Kluĉo (Simferopola distrikto)

Kluĉo (ruse Ключи, ukraine Ключі, krime-tatare Acı İbram) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 262 homoj[1].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Kluĉo
ruse Ключи
ukraine Ключі
krime-tatare Acı İbram
Rando de la vilaĝo
Rando de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 57′ N, 33° 58′ O (mapo)44.95694444444433.959722222222Koordinatoj: 44° 57′ N, 33° 58′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~190 m
Areo: 1,88 km²
Loĝantaro: 262 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97561
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Aĝi-Ibram

Oficiala paĝaro nekonata

Kluĉo (Krimeo)
Kluĉo (Krimeo)
DMS
Kluĉo
Kluĉo
Kluĉo
Situo de Kluĉo sur la mapo de Krimeo
Kluĉo (Simferopola distrikto)
Kluĉo (Simferopola distrikto)
DMS
Kluĉo
Kluĉo
Kluĉo
Situo de Kluĉo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Kluĉo en la Komunejo
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto, en la antaŭmontara parto de Krimeo, ĉirkaŭ 6 kilometrojn okcidente de Simferopolo. 3 kilometrojn sude de la vilaĝo pasas la regiona aŭtovojo SimferopoloNikolajevko. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Novozburjevko (situanta 3 kilometrojn sude), Dubko (situanta 4 kilometrojn sud-oriente) kaj Veselo (situanta 5 kilometrojn norde).

Historio redakti

La unuaj fidindaj historiaj mencioj pri la vilaĝo (menciita kiel Gaĝi-Ibraĥam) aperis en la jaro 1784. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (menciita jam kiel Ĥaĝi-Ibraim) havis 12 kortojn kaj estis loĝata de 102 homoj (ĉiuj ili estis krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento (post la Krimea milito) la vilaĝo estis preskaŭ plene forlasita pro la amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion.

La vilaĝo renaskiĝis fine de la 19a jarcento unue kiel malgranda setlejo de agrikulturistioj (proksimume samtempe estis ekuzita la nomo Aĝi-Ibram).

Post la liberigo de Krimeo disde la germanaj militistoj (maje 1944) la krime-tatara loĝantaro estis deportita en Mezan Azion laŭ la decido de la Ŝtata Defend-komitato de USSR[2]. Por kompensi mankon de loĝantoj, la 12an de aŭgusto 1944 oni akceptis la decidon transloĝigi en Krimeon kolĥozanojn el diversaj regionoj de RSFSR kaj UkrSSR[3][4]. La 21an de aŭgusto 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita kiel Kluĉevoje (la rusa nomo laŭvorte signifas (mult)fonta); samtempe oni alinomis ankaŭ la komunumon, kies centro tiam estis la vilaĝo[5].

Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto; samjare ĝi estis alinomita kiel Kluĉi (la rusa nomo laŭvorte signifas la fontoj) por eviti konfuzon kun alia samnoma vilaĝo de la Simferopola distrikto (Kluĉevo). Post la Dua mondmilito la vilaĝo restis relative malgranda, tamen en la 1990aj jaroj ĝi iom kreskis pro la amasa reveno de la deportitaj krime-tataroj.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 102 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 104 homoj
  • 1926 — 492 homoj
  • 1939 — 308 homoj
  • 1989 — 37 homoj
  • 2001 — 262 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 262 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 135 loĝantojn[6]). La areo de la vilaĝo estas 187,9 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 103[6].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. En la jaro 2011 apud la vilaĝo estis konstruita granda sunenergia centralo «Perovo», povuma je 105,56 MW[7]. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Kluĉo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-16.
  2. La teksto de la ordono de la Ŝtata Defend-komitato de USSR (ruse). memorial.krsk.ru (1944-05-11). Arkivita el la originalo je 2018-08-18. Alirita 2013-12-16.
  3. La teksto de la ordono de la Ŝtata Defend-komitato de USSR pri la trasloĝigo (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Alirita 2013-12-16.
  4. Elvina Seitova (2013-03-01). Kiel oni loĝigis Krimeon (1944—1954) (ruse). goloskrima.com. Alirita 2013-12-16.
  5. La teksto de la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR (ruse). road-crimea.narod.ru. Alirita 2013-12-16.
  6. 6,0 6,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-16.
  7. Krimea sunenergia centralo «Perovo» (ruse). sdelanounas.in.ua (2011-12-28). Arkivita el la originalo je 2012-01-09. Alirita 2013-12-16.

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje