Perova komunumo (Krimeo)
Perova komunumo (ruse Перовский сельский совет, ukraine Перовська сільська рада, krime-tatare Badana köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). Ĝia administra centro estas la vilaĝo Perovo.
Perova komunumo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ruse Перовский сельский совет ukraine Перовська сільська рада krime-tatare Badana köy şurası | ||
rural council of Ukraine • kampara loĝloko en Rusio | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Estas parto de | Simferopola distrikto | ||
Inkludas | 16 vilaĝojn | ||
Administra centro | Perovo | ||
Politiko | |||
Estro | Oleg Anatoljeviĉ KORNEJEV (2013) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 15 028 | ||
Loĝdenso | 66,8 loĝ./km² | ||
Plej multnombraj nacioj | rusoj, ukrainoj, krime-tataroj | ||
Geografio | |||
Areo | 225 km² (22 500 ha) | ||
Averaĝaj altoj | ĉ. 300-350 m | ||
![]() Perova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto | |||
Geografia situo | 44° 55′ 30″ N, 34° 3′ 30″ O (mapo)44.92534.058333333333Koordinatoj: 44° 55′ 30″ N, 34° 3′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
Hor-zono | UTC+2 | ||
Kodoj | |||
Telefona kodo | +380-652 | ||
Poŝtkodoj | 97560-97567 | ||
ISO 3166-2 | UA | ||
La Perova komunumo estis formita post la dua mondmilito kaj kovras la areon de 22,5 mil hektaroj[1]. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estas 15028 homoj. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 32 homoj.
La komunumo konsistas el du apartaj partoj, kiuj estas disdividitaj fare de la Ĉistenka komunumo. La sud-orienta parto de la Perova komunumo limas Simferopolon mem, Baĥĉisarajan distrikton, Dobran komunumon kaj Ĉistenkan komunumon. La dua, okcidenta parto de la komunumo limas Simferopolon de la okcidenta flanko kaj krome — Poĵarskan, Novoselovkan, Rodnikovan kaj Ukromnan komunumojn.
Konsisto de la komunumo
redaktiAl la komunumo apartenas 16 vilaĝoj, kelkaj el tiuj situas tre proksime al Simferopolo kaj povas esti konsiderataj kiel ĝiaj antaŭurboj. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.
- Perovo (Badana)
- Dubko (Bödke)
- Kaŝtanovo
- Kizilovo (Qaragaç)
- Klinovko (Kesek Aratuq)
- Kluĉo (Acı İbram)
- Konstantinovko
- Moloĉno
- Novonikolajevko
- Obrivo (Çumaq Qarı)
- Partizansko (Sabla)
- Teplo (Çeşmeci)
- Topolno
- Ukrainko (Kurci, Qurçı)
- Veselo (Atman)
- Zaleso
La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97560, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Perovo, ul. Ŝkolnaja 7.
Socia vivo
redaktiLa ĉefaj ekonomiaj entreprenoj apartenas al la agrikultura sektoro: en la komunumo aktivas ĉ. 30 agrikulturaj entreprenoj. En la komunumo troviĝas kultur-domo, kelkaj klubejoj, kelkaj mezlernejoj, kvin antaŭlernejoj, komunuma malsanulejo, kelkaj malgrandaj medicinejoj[1].
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-27 .
Ligiloj
redakti- Oficialaj informoj pri la Perova komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-09-27 .
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-27 .