Babugano (ruse Бабуган, ukraine Бабуган, krime-tatare Babuğan) aŭ Babugana altebenaĵo (ruse Бабуган-яйла, ukraine Бабуган-Яйла, krime-tatare Babuğan Yayla) estas la plej alta monta masivo de Krimeo. La nomo de la masivo venas el la krime-tatara lingvo, en kiu la vorto babuğan signifas "dafno".

Babugano (Krimeo)
Babugano (Krimeo)
DMS

Babugano apartenas al la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La plej alta punkto de Babugano (Romankoŝo, 1545 m) estas samtempe la plej alta monto de Krimeo; krome al la masivo apartenas ankaŭ la pinto Zejtinkoŝo, la tria laŭ la alteco punkto de Krimeo (1537 m). Preskaŭ la tuta masivo troviĝas en la limoj de la Aluŝta municipo, la eta parto apartenas al la Jalta municipo. La longo de la plata supro de la masivo direkte de sudokcidento al nord-oriento estas proksimume 9 km., la maksimuma larĝo de la supraĵo estas proksimume 4,5 km. La supro de la masivo kaj ĝiaj nordaj deklivoj apartenas al la teritorio de la Krimea natura rezervejo.

La plata supro de la altebenaĵo estas formita de kalkoŝtonoj kaj prezentas preskaŭ senarban iom malglatan surfacon, kovritan de herbejoj. La sudaj deklivoj estas kovritaj plejparte de pinarbaroj, la nordaj — de fag-arbaroj. Tiuj arbaroj apartenas al Krimea submediteranea arbarmasivo.

Ligiloj redakti