Lesnoselo (Simferopola distrikto)

Lesnoselo (ruse Лесноселье, ukraine Лісносілля, krime-tatare Tav Dayır) estas vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 560 homoj[1].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Lesnoselo
ruse Лесноселье
ukraine Лісносілля
krime-tatare Tav Dayır
Apartenas al: Simferopola distrikto, Mazanka komunumo
Koordinatoj: 44° 59′ N, 34° 16′ O (mapo)44.98055555555634.271666666667Koordinatoj: 44° 59′ N, 34° 16′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~410 m
Areo: 0,61 km²
Loĝantaro: 560 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97532
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Tav-Dajir (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Lesnoselo (Krimeo)
Lesnoselo (Krimeo)
DMS
Lesnoselo
Lesnoselo
Lesnoselo
Situo de Lesnoselo sur la mapo de Krimeo
Lesnoselo (Simferopola distrikto)
Lesnoselo (Simferopola distrikto)
DMS
Lesnoselo
Lesnoselo
Lesnoselo
Situo de Lesnoselo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Mazanka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la valo de la rivero Beŝtereko ĉirkaŭ 6,5 kilometrojn oriente de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Mazanko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron norde) kaj Krasnovko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron okcidente).

Historio redakti

La unuaj historiaj informoj pri la vilaĝo aperis en la jaro 1778 (sub la nomo Dairi)[2]; laŭ tiuj informoj el la vilaĝo elmigris 4 grekoj (la Rusia imperio, ĵus aneksinta Krimeon, entreprenis transloĝigon de la kristana loĝantaro sur la nordajn bordojn de la Azova maro). En la fontoj de la jaro 1784 la vilaĝo estas menciita jam sub la nomo Taŝli-Dajir.

Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (menciita sub la nomo Dajir) konsistis el 51 kortoj kaj estis loĝata de 298 homoj (ĉiuj — krime-tataroj). La informoj de la jaro 1864 mencias du vilaĝojn situantajn sur la loko de moderna Lesnoselo: Aŝaga-Dajir (4 kortoj, 18 loĝantoj) kaj Juĥari-Dajir (26 kortoj, 108 loĝantoj). La nomo Tav-Dajir unuafoje estas menciita en la jaro 1892.

Maje 1944 la krime-tatara loĝantaro de Krimeo estis deportita en la mez-aziajn respublikojn de USSR. Jam la 12an de aŭgusto 1944 oni decidis kompensi mankon de la loĝantoj en la vilaĝo per transloĝigo de kolĥozanoj el diversaj regionoj de RSFSR[3]. La 21an de aŭgusto 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita kiel Lesnoselo (la rusa nomo laŭvorte signifas arbara vilaĝo)[4].

Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 298 homoj
  • 1864 — 136 homoj
  • 1887 — 344 homoj
  • 1926 — 242 homoj (el ili 104 krime-tataroj, 81 rusoj, 31 grekoj, 18 ukrainoj, 8 germanoj)
  • 1939 — 236 homoj
  • 1989 — 533 homoj
  • 2001 — 560 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 560 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 541 loĝantojn[5]). La areo de la vilaĝo estas 61,2 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 196[5].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.

Referencoj redakti

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje