i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, M-30722!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 14:31, 27 Aŭg. 2014 (UTC)

Pri la nomo de japanaj stacioj redakti

Saluton M-30722, dankon pro krei artikolojn de japanaj stacioj. Mi pasintece argumentis kun aliaj uzantoj la transskribon de la nomo de japanaj stacioj kiuj havas oficialan latinan literumon (hepburn-sistemo) kaj ni havis rekomendon por sekvi la oficialan nomon por ne-esperantigita urba nomo (esperantigitaj nomoj estas Tokio, Osako, ktp). Vidu VP:TA/EKZ. Laŭ la ekzemploj, oni devas alinomigi la titolon Stacio Ŝibuja al Stacio Shibuya, sed ni ankoraŭ ne faris. Samprincipe, Stacio Higaŝi-Umeda‎ devas esti Stacio Higashi-Umeda‎. Kion vi pensas? Bonvenon al nia vikipedio! --Salatonbv (diskuto) 14:56, 29 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon pro diri la argumenton al mi. Mi konsentas uzi oficialan latinan literumon.
Ĉu mi alinomigu titolojn de esperantigitaj nomoj al ne-esperantigitaj nomoj (ekzemple "Stacio Higaŝi-Umeda" > "Stacio Higashi-Umeda") kaj alidirektigu "Stacio Higaŝi-Umeda" al "Stacio Higashi-Umeda"? --M-30722 (diskuto) 16:49, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon pro la kompreno! Antaŭ ol decidi se permane aŭ robote ŝanĝi multajn titolojn kaj enhavojn, ĉu ni plie parolos pri la trakto de jam establitaj esperantaj loknomoj? Ni konsentas alidirekti Stacio Higaŝi-Umeda‎ al Stacio Higashi-Umeda‎ ĉar la nomo "Higaŝi-Umeda" ne estas konata al Esperantujo, sed kio pri "Stacio Tokio"? Ĉu Stacio TokyoStacio de Tokio? Darkweasel94 eble havas opinion kiel ni parte diskutis ĉe Diskutejo.--Salatonbv (diskuto) 17:16, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton! Ĉar vi petis mian opinion: Stacinomoj estas laŭ mi netradukeblaj propraj nomoj, kaj ilia specifa signifo en la loka lingvo ne estas grava por ni. Do se la stacio nomiĝas en la horaroj "Tokyo", tiam nia artikolo estu "Stacio Tokyo" (aŭ eble kun alia transliterigo, mi ne havas opinion pri tio, havante nur tre bazan scion pri la funkciado de la japana skribsistemo). Ne gravas, ke "Tokyo" estas ankaŭ la nomo de la urbo mem, en tiu ĉi okazo ĝi estas simple la nomo de la stacio, do ne estu de. darkweasel94 22:12, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Mi citos tion ĉe VP:DL por aŭdi aliajn opiniojn de vikipediistaro. Koran dankon,--Salatonbv (diskuto) 07:16, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Mi pensas ke "Stacio Tokyo" estas pli bona ol "Stacio de Tokio". Ĉar mi pensas ke "Stacio de Tokio" estas "東京の駅".
Nu, mi faris paĝon Stacio Hommachi (hepburn-sistemo de "Stacio Hommaĉi"). Ĉu tiu ĉi paĝo estas bona? --M-30722 (diskuto) 09:17, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon pro la nova artikolo. La titolo estas belega sed eble ni povas plue pripensi la bluajn kaj ruĝajn ligilojn kun esperantalfabeta nomo. Jes, "Stacio Tokyo" estas bona, sed kategorio povas esti "kategorio:Stacioj en Tokio", ks.--Salatonbv (diskuto) 10:06, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
p.s. pardonon, la artikolo de Stacio Hommachi skribas tute staciojn kaj liniojn hepburne. Mi ĵus konektis ĝin al la vikidatumoj. Stacio Namba ekzemple havas "Linio Jocubaŝi". Miaopinie la stilo de Stacio Hommachi estas bona modelo.--Salatonbv (diskuto) 13:01, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon. Sed Stacio Hommachi estas ŝanĝita de ne-esperantigita nomo al esperantigita nomo. --M-30722 (diskuto) 15:02, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
 
Ĉu ni vere devas alinomi Stacio Tokio al Stacio Tokyo? Se "Tokio" estas establita esperanta nomo, ni eble povas elekti nian uzantan nomon en Esperantio samkiel ke alilingvaj vikipedioj respektive nomas ĝin "(Bahnhof) Tokio", "(Estação de) Tóquio", ktp (d:Q283196). Tamen, mi samtempe pensas, ke unuigi la literumon estas facile kaj bone. Mi prove kreis la liston ĉi tie. Se ni uzus hepburnan literumon kun makrono, ni devus nomi ĝin "Stacio Tōkyō", ĉu ne? Bonvolu korekti la liston se vi vidas eraron.--Salatonbv (diskuto) 11:05, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi kontraŭas la planatajn ŝanĝojn.
Laŭ mi ni devas distingi tri specojn de stacinomoj:
  1. stacioj nomataj laŭ kutime Esperantigataj urbonomoj
  2. stacioj nomataj laŭ urbo-, kvartal- aŭ vilaĝnomoj malofte aŭ neniam Esperantigataj
  3. stacioj kies nomo ne baziĝas sur urbo-, kvartal- aŭ vilaĝnomo.
Ĉe la unua speco de stacinomo, ni laŭ mi nepre uzu la kutiman Esperantigon de la urbonomo, kaj metu "Stacio de" antaŭ ĝin. Ekzemple ni uzu "Stacio de Tokio".
Ĉe la dua speco de stacinomo, ni laŭ mi ankaŭ skribu "Stacio de ...". Mi ne havas fortan opinion pri tio, ĉu la urbonomo, kiu sekvas, estu skribata en hepburna aŭ en Esperanta transskribo.
Nur ĉe la tria speco de stacinomoj havas sencon skribi "Stacio ..." sen "de" post "Stacio".
Mi vidas neniun motivon por la opinio esprimita de darkweasel94, ke stacinomoj estas netradukeblaj propraj nomoj. Kion fakte signifas traduki ilin? La origina nomo estas japana kaj japanskriba. La hepburna transskribo jam estas nur transskribo, eĉ se ĝi havas ian oficialan statuson en la fervoja sistemo de Japanujo. Kaj se ni opvas Esperantigi urbonomojn kiel "Tokio", kial ni ne Esperantigu ankaŭ stacinomojn?
Notu ke ekzemple en la hispanlingva Vikipedio la artikolo pri la Stacio de Tokio nomiĝas es:Estación de Tokio. Ili aldonas "de" kaj hispanigas la skribon de "Tokio", ĝuste kiel mi proponas por la Esperanta Vikipeido. Tiu uzo de "de" estas tute natura ankaŭ en Esperanto, kaj ĝia forlaso faras tre strangan impreson, kvazaŭ "Tokio" origine estas stacinomo kaj ne urbonomo. Kaj se la hispanlingva Vikipedio povas tiel adapti la stacinomon, kial ni ne povu fari same.
Bonvolu ankaŭ atenti la rekomendojn pri propraj nomoj de la Akademio de Esperanto. Kvankam ili ne estas decidigaj por la nun pridiskutata problemo, ili ja bone klarigas la avantaĝojn de plenaj Esperantigoj kiel "Tokio" kaj "Stacio de Tokio". La malavantaĝo de ebla nerekoneblo en ĉi tiu okazo estas ĉiuokaze preskaŭ neglektebla, kaj aldone mildigebla per mencio de la hepburna transskribo kaj alidirektilo de la hepburna transskribo al la Esperantigita nomo. Marcos (diskuto) 13:53, 1 Sep. 2014 (UTC)
  Komento: Mi pensas ke ni diskutu ĉe VP:DL. Mi kopios kaj algluos tion, Bone?--Salatonbv (diskuto) 14:10, 1 Sep. 2014 (UTC)

Alinomado de artikoloj redakti

Saluton. Mi vidas, ke vi ĵus prenis tutan enhavon de Linio Midosuĵi, metis ĝin en Linio Midosuji kaj faris alidirektilon. Se vi estas ununura aŭtoro de la origina teksto, tio povas esti farita. Tamen, multe pli bonus (kaj neprus, se la origina artikolo havas pliajn aŭtorojn!) se vi la artikolon alinomus. Mi petas vin, estontece preferu alinomon. Okaze de demandoj, demandu min ;) Amike. --KuboF (diskuto) 15:02, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon pro diri pri alinomo. Sed mi ne konas kiel alinomi paĝon. --M-30722 (diskuto) 15:24, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Vi ĉiam povas alinomigi artikolon alklakante "alinomigi" apud "Vidi historion" se ĝi estis kreita de vi mem. Se ne, estus rekomendita diskuti ĉe VP:AA. Ĉiokaze se temas pri la artikoloj de japanaj stacioj, ĉu ni unue kreos liston de alinomendaj stacioj? Tiam, la roboto de KuboF eble helpos nin;-)--Salatonbv (diskuto) 15:54, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Pri alinomado: Se afero estas klara kaj nedisputebla (ekz. mistajpo en titolo aŭ simile) simple alinomu kun kuraĝo kaj saĝo ;)
@Salatonbv: Jes, la roboto de KuboF helpos. Sufiĉas krei liston. --KuboF (diskuto) 19:57, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Jes, titolo kun klara kaj nedisputebla eraro ankaŭ estas tuj alinomebla. Alikaze, ĉu vi, M-30722, nun povas trovi la supran tabon "Pli", dekstere de la stelo, kiu montras "Alinomigi" (aŭ ŝanĝonta al "alinomi"). Se ne, tio devas esti ĉar vi estas tre nove ensalutita al la vikipedio. La funkcio komencos post kvar tagoj, se mi ĝuste memoras.--Salatonbv (diskuto) 22:36, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi trovis "Alinomigi". Dankon! --M-30722 (diskuto) 15:53, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Alilingvaj ligiloj redakti

Saluton. Mi metis alilingvajn ligilojn por kelkaj el viaj artikoloj pri stacioj. Mi ne scias ĉu vi ne metis ilin pro forgeso aŭ pro nescio. Vi devas iri en la origina paĝo al la maldekstra marĝeno sub la listo de lingvoj (en la angla estas Edit links, en la japana リンクを編集 Klaku tie kaj paeros paĝo ĉu en angla aŭ en Esperanto, tie vi devas aldoni esperanton laste en la listo. Se vi havas dubon, mi povos helpi.--kani (diskuto) 20:51, 15 Sep. 2014 (UTC) sed mi ne krabas.

Saluton. Pardonon, mi ne sciis kiel meti alilingvajn ligilojn. Mi faris paĝon "Linio Keihan-Uji" kaj klakis "リンクを編集" en jawiki. Kaj mi aldonas esperanton en "Wikipedia pages linked to this item" de WIKIDATA (https://www.wikidata.org/wiki/Q1702750#sitelinks-wikipedia).
Sed ankoraŭ ne estis alilingvajn ligilojn en paĝo "Linio Keihan-Uji" (En enwiki, nlwiki kaj zhwiki estas ligilo). Ĉu mi povis meti alilingvaj ligiloj? --M-30722 (diskuto) 12:47, 16 Sep. 2014 (UTC)
P.S. Mia redaktado sukcesis. Nun paĝo "Linio Keihan-Uji" havas alilingvajn ligilojn. Dankon! --M-30722 (diskuto) 14:30, 17 Sep. 2014 (UTC)
Saluton kaj gratulon. Mi supozas, ke estas vi kiu jam faras la aliligvajn ligilojn de la pristaciaj artikoloj. Foje vi forgesas aŭ malsukcesas, sed ne gravas, ĉar mi revizias poste kaj faras ĝin kiam tio mankas. Tamen mi vidis strangaĵon en artikolo Stacio Shin-Kōbe. Mi trovis la korespondan anglalingvan artikolon per la nomo metita de vi en la artikolo, kaj aldonis la ligilon, sed mi vidas ke vi parolas pri Osako, dum la angla versio parolas pri Kobe, ĉu ne estas eraro?--kani (diskuto) 19:51, 24 Sep. 2014 (UTC)
Ho, ĝi estas eraro. Stacio Shin-Kobe estas en Kobe, Gubernio Hjogo. Mi korektos la artikoton. --M-30722 (diskuto) 12:47, 25 Sep. 2014 (UTC)

Saluton M-30722! Vi ŝajnas esti spertulo pri fervojoj en Japanio. Mi ĵus kreis novan kategorion Kategorio:CAP-ŝpuro. Mi invitas vin aldoni tiun kategorion al artikoloj de fervojlinioj kiuj uzas ŝpuron de 1067 mm. Mi jam komencis aldoni, sed kredeble forgesis multajn. Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 15:15, 9 Dec. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon pro konigas! Nun mi uzas tiun ĉi kategorion. --M-30722 (diskuto) 13:34, 18 Dec. 2014 (UTC)
Jes, mi vidis, multajn dankojn! --Dominik (diskuto) 15:01, 18 Dec. 2014 (UTC)

Portalo Tramtransporto redakti

Saluton M-30722! kaj gratulon pro via laboro pri japanaj fervojoj. Kiam temas pri artikoloj kiuj koncernas tramon, vi povas aldoni {{Portalo Tramtransporto}} al la fino de tiuj artikoloj. --Dominik (diskuto) 17:20, 17 Dec. 2014 (UTC)

Denove saluton! Dankon pro via uzo de {{Portalo Tramtransporto}}. Mi malpacience atendas artikolon pri "Tramvojo Hankai"! --Dominik (diskuto) 10:06, 19 Dec. 2014 (UTC)
Saluton. Dankon pro prezenti la portalon kaj fari la ŝablonon de Linio Hankai! --M-30722 (diskuto) 10:23, 21 Dec. 2014 (UTC)

Ŝablono Commons redakti

Saluton, kara! Atentu ke tiu ŝablono en viaj lastaj artikoloj ne funkcias, ĉar enskribo projektoj ne sufiĉas.--RG72 (diskuto) 17:31, 17 Dec. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon pro konigis la fakton. Mi komprenis. --M-30722 (diskuto) 16:01, 21 Dec. 2014 (UTC)

Ŝablono:Gubernio Ŝiga redakti

Saluton, M-30722. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon {{Gubernio Ŝiga}} al vera navigilo uzante la helpan ŝablonon {{Navigilo2}}. Kaj mi aranĝis la intervikiajn ligilojn per Vikidatumoj sur d:Q8088977. --Tlustulimu (diskuto) 09:02, 3 Mar. 2015 (UTC)

Saluton. Mi komprenas. Kaj mi ree redaktis la ŝablonon (La ŝablono indikiĝis ĉiujn urbojn kaj urbetojn en Gubernio Ŝiga). --M-30722 (diskuto) 13:32, 3 Mar. 2015 (UTC)

Prononco por ne-japanaj esperantistoj redakti

Dankon M-30722 por krei multajn artikoloj pri japanaj stacioj. Mi volus peti al vi por io pri maniero skribi la prononcon de japana nomo. Estas bona ideo klarigi prononcon en enciklopedia artikolo, kaj bone per Esperanta alfabeto en nia vikipedio. Tamen, mi trovas vin miksas Esperantan kaj japanan hepburnan literojn ekzemple en [Ŝōŭa-eki], [Ōkaŭa-eki] ka. Eĉ se oni skribus "[Ŝōŭa-eki]", ne-japanparolanto ne scius la literon "ō" kaj oni ne povas halti lin prononci kiel "ショワエーキ" aŭ "オカーワエーキ" ĉar tiuj vokaloj estas en la dua silabo el la fino, laŭ Esperanta principo. Cetere, ni povas elekti IFA-on kiel [ɕo:β̞aeki] por preciza prononco. Sed tio eble estas tro komplikita.

Do mi proponas nur uzi Esperantan alfabeton en [ ] se ne IFA. Ĉar ankaŭ en artikoloj pri alilingvaj vortoj, oni ne miksas esperantan kaj alian latinliterojn, mi aldonis la priskribon en VP:Stilogvido#Komenco de artikolo. Kion vi pensas? Amike,--Salatonbv (diskuto) 08:34, 15 Mar. 2015 (UTC)

Mi pensas ke IFA povas montri tre precizan prononcon (sed uzi IFA-on certe estas pli malfacile ol Esperantan alfabeton).
Mi faris artikolojn "Stacio Tsurumi-Ono" kaj "Stacio Kokudō". Tioj ĉi estas bonaj? --M-30722 (diskuto) 12:19, 16 Mar. 2015 (UTC)
@M-30722: Dankon pro viaj respondo kaj redaktoj. En la angla vikipedio ekzemple montras nur oficialan latinigon kaj helpopaĝon por japanaj literoj: simple. IFA estas preciza, sed ĝi ankaŭ havas multajn variantojn laŭ lingvistaj teorioj. Eble vi elektis precizan kaj malfacilan alfabetojn (sed ĉu vi havas fontojn pri tio?). Estontece vikipedioj uzos pli multajn dosierojn voĉajn. Ĝis tiam, oni eble ne povas unuigi la manierojn se per IFA aŭ Esperanta alfabeto same kiel aliaj artikoloj pri eksterlandaĵoj. Se vi pensus, ke via IFA estus vere ekzakta kaj utila en Esperanta Vikipedio, mi ne kritikus. Sed se ni decidos nur uzi Esperantan alfabeton por prononc-montrilo, same kiel multaj aliaj artikoloj de nia vikipedio, mi povos uzi mian roboton forigi la makronajn literojn kiel "ō" kaj "ū", kiuj ne apartenas al Esperanta komunumo. E-alfabeta transskribo ankaŭ havas variantojn kiel "ĝ" kaj "ĵ" por "ジ(ヂ)", tial oni emas eviti uzi tion por artikol-titoloj. Sed mia roboto povus helpi nur ŝanĝi "ō" -> "o" kaj "ū" -> "u" sen tuŝi konsonantojn. Ĝi jam (de tempo al tempo) laboras por korekti ne viajn artikolojn pri japanaj stacioj laŭ la rezulto de nia malnova diskuto. --Salatonbv (diskuto) 13:09, 16 Mar. 2015 (UTC)
Maniero de montri prononcon estas malfacila problemo. Sed mi volas distingi longan vokalon kaj mallongan vokalon (ekzemple 大野 "Ōno" kaj 小野 "Ono").
Tio ĉi estas mia opinio: se ni uzos Esperantan alfabeton por montri pronomon, ŝanĝos "ō" -> "oo" kaj "ū" -> "uu" (ekzemple "Ōkaŭa-eki" -> "Ookaŭa-eki").
Kion vi pensas? --M-30722 (diskuto) 10:09, 17 Mar. 2015 (UTC)
Bone, mi povas igi la roboton fari tiujn ŝanĝojn, se vi volas. Tamen, kiel vi eble konas, multaj lingvoj ne havas moraojn kiel la japana. Do, eĉ ni literumus nur "[ono]" por 小野, laŭ la Esperanta principo, multaj parolantoj prononcus kiel "(ー)ノ", kun forta kaj iomete longa vokalo ĉe la unua o. Ni ne povas esperi, uzante Esperantalfabetan sistemon, ke oni legas laŭte ĝin kiel "オ・ノ" kun du samlongaj silaboj/moraoj. Plue, laŭ la kutima tokia dialekto, ノ havas akcenton pli altan ol オ en la nomo "小野". En unu frazo, Esperantalfabeto ne estas taŭga por preciza transskribo sed familia por esperantistoj. Do, oni ofte uzas tion por montri ĝeneralan prononcon.
Vidu la literumon [ĉak smit] por Chuck SMITH kaj [Ap-l] por Apple. U en Chuck kaj A en Apple estas malsamaj sonoj. Kaj Esperanto ne havas literon por la sono de TH en Smith. Tamen [ĉak smit] estas ankoraŭ bona sufiĉe por ĝenerala prononco en Esperanta vikipedio. Esperanta alfabeto estu uzata tiel. Amike, --Salatonbv (diskuto) 11:03, 17 Mar. 2015 (UTC)
Dankon pro via respondo pri mia opinio. Mi pensas ke se Esperanta alfabeto estas sufiĉa por montri prononcon en Esperanta vikipedio, uzi Esperantan alfabeton estas pli bone ol uzi IFA-on. Ĉar uzi IFA-on estas tro komplike, redaktantoj ne povas montri prononcon facile.
Mi pensas ke ni devas unuigi E-alfabetan transskribon de japana lingvo.
Pri "ĝ" kaj "ĵ", mi pensas ke "ĝ" estas pli bona ol "ĵ" ĉar iuj artikoloj kies nomoj havas "ĵ" estis alinomitaj (ekzemple "Himeĵi" -> "Himeĝi", "Fuĵiidera" -> "Fuĝiidera").
Mi demandas: kiu estas pli bona kiel proconco de "昭和駅", ĉu "Ŝoŭa-eki" aŭ "Ŝooŭa-eki" aŭ alia literumo? --M-30722 (diskuto) 14:56, 17 Mar. 2015 (UTC)
Mi ne povas konsenti kun la facila unuigo de "ĝ" kaj "ĵ". La alinominto de Himeĵi, Fuĵiidera kaj multaj aliaj japanaj artikoloj estis rusa uzanto, kiu estis kritikita de ne nur mi. Li ankaŭ interesiĝis japanajn staciojn, sed li foriris el Vikipedio post la longaj diskutoj kiel Diskuto:Stacio Ŭeno. Mi eble estis iomete tro severa al li, sed malprudenta alinomado ne estas permesita en Vikipedio.
La konsonanto de ジ en 姫路 kaj 藤井寺 estas proksima ambaŭ "ĝ" kaj "ĵ", kiel vi konas. Tamen, Esperanta Vikipedio ne estas ejo por originala esplorado de la japana lingvo. Ni ĉiam respektas fidindajn fontojn. La rusa uzanto ŝanĝis Fuĵi-Monto al Monto Fuĝi. Tamen, post la diskuto, ni reŝanĝis ĝin al Fuĵi-Monto, kun la literumo "ĵ" el "Vortaro Japana-Esperanta" kaj "Esperanto-Japana Vortaro".
Multaj japanaj lokaj nomoj, bedaŭrinde, ankoraŭ ne havas fontojn por skribi per esperanta alfabeto. Tial, ni elektis la oficialan literumon de la japanaj trajnaj firmaj. Ni povas ankaŭ elekti oficialan hepburnan transskribon por lokaj nomoj ankoraŭ ne konataj al Esperanta komunumo: Tiu maniero kun latinig-fontoj ("Himeji" Fujiidera) eble solutos senliman diskuton kaj donos unuecon de urbaj nomoj kaj iliaj staciaj nomoj. Tio ankaŭ estas por la principo NLPP de nia Vikipedio -- titolo per oficiala literumo, prononco en krampoj.
Pri "Ŝoŭa-eki" aŭ "Ŝooŭa-eki". Se tio ne estas titolo sed klarigo ene en artikolo, ambaŭ estas bonaj.
  • 小野 - [ono] (kaj eble [oNO]?) estus bona, sed ne [oono].
  • 大野 - [ono], [oono], [Ono] estus bonaj.
Mi principe forcedus la disingon de unu-moraa vokalo kaj du-moraa (longa) vokalo per ne-preciza Esperanta transskribo. Sed kiel mi menciis, mi pensas ke uzi [oo] estas pli bona ol miksi esperantajn kaj hepburnan ([ō]) literoj por prononcado.--Salatonbv (diskuto) 00:15, 18 Mar. 2015 (UTC)
Pardonon, mi ne konis la fakton: la uzanto kiu alinomigis Himeĵi, Fuĵiidera al Himeĝi, Fuĝiidera estis kritikita. Pri "ĵi" kaj "ĝi", mi momente rezervas la juĝon.
Dankon pro via respondo pri mia demando. Mi volas uzi 小野 [ono] kaj 大野 [oono]. --M-30722 (diskuto) 07:11, 19 Mar. 2015 (UTC)
Bonege. Mi igos la roboton labori tiel, kiam mi havos tempon. Dankon pro via kunlaboro,--Salatonbv (diskuto) 11:19, 19 Mar. 2015 (UTC)

Ikeda (urbo) redakti

Mi legis vian artikolon pri Ikeda. Mi ne komprenas, kial estas poste Hepburn. La alia: mi legis pri aliaj Ikeda en aliaj gubernioj. Se tio estas vera, la titolo devas esti Ikeda (...). Anstataŭ la punktoj vi skribu la gubernion. (Ikeda (Osaka), Ikeda (Hokajdo), Ikeda (Fukui)). Aliaj kontribuantoj uzas la esprimon "ĝemelurboj" kaj ne Interamikaj Urboj. Dankon pro la novaj artikoloj. --Crosstor (diskuto) 05:16, 29 Mar. 2015 (UTC)

Ikeda en Gubernio Osaka estas urbo (池田市), kaj Ikeda en Gubernio Fukui kaj en Hokajdo estas urbetoj (池田町).
Mi volis nomi titolon "Ikeda (urbo)" kaj "Ikeda (urbeto)" kvazaŭ Kusacu (Kusacu (urbo) kaj Kusacu (urbeto)). Sed 4 urbetoj Ikeda (Hokajdo, Fukui, Nagano, Gifu) estas. Ĉar mi ne nomis "Ikeda (urbeto)" sed "Ikeda (Hokajdo)" kaj "Ikeda (Fukui)".
Sed mi pensas ke Ikeda (Osaka) ankaŭ estas bona. Kiu estas pli bona kiel titolo de urbo Ikeda, ĉu "Ikeda (urbo)" aŭ "Ikeda (Osaka)"? --M-30722 (diskuto) 05:49, 29 Mar. 2015 (UTC)
Tio estas via decido, sed mi elektus Ikeda (Osaka), ĉar diferenco inter urbo kaj urbeto dependas laŭ landoj, internacie ne estas tre klara. Osaka klare montras la situon. Mi ne komprenas, kial vi skribis post Ikeda "Hepburn"?--Crosstor (diskuto) 06:27, 29 Mar. 2015 (UTC)
Dankon pro via respondo pri mia demando. Mi alinomigis la titolon "Ikeda (urbo)" al "Ikeda (Osaka)".
Pri hepburn. Ĉar hepburna transskribo estas uzata ofte en Japanio, mi skribis hepburnan transskribon. --M-30722 (diskuto) 06:53, 29 Mar. 2015 (UTC)