Ukrainko (Simferopola distrikto)

Ukrainko (ruse Украинка, ukraine Українка, krime-tatare Qurça, Къурча; sufiĉe ofte en komuna uzo oni uzas ankaŭ la malnovan tradician nomon Kurci, kiu estis ŝanĝita en 1945) estas vilaĝo de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu administre apartenas al la Perova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1892 homoj[1].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ukrainko
ruse Украинка
ukraine Українка
krime-tatare Qurça
Vidaĵo al la vilaĝo (proksime); fore videblas la sudaj randoj de Simferopolo.
Vidaĵo al la vilaĝo (proksime); fore videblas la sudaj randoj de Simferopolo.
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 8′ O (mapo)44.88666666666734.137222222222Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 8′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~ 360 m
Areo: 1,79 km²
Loĝantaro: 1892 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97562
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Kurci (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Ukrainko (Krimeo)
Ukrainko (Krimeo)
DMS
Ukrainko
Ukrainko
Ukrainko
Situo de Ukrainko sur la mapo de Krimeo
Ukrainko (Simferopola distrikto)
Ukrainko (Simferopola distrikto)
DMS
Ukrainko
Ukrainko
Ukrainko
Situo de Ukrainko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo troviĝas en la centra parto de la Simferopola distrikto meze de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro ĉe la rivereto Kurĉa (kiu estas maldekstra alfluanto de Salgiro). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Petropavlovko (1 km. nord-oriente), Klinovko (2 km. sude), Zaleso (2 km. okcidente) kaj Teplo (2 km. oriente). La urbo Simferopolo troviĝas 4 kilometrojn nord-okcidente, sed la vilaĝo estas intime ligita al ĝi per urba busa trafiko, tial fakte povas esti konsiderata kiel ĝia suda antaŭurbo.

Historio redakti

La vilaĝo estis unu el la plej malnovaj rusaj loĝlokoj en Krimeo kaj estis fondita baldaŭ post la anekso de Krimea Ĥanlando fare de la Rusia Imperio — februare 1784, preskaŭ samtempe kun la fondo de la rusa Simferopolo.

Dum la 19a jarcento la vilaĝo iom post iom kreskis. Ĝia loĝantaro estis okupita pri minado de diorito en la loka minejo. Komence de la 20a jarcento en la vilaĝo loĝis ĉ. 500 homoj. En la jaro 1926 la vilaĝo iĝis centro de la novkreita Kurcovskij-komunumo (parto de la Simferopola distrikto).

En la jaro 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita Ukrainka[2].

En la jaro 1962 la vilaĝo estis subigita al la Baĥĉisaraja distrikto, tamen jam komence 1965 ĝi estis denove subigita al la Simferopola distrikto; samtempe oni forigis la Ukrainkan komunumon kaj rilatigis la vilaĝon al la Perova komunumo.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 113 homoj
  • 1864 — 215 homoj
  • 1887 — 357 homoj
  • 1897 — 529 homoj
  • 1926 — 617 homoj (el ili 597 rusoj, 13 ukrainoj)
  • 1939 — 805 homoj
  • 1989 — 942 homoj
  • 2001 — 1892 homoj

Nuntempo redakti

Nuntempe la vilaĝo troviĝas tre proksime al la urbo Simferopolo kaj estas bone ligita al ĝi per busa trafiko. La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; krome en la vilaĝo daŭre funkcias kelkaj negrandaj minejoj kaj brik-fabriko. En la vilaĝo kaj apud ĝi troviĝas multaj somerdomaj terpecoj de simferopolanoj.

Laŭ la informoj de la jaro 2009 la vilaĝo konsistis el 60 kortoj, en ĝi loĝis 135 homoj; la areo de la vilaĝo estas 178,6 hektaroj[3].

Referencoj redakti

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje