Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2004 1

Bildetoj kiel listiloj? redakti

Mi ĵus vidas en multaj artikoloj, ke multaj el la listoj de ligoj nun uzas bildetojn anstataŭ la kutimaj punktoj. Kiu proponis tion, kaj kial? Al mi ili ŝajnas iom neenciklopediecaj, ĉar ili elstaras el la stilo de la plejmulto de aliaj Vikipedioj. -- Gabriel BEECHAM 01:14, 27. Mar 2004 (UTC)

Fakte mi enkondukis tiujn bildetojn post kiam mi trovis unu el ili sur la bulgarlingva vikipediista paĝo de Borislav. Mi provas enkonduki ilin ankaŭ sur la franclingvan vikipedion. Ĝis ne estis multaj reagoj. En la franclingva vikipedio, oni nur demandis ĉu la bildetoj estas proktetitaj de kopirajto. Vi, Gabriel, unua diskutas tiuj punktojn. Mi trovas ke ili gajigas la paĝojn kaj klare montras ke temas pri

Arno Lagrange 09:43, 29. Mar 2004 (UTC)

Vikipediaj "variabloj" redakti

Sa, mi ne tute scias, ĉu jen la ĝusta loko por sugestoj pri plibonigoj de la vikipedio, sed al mi ĉiukaze mankas jena funkcio: La ebleco reuzi tekstaĵojn (ĉu vortojn, ĉu ciferaĵon) diversloke sen devi plurloke sam-tajpi kaj ĝisdatigadi. Mi ŝatus havi la saman liberecon rilate al relativaj faktaĵoj kiel ni nun havas pri bildoj kaj eksteraj ligoj:

Ni povas nun alŝuti bildon, nomante ĝin ekzemple "flagodejamajko.png", kaj multloke reuzi la bildon simple per tajpi

[[dosiero:flagodejamajko.png]]

. Se iun tagon Jamajko subite decidas ŝanĝi sian flagon, tiam sufiĉas alŝuti novan bildon sub la saman nomon ("flagodejamajko.png"). Tute ne necesas postĉasi ĉiujn paĝojn por korekti.

Tion oni tamen estas devigita fari pri tekstaĵoj. Ekzemple, se la ĉefurbo de Jamajko ekaliiĝus, oni devus permane korekti tion en ĉiuj koncernaj paĝoj. Mi tial tre ŝatus havi vikipediajn "variablojn" pri kelkaj ŝanĝemaj faktoj. Por klare montri kion mi celas, jen ekzemplo pri Andoro:

  • Andoro havas du ŝatestrojn: la episkopo de Urgel (Hispanio) kaj la Franca prezidanto. Tiuj du portempe estas Joan MARTI kaj Jacques CHIRAC, respektive. Kiam nova persono eniras unu el tiuj du postenoj, espereble iu vikipediisto ĝisdatigas la artikolon pri Urgel aŭ pri Francio. Tamen estas granda probableco, ke ŝli tute forgesos la artikolon pri eta Andoro. Rezulto: nekohera enciklopedio, kie miksiĝas faktoj novaj kaj antikviĝintaj.

La solvo devus esti havi nur unu loko por la relativa fakto "prezidanto de Francio" (ekz-e sub "Francio") kaj simile por "episkopo de Urgel" ("Urgel"). Per "variablo" oni povus enmeti ĉi faktojn en la artikolon pri Andoro, kaj neniam plu oni bezonus ĝisdatigi ĝuste tion:

  • Ŝtatestroj:
    [[variablo:Urgel:episkopo episkopo de Urgel]] kaj [[variablo:Francio:prezidanto Franca prezidanto]]
    .

Simile, devus ebli preni variablojn ankaŭ el ekster-vikipediaj datumbazoj, tiel ke ekzemple loĝantar-nombroj sin aŭtomate aktualigus:

  • Loĝantaro:
    [[ekstera variablo:http://datumbazo/un/nacioj/andoro:3x]]

Nu, kion vi pensas, ĉu iam eblos? Bab 09:26, 11. Dec 2003 (UTC)

Ege bonega ideo Bab ! aplikinda al la tuta multlingva vikipedio. Estas iom da laboro por realigi tion. Jam difini kiel precize devus funkcii kaj realigi ... Arno Lagrange 09:45, 11. Dec 2003 (UTC)

Aspekto redakti

Ĉu estus bone, se ni ŝanĝus la defaŭltan aspekton de la paĝaro al la 'norma' (same kiel la aliaj lingvoj) ĝis kiam oni starigos eĉ pli belan novan aspekton por ĉiuj la vikioj? --Briono 02:08, 17. Dec 2003 (UTC)

Pri la ĉefpaĝo ŝjnas ke estas ia diverseco inter la diversaj lingvoj, sekve mi ne bone vidas kio estas la normo. Sed se vi celas la defaŭltan aspekton de la ordinaraj paĝoj, mi tre ŝatus vidi la logobildon sur ĉiuj paĝoj. Arno Lagrange 08:31, 17. Dec 2003 (UTC)
Sen kontraŭdiro ĝis nun, mi faris la ŝanĝon. --Briono 12:48, 18. Dec 2003 (UTC)

Pozicio de la lingvaj ligiloj redakti

El Vikipediista diskuto:Hippietrail :

Kial vi metis la lingvajn ligilojn suben? Ni tute ne decidis tion fari kaj ne jam estis nek diskuto nek decido pri tio en la esperantlingva vikipedio. Arno Lagrange 05:03, 16. Dec 2003 (UTC)


I apologize for not replying in Esperanto but I only know English and Spanish. I didn't expect the rules for other language Wikipedias would differ from the rules for the English Wikipedia which states in en:Wikipedia:Interlanguage links the following:
These links are treated specially, and don't show up in the body of the text, but in a special header section "Other languages:" listed by language name. They can go anywhere in the article source; they used to be placed at the top, however this was somewhat problematic -- it was confusing for newbie editors, and the links often showed up in search results where one would have preferred to see body text. For this reason, it is required to put the language links at the bottom of the page, along with external links and 'see also's. Placement does not alter the visual appearance of the links on the rendered page in any way; they are listed at both the top and the bottom.
Traduko en Esperanto
En la anglalingva Vikipedio, tekstas:
Tiaj ligiloj estas speciale prilaboritaj kaj ne aperas en la ĉefteksto, sed en speciala titolsekcio "Aliaj lingvoj" per la lingvonomo. Ili povas aperi kie ajn en la artikola fontoteksto; ofte ili estis en la supro, tamen, tio estis iom problema -- konfuziga por komencantaj redaktantoj, kaj la ligiloj ofte aperis en serĉorezultoj, kie oni preferus aperi ĉeftekston. Tial, endas meti lingvajn ligojn en la paĝa malsupro, kun eksteraj ligoj kaj "vidu ankaŭ". La situo ne ŝanĝas la aspekton de la ligilon en la porvizita paĝo iel ajn; ili aperas kaj supre kaj malsupre.
From now on I'll continue adding the interwiki links but I'll no longer move their position on any language but English. Thanks for letting me know. Hippietrail 00:34, 17. Dec 2003 (UTC)

Ĉu iu bonvolos esperantigi la vortojn de Hippietrail ? La decido en la anglalingva vikio ŝajnas al mi saĝa, ni ankaŭ ĉ tie povus sekvi tiun regulon. Arno Lagrange 09:10, 17. Dec 2003 (UTC)

Jen por provi mi sendis la interlingvajn ligilojn de ĉi tiu paĝo suben. Kion vi opinias pri tio. AL
Mi ne komprenas la serĉilan argumenton. Laŭ la teksto de Hippietrail, la situo de xx: efikas nur en la redakto, ne en la malkruda paĝo.
Try a search for a name or other word that's the same in most languages to see that problem. --Brion 21:02, 6 Sep 2003 (UTC)
Ŝajne, la (mita, unta) vikipedia serĉilo montrus multajn ligojn "Newton" anstataŭ ĉefteksto.
Vi pravas. Eble Google evoluis kaj nun montras tute signifajn atikolerojn, sed antaŭe (la mesaĝo de Brion estis verkita antaŭ kelkaj monatoj) montriĝis la interlingvaj ligiloj kiel resumo. En kazo de homo la nomo estis ade ripetita, sed en kazo de objekto kun plej diversaj nomoj fakte aperis kolekto da diverslingvaj nomoj pri la subjekto. Sekve nek bele aspektis, nek tre utilis en serĉado pri iu temo. Ŝajnas ke nun la argumento ne plu validas ĉe Guglo (sed esploru ĉe aliaj serĉiloj). Nun tamen temas pri regulo kiu povus aplikiĝis al ĉiulingvaj vikipedioj : mi rimarkis ke iom post iom oni metas lingvajn ligilojn suben en la en de fr vikipedioj. Tial mi pledas por ke ni tie same faru. Restas la argumento pri pli facila redaktado por komencantoj. Arno Lagrange 09:23, 16. Jan 2004 (UTC)
Mi jam ne estas komencanto, do mi ne taŭgas por reprezenti ilin. Pri la ceterlingvaj agmanieroj, mi ne vidas, ke tio okazas amase. Ajnmaniere, ŝajnas, ke la interlingvan ligadon zorgos robotoj. Robotprogramistoj decidos fakte. Mi daŭrigos kun ligoj supre, sed ne movos la jam malsuprajn. -- :) 01:17, 27. Jan 2004 (UTC)


Jes certe, neniel urĝas movi la ligilojn suben. Argumentoj por kaj kontraŭ staras ekvilibre. Tamen nur, kiam mi kontrolas ĉu artikolo ekzistas jam en aliaj lingvoj, mi pli kaj pli ofte trovas la ligilojn sube, tiam, kiam mi ĝisdatigas (aldonas en ĉiun apartan lingvan fakon la mankantajn ligilojn) mi metas la tuton suben en ĉiu lingvo (mi redaktas precipe en la de en eo k fr sed ankaŭ foje en ĉiu ajn lingvo (eĉ en la japana aŭ en al ĉina kiujn mi ne kapablas legi ;-) Arno Lagrange 06:44, 27. Jan 2004 (UTC)

Kiel transskribi ĉinan lingvon redakti

Mi rimarkas ke, la artikoloj pri Ĉinio kaj ĉina lingvo uzas strangegan transskribon. Kial la ĉina ĉefurbo estas Pekino, ne Beijing? Aŭ Pinjino, ne pinyin? "Pinjino" ne estas sole por anglaparolantoj! Ĉu mi pinjinas ĉion? --Xiaopo 12:00, 20. Dec 2003 (UTC)

Malrapideco redakti

Mi konstatis, ke kiam oni estas ensalutinta, la Vikipedio igas multe pli malrapida!! aperigi la "lastaj ŝanĝoj bezonas plurajn minutojn, almenaŭ! Do se oni faru pluraj manovroj tio iĝas netolerebla longega kaj blokas ciun laboron Tio konfirmigas: se mi elsalutas, tiam la paĝo "lastaj ŝangoj aperas post kelkaj sekundoj, ka la navigado ree iĝas normala. Kio kaŭzas tion? Tio estas problemo!
Eliott

Ĉu vi certas ke iel rilatas kun la fakto ke vi ensalutis ? Laŭ mi, nur temas pri materiaj problemoj de la serviloj pri kiuj ni ĉiuj same suferas. (sed mi neniam vikipediumas ne ensalutinte iu ajn lingve : estas fundamenta principo por mi). Arno Lagrange 21:46, 14. Jan 2004 (UTC)
Do, mi ne estas tiel lerta teknikisto, sed mi havas ideon, kio eble kulpas pri la malrapideco observata de vi rilate al la lastaj ŝanĝoj. Se vi sekvontfoje estas ensalutinta, bonvolu klaki al http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Preferences Tie ie troviĝas butono, kie vi povas fiksi, Montru kiom da titoloj aperu en la lastaj ŝanĝoj. Eble vi tie fiksis tre altan numeron (300?, 500? aŭ simile?), eble fiksu pli malaltan (50 aŭ 100, tio devus kutime sufiĉi). Se vi ne estas ensalutinta, vi kutime ne vidas tre multajn titolojn en la lastaj ŝanĝoj, eble 50 aŭ simile, kaj pro tio mi konjektas, ke tio malrapidigas vian vikipediumadon. Nu, eble mi eraras - en tiu kazo demandu denove. Amike, --Unukorno 21:51, 14. Jan 2004 (UTC)
Certe tio povas roli : ju pli da ŝanĝoj petitaj des malpli rapide la montro de la paĝo ! Arno Lagrange 22:43, 14. Jan 2004 (UTC)

Propono de nova Vikia kunprojekto : redakti

Ja la Wikipedia, kaj ankoraŭ pli la Vikipedio Esperanta, estas plej grava projekto : Kontraŭ la nuna pli kaj pli invada kaj kruda emo al privatigo de la kulturo, edukado, scio, gravegas, ke kreiĝas stoko de kulturaj kaj sciaĵaj informdokumentoj, programoj, bildoj, kaj ĉiaj dokumentoj, kiuj estus, kiel ĉiuj devus esti, la PUBLIKA, LIBERA, heredaĵo de homaro. Kaj fronte al tiu noca privatigo gravegas ke tiel disvatiĝas tuta GNU-GFDL kulturo. Tio estas tute planeda batalo inter du konceptoj de la kulturo : kulturo demokrata, humanisma (mallongdire civiliza) kiel publika bieno, kaj kulturo fiuze privatigita, komercigita, feŭdismigita tiel kiel en Mezepoko. Temas pri politika batalo, fakte mi preferas diri eĉ ne politika - ĉar mi opinias (kaj esperas !), ke ankaŭ multege da dekstruloj povas sin retrovi tie – valoro-batalo : batalo pri Civilizo (ja Civilizo kun granda C) kontraŭ malcivilizo, humanismo kontraŭ malhumanismo, demokratio kontraŭ maldemokratio, socio kontraŭ feŭdismo (hmm, tiu lasta estas pli politika !)
Tial, serĉante pri bildoj en la Vikipedio, mi konkludis, ke unu el tiuj ege dezirindaj kaj bezonataj stokoj ankoraŭ mankas : stoko de bruttaj dokumentoj : bildoj, mapoj, partituroj, fotoj, skemoj, ktp, libere, sub GNU-GFDL, sed kun datumbazo oportune uzebla : do kun efika seĉilo, efikaj titoloj, trafaj kaj utilaj ŝlosilvortoj. Kompreneble tiu estus projekto por fari enkadre de la ĝenerala Vikipedio (kun konjekteble laŭlingvaj serĉiloj) Eble ne ekzistas ĝis nun la homaj kaj monaj rimedoj por elfari tiom ampleksan « magazenon » (sed endas ke onte ĝi ekestos, se ne, mi emas pensi, homaro estas kaputa) Almenaŭ oni povus elfari de nun liston de la diversaj TTT-ejoj kie oni povos trovi materialojn sub GFDL . Tio certa eblas, kun la kolaboro de ĉiuj vikipediistoj ĉiulingvaj, kaj tio bezoniĝas forte : oni nun ja scias ke ekzistas tiu koncepto pri liberaj dokumentoj, sed kiel trovi ili, kaj ĉefe trovi tiujn kiuj oni bezonas ?’’’
Memevidente tio estas diskuto por la tuta Vikipedio, nur esperantligve ĉi tie!
Eliott

Ankoraŭ unu bonega ideo. Sed ni devas iom pripensi kaj laboregi por konstrui tion taŭge. Mi ekzemple vere bedaŭras ke necesas enŝuti la saman bildon en ĉiun apartan vikipedion laŭ la lingvo. La datumbazo devus enteni la bildojn nur unufoje kaj havi nur priskribpaĝon en la diversaj lingvoj. La debato estas daŭrigenda ... Arno Lagrange 16:40, 20. Jan 2004 (UTC)

Grandaj fotoj redakti

Mi provis krei ĉe abelo similan ligon al pli granda foto kiel la angla, sed sensukcese! Mi rimarkis, ke la pli granda bildo estas en alia deponejo "Media". Ĉu ni ne havas la saman eblecon? RK

Por ke ne la foto sed ligo aperu vi entajpu la URL-on de la bildo kaj kaŝu ĝin per nomo. Ekzemple [http://eo.wikipedia.org/upload/0/0d/Mielabelogr.jpg Alklaku ĉi tien por pli granda bildo] fariĝos Alklaku ĉi tien por pli granda bildo

Arno Lagrange 14:47, 21. Jan 2004 (UTC)


Pri interna serĉilo redakti

Kun granda ĝojo mi konstatis, ke la interna serĉilo denove funkcias! Mi serĉis kelkajn vortojn kaj mi ne komprenas kelkajn aferojn: miserĉis la vorton "dukotiledonaj", kiun la programo trovis ĉe laktokardo (tie mi enskribis la vorton hodiaŭ), sed ne trovis la vorton en "botaniko" (tie mi enskribis la vorton antaŭ 1 semajno) . Mi serĉis la vorton "Petőfi" (skribita ant. ĉ. 2 sem.), sed la programo ne trovis (Sed trovis "Petöfi"). Do, mi ne trovas la logikon de la serĉilo! Ĝi trovas enskribitajn vortojn de hodiaŭ, sed ne trovas vortojn, enskribitajn antaŭ du semajnoj! RK

Mirinde : mi faris senvaloran ŝanĝon en la artikolo Botaniko (mi aldonis du linisaltojn!) kaj nun la serĉilo trovis la vorton dukotiledono ! Mi same faris por Petőfi. Verŝajne mi per tio trudis ke la datumbzo refreŝiĝu ... Mistero. Arno Lagrange 10:02, 22. Jan 2004 (UTC)

Vidu malnovajn versiojn : ĝi antaŭe entenis bildon de pentraĵo de VIEIRA DA SILVA forigita de la enmetinto ĉar tiu ekdubis pri kopirajtoj. Fakte estis tuta kolekto, ĉiuj forigendaj ! Arno Lagrange 16:09, 23. Jan 2004 (UTC)

neebla redakti

Tute neeblas aliri la Vikipedio kaj ankoraŭ pli iri de paĝo al paĝo. Tiel oni ne povas fari iona jan en ĝi, eĉ ne konsulti ion ajn. la vikipedia servila konjekteble estas konstante tute blokita; Sed tiel ne mirindas ke neniu plu laboras en ĝi. Ne plu eblas.

Jes, estas terura situacio, ne nur por la Esperanta Vikipedio, sed ankaŭ por alilingvaj versioj. Mi en tiaj tempoj kutimiĝis, verki artikolojn en la tekstprogramo, kaj alŝuti ilin, kiam la Vikipedia servilo pli/malpli normale kondutas. Same suferante, --Unukorno 10:11, 25. Jan 2004 (PST)

Atakoj kontraŭ la Vikipedio redakti

Hodiaŭ matene mi trovis tri paĝojn fuŝitajn Vikipedio:Administrantoj estis foviŝita, Vikipedio:Aktualaĵoj (cetere antaŭe tute malplena) kaj Ĉefpaĝo anstataŭitaj de fireklamo. Unukorno restarigis la ĉefpaĝon kaj mi purigis la paĝon "Aktualaĵoj". Eliott (?) vokis ke mi vekiĝu, sed ne nur mi povas ripari fuŝaĵojn. Simple malfermu la ligon "Malnovaj versioj" de la fuŝita paĝo, elektu la daton antaŭ la fuŝado, malfermu ĝin por redakti ĝin kaj simple konservu ĝin en tiu stato. (Kompreneble administranto povas fari tion pli simple ĉar havas la butonon "restarigu"). Tamen iu ajn povas ripari fuŝaĵon tre facile. Tamen mi ankaŭ forbaris la IP adreson de la enmetinto de la fireklamao. Se vi rimarkas tian fuŝaĵon bv kaj provi ripari ĝin mem, kaj averti min retmesaĝante al mi : mi ne konstante priatentas ĉiujn redaktojn en la vikipedio. --Arno Lagrange 10:14, 11. Feb 2004 (UTC)

Plena konsento. Fakte multaj homoj pensas, ke nur administrantoj havas la rajton (kaj la povon), ripari vandalismon: La plej grandan parton de la riparoj ĉiu ajn (eĉ anonimuloj!) povas fari. Amike, --Unukorno 21:33, 11. Feb 2004 (UTC)

Titoloj, unu antaŭe unu malantaŭe redakti

En kelkaj elektronikaj enciklopedioj aperas ĉe iu artikolo la (ligo al la) titolo de la malantaŭa kaj la antaŭa artikolo. Ĉu ni proponu la enkonstruon de tiu ebleco? (Tio eble helpus en la problemo de singularoj-pluraloj) RK 02.11.


Ĉu vi bonvolos iom precizigi vian penson per ekzemplo ? --Arno Lagrange 14:37, 11. Feb 2004 (UTC)

ekzemploj redakti

  • tataro - tataroj.
  • sablo - sablero,
  • dio - dioj
  • amaskomunikado - amaskomunikilo - amaskomunikiloj (teoria vico) RK
RK supozeble volas havi specialan navigilon, kiu en alfabeta sinsekvo montru la antaŭan kaj la postan artikolon, ekz.: urbo > urboj < urbonomo (estas aĉa ekzemplo, sed mi nur uzas ĝin por doni modelon). En kelkaj artikoloj (pri jaroj, monatoj...) ni jam havas tian sistemon (tamen laŭ alia, laŭtempa logiko) kaj eble ankaŭ indas havi tion ĉie, ĉar oni ekz. tuj vidus, ĉu ekzistas bezonata alidirekto ktp. Tamen mi dubas, ke tio teknike estas facile realigebla: La VP daŭre ŝanĝiĝas kaj la roboto (mi dubas, ke homo dezirus fari tiun ĉi laboron por la tuta VP) devus je ĉiu nova artikolo fari novan agon. Amike, --Unukorno 21:33, 11. Feb 2004 (UTC)

Tiu ĉi babilejo estas jam tro(!) longa!

Nu ni arkvigu malnovajn diskutojn al Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2002-2003

Dekunu mil !! redakti

Pli malgranda paŝo ol la atingo de la dekmila, paŝeto sed tamen ja paŝo antaŭen : jen hodiaŭ nia Vikipedio preterpasis 11 000 artikolojn dank' al riĉa enŝuto de multaj artikoloj pri Peruo ŝajne far nova kontribuanto Ugo DE RIU. Ni bonvenigu lin ! --Arno Lagrange 17:06, 20. Feb 2004 (UTC)

Mi ne entuziasmas tiom. Lastatempe mi alklakas hazardan paĝon kaj trovas ofte artikolojn relaborindajn. Aŭ EdE-aĵoj ne vikipediigitaj aŭ malnovaj unuaŭtoraĵoj aŭ jaroj kun nur ŝablono. Pri jaroj mi kalkulas, ke multaj el la jar-artikoloj antaŭ jaro 1000 estas malplenaj. Tio estas preskaŭ 10% de la artikolnombro. Do, anstataŭ verki novajn artikolojn, mi proponas, ke foje vi alklaku hazarde kaj plibonigu kion vi trovos. Ekzemple, enartikoligu ligilojn tien aŭ traduku el samtemaj alilingvaj artikoloj.--:) 02:23, 22. Feb 2004 (UTC)

Tre bone kaj prave! tion foje (sed ne sufiĉe multfoje!) faras (hazarda paĝo kaj aldoni). Interalie pri la datoj fareblas sentro da peno.
Eliott

Kompreneble, la vikipedio estas nun en malneta stato. Multa laboro estas farenda. Mi nur observas konstantan (eĉ se malrapidan) kreskon kaj oftan envenon de entuziasmaj novaj kunlaborantoj. Mi agnoskas ke nia esperanto-vikipedio meritus pli zorgeman pli konstantan kaj pli vastan kunlaboradon. Tial mi zorgis ke estu artikoloj en revuo "Esperanto", intervjuo en "Ĝangalo", ktp por allogi novajn fortojn. Mi nun atendas la sekvojn. Estus bedaŭrinde ke esperantistoj ne kaptu la eblecojn de la multlingva Vikipedio por montri la valoron de esperanto al vasta publiko. Arno Lagrange 07:41, 22. Feb 2004 (UTC)
Jes, publikigis mi (ĝi aperos en la venonta numero) artikolon en "Laŭte!", emfazante la gravecon de la ideo pri GNU ĝenerale kaj pri E-a Vikipedio aparte ( kaj utilo por valorigi kaj konigi tiun); mi esperas, ke ĝi havos rezulton!

(Eliott)

Vikiaj mesaĝoj redakti

Por redakti eluzu la vikiajn mesaĝojn, listigitajn je Ŝablono:Ĉiuj mesaĝoj. Estas tre oportune ke ni povas krei tiom da mesaĝoj kiom ni bezonas. Ekzemple hodiaŭ mi trovis en la bulgara vikio sur la uzula paĝo de Borislav tre elegantan bildeton montrantatan la teron kiu tute taŭgas por simboli retligon. Arno Lagrange 15:54, 23. Feb 2004 (UTC)

Sufiĉas tajpi :
{{EL}} Iu ekstera ligo
{{EL}} Alia ekstera ligo
kaj vi ricevos :

  • Iu ekstera ligo
  • Alia ekstera ligo

Mi aldonis alian bildeton por internaj ligoj :
{{msg:il}} Iu interna ligo
{{msg:il}} Alia interna ligo
kaj vi ricevos :

  • Iu interna ligo
  • Alia interna ligo


Mi rimarkis ke aperis en la en kaj fr vikioj mesaĝoj por plej diversaj aferoj : monatoj, historio, departementoj. Imitinda ekzemplo. Estas ebleco rapide kreskigi la valoron de la vikipedio per malmulta laboro. Mi vigle konsilas al ĉiuj eluzi kiel eble plej tiajn eblecojn. Vidu ekzemple Novembro kie mi enmetis {{msg:monato}} kaj {{msg:novembro}}. Ek! la aliaj monatoj estas farendaj. Mi kontrolis : estas neniu malhelpo por kiu ajn uzulo krei mesaĝojn. Nur tajpu http://eo.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=MediaWiki:NomoDeViaMesagxo&action=edit kaj redaktu Arno Lagrange 11:19, 24. Feb 2004 (UTC)

Kiel funkcias la roboto? redakti

Mi neniam laboras (kreas ligon) en alilingvaj vikipedioj. Kiel kaj kiom ofte la roboto interligas alilingvajn vikipediojn? Ĉu sufiĉas, se mi donas en mia artikolo nur unu ligon al alilingva artikolo? RK

Tion povas klarigi Andre Engels, Hashar, Rob Hooft kaj aliaj robotregistoj. Arno Lagrange 15:24, 24. Feb 2004 (UTC)

Hello, Bonjour !

en : You can get more informations about the robots on meta [1]. The interwiki bot basicly takes all interwiki of an article then check other langages articles and report errors. If you would like to use the robot for the esperanto langage you are welcome to do so ! Read carefully the above meta page and [2] that should help you run the bot.

fr : Tu peux obtenir plus d'informations concernant les robots sur meta [3]. Pour faire simple, le robot interwiki prend tous les interwikis d'un article et vérifie les articles des autres pages puis renvoie les erreurs. Si tu veux utiliser le robot sur le wikipedia espéranto tu es le bienvenu ! Lis avec attention la page meta ci-dessus et [4] qui devrait t'aider à utiliser le bot.

eo : Vi povas trovi pli da informoj pri la robotoj sur la metavikio [5]. Por simple klarigi la intervikia roboto observas ĉiujn interlingvajn ligilojn de artikolo kaj kontrolas la artikolojn de la aliaj paĝoj kaj resendas erarojn. Vi estas bonvena uzi la roboton sur la esperanta vikipedio ! Atente legu la paĝon sur la metavikio [6] kiu devus helpi vin uzi la roboton.


Hashar 16:23, 24. Feb 2004 (UTC)

Ĉu neniam ... redakti

Ĉu neniam ekfunkcios denove la "plej deziritaj tradukoj"? RK

Vikipediaj renkontiĝoj redakti

Prezento de Vikipedio en SAT-Amikara kongreso. redakti

10-a de aprilo : Arno Lagrange prelegos pri Vikipedio en la SAT-Amikara kongreso en La Roche-sur-Yon, Vendée, Francio. Legu la gazetaran komunikon


Mi petas la forigon de la senbitokaj, sentekstaj (!!!) artikoloj redakti

Mi petas la forigon de la senbitokaj, sentekstaj (!!!) artikoloj, ĉar ituj forŝtelas, forrabas la ĝuon, guston de eko de nova artikolo kun grava enhavo kaj damaĝas la seriozecon de la tuta vikipedio nia.

Ni ne povas konkuri kun naciaj vikipedioj, ĉar ni ne povas kopii el enciklopedioj 80-jaraj, ni ne povas uzi diplomlaborojn, sciencajn artikolojn por enkopii ilin (iom tralaborante)...

Nu, la nun ekzistanta senfina liberalismo kaŭzas anarĥion kaj la ridindiĝon de la esperanta vikipedio.

Baldaŭ la 50% de la artikoloj ne havos veran enhavon, enciklopedian informon. Se iu klakas al hazarda paĝo, tuj konvinkiĝas pri la senseriozeco de la tuta afero.

Do, mi ne petas, sed postulas la tujan forigon de la artikoloj sentekstaj kaj senbitokaj!!

Razilklingo 2004. 03. 06.

Mi ne konsentas ke tio estas la plej urĝa tasko por plibonigi la enciklopedion. Aliaj vojoj estas esplorindaj. Arno Lagrange 22:22, 6. Mar 2004 (UTC)

Mi tute ne konsentas kun la postulo de Razilklingo, tio ne ridindas la Vikipedion, ĉiu bone scias, ke estas konstruata enciklopedio, kaj ĉiuj mi opiniaj kunpuŝiĝas kun la samaj fenomenoj. Kaj la malplenaj artikoloj estas kadro kaj instigo al plua laboro (imagu: se oni forigus la jarajn artikolojn, sub kialo ke ili estas malplenaj, ili neniam' ekzistos, nur se ili estas tie malfermaj oni povas esperi kaj iam iom post iom homoj venos plenigi ilin).

Mi jes konsentas kun Razilklingo. Senbitokaj artikoloj ne donas bonan bildon pri ni al la publiko. Bedaŭrinde la funkcio Vikipedio:Mallongaj artikoloj nuntempe ne funkcias, sed se mi trovas per hazarda serĉo malplenan artikolon, mi kutime forigas ĝin. Ruĝa ligilo laŭ mi pli instigas homojn al verkado: Blua ligilo montras, ke artikolo jam ekzistas, kaj almenaŭ la uzantoj, kiuj ĉefe laboras laŭkvante, ne plu okupiĝas pri ĝi.
Estas alia temo pri listoj aŭ konstruataj jaroj/datoj: Tiuj (mi certas) iomn post iom pleniĝos, krome ankaŭ en nacilingvaj Vikipedioj ekzistas tiaj fragmentoj.
Mia propono: Se iu trovas malplenan artikolon, anoncu ĝin, kaj se neniu protestas aŭ plenigas, mi forigos. Ĉu bone?
Amike, --Unukorno (nuntempe ferianta, nur hazarde en retkafejo kontrolis la lastajn ŝangojn)
Mi tute komprenas la malavantaĝon de tute malplenaj artikoloj. Sed postkuri ilin estas aparta tasko (kiu povus esti iom aŭtomatigita). Mi opinias ke pli gravas poluri ekzistantajn artikolojn, krei novajn, ol nur forviŝi malplenajn artikolojn. Estas klare ke la Vikipedio estas redaktata, ke ĝi nun estas malperfektega, havas grandajn mankojn, sed mi preferas atenti pri kio jam ekzistas, kaj mi opinias ke jam ekzistas iom da bonkvalita materialo, kio igas ĝin jam ne plu ridinda. Atentu ke la eo-vikipedio konservas sian dekan lokon kaj postkuras gravajn lingvojn kiel la kastilian kaj antaŭas aliajn gravajn lingvojn kiaj la rusa, la ĉina, la itala (eble ne por longa tempo ...). Tio ne estas kialo por fieregi sed ankaŭ ne por honti. Arno Lagrange 11:47, 8. Mar 2004 (UTC)

Gabriel kandidatas por fariĝi administranto redakti

Bonvolu vidi Vikipedia_diskuto:Administrantoj#Kandidatoj kaj tien lasi vian opinion antaŭ la 27-a de marto. Arno Lagrange 05:16, 13. Mar 2004 (UTC)

Bv. noti. redakti

Mi tradukadas la anglalingvajn vikipediajn artikolojn pri la Krucmilitoj. Mi petas ke neniu ĝenu tiujn artikolojn intertempe.

Multan Dankon, KriZe

Novaj vestoj por la ĉefpaĝo redakti

Bonvolu ekkoni la redaktan subportalon kaj la novajn vestojn por la Ĉefpaĝo. Bonvolu kontribui plibonigi ilin. (Dankon al Yekrats ke li instigis nin realigi tiun projekton). Arno Lagrange 14:01, 23. Mar 2004 (UTC)

Vikipedia gazeto redakti

Nove kreiĝis la Vikipedia gazeto. Bonvolu viziti ĝin kaj redakti ĝin. Arno Lagrange 08:09, 30. Mar 2004 (UTC)

Redaktado redakti

Se mi enpaŝas sub mia nomo por redakti artikolon, mi ne povas uzi la redaktajn helpilojn (grasa tipo, interna ligo - per tri klakoj).

Denove signas la sistemo, ke la paĝo estas tro longa.

Razilklingo


Strange. Miaflanke mi neniam spertis tion. Redaktante kiun artikolon vi do spertis tion ? Pri la redaktaj helpiloj , mi rimarkis ke ili funkcias sub Internet Explorer kaj ne sub Mozilo (kiun mi kutime uzadas) Bedaŭrinde ! Mi jam sciigis tion al Brion, sed ne ricevis reagon; Arno Lagrange 10:59, 1. Apr 2004 (UTC)


Ĉe ĉiu artikolo spertis mi tion (t.e. nenio aperis supre). Se mi ne uzas mian kromnomon, mi vidas la helpilan vicon supre. Kiel nun:) RK

Nova Vikipedio: Tok Pisin redakti

Saluton al ĉiuj!

Mi feliĉas anunci la naskiĝon de la Tokpisina Vikipedio:
http://tpi.wikipedia.org

Se vi ŝatus helpi al ĝi, nepre ne hezitu. Eĉ se vi ne konas Tok Pisin-on, vi povas tre rapide lerni ĝin kaj helpi.
Tok Pisin ne estas planita lingvo, sed amuze ĝi havas multajn trajtojn de planita lingvo.
Envenu kaj amuziĝu!
Amike --Milaiklainim 14:06, 8. Apr 2004 (UTC)


Helpopeto redakti

Saluton. Mi petas helpon por mia lasta artikolo Usona Blanka Domo ĝisdatiga dokumento de la 6-a de aŭgusto, 2001 el la angla. Via redakto estos laŭdinda!

Antaŭdankon, --Yekrats 20:18, 12. Apr 2004 (UTC)

Ŝercangulo redakti

Saluton geamikoj.

(Ĉu tio funkcios? Kiel mirinda estas la komputiko!)

Kiuj vi estas, mi ne scias, sed mi vidas ke vi skribas multe.

Sed estas maltaŭge por mi fari konekton al la reto ĉiun fojon kiam mi volas legi vian enciklopedion. Ekzemple, kiel mi povas legi ĝin per portebla komputilo en trajno?

De kie mi povas mendi paperan version? Aŭ KD-on?

Mi supozas, ke la teksto ĉiam ŝanĝiĝadas, sed supozeble oni intertempe eldonas paperan version de la aktuala stato, ĉu ne?

Ŝajnas ke sinjoro Ĵeti Forĝiston devas esti tre grava ulo.

Krome, ĉu estas ankaŭ vendejo ĉi tie, kie mi rajtas reklami aĵojn aĉeteblajn?

Ekzemple, ĉu iu volus aĉeti mian kontraŭhundan venenon? Ĝi estas tre efika, kaj la hundoj de la najbaroj ne plu ĝenas min.

Sed ne maltrankviliĝu, ĉar ili ne mortas, ili simple trovas aĵojn en mia ĝardeno vomigaj.

Ĉu vi iam vidis grandan hundon vomantan? Estas mirinda vidaĵo. La koloro de la vomaĵo ne estas ĉiam sama.

Jen bona ludo: "divenu la koloron de la hunda vomaĵo". Ĉiuj vi diru al mi vian divenatan koloron, kaj la venontan fojon kiam hundo vomos, mi vidos ĉu iu el vi pravas ĉu ne.

Nu bone. Ĝis la tago de Reĝido Karlo kaj la Spiculinoj. Mi ne aŭdas vin sen miaj orelvitroj.