Dolgorukova altebenaĵo

Dolgorukova altebenaĵo (foje nomata ankaŭ Subatkan-altebenaĵo, ruse Долгоруковская яйла, Субаткан-яйла, ukraine Долгоруковська яйла, Субаткан-яйла, krime-tatare Suv Batqan yayla) estas monta masivo (altebenaĵo), parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La altebenaĵo estas formita de marmor-tipaj kalkoŝtonoj.

Dolgorukova altebenaĵo
Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
landscape reserve • kresto • yayla
Alteco 1 023 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 52′ N, 34° 23′ O (mapo)44.86166666666734.3875Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 23′ O (mapo) f4
Dolgorukova altebenaĵo (Krimeo)
Dolgorukova altebenaĵo (Krimeo)
DEC
Dolgorukova altebenaĵo
Dolgorukova altebenaĵo
Situo de Dolgorukova altebenaĵo
Map
Dolgorukova altebenaĵo
vdr

La altoj de la altebenaĵo varias de 560 ĝis 1023 metroj (la pinto Buki) super la marnivelo. Norde ĝi iom post iom malaltiĝas kaj transformiĝas al valo inter la Ĉefa kaj Interna montoĉenoj de la Krimea montaro; sude ĝi iom post iom altiĝas, mallarĝiĝas kaj per relative mallarĝa montokresto Tirke-Jajla estas konektita al la norda parto de la Demerĝia altebenaĵo. Oriente ĝi estas apartigita disde la najbara Karabia altebenaĵo fare de la valo de la rivero Burulĉa. La okcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo estas relative abruptaj, ili formas la orientan limon de la Salgira valo.

La altebenaĵo estas kovrita plejparte de herbejoj kaj malalta arbustaro; ĝiaj deklivoj kovritas de foliarbaroj. En la norda parto de la altebenaĵo fluas negranda rivero Subotĥan. La historia krime-tatara nomo de la altebenaĵo venas de la nomo de tiu rivero. La moderna nomo venas de la familinomo de ter-posendantoj, al kiuj apartenis la terpecoj en la apuda Salgira valo.

Sur la altebenaĵo mem kaj sur ĝiaj deklivoj multas karstaj truoj kaj kavernoj (interalie, la fama Ruĝa kaverno troviĝas ĉe ĝiaj okcidentaj deklivoj).

La altebenaĵo ne estas loĝata; nur en ĝia plej norda parto troviĝas kelkaj etaj vilaĝoj, ripozejoj kaj arbaristaj dometoj. En la nord-okcidenta parto de la altebenaĵo troviĝas monumento al la partizanoj de la Granda patriota milito.

Eksteraj ligiloj redakti