Moloĉno (Simferopola distrikto)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Moloĉno (Saka distrikto). |
Moloĉno (ruse Молочное, ukraine Молочне, krime-tatare Moloçnoye) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 208 homoj[1].
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Moloĉno ruse Молочное ukraine Молочне krime-tatare Moloçnoye | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 55′ N, 34° 2′ O (mapo)44.91472222222234.040277777778Koordinatoj: 44° 55′ N, 34° 2′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~265 m | ||
Areo: | 0,47 km² | ||
Loĝantaro: | 208 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97560 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Geografio
redaktiLa vilaĝo situas je unu kilometro okcidente de la sud-okcidenta limo de Simferopolo. Krom Simferopolo la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Perovo (situanta duonkilometron nord-oriente) kaj Triprudno (situanta kilometron sud-okcidente).
La vilaĝo situas proksime al la plej supra fluo de la rivero Okcidenta Bulganako.
Historio
redaktiLa vilaĝo estas relative nova. Ĝi aperis komence de la 1950aj jaroj kiel laborista setlejo (la loĝantaro laboris en la agrokulturaj entreprenoj). En la jaro 1958 la setlejo ricevis oficialan statuson de loĝloketo kun la nomo Moloĉnoje (la rusa nomo signifas laŭvorte (la) lakta).
Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 19an de decembro 2007 la loĝloketo ricevis oficialan statuson de vilaĝo[2].
Dinamiko de la loĝantaro
redakti- 1989 — 156 homoj
- 2001 — 208 homoj
Nuntempo
redaktiLaŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 208 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 279 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 44,6 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 80[3].
La ĉefaj ekonomiaj branĉoj de la vilaĝo estas agrokulturo, besto- kaj birdobredado. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Moloĉno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-08.
- ↑ Informo pri la status-ŝanĝo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-12-08.[rompita ligilo]
- ↑ 3,0 3,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-08.[rompita ligilo]
Ligiloj
redakti- Oficialaj informoj pri Moloĉno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-08.
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-08.[rompita ligilo]
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | |||
Vilaĝoj: |
Akropolo • Aleksandrovka • Anajurto • Andrusovo • Arkadjevka • Beloglinka • Ĉajkino • Ĉajkovsko • Ĉistenko • Demjanovka • Denisovko • Divnoje • Dmitrovo • Dobro • Donskoje • Druĵno • Dubko • Fersmanovo • Fontano • Gruŝevo • Ĥaritonovka • Ivanovko • Ĵivopisnoje • Ĵuravljovka • Kamiŝinko • Kaŝtanovo • Kizilovo • Kljonovka • Klinovko • Kluĉevoje • Kluĉo • Kolĉugino • Kolodeznoje • Konstantinovko • Krasnaja Zorjka • Krasnoje • Krasnoleso • Krasnovko • Kubanskoje • Kuprino • Kurgannoje • Lazarevko • Lekarstvennoje • Lesnoselo • Levadko • Lozovo • Mazanko • Malenkoje • Meĵgornoje • Mirnoje • Moloĉno • Mramorno • Niĵnekurgannoje • Novij Mir • Novij Sad • Novoandrejevka • Novonikolajevko • Novosjolovka • Novozburjevko • Obrivo • Opuŝko • Partizansko • Peredovoje • Perevalno • Perovo • Pervomajskoje • Petropavlovko • Petrovka • Pionersko • Poĵarskoje • Privolno • Proljotnoje • Prudovoje • Ravnopolje • Radzolje • Rodnikovoje • Skvorcovo • Sofijevka • Solneĉnoje • Solovjovko • Sovĥoznoje • Spokojnoje • Storoĵevoje • Strogonovko • Suĥoreĉje • Sumskoje • Ŝafrannoje • Ŝirokoje • Teplo • Teplovka • Topolno • Triprudno • Trudolubovo • Trudovo • Ukrainko • Ukromnoje • Uroĵajnoje • Verĥnekurgannoje • Veselo • Vinnickoje • Vodnoje • Zaleso • Zareĉno | ||
Loĝloketoj |
Ajkavano • Davidovo • Ŝkolnoje |