Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 3


Kondiĉaj ŝablonoj redakti

Mi enkondukis unuan kondiĉan ŝablonon {{switch}} uzata de {{AnglaLandNomo}} mem uzata de {{UzantoLando}} mem uzata de de {{BabelLando}}. Ordinara uzanto bezonas koni nur la lastan. Aŭdaca redaktanto povas inspiriĝi de la aliaj por plu kreadi pli kaj pli potencajn ŝablonojn. Krom {{switch}} ni povos enkoduki aliajn kondiĉajn ŝablonojn (vidu je cs en fr). Mi planas ankoraŭ plibonigi la ŝablonon {{UzantoLando}} tiel ke mi povos forigi la ŝablonon {{UzantoLandoFlago}} kiu ekzistas nur tial ke iuj flagoj ne estas en la norma formo Flag of country name.svg. Klarigojn vi trovos en {{UzantoLando}}. Arno Lagrange  08:00, 7. Feb 2006 (UTC)

Dankon pro via laboro! La kondiĉaj ŝablonoj certe estas utilaj, kvankam estas foje iom da problemoj, duboj kaj diskutoj pri ili, kaj do certe indas atenteme tralegi la (anglalingvajn) indikojn pri ilia uzado ene de meta: kaj en:Help. Mi nur volas aldoni, ke la ŝablono {{Qif}}, kiu estas la plej simpla, kaj mi aŭdacas diri ke eĉ la ununura vere kutime bezonebla (ĝi funkcias tiel, ke inkluzivas iun tekstoparton en la paĝo nur se la kondiĉo donita /plej ofte ŝablona parametro/ ne estas malplena), jam troviĝas en nia vikipedio - mi enkondukis ĝin, kiam mi kreis laŭ en: alian utilan, sed ankoraŭ ne ofte uzatan ŝablono {{ĉefa}}, per kiu oni povas facile, rapide kaj per unuigita stilo montri al ĉefa artikolo pri iu koncerna temo (vidu ekzemple kiel oni jam uzis ĝin ĉe Bahaa Kredo). Same, mi uzis tiun ŝablonon {{Qif}} ankaŭ en la ŝablono {{Familio Zamenhof}} - tie ĝi ekz. utilis por decidi, ĉu enmeti bildon de la familiano (se tiu haveblas), aŭ ĝeneralan bildon pri la familio; aŭ por per la sama ŝablono pere de unu argumento nomata "konciza" povi fari la ŝablonon "konciza", por ke ĝi ne ĝenu ĉe paĝoj kiel ekz. L. L. ZAMENHOF (kun ligilo al alia artikolo kun plena ŝablono, se oni volas vidi la tutan genealogion). Tiel tiu kondiĉa ŝablono povas tre efike funkcii. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:46, 7. Feb 2006 (UTC)

Kategorio(j) redakti

Estas detalo, sed tamen indas tion pripensi! Ni devas decidi ĉu la kategorioj en vikipedio estu plurala aŭ ne. Ekz ekzistas Kategorio:Filmo sed ankaŭ ekzistas Kategorio:Aktoroj. Ne tiom gravas, sed ni devus definitive decidi, antaŭ la kategorioj fariĝu tro grandaj --Internaciulo 11:33, 9. Feb 2006 (UTC)

Laŭ mi la afero ne tiom malfacilas - ja Kategorio:Filmo devus esti por aferoj rilataj al filmo, sed por unuopaj filmoj estu kategorio Kategorio:Filmoj. Simile Kategorio:Aktoroj estu por unuopaj aktoroj, kvankam ĉi tie verŝajne ne plu havus sencon ia Kategorio:Aktoro, ĉar ja mem pri la instituto de "aktoro" oni verŝajne ne multajn artikolojn povas verki. Cetere, Kategorio:Aktoroj estu subkategorio de Kategorio:Filmo, kaj verŝajne same estu ankaŭ pri Kategorio:Filmoj. Oni jam antaŭe rakontis al mi pri tiu ĉi sistemo okaze de la Kategorio:Universitato (kiu enhavu artikolojn kiel Enmatrikuligo ktp.) kaj Kategorio:Universitatoj (kiu enhavu artikolojn kiel Masaryk-Universitato ktp.). Ĉu tion ĉi oni povas nomi vikipedia interkonsento? Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:25, 9. Feb 2006 (UTC)

Mi konsentas kaj jam delonge priskribis ĉi tion ĉi tie: Vikipedio:Nomoj de titoloj#Kategorio. Maksim 06:35, 10. Feb 2006 (UTC)
Mi plene subtenas tian sistemon de kategorioj. - Slavik IVANOV 01:15, 15. Feb 2006 (UTC)

Maksim-bot redakti

Ankaŭ kategoriojn Maksim-bot aldonas en artikolojn freneze. Ekz. laŭ kia maniero ĝi "venis al konkludo", ke artikolo pri atencoj de Londono 2005-07-07 apartenas en kategorion Indonezio? Vidu: historion de redaktoj. Ĝi estas kontrolenda! Petro 13:31 (UTC)

Jes, estadas strangaĵoj. Ĝuste en ĉi tiu okazo ĉi tiuj strangaj kategorioj estas prenitaj de artikolo ms:Bom London 7 Julai 2005 (kiu estas intervikie ligita kun la artikolo en nia lingvo). Maksim 10:28, 9. Mar 2006 (UTC)

Navigado al diskutejo redakti

Kial malaperis en la maldekstra strio pri Navigado ligilo al Diskutejo? Petro 11. Feb 2006 18:45 (UTC)

Ĉiuj tiaj mesaĝoj troviĝas en la nomspaco MediaWiki. Tabelo de ĉiuj tiuj tekstoj povas esti trovita ĉi tie. La koncernaj mesaĝoj verŝajne estas MediaWiki:Sidebar, respektive MediaWiki:Villagepump kaj MediaWiki:Villagepump-url. Tamen mi ne sukcesis trovi ajnan cimon nek lastatempajn ŝanĝojn en ili, do mi mem ne povas konsili plu kio ŝanĝindas. Tamen mi miras, kial la administrantoj eĉ ne scias kien rigardi por tiaj aferoj. Eble Arno povas helpi? Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:34, 11. Feb 2006 (UTC)

Ĉar mi vidis ie nenian ŝanĝon rilatan al la Diskutejo el la maldekstra strio Navigado, mi opinias, ke iu intence malaperigis la ligilon tial, ke nuntempe okazas diskuto pri majuskligado de nomoj kaj videble ne plaĉas al iu tiu ĉi temo de la diskuto.
Due, eble samtempe kun la malaperigo de ligilo al la Diskutejo, "ŝanĝiĝis" la nomo de ligilo al Portaloj. Ĉu ne estas iel multe de tiuj "hazardoj"? Petro 12. Feb 2006 09:06 (UTC)
Laŭ mi kulpas nur la serviloj kiuj foje paneetas. Mi kontrolis ke ekzistis neniu ŝanĝo de Mediawiki:sidebar sed ke nur aperadis anstataŭ la flanka strio kiun ni aranĝis laŭ interkonsento la flanka strio difinita defaŭlte. Vidu en Speciala:Allmessages. Cetere mi ankaŭ bedaŭras ke la flanka strio nun aperadas tute sube maldekstre kiam mi redaktas. Mia foliumilo estas Mozilo 1.4 kaj la pproblemo ne aperas en la franclingva Vikipedio. Jen verŝajne cimo de la programo. Alaijn misfunkciadojn mi spertadis en la lastaj tagoj (ada forperdo de la sesio kiu malhelpis min redakti kaj finpretigi mian tiutagan komencitan laboron). Arno Lagrange  18:27, 12. Feb 2006 (UTC)

Metadiskuto redakti

Kiom longegas la diskuto "Ĉu necesas majusklaj nomoj?" Mi dum du tagoj ne malfermis la vikipedion kaj malkovras tiun longegan diskuton. Mi kompreneble ne havis la tempon finlegi ĝin tute. Mi petas la gekundiskutantojn esti pli koncizaj kaj movi la diskuton al subpaĝo ekkiam ĝio fariĝas tro longa (tion mi ĵus faris). Alikaze la diskutejo fariĝas apenaŭ redaktebla kaj ĝi ĉesas esti facile alirebla loko por diskuti. Arno Lagrange  18:27, 12. Feb 2006 (UTC)

Arno, vi pravas. Mi eĉ komence de mia kontribuo avertis la leganton, ke ĝi estos longa - mi ne povis esti konciza, ĉar amasiĝis ĉe mi multaj aferoj direndaj kaj cetere ankaŭ pluraj komentoj kaj la troega emo de kelkaj unuopaj diskutantoj tuj nomi sian propran opinion kiel priinterkonsentita, venkinta kaj tuj realigota, eĉ se ne estis kaj daŭre ne estas tiel, min tre ĉagrenigis. Samtempe, mi en tiu ĉi tempo iom pripensas mian estontecon kiel aktiva vikipediisto, kaj ankaŭ tiujn pensojn mi volis sciigi al la ceteraj. Tamen, mi ne celis per tio kaŭzi movon de tiu diskuto for de la ĉefa diskutpaĝo, nek la fakton ke vi, sendube la plej matura de la akvitaj administrantoj, poste ne trovos sufiĉan tempon por tralegi kaj kompreni ĝin (se vi ne havas tempon por legi ĉion, kaj mi tre bone povas kompreni tion, simple legu la finon de tiu paĝo - ĉar tie mi strebas atentigi pri kelkaj ekzemploj de misega konduto, per kiuj tiuj administrantoj signife pliproksimigis mian decidon pri mia plua aktiva redaktado al la "ne"-a flanko, bedaŭrinde). Konklude, mi esperas, ke la diskuto pri tutmajuskligo ne iĝos pro la movo forgesita, kaj ĉefe ke oni pro tio ne aŭtomate taksos ĝin finiĝinta, ekaplikante tiusekve ajnajn ŝanĝojn pri kiuj oni ankoraŭ ne interkonsentis. Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:39, 13. Feb 2006 (UTC)

Blahma ! mi bedaŭrus ke vi rezignus kunlabori ĉar al vi malplaĉas la konduto de iuj vikipediistoj. Mi konsentas kun vi ke ni unue diskutu la aferojn kaj nur post interkonsento eventuale ŝanĝu la regulojn kaj tiam nur ekapliku la novan regulon. Ekdiskuto ne estas pravigo por tuj ŝanĝi regulon. Ke tiuj kiuj tiel agis estas administrantoj en la Vikipedio ankaŭ estas bedaŭrinde : ili devus havi ekzemplodonan konduton kaj ne tia mi konsideras la nomitan agmanieron. Tamen ne estas kaŭzo por foriĝi de la projekto. Nur esprimu vian opinion -- ju pli koncize, des pli atentite -- kaj ekigu diskuton pri la temo. Cetere movo de la longega diskuto por mi ne estas forigo de la ĝenerala atento (vidu ke ĝi estas plu redaktata). Atentigon vi povas enmeti videble en la supron de ĉi paĝo aŭ ĉe Lastaj ŝanĝoj. Arno Lagrange  15:50, 13. Feb 2006 (UTC)

Novaj ŝablonoj por biografioj redakti

Mi evoluigis la ŝablonon {{Biografioj}} kiu aperas en Listo de biografioj. Mi aldonis en ĝi ŝablonon {{EnhavTabeloLauDuaLitero}} kiu enmetas en ĉiun unuopan liston aranĝitan laŭ komenclitero enhavtabelon por rekte atingi en la listo la serĉatan nomon laŭ la du unuaj literoj. Bonvolu rigardi je Listo de biografioj - A kaj B kie mi finpretigis la aranĝon de la paĝo enmetante titolojn laŭ la du unuaj komencliteroj. La laboro estas plu farenda por la ceteraj literoj. Mi kreis du ŝablonojn unu por vokaloj la alian por konsonantoj : mi planas krei aliajn por pli fajne alproksimiĝi al ekzistantaj litersinsekvoj (ja ekzistas nomoj komencantaj per BR sed certe neniu per QR ). Arno Lagrange  18:27, 12. Feb 2006 (UTC)

Fakterminaro de Video kaj Komputilludo redakti

Mi volus atentigi la vikipediistoj pri la komputil kaj videoluda fako, ĝisnun preskaŭ tute forlasita. Ĉu la esperantistoj ne videoludas??? Krome, kiel por la kina fako, mi demandus al bonvolaj vikipediistoj kiu mastre scipovas la lingvojn (esperantan kaj anglan) helpi traduki la komputilluda fakterminaro por ke aliaj povu uzi tiujn vortojn en farotaj artikoloj. Ĉar mi malespere serĉas vortaron pri tiu fako sed ne ankoraŭ trovis! Vidu : Fakterminaro de Video kaj Komputilludo --Internaciulo 15:59, 15. Feb 2006 (UTC)

laŭ mi, la ĝusta E-o estus: Fakterminaro de video- kaj komputilludo(j) Narvalo 20:00, 15. Feb 2006 (UTC)

Laŭ mi Fakterminaro de videoaj kaj komputilaj ludoj. Kaj mi tradukis ion en la listo. Maksim 06:54, 16. Feb 2006 (UTC)

Mi ĵus leĝis la anglan artikolon pri Video Games kaj ĝi iele klarigas la elekton de nomoj por tiu fako. Ĝi konsistas el tri subklasifiko : Arcade Games, (Arkadaj ludoj, ĉu bona traduko?), Computer Games, komputilaj ludoj kaj Console games, konzolaj ludoj. Kaj la vorto Videogames, Vidludo kunigus tiujn tri ĝenrojn. Do, mi opinias ke la esperanta artikolo devus nomiĝi Vidludo aŭ Videa ludo prefere al la embarasega Video- kaj Komputilludo!

Cetere, mi demandis min, se efektive ni elektas "Vidludo", ĉu ankaŭ eblis krei Vidluda, Vidludi, Vidludeblo, ktp... Estus oportuna, sed mi kredas ke ne, Ĉu? --Internaciulo 10:19, 28. Feb 2006 (UTC)

Nu bone, mi konsentas ke en "Video- kaj komputilludo" la "komputil" estas nenecesa. Tamen, mi pensas ke ni devas diri "videoludo" aŭ "videludo", kaj ne "vidludo" (legu pri tio ĉi tiun paĝon en PMEG). Ja estas multaj ludoj rilataj al vidado, kiuj tamen ne estas videoludoj. Marcos 17:41, 28. Feb 2006 (UTC)

Ŝlositaj paĝoj redakti

Ĉe Vikipedio:Ŝlositaj paĝoj mi aldonis sekcion por peti malŝloson de artikoloj. Administrantoj bonvolu de temp' al temp' rigardi tiun paĝon. -- Robert Weemeyer 18:59, 15. Feb 2006 (UTC)


DVD kun Vikipedio en E-o redakti

Kiuj el vi scias, ke E@I planas eldoni DVD kun Vikipedio en Esperanto? Se tia informo estas vera, ĉu ne estus konvene informi nin, kontribuantojn, ke tia DVD eble aperos en merkato, je kiaj kondiĉoj por celonta grupo de homoj ktp. Petro 18. Feb 2006 11:45 (UTC)

Mi jam atentigis Chuck SMITH, la fondinton de la Vikipedio en Esperanto kaj unu el la iniciatintoj de tiu ĉi bona ideo, pri la manko de informado en la Vikipedio mem. Li certe baldaŭ aperos ĉi tie kaj sciigos ĉiujn pri la ideo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:08, 18. Feb 2006 (UTC)

Temas pri DVD pri Esperanto en kiu nur malgranda parto de la DVD estos la enhavo de Vikipedio. Tial mi ankoraŭ ne atentigis la Eo-Vikipedian komunumon pri ĝi. Vi povas vidi detalojn ĉe http://vikio.ikso.net/Projektoj/Ideoj kaj http://vikio.ikso.net/Organizo/FilmoEo. Kiam mi havos pli da detaloj, mi certe atentigos vin pri tio. --Chuck SMITH 10:11, 22. Feb 2006 (UTC)