Krasnoleso (Simferopola distrikto)

Krasnoleso (ruse Краснолесье, ukraine Краснолісся, krime-tatare Tavel) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1134 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Tavel.

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Krasnoleso
ruse Краснолесье
ukraine Краснолісся
krime-tatare Tavel
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 14′ O (mapo)44.83534.229166666667Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 14′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~430 m
Areo: 0,17 km²
Loĝantaro: 1134 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97579
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Tavel (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Krasnoleso (Krimeo)
Krasnoleso (Krimeo)
DMS
Krasnoleso
Krasnoleso
Krasnoleso
Situo de Krasnoleso sur la mapo de Krimeo
Krasnoleso (Simferopola distrikto)
Krasnoleso (Simferopola distrikto)
DMS
Krasnoleso
Krasnoleso
Krasnoleso
Situo de Krasnoleso sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Krasnoleso en la Komunejo
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la sudorienta parto de la Simferopola distrikto ĉe kunfluiĝo de la riveroj Tavel kaj Zuntu-Gaj (kiuj estas maldekstraj alfluantoj de Salgiro) proksimume 9 kilometrojn for de Simferopolo kaj ĉ. 3,5 kilometrojn for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Dobro (norde), Zareĉno (nordoriente) kaj Mramorno (oriente).

Historio redakti

Oni opinias, ke la unua vilaĝo sur tiu loko aperis komence de la 17a jarcento [2], tamen la unuaj fidindaj mencioj pri la vilaĝo aperis nur en la jaro 1784, kiam ĝi konsistis el tri partoj (Dageli, Dua Dageli kaj Tria Dageli).

Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 34 kortoj kaj estis loĝata de 179 loĝantoj (ĉiuj — krime-tataroj). La ĉirkaŭaj teritorioj apartenis al generalo Popov[2]. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo tre malgrandiĝis pro la amasa elmigro de la krime-tataroj en Turkion: la statistikaj informoj de la jaro 1864 mencias du vilaĝetojn, unu el kiuj estis loĝata de krime-tataroj (18 loĝantoj) kaj la dua — de rusoj (18 loĝantoj). En la jaro 1887 la vilaĝo Tavel havis jam 17 kortojn kaj 98 loĝantojn.

En la jaro 1940 estis formita la samnoma (Tavela) komunumo, kaj la vilaĝo iĝis ĝia administra centro. En la jaro 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita kiel Krasnoleso (la rusa nomo laŭvorte signifas ruĝ-arbarejo) kaj la koncerna komunumo — kiel Krasnolesa komunumo[3]. En la jaro 1948 la Krasnolesa komunumo estis abolita, kaj ĝiaj vilaĝoj estis aligitaj al la Dobra komunumo. En la jaro 1958 oni aligis al Krasnoleso kelkajn apudajn vilaĝojn: Dvukamenka (krime-tatare Eki Taş), Zapovednoje (krime-tatare Payları) kaj Polarnik (krime-tatare Ters Qondı), pro kio Krasnoleso ĝis nun konsistas el kelkaj iom disaj partoj.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 179 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 36 homoj (18 krime-tataroj, 18 rusoj)
  • 1887 — 98 homoj
  • 1926 — 169 homoj (el ili 145 rusoj, 14 ukrainoj, 5 grekoj)
  • 1939 — 480 homoj
  • 1989 — 1168 homoj
  • 2001 — 1134 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1134 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1277 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 170 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 332.

La ĉefa ekonomia branĉo de Krasnoleso estas agrikulturo. En la vilaĝo ekzistas lernejo[4], biblioteko kaj klubo. Apud Krasnoleso ekzistas sporta lernejo, pretiganta ontajn olimpikajn sportistojn de Ukrainio (fondita en 1989) kaj geobiologia observejo, apartenanta al la Taŭrida universitato[5].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Krasnoleso en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-03.
  2. 2,0 2,1 2,2 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-03.
  3. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). road-crimea.narod.ru. Alirita 2013-09-30.
  4. Paĝaro de la Krasnosela lernejo Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine ruse ukraine angle Alirita 2013-10-03.
  5. Vilaĝoj Dobro kaj Krasnoleso (ruse). crimeanblog.blogspot.com (2007-04-13). Alirita 2013-10-03.

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje