Ruĝa kaverno (Krimeo)

La Ruĝa Kaverno (laŭ la rusa nomo Красные пещеры) aŭ Kizilkobo (laŭ la krime-tatara nomo Qızıl qoba) estas granda kaverno (foje priskribata kiel sistemo de kavernoj), situanta en la Krimea montaro sur la okcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo kelkajn kilometrojn for de la vilaĝo Perevalno (Simferopola distrikto). Oni konsideras ĝin la plej longa kaverno de Krimeo kaj la plej granda kalkoŝtona kaverno de Ukrainio, la longo de la esplorita parto estas pli ol 16 kilometroj. La nomo de la kaverno originas el la fakto, ke ĝi estas formita de iom ruĝ-koloraj kalkoŝtonaj petroj.

Ruĝa kaverno (Krimeo) (Krimeo)
Ruĝa kaverno (Krimeo) (Krimeo)
DMS

Historio redakti

La kaverno estis konata al la homoj de plej antikvaj tempoj. Ĝi estis menciata de multaj kaverno-sciencistoj kaj region-studantoj de la 19a jarcento. La unuaj pli-malpli detalaj esploroj de la kaverno estis organizitaj en la jaro 1916 fare de la simferopola region-studanto S. I. Zabnin. En la jaro 1921 la kaverno estis esplorita fare de arĥeologoj N. L. Ernst kaj G. A. Bonĉ-Osmolovskij. En la jaro 1958 estis organizita granda ekspedicio, kiu penetris trans la unuan sifonon de la kaverno (sifono estas la loko, kie la subtera rivero plene okupas la tutan kavernan kanalon elpreminte la aeron) kaj faris la unuan mapon de la kaverno.

Tiu ĉi esploroj trovis en la kaverno kaj sur la teritorio apud ĝi multegajn arĥeologiajn restaĵojn, kiuj apartenas al la 7-3a jarcentoj a. K. La loĝloko, kiu estis trovita sur la kampeto antaŭ la kaverno, apartenis al la ĝis tiam nekonata "Kizilkoba kulturo" (ĝia etna aparteno ĝis nun estas neklara); la kaverno servis al ĝiaj anoj kiel templo kaj sanktejo. En la posta tempo la kaverno estis uzata por vin-konservado.

Speleologio redakti

Laŭ la origino la kaverno estas tipa karsta kaverno. Ĝi havas 6 pli-malpli horizontalajn "etaĝojn", la pritaksata areo de la kaverno estas ĉirkaŭ 64 mil m², la pritaksata volumeno de la kaverno estas ĉirkaŭ 270 mil m³. La plej grandaj haloj de la kaverno atingas 30 metrojn alte kaj 70-80 metrojn longe. La aĝo de la plej malnovaj haloj estas ĉirkaŭ 2,5 milionoj da jaroj. La aertemperaturo en la kaverno estas 10 °C, la relativa aer-humideco — 99%.

Tra la kaverno fluas la subtera rivero Su-Uĉĥan. Ĝia fluejo havas kelkajn sifonojn (U-formajn lokojn, kie la akvo plene okupas la ŝton-muran fluejon). Apud la kaverno la rivero elfluas eksteren kaj formas belan akvofalon. Ankaŭ en la kaverno mem estas kelkaj akvofaloj kaj lagoj.

Ekskursoj redakti

Ĉ. 500-metra itinero en la kaverno estas ekipita por paŝaj ekskursoj. Ĝi pasas tra la unua kaj la dua etaĝoj de la kaverno kaj finiĝas ĉe la unua sifono de la rivero. Surhavante la specialan veston kaj havante specialajn ekipaĵojn oni povas penetri ankaŭ trans la unuan sifonon (ĝi longas nur 1,5 metrojn, tial povas esti trairita sen akvopulmo). Trans la unua sifono troviĝas granda subakva lago ĉirkaŭ 80 metrojn longa kaj 2 metrojn profunda.

La kaverno facile atingeblas el la vilaĝo Perevalno: se veturi el Simferopolo en Aluŝton necesas turni maldekstren laŭ la voj-indikilo "Красные пещеры" kaj veturi/iri direkte al la montaro ĉirkaŭ 4 kilometrojn.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti