Perovo (Simferopola distrikto)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Perovo (apartigilo)

Perovo (ruse Перово, ukraine Перове, krime-tatare Badana) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio), administra centro de la Perova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3880 homoj[1].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Perovo
ruse Перово
ukraine Перове
krime-tatare Badana
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 4′ O (mapo)44.92638888888934.058888888889Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 4′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~280 m
Areo: 0,54 km²
Loĝantaro: 3880 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97560
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Bodani (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Perovo (Krimeo)
Perovo (Krimeo)
DMS
Perovo
Perovo
Perovo
Situo de Perovo sur la mapo de Krimeo
Perovo (Simferopola distrikto)
Perovo (Simferopola distrikto)
DMS
Perovo
Perovo
Perovo
Situo de Perovo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas tuj ĉe la sud-okcidenta administra limo de Simferopolo kaj estas fakte ties antaŭurbo. Krom Simferopolo la plej proksimaj loĝlokoj al Perovo estas la vilaĝoj Moloĉno (situanta duonkilometron sud-okcidente) kaj Dubko (situanta ĉ. kilometron nord-okcidente).

Historio redakti

La teritorio de la nuna vilaĝo estis loĝata delongege; ĉi tie estis trovitaj restaĵoj de kelkaj setlejoj, apartenantaj al paleolitiko[2].

La unuaj fidindaj historiaj informoj pri Perovo aperis en la jaro 1784 (sub la nomo Bodan). Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 18 kortoj kaj estis loĝata de 99 homoj (ĉiuj el ili estis krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la vilaĝo plene senhomiĝis pro amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion kaj fine de la jarcento troviĝis en ruinoj. Komence de la 20a jarcento sur la teritorio de la nuna vilaĝo troviĝis malgranda privata agrikultura entrepreno.

La renaskiĝo de la vilaĝo komenciĝis nur fine de la 1920-aj jaroj, kiam oni ekkonstruis ĉi tie grandan birdobredan fabrikon. La laborista setlejo ricevis la statuson de vilaĝo (nomitan laŭ la historia nomo Bodani) en 1932[3]. La birdobreda fabriko rapide iĝis granda kaj ekonomie grava entrepreno (en la jaro 1953 ĝi estis dekorita per Lenin-ordeno[2]).

En la jaro 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita al Perovo[4] omaĝe al rusa submarŝipisto, Heroo de Sovetunio, Ivan Perov (vivojaroj 1910-1989).

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 99 homoj
  • 1864 — 5 homoj
  • 1939 — 319 homoj
  • 1989 — 3485 homoj
  • 2001 — 3880 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3880 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 3754 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 53,7 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 1397[2].

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj de la vilaĝo estas agrokulturo, besto- kaj birdobredado. Interalie, ĉi tie troviĝas kelkaj birdobredaj entreprenoj, aperintaj surbaze de la birdfabriko «Juĵnaja», kiu dum la sovetiaj tempoj estis tre granda. La vilaĝo estas ligita per la busa transporto al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo; al Simferopolo ĝi estas ligita per kutima enurba transporto.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Perovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-08.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-08.
  3. Jelena Andrjuŝĉenko (2011-02-20). Historio de la vilaĝaj nomoj: Perovo (ruse). gvardeyskoe.org. Alirita 2013-12-08.
  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-12-08.

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje