Klinovko (Simferopola distrikto)

Klinovko (ruse Клиновка, ukraine Клинівка, krime-tatare Aratuq) estas vilaĝo de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu administre apartenas al la Perova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 141 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Kisek-Aratuk.

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Klinovko
ruse Клиновка
ukraine Клинівка
krime-tatare Aratuq
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 9′ O (mapo)44.86444444444434.150555555556Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 9′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~420 m
Areo: 1,48 km²
Loĝantaro: 141 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97563
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Kisek-Aratuk (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Klinovko (Krimeo)
Klinovko (Krimeo)
DMS
Klinovko
Klinovko
Klinovko
Situo de Klinovko sur la mapo de Krimeo
Klinovko (Simferopola distrikto)
Klinovko (Simferopola distrikto)
DMS
Klinovko
Klinovko
Klinovko
Situo de Klinovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Klinovko en la Komunejo
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo troviĝas en la centra parto de la Simferopola distrikto meze de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro ĉe la rivereto Ĉeŝmenĝi (kiu estas maldekstra alfluanto de Salgiro). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Teplo (2 km. nord-oriente), Kostantinovko (2 km. sud-okcidente) kaj Ukrainko (2 km. norde). La urbo Simferopolo troviĝas ĉirkaŭ 3 kilometrojn norde.

Historio redakti

La vilaĝo estas sufiĉe malnova. Oni scias, ke ĝi ekzistis jam en la tempo de la Krimea Ĥanlando (tiam ĝi konsistis el kelkaj partoj). En la jaro 1784 sur tiu ĉi loko troviĝis du vilaĝoj Ĥaratuk kaj Ĥaratuk Temir Aha[2].

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo estis sufiĉe malgranda; la skribaj fontoj mencias ĝin kiel «tataran vilaĝon» kun ne pli ol 23 kortoj kaj ĉirkaŭ 100 loĝantoj. Komence de la 20a jarcento la vilaĝo malprogresis (pro la formigro de la krime-tatara loĝantaro) kaj kelkaj el ĝiaj partoj tute malaperis.

En la jaro 1948 la vilaĝo estis alinomita Klinovka[3].

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 141 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 158 loĝantojn[4]). La areo de la vilaĝo estas 148,4 hektaroj[4].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.

Vidindaĵoj redakti

  • En la vilaĝo troviĝas privata artefarita lageto, kie oni povas ripozi, naĝi kaj kapti fiŝojn kontraŭ pago.
  • Fama vidindaĵo de la vilaĝo estas vaste konata kaj respektata sankta akvofonto dediĉita al Sankta Georgo[5][6].

Fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Klinovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-17.
  2. Kabineta priskribo de Krimeo (1784 j.) (ruse). Alirita 2013-12-17.
  3. Ukazo de la Prezidio de la supera soveto de RSFSR de la 18a de marto 1948 pri alinomado de loĝlokoj de la Krimea provinco (ruse). Alirita 2013-12-17.
  4. 4,0 4,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-17.
  5. Preĝejo kaj fonto de Sankta Georgo (ruse). Alirita 2013-12-17.
  6. La fonto de Sankta Georgo (ruse). Alirita 2013-12-17.

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje