Akropolo (Simferopola distrikto)

Akropolo (ruse Акрополис, ukraine Акрополiс, krime-tatare Akropolis) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Akropolo aperis en la 1990aj jaroj kiel la loko de amasa loĝado de grekoj, revenintaj en Krimeon post la deporto de la krimeaj grekoj (kiu okazis en la jaro 1944), kaj ricevis la statuson de vilaĝo la 15an de majo 2007[1]. Laŭ la informoj de la jaro 2007 en la vilaĝo loĝis 262 homoj[2].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Akropolo
ruse Акрополис
ukraine Акрополiс
krime-tatare Akropolis
Vojindikilo de Akropolo
Vojindikilo de Akropolo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Trudova komunumo
Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 10′ O (mapo)4534.17Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 10′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300 m
Loĝantaro: 262 (laŭ 2007)
Poŝtkodoj: 97544
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Akropolo (Krimeo)
Akropolo (Krimeo)
DMS
Akropolo
Situo de Akropolo sur la mapo de Krimeo
Akropolo (Simferopola distrikto)
Akropolo (Simferopola distrikto)
DMS
Akropolo
Situo de Akropolo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Akropolo en la Komunejo
vdr

La loĝloketo situas tre proksime al Simferopolo (fakte ĝi estas ĝia nord-orienta antaŭurbo) tuj ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio. Forme kaj aspekte ĝi tre similas ordinaran somerdoman terenon. Okcidente ĝi najbaras «nacian» loĝloketon Ajkavano.

Krom Simferopolon mem Ajkavano najbaras ankoraŭ du «naciajn» vilaĝetojn: Anajurton okcidente kaj Akropolon oriente.

La nomo de la loĝloketo havas helenan devenon (Ακρόπολη, akropolo).

Referencoj

redakti

Ligiloj

redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje