Dobro (Simferopola distrikto)

Dobro (ruse Доброе, ukraine Добре, krime-tatare Mamut Sultan) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra centro de la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3461 homoj. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Mamut-Sultan. La vilaĝo situas en la valo de la rivero Salgiro, ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto 17 kilometrojn for de Simferopolo.

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Dobro
ruse Доброе
ukraine Добре
krime-tatare Mamut Sultan
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 14′ O (mapo)44.86805555555634.236388888889Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 14′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Areo: 3,456 km²
Loĝantaro: 3461 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97571
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Mamut-Sultan (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro

Dobro (Krimeo)
Dobro (Krimeo)
DMS
Dobro
Dobro
Dobro
Situo de Dobro sur la mapo de Krimeo
Dobro (Simferopola distrikto)
Dobro (Simferopola distrikto)
DMS
Dobro
Dobro
Dobro
Situo de Dobro sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la valo de la rivero Salgiro (ĉefe sur ĝia maldekstra bordo). La teritorioj de la vilaĝo estas pli-malpli ebenaj, la averaĝaj altoj estas ĉirkaŭ 350 metroj super la marnivelo. Dominas step-herbeja kreskaĵaro; la kampoj estas uzataj por kultivado de poacoj; multas fruktaj ĝardenoj. La vilaĝo senpere najbaras la vilaĝojn Zareĉno sudoriente kaj Pionersko nordokcidente.

Historio redakti

Sur la teritorio de la vilaĝo oni trovis multajn malnovepokajn restaĵojn de la homa aktivado, kio ebligas supozi, ke la ĉirkaŭaj teritorioj estis loĝataj minimume ekde la 9a jarcento a. K. La vilaĝo mem sur la nuna loko aperis en la 15a jarcento p. K.[1]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo (sub la nomo Magmut-Sultan) aperas en la jaro 1784. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malgrandiĝis pro amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. En la jaro 1890 en ĝi loĝis nur ĉirkaŭ 100 homoj. Antaŭ la revolucio la vilaĝo kaj la ĉirkaŭaj terenoj apartenis al la familio de princoj Dolgorukov (tiu familinomo donis la nomon al la Dolgorukova altebenaĵo, kies plej nordaj partoj troviĝas oriente de la vilaĝo).

En la jaro 1923 la vilaĝo estis administre subigita al la Simferopola distrikto, al kiu ĝi apartenas ankaŭ nun. Laŭ la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la 21an de aŭgusto 1945 la vilaĝo estis alinomata kiel Dobroje[2] (la nomo en la rusa signifas laŭvorte "bona, bonkora"). En la 1990aj jaroj la loĝantaro de la vilaĝo rimarkinde kreskis pro la amasa reveno de deportitaj krime-tataroj.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 322 homoj
  • 1864 — 78 homoj
  • 1887 — 207 homoj
  • 1926 — 394 homoj (248 rusoj, 101 krime-tataroj, 22 grekoj, 14 ukrainoj, 1 germano, 1 armeno)
  • 1939 — 463 homoj
  • 1989 — 1612 homoj
  • 2001 — 3461 homoj[3]

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3461 homoj (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 3653 loĝantojn[1]). La areo de la vilaĝo estas 345,6 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 795.

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. En la vilaĝo funkcias mezlernejo, antaŭlernejo, kulturdomo, kelkaj vendejoj kaj kafejoj[1]. La vilaĝo estas ligita al Simferopolo per busa trafiko. Krome, tra la vilaĝo pasas la interurba trolebusa linio Simferopolo-Jalto.

Referencoj redakti

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje