Fersmanovo (Simferopola distrikto)
Fersmanovo (ruse Ферсманово, ukraine Ферсманове, krime-tatare Totayköy) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 393 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Totajkoj.
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Fersmanovo ruse Ферсманово ukraine Ферсманове krime-tatare Totayköy | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Dobra komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 54′ N, 34° 11′ O (mapo)44.90388888888934.176944444444Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 11′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~305 m | ||
Areo: | 0,09 km² | ||
Loĝantaro: | 393 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97576 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Totajkoj (ĝis 1948) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Geografio
redaktiLa vilaĝo situas en la valo de la rivero Salgiro (sur ĝia dekstra bordo) proksime al la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto 2 kilometrojn for de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Pionersko (sudoriente), Andrusovo (sude) kaj Lozovo (nordokcidente).
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo (sub la nomoj Totaj) aperis en la jaro 1784. Laŭ la statistikaj fontoj de la jaro 1805 en la vilaĝo ekzistis 39 kortoj kaj ĝi estis loĝata de 220 homoj (ĉiuj — krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la vilaĝo preskaŭ plene senhomiĝis pro amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. Tiel, en la jaro 1864 en la vilaĝo estis registritaj nur 6 loĝantoj.
Fine de la 19a jarcento en la vilaĝo situis bieno de sciencisto-kemiisto Aleksandr Eduardoviĉ Kessler (konserviĝis la ruinoj de la ĉefa domo, konstruita forme de negranda novgotika kastelo); tiun bienon en sia infaneco ofte vizitis onta akademiano Aleksandr Fersman, la nevo de Kessler. Post la revolucio en la konstruaĵoj de la bieno estis organizitaj diversaj kursoj kaj internulejo, pro kio la vilaĝo iĝis, fakte, duonfermita; ĝiaj loĝantoj okupiĝis ĉefe pri la priservado de la internulejo (tial oficiale la vilaĝo estis konsiderata nur loĝloketo).
En la jaro 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita al Fersmanovo[2] (omaĝe al akademiano Aleksandr Fersman).
Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 22an de aprilo 2009 la loĝloko ricevis oficialan statuson de vilaĝo[3].
Dinamiko de la loĝantaro
redakti- 1805 — 220 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
- 1864 — 6 homoj
- 1926 — 30 homoj (17 rusoj, 13 grekoj)
- 1939 — 116 homoj
- 1989 — 339 homoj
- 2001 — 392 homoj
Nuntempo
redaktiLaŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 393 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 381 homojn[4]). La vilaĝo havas areon de 9 hektaroj kaj konsistas el 52 kortoj.
La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; apud la vilaĝo situas minejo.
En la vilaĝo konserviĝis la restaĵoj de la novgotika kasteleto, kiu apartenis al bieno de la rusa sciencisto-kemiisto Aleksandr Eduardoviĉ Kessler. La kasteleto estis konstruita en la 1880-aj jaroj (sub gvido de arkitekto Oskar Andrejeviĉ Klauzen)[5]; dum sia infaneco ĝin ofte vizitis la nevo de Kessler — onta akademiano (geologo) Aleksandr Jevgenjeviĉ Fersman[6]. La kasteleto havas du etaĝojn kaj negrandan turon. Post la Oktobra revolucio en la domo rezidis diversaj kursejoj kaj internulejo; en la 1970-aj jaroj la internulejo estis fermita kaj la domo senhomiĝis[7]. Komence de la 1990aj jaroj oni planis aranĝi ĉi tie restoracion, sed la planoj ne realiĝis. Nun la domo estas grave ruinigita; de tempo al tempo aperas planoj pri ĝia renovigo.
Proksime al la bieno konserviĝis la tomboj de generalo Eduard Fjodoroviĉ Kessler (la patro de Aleksandr Eduardoviĉ Kessler kaj avo de Aleksandr Jevgenjeviĉ Fersman) kaj lia filino Maria Eduardovna Fersman (patrino de Aleksandr Fersman)[7].
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Fersmanovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-24.
- ↑ La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-09-24.
- ↑ Informo pri la status-ŝanĝo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-24.[rompita ligilo]
- ↑ Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-24.
- ↑ Bieno de Kessler (ruse). suntime.com.ua. Alirita 2013-09-24.
- ↑ Bieno de Kessler (ruse). estada.ru. Arkivita el la originalo je 2013-09-28. Alirita 2013-09-24.
- ↑ 7,0 7,1 Ivan Kovalenko. Kastelo de Kessler (ruse). krimoved.crimea.ua. Alirita 2013-09-24.
Ligiloj
redakti- Oficialaj informoj pri Fersmanovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-09-24.
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-24.
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | |||
Vilaĝoj: |
Akropolo • Aleksandrovka • Anajurto • Andrusovo • Arkadjevka • Beloglinka • Ĉajkino • Ĉajkovsko • Ĉistenko • Demjanovka • Denisovko • Divnoje • Dmitrovo • Dobro • Donskoje • Druĵno • Dubko • Fersmanovo • Fontano • Gruŝevo • Ĥaritonovka • Ivanovko • Ĵivopisnoje • Ĵuravljovka • Kamiŝinko • Kaŝtanovo • Kizilovo • Kljonovka • Klinovko • Kluĉevoje • Kluĉo • Kolĉugino • Kolodeznoje • Konstantinovko • Krasnaja Zorjka • Krasnoje • Krasnoleso • Krasnovko • Kubanskoje • Kuprino • Kurgannoje • Lazarevko • Lekarstvennoje • Lesnoselo • Levadko • Lozovo • Mazanko • Malenkoje • Meĵgornoje • Mirnoje • Moloĉno • Mramorno • Niĵnekurgannoje • Novij Mir • Novij Sad • Novoandrejevka • Novonikolajevko • Novosjolovka • Novozburjevko • Obrivo • Opuŝko • Partizansko • Peredovoje • Perevalno • Perovo • Pervomajskoje • Petropavlovko • Petrovka • Pionersko • Poĵarskoje • Privolno • Proljotnoje • Prudovoje • Ravnopolje • Radzolje • Rodnikovoje • Skvorcovo • Sofijevka • Solneĉnoje • Solovjovko • Sovĥoznoje • Spokojnoje • Storoĵevoje • Strogonovko • Suĥoreĉje • Sumskoje • Ŝafrannoje • Ŝirokoje • Teplo • Teplovka • Topolno • Triprudno • Trudolubovo • Trudovo • Ukrainko • Ukromnoje • Uroĵajnoje • Verĥnekurgannoje • Veselo • Vinnickoje • Vodnoje • Zaleso • Zareĉno | ||
Loĝloketoj |
Ajkavano • Davidovo • Ŝkolnoje |