Ajkavano (Simferopola distrikto)
Ajkavano (ruse Айкаван, ukraine Айкаван, krime-tatare Aykavan) estas loĝloketo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 123 homoj[1]. La loĝloketo aperis komence de la 1990 jaroj kiel loko de amasa loĝado de armenoj, revenintaj en Krimeon post la deporto de la krimeaj armenoj (kiu okazis en la jaro 1944).
Loĝloketo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Ajkavano ruse Айкаван ukraine Айкаван krime-tatare Aykavan | |||
Foto de la loĝloketo
| |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Trudova komunumo | ||
Koordinatoj: | 45° 0′ N, 34° 9′ O (mapo)45.00222222222234.158333333333Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 9′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~310 m | ||
Loĝantaro: | 123 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97533 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Ajkavano en la Komunejo | |||
La loĝloketo situas tre proksime al Simferopolo (fakte ĝi estas ĝia nord-orienta antaŭurbo) ĉirkaŭ kilometron for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio. Forme kaj aspekte ĝi tre similas ordinaran somerdoman terenon. Krom Simferopolon mem Ajkavano najbaras ankoraŭ du «naciajn» vilaĝetojn: Anajurton okcidente kaj Akropolon oriente.
La nomo de la loĝloketo havas armenan devenon (arm. Հայկավան) kaj signifas laŭvorte «la loko de Hajko» (kiu estas la mita prapatro de la armena popolo).
Referencoj
redakti- ↑ Oficialaj informoj pri Ajkavano en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-08 .
Ligiloj
redakti- Oficialaj informoj pri Ajkavano en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-08 .
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | |||
Vilaĝoj: |
Akropolo • Aleksandrovka • Anajurto • Andrusovo • Arkadjevka • Beloglinka • Ĉajkino • Ĉajkovsko • Ĉistenko • Demjanovka • Denisovko • Divnoje • Dmitrovo • Dobro • Donskoje • Druĵno • Dubko • Fersmanovo • Fontano • Gruŝevo • Ĥaritonovka • Ivanovko • Ĵivopisnoje • Ĵuravljovka • Kamiŝinko • Kaŝtanovo • Kizilovo • Kljonovka • Klinovko • Kluĉevoje • Kluĉo • Kolĉugino • Kolodeznoje • Konstantinovko • Krasnaja Zorjka • Krasnoje • Krasnoleso • Krasnovko • Kubanskoje • Kuprino • Kurgannoje • Lazarevko • Lekarstvennoje • Lesnoselo • Levadko • Lozovo • Mazanko • Malenkoje • Meĵgornoje • Mirnoje • Moloĉno • Mramorno • Niĵnekurgannoje • Novij Mir • Novij Sad • Novoandrejevka • Novonikolajevko • Novosjolovka • Novozburjevko • Obrivo • Opuŝko • Partizansko • Peredovoje • Perevalno • Perovo • Pervomajskoje • Petropavlovko • Petrovka • Pionersko • Poĵarskoje • Privolno • Proljotnoje • Prudovoje • Ravnopolje • Radzolje • Rodnikovoje • Skvorcovo • Sofijevka • Solneĉnoje • Solovjovko • Sovĥoznoje • Spokojnoje • Storoĵevoje • Strogonovko • Suĥoreĉje • Sumskoje • Ŝafrannoje • Ŝirokoje • Teplo • Teplovka • Topolno • Triprudno • Trudolubovo • Trudovo • Ukrainko • Ukromnoje • Uroĵajnoje • Verĥnekurgannoje • Veselo • Vinnickoje • Vodnoje • Zaleso • Zareĉno | ||
Loĝloketoj |
Ajkavano • Davidovo • Ŝkolnoje |