Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/9

Diversejo redakti

Helpopeto pri bildo de la tago redakti

Bonvolu aldoni bildon rilatan al eksplodo de la dua mondmilito, t.e. pri komenco de la pola-germana milito

Sliwinski

Ĉu taksonoj estu kun aŭ sen -j ? redakti

Kial estas fiŝoj, amfibioj, reptilioj (kun j) sed araneo, insekto, besto (sen j)? Ĉu estas regulo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:29, 26 Sep. 2013 (UTC)

Ŝajnas esti simpla instruo en Vikipedio:TA#Kazo, vorteco, nombro pri uzo de singularo/pluralo. Ni ankaŭ diskutis la nombron de genro de birdoj en Diskuto:Pavo kaj Diskuto:Bubo (genro). Tamen, ĉi tio estas sufiĉe malfacila problemo.--Salatonbv (diskuto) 23:48, 26 Sep. 2013 (UTC)
Dankon. Do mi alinomigos araneo, insekto, besto al araneoj, insektoj, bestoj. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:21, 27 Sep. 2013 (UTC)
Ni atendu pliajn opiniojn. Se araneoj, kion vi pensus pri skarabo kaj formiko? Se bestoj, kion pri hundo, kato, ĉevalo kaj planto? --Salatonbv (diskuto) 10:29, 27 Sep. 2013 (UTC)
En instruo estas:

"Uzu singularon. Pluralon uzu nur (...)

  • Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj"

Araneo estas ordo do araneoj; Insekto estas klaso do insektoj; Besto estas regno do bestoj; Skarabo estas genero do skarabo; Formiko estas familio do Formikoj; Hundo kaj kato estas subspecio do Hundo kaj Kato; Ĉevalo estas specio do Ĉevalo; Planto estas regno do Plantoj. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:41, 27 Sep. 2013 (UTC)

Mi rekomendas nenion ŝanĝi. Vikipedio estas sufiĉe ĥaosa ĉi-rilate, kaj senpripensa ŝanĝado nur malbonigos la situacion. Ĉu "kverko" estas "genro de arboj", kiel nun diras Vikipedio, ĉu ĝi estas "arbo (planto, kreskaĵo, kio ajn) de la genro Quercus). Ĉu mi rajtas diri "Mi vidas tie du kverkojn", kiam tute ne temas pri "du genroj de arboj". Ĉu "tigfrukta kverko" estas "specio" kaj la "plej disvastiĝanta kverko" (t.e, laŭ Vikipedio, la plej disvastiĝanta tiunoma genro de arboj). Ĉu ĝi ne estas arbo de la specio Quercus robur, ne tiu specio mem? La aferon verŝajne neniam trapensis iu, kiu regas kaj botanikon kaj Esperanton. La samo validas pri bestoj. Ne indas diskuti ĉi tie kaj proponi solvojn, plej gravas nun ke neniu malkompetentulo trudu sian opinion super ĉiujn. --Surfo 13:50, 27 Sep. 2013 (UTC)
Oni devas (oni estas bone) io: Vikipedio:TA#Kazo, vorteco, nombro aŭ titoloj de artikoloj ĉar ne estas konsekvence. Mi ne proponas rapida ŝanĝo. Mi proponas diskuto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:10, 27 Sep. 2013 (UTC)


Lingvejo redakti

Seksa "orientiĝo" sen emo al seksumado redakti

Kiel nomiĝas seksa "orientiĝo", kiu estas karakterizata per malemo al seksumado kiu iu / io ajn? Ĉu "neseksemo", "senseksemo" (ambaŭ ŝajnas al mi tute malĝustaj)? Vidu d:Q724351. --KuboF (diskuto) 21:37, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Kial "neseksemo" estus malĝusta laŭ vi? PaulP@diskkont 11:56, 26 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĉar ŝajnas al mi kvazaŭ temus pri seksa allogo al estuloj / objektoj sen sekso. Ĉiuokaze mi ne scias, do eble ĝi taŭgas... --KuboF (diskuto) 13:32, 26 Aŭg. 2013 (UTC)
Se temas pri emo ne seksumi, tio ja estas neseksumemo. "Neseksemo" estas tute mistera afero. Surfo 18:57, 26 Aŭg. 2013 (UTC)
Tute ne. Sekso (signifo 4 en PIV) estas ankaŭ ĉio, kio rilatas al seksaj agoj. Do neseksemo povas esti emo ne havi seksajn rilatojn. PaulP@diskkont 08:22, 27 Aŭg. 2013 (UTC)
En ordo do, se la neemo povas direktiĝi al ĉiaj seksaj rilatoj (mia PIVo ne parolas pri "agoj"), ekz. al geedzeco, klasikaj pardancoj ktp. Mi pensis, ke oni volis esti klara pri nova kaj enigma afero, sed se oni intence volas konfuzi legantojn, kial ne "neseksemo". Kp. ankaŭ kion PIV diras pri "neseksa". --Surfo 18:57, 27 Aŭg. 2013 (UTC)
Surfo, ne temas nur pri seksumado, sed pri ĉiuj seksaj rilatoj. Aliokaze ankaŭ "aliseksemo" povus nomiĝi "aliseksseksumemo". Mi daŭre atendas lingve pli spertajn. --KuboF (diskuto) 17:12, 5 Sep. 2013 (UTC)
Vi evidente eĉ ne scias, pri kio vi demandis. Nu, eble "pli spertaj" kapablas diveni viajn ĥaosajn pensojn. Bonŝancon! Surfo 18:46, 5 Sep. 2013 (UTC)
Nu, bone. Bertilo proponis "neniuseksemo" ĉar ĝi signifu "emo al neniu sekso". Ŝajne iuj kapablis diveni miajn pensojn ;) --KuboF (diskuto) 13:45, 9 Sep. 2013 (UTC)
Ne, li ne bezonis diveni, ĉar tie vi efektive demandis pri la afero, kies nomon vi volis ekscii. --Surfo 17:59, 9 Sep. 2013 (UTC)

esperantigo de Wikijunior redakti

Kio estus la esperantigo de Wikijunior? Ni jam havas Vikiversitaton, la frata projekto sub la Vikilibro. Mi pensas, ke vikipediistoj rajtas determini ĉi-tiajn vortojn.

--Salatonbv (diskuto) 03:47, 27 Aŭg. 2013 (UTC)

Alia eblo estus Vikiknabo --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 17:53, 1 Sep. 2013 (UTC)
Mi nun ŝanĝis Vikipenjon. Pri "knabo", ĉu ni ne kontraŭus al politika ĝusteco? Nome, ne necesas ial uzi "geknabojn", ĉu?

Mi ŝovis diskuton, kiu komenciĝis sur mia persona diskutpaĝo, al tiu-ĉi loko, ĉar ĝi estas de ĝenerala intereso, kaj ne estas taŭga, se tia diskuto okazas kaŝe en personaj diskutejoj. - Dankon por la kompreno, kaj ankaŭ por aldoni la kontribuojn al la ĝenerala diskutejoj.DidiWeidmann (diskuto) 12:50, 1 Sep. 2013 (UTC)~

Saluton! Dankon la averton! Antaŭ jaroj estis diskuto pri preĝejo-nomoj, kie ĉefe Petr T. influis la redaktantojn. Baldaŭe mi faris ĉ. 500 preĝejo-artikolojn laŭ samaj titolosistemoj. Mi evitos uzadon de "de".Crosstor (diskuto) 04:29, 1 Sep. 2013 (UTC)

Mi fakte alskribis vin pro du konkretaj kazoj de hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. Estas bone, ke vi evitas kreadon de titoloj kun superfluaj "de". Ankaŭ bonvenas, se vi povas kunhelpi alinomi la jam ekzistantajn tiajn titolojn, ĉar ja ne temas pri diskutebla punkto (kompareble al la landonomoj) sed pri simpla gramatika eraro (bedaŭrinde la laboro malfacilas por robotoj, ĉar ne en ĉiuj kazoj "de" falsas, kaj ne temas pri la diskuto de "de" kaj "en" - tio estas diskutebla kaj tute ne havas rilaton al la superflua "de" en geografiaj nomoj). Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:22, 1 Sep. 2013 (UTC)
Mi alinomis ĉiujn "Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario)"Crosstor (diskuto) 11:47, 1 Sep. 2013 (UTC)
Dankon - mi komencis intertempe alinomadon de francaj kantonoj. La arondismentojn mi jam alinomis, la departementojn jam faris aliaj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 12:12, 1 Sep. 2013 (UTC)
Mi pardonpetas, sed mi ne tute konsentas kun la alinomado de paĝoj pri kantonoj kaj arondismentoj. Mi konsentas, ke "urbo de Parizo" estus malĝusta, sed en la kazo de, ekzemple, "arondismento (de) Versailles", laŭ mia vidmaniero "Versailles" ne estas la nomo de la arondismento, nur de ĝia ĉefurbo; la arondismento ne havas nomon, ĝi simple estas arondismento apartenanta al la urbo Versailles. Mutichou (diskuto) 12:19, 1 Sep. 2013 (UTC)
[konflikto dum edito] ::::Saluton! Dankon la averton! Por mi ne estas problemo eviti la uzadon de "de". Por kantono kaj arondismento ni vivis jam hezitadojn. Departemento Côte d'Or estas klara. Côte d'Or estas nomo de la departemento. Ankaŭ por preĝejo Sankta Vorlo, Sankta Vorlo estas nomo de la preĝejo. Sed por arondismento de Beaune aŭ kantono de Nolay ŝajnas min, ke "de" esprimas apartenon. Amike. --pino (diskuto) 12:28, 1 Sep. 2013 (UTC)
Kara Pino - la ŝajno trompas. La afero estas simple respondebla, kiam vi studas, kio en la hierarĥio superas. En Francio estas evidenta, ke estas la hieraĥio estas de supre malsupren Franca ŝtato --> (regionoj - en krampoj, ĉar nur en esceptaj kazoj ili havas administran funkcion) --> departementoj --> arondismentoj --> kantonoj --> komunumoj --> urboj kaj vilaĝoj. En tre grandaj urboj la afero estas iomete pli komplika, ĉar ilia teritorio estas dividita al pluraj kantonoj kaj kiel en kazo de Parizo eĉ arondismentoj. Sed la cetereaj kazoj ja tute klaras, eĉ se kantona aŭ arondismenta teritorio konsisatas el ekzakte unu urbo. Tamen nature la aŭtoritato de la arondismento jure superas tiun de kantono kaj tiu tiun de urbo. Kaj nature oni devas ne eliri de la escepto-kazoj por kompreni konceptojn sed de la normala situacio, kaj poste oni devas trovi eventuale apartan solvon por la esceptoj.DidiWeidmann (diskuto) 13:02, 1 Sep. 2013 (UTC)
Kara Mutichou, mi honorigas viajn argumentojn, tamen vi malpravas. Eĉ se unuopa arondismento en la kazo de Versailles kongruas kun la teritorio de la urbo, tio estas fakte escepta kazo. La arondismentoj en Francio estas administraj unuoj, kiuj en la hierarĥio situas super urbo kaj komunumo do evidente la Versaille estas urbo de la arondismento kaj ne inverse. Aparta kazo estas en Parizo, kie fakte la urbo konsistas el pluraj arondismentoj. Tie la afero efektive estus diskutebla. Tamen tiam ni havas ja en la nomo Arondismento Parizo-1 ktp. kaj evidente denove prepozicio estus falsa. La prepozicio tamen estas ĝusta kiam oni diras Unua arondismento de Parizo. La kazojn, kiujn mi ĝis nun alinomis ĉiu-kaze ne estis tiaj limkazoj, sed la amaso da tute evidentaj kazoj. Kiam temas pri administra unuo, kiu konsistas el pluraj komunumoj kaj nomiĝas laŭ sia ĉefkomunumo, tiam ja estas memevidenta, ke temas pri nomo, kiu do evidente ne postulas prepozicion "de". Vi estas evidente tre influita de via denaska franca lingvo, en kiu tamen la elemento "de" kiel "article partitif" havas komplete alian funkcion ol en Esperanto. Kaj la eraro estiĝis, ke franclingvanoj (kaj hispan- kaj ital- kaj kaj protugal- kaj anglalingvanoj) simple trudis (logike superfluan) gramatikan elementon de sia propra lingvo al Esperanto. Ankaŭ en la kazo de Versailles, fakte (pri tio vi povas mem konvinkiĝi) la aŭtoritatoj de la arondismentoj estas super tiuj de la urbo de Versailles. Do evidente la arondismento ne apartenas al Versailles, sed Versailles al la arondismento. Ke en mezepoko la situacio estis alia, tio ne gravas por la aktuala situacio. La graflandoj kaj voktejoj de la mezepoko ne estas komapareblaj kun la centrisma administra strukturo de nuna Francio.DidiWeidmann (diskuto) 12:46, 1 Sep. 2013 (UTC)
Rilate al la artikoloj, bonvolu vidi Kategorio-Diskuto:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Stefano la 1-a (Hungario).--Salatonbv (diskuto) 12:57, 1 Sep. 2013 (UTC)

Por iomete pli faciligi la aferon --> rilate la uzadon de "de" en Esperanto oni povas apliki matematike la aroteorion. Per "de" oni esprimas, ke ero estas elemento de aro.DidiWeidmann (diskuto) 13:09, 1 Sep. 2013 (UTC)

Mi nun proponas alinomigon de pluraj artikoloj de "Preĝejo de Sankta Stefano" (mia provejo; diskutpaĝo) ĉar estas multaj preĝejoj kun "de" (ekz. "Preĝejo de Sankta Antonio", "Preĝejo de Sankta Nikolao"). Alie, ĉu ili estas gramatike malbonaj? --Salatonbv (diskuto) 08:13, 2 Sep. 2013 (UTC)
Mi denove mencias, ke ekzemple Preĝejo de sankta Jozefo (Moravia Ostrava) estis kreita jam en 2009 fare de Zauzau, kiu estis alia mano de P.T. Baldaŭe tiu sistemo estis kopiita (fare de mi ĉ. 500) ĉar tiutempe P.T. grandparte influis la redaktadon. Didi iniciatis forigi "de" ĉe preĝejoj, sed mi aldonas, ke ne nur anglalingvanoj uzis de", sed ankaŭ slavoj, kiel P.T. Laŭ mi fakte sufiĉas la formo sen de" , ekz, Preĝejo Sankta Jozefo (Berlino).Crosstor (diskuto) 08:34, 2 Sep. 2013 (UTC)
Dankon Crosstor pro la klarigo. Do, ĉu ni interkonsentus al la ŝanĝado en la apartigila paĝo Preĝejo Sankta Stefano? --Salatonbv (diskuto) 08:55, 2 Sep. 2013 (UTC)

ABSOLUTE NE! En Hungario estas preĝ. pri ambaŭ St. Ne miskomprenu ilin! Pri St. ne ĉi tie kontribuu! Ĉi tie nur de".Crosstor (diskuto) 09:28, 2 Sep. 2013 (UTC)

Mi ne sekvis la diskuton kaj ŝajne ĝi ne plu estas tre aktuala sed rilate al preĝejoj vi sciu, ke en Slovakio kaj ŝajne pliaj slavaj landoj preĝejoj ne transprenas nomon de iu sanktulo sed estas nomataj "preĝejo de iu sanktulo" (ekz.). Do almenaŭ en Slovakio prefere estu kun "de". --KuboF (diskuto) 16:19, 16 Sep. 2013 (UTC)

Estas grave, ke ni konsideru Esperanton sendepende de la lingva uzo en naciaj lingvoj. Preĝejo estas konsekrita al saktulo, kaj tiam ĝi nomiĝas laŭ tiu sanktulo, sed ĝi ne apartenas al tiu sanktulo, de evidente ne devas esti "de". La nacilingva uzo estas afero nacilingva. Estas tamen de, se estas vilaĝo aŭ komunumo kun la nomo Sankta Stefano kaj temas pri la preĝejo de tiu vilaĝo aŭ komunumo! Ĉar evidente la komunumo estas la posedanto de la preĝejo! Ekzistas tiam eĉ la kazo de la Preĝejo Sankta Stefano de Sankta Stefano ..., kia tiu komunumo Sankta Stefano posedas krome aliajn preĝejojn ... - En ĉiu unuopa kazo de necesas decidi, ĉu ekzistas poseda rilato aŭ ne. Mi fakte malfermis supre la diskuton ne pri tiuj kazoj de preĝejoj, kiuj ja devas aparte kontrolitaj sed pri kantonoj, provincoj kaj arondismentoj, kie la afero estas tute evidenta kaj klar. Mi ĉiukaze forte malkonsilas baziĝi sur la uzo en etna lingvo, ĉar la internacia lingvo baziĝas male al la naciaj lingvoj sur strikta logiko!DidiWeidmann (diskuto) 19:07, 16 Sep. 2013 (UTC)

DidiWeidmann havas ekstreman, lingve maloportunan kaj tute ne-Esperantan komprenon pri la vastsignifa prepozicio "de" kaj ankaŭ pri la verbo "aparteni". El kiu lingvo li ĉerpas siajn instruojn por Esperanto? Mi rigardas nur bonajn esperantajn tekstojn kaj tuj trovas amasojn da ekzemploj de la tipo "preĝejo de". Jen nur kelkaj, inter ili tri Zamenhofaj:

  • Ĉe la preĝejo de la Ĉieliro lin vokis
  • preĝejo de Eniro en Jerusalemon
  • la preĝejo de Staj Johano kaj Paŭlo
  • en la preĝejo de S-ta Johano Baptisto
  • meso en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj
  • la baziliko de Koro de Kristo.
  • la ŝtuparo de la preĝejo de la Sankta Kruco.
  • en la preĝejo de la Vizitulinoj
  • malgranda baziliko de la naskiĝo de la sankta virgulino Maria

Bonvolu ne prediki pri kabinetaj reguloj, kiujn nur vi mem elpensis. Plene katastrofa subfosado en Vikipedio estas la klopodo sisteme ŝanĝi artikolojn kreitajn de aliaj. --Surfo 12:44, 17 Sep. 2013 (UTC)

  Komento: Ĉu ni haltus alinomigon ĝis ni havas tutan interkonsenton? --Salatonbv (diskuto) 12:09, 18 Sep. 2013 (UTC)

La alinomigo daŭras en nuna stato du trionojn, do la pli granda parto estas jam preta. Fakte Z. uzis ilin, sed ekzemple ĉe virinaj nomoj li uzis vortojn nekonsekvence, se ne paroli pri la landonomoj, kiu ne sukcesis perfekte. La formo estas komprenebla tiel kaj ĉi tiel, sed sen DE la titolo estas pli mallonga kaj laŭ neceso-sufiĉo sufiĉas SEN DE. LASU TIUN PROBLEMON!--Crosstor (diskuto) 12:32, 18 Sep. 2013 (UTC

Vikipedio bezonas kvaliton, ne homogenecon, des malpli arbitran renomadon de artikoloj konscie kreitaj kaj nomitaj de aliaj vikipediistoj. Ĉu vi vere arogas proklami, ke vi mem ĉiam uzas vortojn konsekvence? Kiel ni ĉiuj vidis kaj scias, ekzistas argumentoj por diverstipaj nomoj. Se vi, ekzemple, ĉiam diras post vizito en preĝejo, ke vi vizitis la Naskiĝon de la Sankta Virgulino, la Vizitulinojn, aŭ Ĉiujn Sanktulojn, tio ja estas iometa argumento por nomo sen "de", sed vi ne decidas, kion aliaj pensu pri tio. --Surfo 14:00, 18 Sep. 2013 (UTC)
Vi tute pravas Surfo ni ne bezonas titolmiliton, sed tie la demando estis por kantonoj kaj arondismentoj. Tie ŝajne ne plu estas kontraŭdirojn. Ankaŭ por preĝejoj ŝajnas ke ne estas disputo. --pino (diskuto) 14:28, 18 Sep. 2013 (UTC)
Mi komprenas. Ĉia malbono estas jam farita, la viktimoj pace kuŝas en siaj tomboj, do restas nenia kaŭzo por plendi. --Surfo 07:50, 19 Sep. 2013 (UTC)
Mi ne havas fortan opinion pri "de" kiel mi komentis; tamen, ambaŭ ("Preĝejo de Sankta..." / "Preĝejo Sankta...") havas sufiĉajn fontojn ekstere de vikipedio se ne por ĉiu preĝejo en vikipedio. Mi pensas, ke ni necesus pli altan interkonsenton per pli da diskuto aŭ eble per voĉdonato. Laŭ la rezulto, administrantoj devus ŝanĝi la titolojn kun forigo de la ekzistantaj paĝoj (se ne-administantoj ne povus permane anstataŭigi), sed povus peti roboton por aldoni/forigi "de" inter Preĝejo kaj Sankta en la teksto.--Salatonbv (diskuto) 08:30, 19 Sep. 2013 (UTC)
Vi tre precize priskribis ĝuste tion, kion oni nepre ne faru, sed kion oni daŭre faras. --Surfo 09:23, 19 Sep. 2013 (UTC)
Mi signifas, ke teĥnika forigo laŭ ŝanĝado estus bezonata. Certe oni ne forigus la redaktan historion. Nur por certigi mian opinion.--Salatonbv (diskuto) 09:33, 19 Sep. 2013 (UTC)
Okazis stranga opinioŝanĝo de Salaton, kiu eĉ faris jam alinomadon ekz. Preĝejo Sankta Tomaso (Prago), poste li ĉesis kaj li opinias alimaniere. Peto al admini. aŭ robotoj ofte ne sukcesas. Ekzemple mi atendis unu jaron vane, poste mi mem faris ĝin.--Crosstor (diskuto) 09:47, 19 Sep. 2013 (UTC)
Mi ne ŝanĝis mian opinion. Mi volonte partoprenus la ŝanĝadon se estus sen teĥnika problemo kaj kun interkonsento. Tamen, se ni denove anstataŭigus la titlojn (el "sen de" al "kun de"), kiel mi diris en Vikipedio:DD#Nomoj de historiaj hungaraj departementoj, neadministrantoj ne povus ŝanĝi sed nur peti al administranto fari (per montri la ŝablonon {{forigu tuj|Ĝ6}}). --Salatonbv (diskuto) 10:39, 19 Sep. 2013 (UTC)
La laboro grandparte pretiĝis. Verŝajne admin. ne helpos!--Crosstor (diskuto) 11:05, 19 Sep. 2013 (UTC)

"-ologio" por ne tre konata studado redakti

Mi volas demandi pri la pli bona titolo por Ĉungologio ĉi tie ĉar neniu aldonis opinion sur Diskuto:Ĉungologio.

Mi kredas, ke la radiko estu "ĝŭang-" (al administranto, bonvolu alinomi tuj la lingvon Ĝuanga lingvo -> Ĝŭanga lingvo ĉar neniu kontraŭis dum semajno.)

Tamen, la uzo de la ne-oficiala afikso "-ologio" ŝajnas esti polemika (Arkivo 2009, Arkivo 2010, Arkivo 2013).--Salatonbv (diskuto) 10:39, 9 Sep. 2013 (UTC)

Mi alinomi tuj la lingvon do mi proponas tie Ĝŭangoscienco sed mi ne opinias ke polemiko tie estus tre profitdona. --pino (diskuto) 15:32, 9 Sep. 2013 (UTC)
  Dankon!--Salatonbv (diskuto) 00:33, 10 Sep. 2013 (UTC)

Teknikejo redakti

Alilingvaj ligiloj kaj ikono pri leginda artikolo redakti

Mi nun provas aldoni alilingvajn ligilojn al iuj artikoloj kaj mi ne sukcesas, ĉar en Wikidata ne aperas al mi la kadro montranta la lingvon kaj titolon de la aldonenda artikolo (sub la listo de jam aldonitaj versioj). Mi scias, ke en aŭgusto okazis iaj ŝanĝoj en la sistemo, sed mi ne scias kiaj. Kion mi devas fari por aldoni alilingvajn ligilojn?

Alia afero: Antaŭ nelonge la artikolo Pedofilia movado estis listigita kiel leginda artikolo, sed en la alilingvaj versioj ne aperas, en la listo de lingvoj sur la maldekstra flanko, la ikono pri leginda artikolo apud la versio en Esperanto. Kion fari por ke ĝi aperu?

Dankon. --Pangea (diskuto) 04:20, 11 Sep. 2013 (UTC)

Mi kontrolis Vikidatumojn kaj ili funkcias por mi. Povus esti problemo se via TTT-legilo estus tro malnova aŭ havus malŝaltita la montradon de JavaScript. Provu instali la plej novan version de via TTT-legilo.
Klarigo estas en Vikipedio:Legindaj artikoloj. --KuboF (diskuto) 16:18, 11 Sep. 2013 (UTC)
  Farite Mi jam sukcesis aldoni la ligilojn uzante alian TTT-legilon. Dankon.--Pangea (diskuto) 05:19, 14 Sep. 2013 (UTC)

Iu fuŝo pri koordinat-apero redakti

Ĵus mi kreis la artikolon Dobra komunumo (Krimeo). La koordinatoj estas menciitaj en la pleja komenco de la artikolo kaj ili eĉ ŝajnas aperi supre de la paĝo, sed ilin superkovras iu flava skribaĵo kun la informo "Koordinatoj mankas". Ĉu iu povas klarigi, pri kio temas? Mevo (diskuto) 20:31, 22 Sep. 2013 (UTC)

Mi enmetis la parametrojn de |Latitudo= kaj |Longitudo= en la ŝablono de Informkesto anstataŭ la alia ŝablono por Koord. Ĉu tio estas pli bona?--Salatonbv (diskuto) 01:20, 23 Sep. 2013 (UTC)
Mi ĵus aldonis la parametron Situo sur mapo al Dobra komunumo (Krimeo), ĉar alikaze aperis mapo de la tuta mondo. Nun aperas mapo de Ukrainio. --Tlustulimu (diskuto) 07:53, 23 Sep. 2013 (UTC)
Dankon pro la plibonigoj, sed la tuta afero daŭre turmentas min. Kun la ŝablonoj de la Esperanta vikipedio estas ege malfacile labori (ili tro multas, tro pucas, foje havas kriplan sintakson kaj ege lamas lingve). Ĉu iu povas kompreni, kial aperis la priparolata plendo kaj iel korekti tiun cimon (eble estas ĝuste la ŝablono {{Informkesto administra unuo2}}, kiu plendas pri tio)? Nun la informkesto en la artikolo aspektas, laŭ mi, ja ege plumpe - post la detala mapo de la distrikto aperas la situo de la eta komunumo sur la mapo de la tuta lando. Mi trovas tion nek logike pravigebla, nek estetike akceptebla... Mevo (diskuto) 18:28, 23 Sep. 2013 (UTC)
Saluton, Mevo. Ĉu la mapo de la tuta lando malaperu aŭ aperu antaŭ la regiona? Ambaŭ variantoj eblas. Por la unua varianto la parametro Situo sur mapo ricevus la valoron neniu anstataŭ la nuna. Kaj por la dua varianto la informkesto devus esti ŝanĝata. Do, kion vi preferus? --Tlustulimu (diskuto) 18:41, 23 Sep. 2013 (UTC)
En la ideala situacio, laŭ mi, preferindus, ke unue aperu la regiona mapo (ĉi-foje - tiu de Krimeo, sed ne la reliefa, ĝin anstataŭu la administra) kaj poste - la distrikta, se ĝi ekzistas. Tio, kompreneble, validas por malgrandaj administraj unuoj. Kiam temas pri la pli grandaj, estus logike, ke unue aperu la mapo de la unuo, dugrade supera al la priparolata unuo (eble de la tuta lando, eble de iu provinco/gubernio ktp) kaj poste - tiu de la pli malgranda regiono, al kiu apartenas la administra unuo, pri kiu temas la koncerna artikolo. Mevo (diskuto) 20:21, 23 Sep. 2013 (UTC)
Hm. Tio malfaciligas iun ŝanĝon, ĉar la mapo kun markilo estas aranĝata per helpo de {{situo sur mapo}} per la parametro Situo sur mapo, dum ke la bilda mapo estas aranĝata per la Lua-modulo {{InfoboxImage}} per la parametro Mapo. Do, ĉe Dobra komunumo (Krimeo) la sekvo devus esti ŝanĝata. Sed vera solvo devos taŭgi por ĉiuj artikoloj, ne nur por unu aŭ certa speco de artikoloj.
Mi proponas aldoni apud la parametro Situo sur mapo (per {{situo sur mapo}}) en la ŝablona fontokodo plian parametron Ŝanĝebla mapo (per {{Informkesto/Geografia lokigo multobla}}). Per ĉilasta eblos aranĝi pli ol unu mapon kun markilo en la sama informkesto. Ekzemplo por tio estas {{Informkesto franca komunumo}}. Ĉu mi provu tion? --Tlustulimu (diskuto) 14:46, 24 Sep. 2013 (UTC)
Jes, mi komprenas, ke la plimulto de la ŝablonoj ĉi tie estis faritaj strange kaj stumbl(ig)e kaj ke radikalaj ŝanĝoj apenaŭ eblas. Se vi sentas vin kompetenta pri la afero kaj sentas la saman bezonon - provu, sed mi persone ne vere bezonegas tion. Limokaze mi ĉiam povas pluuzi miajn personajn "krimeajn" ŝablonojn, kiuj funkcias sufiĉe glate kaj facile. Mevo (diskuto) 22:43, 24 Sep. 2013 (UTC)

Administrejo redakti

Referenco al alilingva artikolo redakti

Aktualigante ligilojn en [1], mi scivolus kio signifas la unua frazo pri iu (kiu?) germanlingva teksto: "Numero de revizio ne estis difinita".--Riŝo (diskuto) 07:18, 9 Sep. 2013 (UTC)

Estas "permanenter Link" --pino (diskuto) 08:15, 9 Sep. 2013 (UTC)
Ne temas fakte pri referenco, sed la ŝablono estas grava por atribui aŭtoron kaj plenumi kondiĉojn de libera permesilo uzata en Vikipedio. Legu pli en Helpo:Historio_de_paĝo#Numero_de_revizio. --KuboF (diskuto) 09:22, 9 Sep. 2013 (UTC)

Alinomigoj redakti

Saluton. Mi petas helpon por interŝanĝi artikolonomojn. Estas artikolo Tinamedoj kun alidirektilo Tinamoformaj birdoj kaj aparte estas alia artikolo Tinamo. Fakte ambaŭ artikoloj povus esti unika, sed jam estas listeto de diverslingvaj ligiloj al ambaŭ do indas pluhavi ilin, sed pli taŭga estus ke la unua (Tinamedoj) iĝus simple Tinamoformaj birdoj same kiel la alidirektilo, por havi kongruon kun la alilingvaj ekvivalentoj. Kaj Tinamedoj iĝu alidirektilo por Tinamo. Ĉu tio eblas? Por klarigi la uzadon de la tri konceptoj mi poste aranĝos tion per nova redaktado de la artikoloj. Dankon.--kani (diskuto) 18:34, 23 Sep. 2013 (UTC)

Saluton. Laŭ vi mem povas ŝangi car la enhavo de la tri artikoloj ŝanĝos sed restos. --pino (diskuto) 11:42, 24 Sep. 2013 (UTC)
La unuan paŝon mi klopodas kaj oni respondas al mi, ke tio ne eblas ĉar tiu nomo jam estas uzita (kiel alidirektilo de la sama artikolo).--kani (diskuto) 18:53, 27 Sep. 2013 (UTC)
Mi forigis Tinamoformaj birdoj-n. Nun ĉu funkcias ? --pino (diskuto) 05:46, 28 Sep. 2013 (UTC)
Jes, nun ĉio en ordo. Dankon.--kani (diskuto) 13:38, 28 Sep. 2013 (UTC)

Ŝajnas, ke Uzanto:Forstbirdo kreas amason da spamaj ligoj al Esperanto-domo de Antverpeno. Ofte la spamaĵo havas jenan formon:

Situo

La libro troviĝas en la Esperanto-domo de Antverpeno.

Ĉu iu administranto bonvolos okupiĝi pri tiu vandalado/spamado/fuŝado? —La komenton aldonis, sen subskribo, 217.140.96.21 (diskuto • kontribuoj)

Estas utilaj informoj. Ni bezonas informojn ne kverelojn. Paroli de spamaĵo estas laŭ mi troigo. Sed vi povas certe interparoli kun kolego Forstbirdo. --pino (diskuto) 10:32, 25 Sep. 2013 (UTC)
Tio ne estas "utilaj informoj". Preskaŭ neniu, kiu legas artikolon pri angla-Esperanta vortaro, ekzemple, volas ekscii, ke ekzemplero de tiu vortaro troviĝas en iu Esperanto-domo en Belgio. Forstbirdo ŝajne havas la celon krei kiel eble plej multajn ligojn al la Esperanto-domo de Antverpeno. Cetere, la subtitolo "Situo" estas ridinda. Se vi lasos tiajn stultaĵojn resti, vi forpelos seriozajn uzantojn de Vikipedio. —La komenton aldonis, sen subskribo, 217.140.96.21 (diskuto • kontribuoj)
Estus bone, se vi (1) subskribus viajn diskuterojn tie ĉi, kaj (2) informus la koncernan uzanton. Mi ĉi-okaze faris ambaŭ por vi. darkweasel94 11:19, 25 Sep. 2013 (UTC)
Mi konsentas ke informo pri disponeblo de libro en iu konkreta librejo / biblioteko ktp. estas sensenca en artikolo, precipe ĉar ekzistas Specialaĵo:Citoj_el_libroj kaj tiaj informoj (se ne estas aparte gravaj - kio estu prefere menciita en resumo de redakto kaj/aŭ en la diskuto) povas esti forigitaj. Aliokaze ni povus ekzemple listigi kie troviĝas Biblio... --KuboF (diskuto) 16:46, 25 Sep. 2013 (UTC)