Ĉajkovsko (Simferopola distrikto)

Ĉajkovsko (ruse Чайковское, ukraine Чайковське, krime-tatare Tirke, foje uzatas ankaŭ la historia nomo Jeni-Sala) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 108 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Jeni-Sala.

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ĉajkovsko
ruse Чайковское
ukraine Чайковське
krime-tatare Tirke
Foto de la vilaĝo (fore en la centro)
Foto de la vilaĝo (fore en la centro)
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 20′ O (mapo)44.83888888888934.333333333333Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 20′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~480 m
Areo: 0,09 km²
Loĝantaro: 108 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97548
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Jeni-Sala (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Ĉajkovsko (Krimeo)
Ĉajkovsko (Krimeo)
DMS
Ĉajkovsko
Ĉajkovsko
Ĉajkovsko
Situo de Ĉajkovsko sur la mapo de Krimeo
Ĉajkovsko (Simferopola distrikto)
Ĉajkovsko (Simferopola distrikto)
DMS
Ĉajkovsko
Ĉajkovsko
Ĉajkovsko
Situo de Ĉajkovsko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en sud-orienta parto de la Simferopola distrikto sur la dekstra bordo de la rivero Angara (kiu estas dekstra alfluanto de Salgiro) proksimume 15 kilometrojn for de Simferopolo kaj ĉ. 2 kilometrojn for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Perevalno, kiu preskaŭ tuŝas la vilaĝon ĉe la suda flanko. Ĉajkovsko situas ĉe la orientaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo.

Historio redakti

Oni opinias, ke la unua vilaĝo sur tiu loko aperis en la 17a jarcento [2], tamen la unuaj fidindaj mencioj pri la vilaĝo (tiam sub la nomo Jeni-Sala) aperis nur en la jaro 1842, kiam la vilaĝo aperis sur militista topografia mapo.

Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1864 en la vilaĝo loĝis nur 12 homoj, dum en la jaro 1887 ĝi jam estis loĝata de 72 loĝantoj. En la jaro 1926 ĝi estis loĝata jam de 97 homoj.

Per la decido de la estraro de la supera konsilio de RSFSR la 18an de majo 1948 la vilaĝo estis alinomita kiel Zareĉnoje[3]. En la jaro 1958 oni unuigis Ĉajkovskon kun la vilaĝeto Sennoje, kiu situis tre proksime.

Ekde la Dua mondmilito apud la vilaĝo troviĝas kelkaj militistaj bazoj; apud la vilaĝo situas granda pafkampo.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1864 — 12 homoj
  • 1887 — 72 homoj
  • 1926 — 97 homoj (48 grekoj kaj 47 rusoj)
  • 1939 — 62 homoj
  • 1989 — 157 homoj
  • 2001 — 108 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 108 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 150 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 9 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 56.

La ĉefa ekonomia branĉo de Ĉajkovsko estas priservado de la militistaj bazoj, situantaj apud la vilaĝo.

Referencoj redakti

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje