Ĉatirdago
Ĉatirdago (ruse Чатыр-Даг, ukraine Чатир-Даг, krime-tatare Çatır Dağ) estas la monta masivo (altebenaĵo), troviĝanta en la suda parto de Krimeo, 10 kilometrojn for de la maro. Ĝi apartenas al la ĉefa montoĉeno de Krimea montaro kaj estas unu el la plej altaj montoj de Krimeo (1527 m).
Ĉatirdago | |||
---|---|---|---|
La monto Ĉatirdago, vidata de sur la najbara monto Demerĝio (de oriente kaj iom de sude)
| |||
montara sistemo | |||
Alteco | 1 527 m | ||
Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Geografia situo | 44° 46′ N, 34° 18′ O (mapo)44.76666666666734.291666666667Koordinatoj: 44° 46′ N, 34° 18′ O (mapo) | ||
| |||
Nomo
redaktiLa nomo de la monto havas tjurkan devenon kaj signifas laŭvorte "tendo-monto". Antaŭe ĝi nomiĝis ankaŭ Trapezus (de la helena — "Tablo"; certan rolon havis ankaŭ la formo de la monto — de pluraj punktoj ĝi aspektas kiel trapezo).
Geografio
redaktiNuntempe la monto situas aparte de la aliaj montoj de la ĉefa montoĉeno, la kialo estas la eroziaj procezoj: nun la monton disigas disde la Babugana altebenaĵo la valoj de la riveroj Ulu-Uzeno kaj Almo, disde Demerĝio kaj Dolgorukova altebenaĵo — la rivero Angaro. La monto havas la supran kaj la malsupran altebenaĵojn. La longo de la malsupra ebenaĵo de nordo al sudo estas ĉirkaŭ 10 kilometroj, la larĝo de okcidento al oriento — ĉirkaŭ 4 km.
Sur la supra altebenaĵo troviĝas la du pintoj de la monto: la orienta - Angarburuno (1453 m.) kaj la okcidenta - Ekliziburuno (1527 m.). La pinto Ekliziburuno havas miksitan helen-tjurkan nomon (εκκλησıα el la helena signifas "preĝejo", burun el la krime-tatara lingvo signifas "nazo", "kabo", "elstaraĵo"); sur ĝi konserviĝis restaĵoj de la mezepoka preĝejo Παναγıα — "Plejsankta".
Ĉatirgado estas klasika karsta regiono. Laŭ la konsisto de la petroj ĝi divideblas je du etaĝoj. La supra (ĉ. 1000 metrojn dika) estas formita de la kalkoŝtonoj, kiuj aperis dum supra ĵurasio. La malsupra estas formita de la petroj, kiuj aperis dum supra triasa kaj malsupra ĵurasia periodoj.
La malsupra ebenaĵo de la monto havas pli ol 200 kavernojn kaj kavaĵojn. Por turistoj la plej allogaj estas la speciale ekipitaj Marmora kaverno kaj la kaverno Eminebairĥosaro. La monto estas unu el la plej ofte vizitataj turismaj lokoj de Krimeo.
Galerio
redakti-
La supra altebenaĵo de Ĉatirdago.
-
Vidaĵo de la supra altebenaĵo de sur la pinto Ekliziburuno.
-
La malsupra altebenaĵo de la monto kun la supra altebenaĵo, vidata en la foro.
Ligiloj
redakti- Pri Ĉatirdago (ruse, ukraine). Alirita 2012-08-15 .