Zaleso (Simferopola distrikto)

Zaleso (ruse Залесье, ukraine Залісся, krime-tatare Zalesye) estas relative nova vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1085 homoj[1].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Zaleso
ruse Залесье
ukraine Залісся
krime-tatare Zalesye
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 6′ O (mapo)44.88694444444434.103055555556Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 6′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~430 m
Areo: 0,196 km²
Loĝantaro: 1085 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97567
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Zaleso (Krimeo)
Zaleso (Krimeo)
DMS
Zaleso
Zaleso
Zaleso
Situo de Zaleso sur la mapo de Krimeo
Zaleso (Simferopola distrikto)
Zaleso (Simferopola distrikto)
DMS
Zaleso
Zaleso
Zaleso
Situo de Zaleso sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto, tuj sude de Simferopolo (kies fakta antaŭurbo ĝi nun estas) en la ravino inter du kuestoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. Krom Simferopolo mem la plej proksimaj loĝlokoj al Zaleso estas la vilaĝoj Obrivo, Novonikolajevko, Ukrainko kaj Fontano (ĉiuj tiuj vilaĝoj same kiel Zaleso situas tre proksime al la limoj de Simferopolo).

Historio redakti

La vilaĝo aperis kiel setlejo de agrikulturaj laboristoj de la novkreita sovĥozo komence de la 1950aj jaroj (kvankam la unuaj domoj kaj malgrandaj agrikulturaj entreprenoj aperis ĉi tie, verŝajne, jam en la 1930aj jaroj).

La 8an de septembro 1958 per la decido de la Krimea plenum-komitato la setlejo ricevis statuson de vilaĝo kun la nomo Zalesje (la rusa nomo signifas laŭvorte transarbara loko).

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1085 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1049 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 19,6 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 371[2].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo kaj birdobredado (en la vilaĝo funkcias kelkaj birdofabrikoj). La vilaĝo estas transporte ligita al Simferopolo per la enurbaj busaj linioj.

Referencoj redakti

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje