis. - La du ŝablonoj ja ne estu samtempe uzataj en la sama artikolo. Oni povas elekti, kion oni aldonas. Mi preferas la pli mallongan kaj malpli kompleksan ŝablonon, kiun mi ja ĵus korektis. --Tlustulimu (diskuto) 16:12, 7 Maj. 2014 (UTC)
Kaj ankaŭ eblas redakti Ŝ:Informkesto Muzeo tiel, ke ĝi interne laboru per Ŝ:Geokesto. Du trafoj per unu pafo!   --KuboF (diskuto) 17:38, 7 Maj. 2014 (UTC)

Alilingvaj ligiloj redakti

Saluton. Mi ne kapablas vidi la alilingvajn ligilojn de la hodiaŭaj artikoloj Lakuno (filologio) kaj Imperia senpereco, kvankam ili estas metitaj en Vikimedio kaj artikoloj kiuj havis siajn ligilojn metitaj poste ja aperigas ilin. La korespondaj artikoloj estas ekzemple en la germanaj kaj , en kies listo de lingvoj ankaŭ ne aperas Esperanto. Kiam mi klopodis meti la ligilon oni respondis al mi, ke jam estas farita kaj prave Esperanto aperas en la koncerna loko en Vikimedio. Povus esti problemo de mia komputilo, servilo ktp. Aŭ ne...--kani (diskuto) 21:47, 8 Maj. 2014 (UTC)

Ŝajne estis problemo pri servilo (tiel nomata kaŝmemoro). Mi rekomendas en viaj preferoj ŝalti la aldonaĵon "Purge" kaj en tiaj okazoj ĝin uzi. Mi jam faris tion kaj la paĝoj funkcias (por ĉiuj). --KuboF (diskuto) 22:13, 8 Maj. 2014 (UTC)
Mi iris al Miaj preferoj kaj tie mi vidis nenioman aldonaĵon "Purge"; la problemo pluas ĉe mi. Ĉu estas iu simpla solvo por mallertuloj? Mi ne scias eĉ kio estas la URL-linio kaj premi klavon <enter> por malplenigi kaŝmemoron.--kani (diskuto) 18:20, 9 Maj. 2014 (UTC)
@Kani: kion mi nomas url-linio estas ekzemple: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lakuno_(filologio) - mi aldonas: ?action=purge - kaj la adreso fariĝas: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lakuno_(filologio)?action=purge - tiam mi premas la klavon <ENTRAR> de mia klavaro, kaj tio malplenigas la kaŝ-memoron de la paĝo, alivorte mi repentras la paĝon de mia retumilo. Se okazis ŝanĝoj inter mia unua afiŝado kaj la malplenigo de kaŝ-memoro, la paĝo montras modifitan enhavon. Pardonu mian ĵargonon. --Dominik (diskuto) 18:43, 9 Maj. 2014 (UTC)
Jes, tio funkcias, dankon, la mallertulo.--kani (diskuto) 19:11, 9 Maj. 2014 (UTC)
Ankaŭ eblas aldoni ?action=purge al la URL-linio kaj premi klavon <enter> por malplenigi kaŝmemoron. Alilingvaj vikioj petas konfirmon ĉu oni volas fari tion. Oni nepre konfirmu. Mi faras tion ĉiutage kaj tio perfekte funkcias. --Dominik (diskuto) 02:54, 9 Maj. 2014 (UTC)
@Dominik: Ankaŭ nia Vikipedio postulas konfirmon, ĉu oni tion volas fari, se oni ne estas ensalutinta. Ensalutintoj rajtas fari purge sen demando. --KuboF (diskuto) 13:27, 9 Maj. 2014 (UTC)

Administrejo redakti

Maladministrantigo de KuboF redakti

Ŝablono:Proverboj


  Baloto okazis pri la propono de KuboF forigi la paĝon Proverboj rilatantan al la Zamenhofaj proverboj publikigitaj en Proverbaro Esperanta. Oni balotis pri tio kaj la plimulto estis kontraŭ ties forigo. La paĝoj do restu. KuboF argumentis, ke proverboj ne estus enciklopediecaj, do ne apartenu tie ĉi. Malgraŭ la rezulto de la baloto, nome la plimulto estis kontraŭ tia forigo, KuboF forigis la ĉefpaĝon kaj tuj anoncis siajn planojn forigi ankaŭ la subpaĝojn ententantajn la proverbojn mem. La de li kontraŭbalote forigita ĉefpaĝo klarigas, kiel oni uzu la aliajn paĝojn.

Pro tio mi proponas, ke ni nun okazu baloton por maladministrantigi lin.

Evidente, se li restarigos la ĉefpaĝon kaj promesas ekde tuj kaj ĉiam estonte agu nur laŭ balotrezultoj, oni eble rekonsideru tiun paŝon.

Administranto principe ne agu arbitre kaj ja ne laŭ personaj motivoj aŭ personaj interpretadoj de iuj reguloj. Mi persone ĉiam tre dubis, ke KuboF entute taŭgus kiel administranto kaj ŝajnas, ke mi pravas. -- PEJNO Simono Diskuto  11:44, 29 Apr. 2014 (UTC)

Kara Pejno, Vikipedio ne estas demokratia sed serĉanta interkonsenton. Ankaŭ en forigproponoj ne gravas nombro de "voĉdonoj", sed argumentoj. Ekzemple, se iu je unua rigardo konsideras iun paĝon "vandalaĵo, aŭ kreita de iu, kiu ne komprenas pri enciklopedieco", tio ne kreas bonan imagon pri la paĝo. Tiu paĝo povintus esti forigita eĉ sen diskuto, sed mi preferis lanĉi diskuton pro ĝiaj subpaĝoj. Ĉiuokaze pripensu la fakton, ke mi ĉiujn proverboj ordigitajn laŭ via maniero ŝovis al Vikicitaro, de kie mi volas iom-post-iom la proverbojn dismeti al artikoloj en Vikicitaro, al kiuj mi ligos de Vikipedio (cetere, proverbojn mi ŝovas al Vikicitaro jam dum kelka tempo...).
Se vi volas maladministrantigi min pro tiu ĉi forigo, vi konsideru maladministrantigon de ĉiuj nuntempaj administrantoj. Ja neniu el ili diskutis la aferon kun mi aŭ protestis kaj des pli neniu el ili restarigis la paĝon. Do evidente ili ĉiuj aŭ konsentas aŭ ne aktivas dum lasta tempo. --KuboF (diskuto) 13:00, 29 Apr. 2014 (UTC)

  Mi kredas, ke via opinio pri balotoj tie ĉi estas ege malprava. Aŭ ĉu vi vere kredas, ke ebla baloto pri via propra eksadministrantigo ne okazos laŭ demokratiaj reguloj, do la decido de la plimulto ne estos farenda?

Se oni okazigas baloton, oni evidente voĉdonas - aŭ por, aŭ kontraŭ. Tute ne iel ajn necesiĝas ĉe tio iel ajn argumenti aŭ komenti sian voĉdonon, kvankam ne estas malbona ideo prezenti siajn argumentojn porajn aŭ kontraŭajn.
Same vi ne estas speco de juĝisto, kiu decidu pri la valido de la argumentoj prezentataj de aliaj okaze de baloto kaj kiu rajtas ignori ĉion de ili skribatan kaj plene laŭ la propra beko vandali kontraŭ la laboro de aliaj uzantoj. Mi kredas, ke vi iomete miskomprenas vian rolon tie ĉi.
De la komenco mi ne konsideris vin karaktere konvena por la posteno de administranto kaj tiam okaze de via elekto publike voĉdonis kontraŭ vi.
Kaj cetere, la proverboj en la Vikicitaro estas ege ne kompletaj. Same mankas tie bona mekanismo por aliri ilin.
Sed mi tute ne planas multvorte argumentadi tie ĉi. Vi forigis paĝon malgraŭ ĉi-rilata kontraŭa balota decido. Pro tio mi kaptis la proponon de Surfo kaj jam antaŭvide preparis la mekanismojn necesajn por eksadministrantiga baloto.
Nature, se vi pretas kliniĝi al la balota rezulto ne forigi la paĝojn, ...
Cetere, la E-Vikipedio ne estas por ĉiuj, kiel vi asertis aliloke. Ĝi estas nur por tiuj, kiuj regas Esperanton. Jen ege ne ĉiuj!
Kia grandioza ago via! Vi volas vere forigi la Zamenhofajn proverbojn el la Esperanta Vikipedio! Ne kredeble! Do forigu tiam ankaŭ ĉiujn UKojn, ĉiujn Esperantajn aŭtorojn kaj poetojn, ĉiujn priskribojn de E-libroj kun disdebito sube de 1000 ekzempleroj, - entute forigu ĉion, kio ne troviĝas samtempe en la Angla, Franca kaj Germana Vikipedioj. Nome pro ĝia internacie totala sensignifeco kaj sekve pro ĝia ega manko de enciklopedieco.
Se la E-Vikipedio vere estus por ĉiuj, tia ago estus plene defendebla. Do kian signifon la E-Vikipedio aliokaze havu, krom tio, ke ĝi amuzu eksklude la E-parolantojn? -- PEJNO Simono Diskuto  14:07, 29 Apr. 2014 (UTC)
@Pejno Simono:, mi bonvenigas vin al (konstruiga) prilaborado de enciklopedia enhavo, diskutado pri enciklopediaj temoj, alŝutado de dosieroj (precipe al Komunejo) kaj eĉ al prilaborado / diskutado de reguloj kaj rekomendoj ĉi tie. Sed bonvolu ne provi ŝanĝi principojn de Vikipedio - se malplaĉas al vi ĉi-tieaj principoj, vi estas bonvena libere utiligi tutan enhavon de Vikipedio por starigi sian propran vikio kun viaj principoj. --KuboF (diskuto) 14:19, 29 Apr. 2014 (UTC)
La forigita paĝo estis evidenta neenciklopediaĵo: ĝi ne havis apartan objekton de priskribo, sed enhavis sensencaĵojn; ĝi estis tujforigenda, kaj la administrantoj rajtis forigi ĝin. Pro tio la defendadon de ĉi tiu paĝo kaj - pli vaste - agadon de Pejno Simono mi konsideras kiel vandalismo kontraŭ la Esperanto-Vikipedio. El liaj asertoj en diskutpaĝoj mi komprenis, ke celo de ĉi tiu vandalismo estas konservado de la Vikipedio en ĝerma stato kun domino de la nesignifecaj artikoloj pri esperantista etosumado. Fakte, li strebas, ke la Vikipedio estu retejo por amuzigo de plej stulta parto de esperantistaro, sed ne estu internacia informilo pri la mondo por ĉiuj uloj. Mi proponas ankaŭ pli kontroli paĝojn rilataj al esperantismo, por trovi kaj forigi eblajn rezultojn de agado de la similaj uzantoj en antaŭaj jaroj.--Dima41 (diskuto) 14:51, 29 Apr. 2014 (UTC)

  Kara Dima, ĝi ne povas esti por ĉiuj uloj. Ĉiuj uloj ne parolas Esperanton. Jen la problemo. Fakte nur la Angla Vikipedio povus esti nomata iugrade por ĉiuj uloj. Aldone, mi eble menciu, ke ĉiuj artikoloj, kiujn mi skribis tie ĉi tute ne apartenas en la rubriko Esperanta etosumado. Ekz. Satelita televido, Koloroj por TTT, Nicolas Boileau, Literofteco. Eble vi kontrolu la faktojn, antaŭ ol lanĉi iujn kalumniojn. -- PEJNO Simono Diskuto  16:00, 29 Apr. 2014 (UTC)

Mi nenie asertis, ke vi skribis nur pri Esperanto.--Dima41 (diskuto) 10:14, 30 Apr. 2014 (UTC)
Pejno Simono estas konata ne nur tie ĉi. Lia (iama?) agado en novaĵgrupo "soc.culture.esperanto" estis priskribita kiel stupmo, mi (tre) bone memoras la tempon kiam li batalegis por konformigi artikolon pri si laŭ sia gusto malgraŭ diskutoj pri mankoj kaj anstataŭ serĉi konsenton li proponadis forbaron... Malfeliĉe, ĉar li estas ankaŭ bona programisto, sed dume mi ne vidas lian kapablon labori kunlaborece... --KuboF (diskuto) 15:21, 29 Apr. 2014 (UTC)

 Mi kredas, ke vi konfuzas la paĝon Proverboj kun la paĝo Proverbaro Esperanta. Proverboj sendube ne entenis iujn sensencaĵojn. -- PEJNO Simono Diskuto  15:12, 29 Apr. 2014 (UTC)

Proverboj sendube ne entenis iujn enciklopediaĵojn. --KuboF (diskuto) 15:22, 29 Apr. 2014 (UTC)

 Kara KuboF, kiel vi tre bone scias, temis pri la uzinstruilo por uzsurfacaj uzantoj de la ŝablonon Proverboj. Aparte de tio, aserti, ke oni unue tute ne bezonis baloton, kaj, ke, se baloto, vi rajtas ignori ĝin - eĉ rilate forigon de paĝo - kaj samtempe okaze de la artikolo Nudelo kaj la ĝia misa etikedo leginda postuli, ke oni nepre okazigu baloton estas vere iomete skizofrenie, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  15:47, 29 Apr. 2014 (UTC)

@Pejno Simono: mi tre bone scias, ke "temis pri la uzinstruilo" do pri neniu enciklopedieca artikolo, kiuj ununuraj estas permesataj en artikola nomspaco de Vikipedio. Ĝi do estis tujforigenda. Pri legindaj artikoloj mi ankaŭ proponis rapidan proceson, kiu dume ne estis akceptita (sed eĉ iom male). Do neniu skizofrenio ;) --KuboF (diskuto) 17:12, 29 Apr. 2014 (UTC)

Kvalito de iu vikipedio laŭ mi precipe dependas de la nombro de aktivaj (verkantaj) kontribuantoj. Oni ne forpelu tiujn ĉi per tro rigora ("betonkapa" kiel dirus Pejno aŭ "burokrata" kiel dirus Pino) agado. Se oni disponas multajn kontribuantojn, oni finfine obtenos decan vikipedion ĉar la kontribuantoj kontrolas kaj korektas sin reciproke. Vikipedio ne estas io kio tuj devus aspekti kiel iu Brita Enciklopedio. La plej grava eco de vikipedio estas laŭ mi ke la informoj estu korektaj. Eĉ ĝermoj povas laŭgrade estiĝi arboj. Ĉiu ero de la homa scio, komence ŝajne sensignifa, povas estiĝi utila. La Esperanta vikipedio ne estus vere bezonata se ĝi estus nura tradukita versio de la angla. Estas la tutaĵo de la diferencaj vikipedioj kiu konstituas la veran Vikipedion, ne 500 samenhavaj versioj. (Ekzemple la okcidentflandra vikipedio neniam estiĝos kiel la angla, sed ĝi enhavas informojn kiujn la aliaj vikipedioj ne entenas.). En la Esperanta vikipedio oni ne povas nun agi kiel oni povas en la angla ĉar tiamaniere oni neniigus ĝin. Forigi elementojn el la Esperanta vikipedio kiuj nun ne ĝenas al neniu, kial? Por krei etoson de teroro? Ŝafistojn ni bezonas, ne lupojn. --Forstbirdo (diskuto) 06:13, 1 Maj. 2014 (UTC)

Al la baloto pri la eksadministrantigo de KuboF redakti

Provizora ligo al ĝermo de eksadministrantiga baloto troviĝas sube. Ni eble unuapaŝe atendu kiel KuboF reagos kaj ĉu li mem restarigos la kontraŭbalotrezulte de li forigitan paĝon.

Ek al la baloto -->

-- PEJNO Simono Diskuto  12:40, 29 Apr. 2014 (UTC)

Fakte mi dirus, ke baloto, kiu dum 2 horoj ne havas priskribon estas malfarenda, sed mi hezitas tion fari mem. Ĉiuokaze, se Pejno volas iun ajn maladministrantigi li estas bonvena tion fari kun argumentoj... --KuboF (diskuto) 14:46, 29 Apr. 2014 (UTC)

  Farite! Do la afero estas nun kompleta. -- PEJNO Simono Diskuto  15:16, 29 Apr. 2014 (UTC)