Marmora kaverno (Krimeo)

La Marmora kaverno (ruse Мраморная пещера, ukraine Мармурова печера, krime-tatare Mermer qobası) estas sufiĉe granda kaverno en Krimeo, populara turisma objekto. La kaverno troviĝas sur la malsupra ebenaĵo de la monto Ĉatirdago, 920 metrojn super la marnivelo. La loĝloko, plej proksima al la kaverno, estas la vilaĝo Mramorno (tra ĝi pasas la sola amase uzebla aŭtovojo, kondukanta al la kaverno).

Marmora kaverno (Krimeo) (Krimeo)
Marmora kaverno (Krimeo) (Krimeo)
DMS

La kaverno estis unue trovita en 1987. En la jaro 1988 post detala scienca pristudo de la kaverno oni komencis ekipi ĝin por la vizitantoj: estis aranĝitaj betonitaj padoj, apogiloj, lumiloj ktp. Ekde la jaro 1989 en la kaverno funkcias kelkaj turismaj itineroj. La longo de ĉiuj ekskursaj itineroj estas ĉirkaŭ 1,5 km. La suma longo de la pristudita parto de la kaverno estas ĉirkaŭ 2 km., la profundo — ĉirkaŭ 60 metroj.

En la kaverno troviĝas unu la plej grandaj ekipitaj kavernaj haloj de Eŭropo — la halo Perestrojka (ĝi longas pli ol 100 metrojn kaj altas ĉirkaŭ 28 metrojn). La kaverno estas opiniata unu el la plej belaj kavernoj de la mondo. Ekde la jaro 1992 ĝi apartenas al la Internacia Asocio de Ekipitaj Kavernoj.

Al la turisma komplekso «Marmora kaverno» apartenas ankaŭ proksime troviĝanta kaverno Eminebairĥosaro. Apud ambaŭ kavernoj troviĝas kelkaj kafejoj kaj ripozejoj. Vintre ĉi tie funkcias ski-vojo. Apud la kaverno oni regule organizas diversajn festivalojn kaj koncertojn (ankaŭ bardajn), kies apartaj koncertoj estas foje organizataj en la kaverno mem.

Eksteraj ligiloj redakti