Dobra komunumo (Krimeo)

Dobra komunumo (ruse Добровский сельский совет, ukraine Добрівська сільська рада, krime-tatare Mamut Sultan köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Dobro.

Dobra komunumo
Origina nomo ruse Добровский сельский совет
ukraine Добрівська сільська рада
krime-tatare Mamut Sultan köy şurası
rural council of Ukraine • rural settlement in Russia
Administrado
Lando  Ukrainio
Estas parto de Simferopola distrikto
Inkludas 12 vilaĝojn
Administra centro Dobro
Politiko
Estro Igor Viktoroviĉ BUDANOV (2013)
Demografio
Oficialaj lingvoj ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 20 485
Loĝdenso 66,1 loĝ./km²
Plej multnombraj nacioj rusoj, ukrainoj, krime-tataroj
Geografio
Areo 310 km² (31 000 ha)
Maksimuma alto ĉ. 1100 m
Averaĝaj altoj ĉ. 700 m
Minimuma alto ĉ. 350 m
Dobra komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Dobra komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Geografia situo 44° 51′ 0″ N, 34° 17′ 0″ O (mapo)44.8534.283333333333Koordinatoj: 44° 51′ 0″ N, 34° 17′ 0″ O (mapo)
Dobra komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
Dobra komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
DEC
Dobra komunumo (Krimeo)
Dobra komunumo (Krimeo)
Situo de Dobra komunumo
Hor-zono UTC+2
Kodoj
Telefona kodo +380-652
ISO 3166-2 UA
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
vdr

La Dobra komunumo kovras la areon de 31 mil hektaroj[1]. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estis 20485 homoj[2]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 36 homoj.

La komunumo troviĝas en la sud-orienta parto de la Simferopola distrikto en la valo de la rivero Salgiro laŭlonge de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. En la suda parto de la komunumo troviĝas la malsupra ebenaĵo de la monto Ĉatirdago, tial la altoj ene de la komunumo tre varias. Okcidente la komunumo najbaras la Perovan komunumon, nord-okcidente — la Simferopolan municipon, norde — la Trudovan kaj Mazankan komunumojn, oriente ĝi limas la Belogorskan distrikton, sude — la Aluŝtan municipon.

Konsisto de la komunumo redakti

Al la komunumo apartenas 12 vilaĝoj. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1949.

La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97571, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Dobroje, ul. Pobedi 11.

Socia vivo kaj vidindaĵoj redakti

La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj apartenas al la agrikultura sektoro; krome en la komunumo aktivas 3 minejoj. En la komunumo troviĝas kvin mezlernejoj, kelkaj kluboj kaj bibliotekoj, du antaŭlernejoj, kelkaj medicinaj institucioj[1].

En la komunumo troviĝas kelkaj popularaj vidindaĵoj: la Ruĝa kaverno, la Marmora kaverno kaj la kaverno Eminebairĥosaro. Tra la komunumo pasas la interurba trolebusa linio.

Referencoj redakti

Ligiloj redakti