Lazarevko (Simferopola distrikto)

Lazarevko (ruse Лазаревка, ukraine Лазарівка, krime-tatare Bura) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 89 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo havis krime-tataran nomon Bura.

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Lazarevko
ruse Лазаревка
ukraine Лазарівка
krime-tatare Bura
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Trudova komunumo
Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 17′ O (mapo)44.92916666666734.2775Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 17′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: 515 m
Areo: 0,2 km²
Loĝantaro: 89 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97534
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Bura (antaŭ 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Lazarevko (Krimeo)
Lazarevko (Krimeo)
DMS
Lazarevko
Lazarevko
Lazarevko
Situo de Lazarevko sur la mapo de Krimeo
Lazarevko (Simferopola distrikto)
Lazarevko (Simferopola distrikto)
DMS
Lazarevko
Lazarevko
Lazarevko
Situo de Lazarevko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Lazarevko en la Komunejo
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la sudorienta parto de la Simferopola distrikto (proksime al ties limo kun la Belogorska distrikto) ĉirkaŭ 10 kilometrojn for de Simferopolo. Lazarevko situas sur la nordokcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo je la alto de ĉirkaŭ 515 metroj super la marnivelo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Ivanovko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron nordokcidente), Denisovko (situanta ĉirkaŭ 3,5 kilometrojn okcidente), Opuŝko (situanta ĉirkaŭ 2 kilometrojn norde) kaj Druĵno (situanta ĉirkaŭ 3 kilometrojn sude).

Historio redakti

La unua certa skriba mencio pri Lazarevko (sub la nomo Bore) aperis en la jaro 1784. La formo Bura estis unuafoje menciita en la jaro 1802. Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 32 kortoj kaj estis loĝata de 66 homoj (ĉiuj ili estis krime-tataroj).

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malkreskis pro amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion. Tamen, iom post iom la vilaĝo rekreskis, kvankam ĝi neniam estis granda. Laŭ la rezultoj de la tutsovetia censo de la jaro 1926 en la vilaĝo loĝis 144 homoj (inter ili 143 rusoj kaj 1 ukraino). Dum la Dua mondmilito multaj loĝantoj de la vilaĝo partoprenis la partizanan movadon.

La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita de Bura al Lazarevko[2]. Post la Dua mondmilito la vilaĝo ne plu signife kreskis.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 80 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 29 homoj
  • 1887 — 66 homoj
  • 1926 — 144 homoj (143 rusoj, 1 ukraino)
  • 1939 — 152 homoj
  • 1989 — 70 homoj
  • 2001 — 89 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 89 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 111 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 15,2 hektaroj, la kvanto de kortoj estas ĉirkaŭ 50[3].

Iuj ekonomiaj entreprenoj en la vilaĝo mankas; la loĝantoj nutras sin per propraj legomĝardenoj aŭ laboras en la apuda vilaĝo Ivanovko. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.

Referencoj redakti

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje