Mazanko (Simferopola distrikto)

Mazanko (ruse Мазанка, ukraine Мазанка, krime-tatare Mazanka; antaŭe konata kiel Sankt-Peterburgskije Mazanki) estas vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2617 homoj[1].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Mazanko
ruse Мазанка
ukraine Мазанка
krime-tatare Mazanka
Apartenas al: Simferopola distrikto, Mazanka komunumo
Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 15′ O (mapo)45.00138888888934.254722222222Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 15′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Areo: 3,9 km²
Loĝantaro: 2617 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97530
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Sankt-Peterburgskije Mazanki

Oficiala paĝaro nekonata

Mazanko (Krimeo)
Mazanko (Krimeo)
DMS
Mazanko
Mazanko
Mazanko
Situo de Mazanko sur la mapo de Krimeo
Mazanko (Simferopola distrikto)
Mazanko (Simferopola distrikto)
DMS
Mazanko
Mazanko
Mazanko
Situo de Mazanko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Mazanka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la valo de la rivero Beŝtereko ĉirkaŭ 6 kilometrojn for de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Krasnovko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron sude) kaj Donsko (situanta ĉirkaŭ 2 kilometrojn norde). Ĉirkaŭ 2 kilometrojn norde de la vilaĝo pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio-Kerĉo.

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita en la jaro 1784 kiel la unua rusa vilaĝo en Krimeo; ĝiaj unuaj loĝantoj estis 12 eksaj soldatoj de la Jekaterinoslavskij kaj Fanagorijskij taĉmentoj (kiuj partoprenis la militajn eventojn, akompanantajn la anekson de Krimeo fare de la Rusia Imperio). Iliaj ontaj edzinoj laŭ la speciala ukazo de imperiestrino Katerina la Dua estis alveturigitaj el la Poltava regiono[2][3]. La nomo de la vilaĝo venas de la rusa vorto mazanka, per kiu oni nomas specialan dom-tipon, kies muroj estas aparte ŝmirataj per argilo.

En la jaro 1796 la vilaĝo estis loĝata jam de 126 homoj. Dum la 19a jarcento la vilaĝo stabile kreskis.

Ekde la jaro 1923 la vilaĝo estas administra centro de la samnoma komunumo.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1796 — 126 homoj (ĉiuj — rusoj)
  • 1805 — 105 homoj
  • 1864 — 204 homoj
  • 1887 — 915 homoj
  • 1897 — 1151 homoj (el ili 1137 rusoj)
  • 1926 — 1379 homoj (el ili 1346 rusoj, 18 ukrainoj)
  • 1939 — 738 homoj
  • 1989 — 2295 homoj
  • 2001 — 2617 homoj
 
Оrtodoksa preĝejo de Sankta Nikolao, 1830

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2617 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 2562 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 394,2 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 1454[3].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj. En la vilaĝo estas mezlernejo[4] kaj kultur-domo[3]. Krome, en Mazanko situas fama inter religiuloj ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao, finkonstruita en la 1890-aj jaroj[5].

Apud Mazanko troviĝas bone esplorita setlejo de paleolitikaj homoj (la t. n. «Lupa groto»)[6][7], kiu, tamen, nun estas tute ne prizorgata.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Mazanko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-30.
  2. Ju. S. Vajsengolc, O. V. Savinova. Mazanko de la Simferopola distrikto (ruse). kraevedenie.net. Alirita 2013-10-30.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-30.
  4. Paĝaro de la Mazanka mezlernejo (ruse). krimedu.com. Arkivita el la originalo je 2012-11-13. Alirita 2013-10-30.
  5. Preĝejo de Sankta Nikolao en Mazanko (ruse). krim-palomnik.ru. Arkivita el la originalo je 2012-01-03. Alirita 2013-10-30.
  6. Lupa groto (ruse). crimea.ru. Alirita 2013-10-30.
  7. Oleg Isajenko (2011-03-28). Lupa groto (ruse). crimeanblog.blogspot.com. Alirita 2013-10-30.

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje